Hirakata
Hirakata | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 枚方市 | ||||
Loko de Hirakata en Osaka, Japanio. | |||||
kerna urbo de Japanio • urbego | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
Gubernio | Osaka | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 65,08 km² | ||||
Loĝantaro (februaro 2009) | |||||
Tute | 410 655 (inoj: 211 039, malinoj: 199 616) | ||||
Koordinato | 34° 50′ N 135° 42′ O / 34.833 °N, 135.700 °O (mapo)Koordinatoj: 34° 50′ N 135° 42′ O / 34.833 °N, 135.700 °O (mapo) | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | saliko | ||||
Floro | krizantemo, sakuro | ||||
Birdo | alcededo "Kaŭasemi" (Alcedo atthis) | ||||
Urbodomo de Hirakata | |||||
Adreso | 〒573-8666 Ogaito-cho 2-1-20 | ||||
Telefononumero | +81-72-841-1221 | ||||
Oficiala retpaĝo: http://www.city.hirakata.osaka.jp/ | |||||
La urbo Hirakata (枚方市 [hira-kata-ŝi]) estas la urbo situanta en nord-orienta parto de Gubernio Osaka en Japanio.
Geografio
La urbo Hirakata situas nord-oriente en la gubernio Osaka altuŝante la guberniojn Gubernio KiotoKioto kaj Nara. La rivero Jodo fluas sud-okcidenten laŭ la nord-okcidenta limo de la urbo.
Koncizdire, la nord-okcidenta regiono laŭ la rivero Jodo etendiĝas ebena lando kaj la sud-orienta regiono estas montara (sed ne estas tre altaj kaj krutaj montoj).
Historio
Antaŭ milo da jaroj tiu ĉi loko inter la rivero Jodo kaj la montaro estis bona ĉasadejo por nobeloj. Kaj en antaŭ centoj da jaroj tiu ĉi loko prosperis kiel la staci-urbo, ĉar ĝi situas meze inter la tiama ĉefurbo Kioto kaj la komerca kaj havena urbo Osako. Hirakata estis la stacio de surtera kaj rivera vojoj, kiuj ligas la du gravajn urbojn.
Nun la rivera trafiko ne estas aktiva, sed trakuras grandaj vojoj kaj fervojoj tra la urbo, kaj Hirakata estas unu el la satelitaj urboj de la urbego Osako.
Transporto
Fervojoj
- Elektra Fervojo Kejhan:
- Stacioj sur la ĉefa linio: Kozenĝi — Hirakata-koen — Hirakataŝi — Gotenjama — Makino — Kuzuha
- Stacioj sur la linio Katano: Hirakataŝi — Mijanosaka — Hoŝigaoka — Murano
- Okcident-Japania Fervoja Kompanio:
- Stacioj sur la linio Gakkentoŝi: Cuda — Fuĝisaka — Nagao
Vojoj
- Naciaj vojoj:
- Nacia vojo 1.
- Vojo Dajni Kejhan (la dua vojo Kioto-Osaka) (Pretervojo de la nacia vojo 1 el paralelaj normala vojo kaj paga aŭtovojo).
- Nacia vojo 168.
- Nacia vojo 170.
- Nacia vojo 307.
Interamikaj Urboj
Ekster Japanio
- Distrikto Ĉang Ning, Ŝanhajo, Ĉinio (1987—).
- Urbo Logan, Kŭinsland, Aŭstralio (1995—).
- Distrikto Jangam, provinco Ĉollanam (suda Ĉolla), Koreio (2000—).
En Japanio
- Urbo Ŝimanto, gubernio Koĉi (1974-). (Alinomiĝis el Urbo Nakamura en 2005).
- Urbeto Becukaj, Hokajdo (1987-).
- Urbo Nago, gubernio Gubernio Okinavo (1997-).
Turismo
- Parko de Hirakata
- Sanktejo de Katano
Lernerjoj en la Urbo
- Infanĝardenoj: 30 (publikaj: 11, privataj: 19)
- Elementaj lernejoj: 45 (publikaj: 45, privataj: 1)
- Mezlernejoj: 21 (publikaj: 19, privataj: 2)
- Superaj mezlernejoj: 11 (publikaj: 7, privataj: 3)
- Universitatoj, Kolegioj, Altlernejoj: 7 (publika: 0, privataj: 7)
Eksteraj ligiloj
greke Esperanto-Societo en Hirakata
Gubernio Osaka | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|