Hirkani-kaspiaj miksaj arbaroj
La Hirkani-kaspiaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Okcident- kaj Mez-azia ekoprovinco de la Palearkta ekozono, kaj parto de la Tutmondaj 200-ekoregiono Kaŭkazaj, anatolaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Ĝi troviĝas je la suda marbordo de la Kaspio, en la sudoriento de Azerbajĝano kaj la nordo de Irano.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
La ekoregiono okupas 55 100 kvadratajn kilometrojn. En Irano, tiu ĉi ekoregiono ampleksas la marbordon laŭlonge de la Kaspio kaj la nordajn deklivon de Elborz-Montaro. Ĝi kovras partojn de kvin provincoj de Irano de oriento al okcidento, inkluzive nordan Ĥorasanon kaj Golestanon ( ĉiuj sudaj kaj sudokcidentaj areoj de la orientaj regionoj de la Gorga-ebenaĵo ). La totala arbara produktaĵo el tiuj arbaroj estas taksita je 269 022 m3 por arbara surfaco de 421 373 hektaroj.
La klimato de la ekoregiono estas humide subtropika, oceana en pli altaj kaj pli nordaj lokalizoj, kaj humide kontinenta en la montaro, kun plejmulto de la precipitaĵo okazinte aŭtune, vintre kaj printempe. La Montaro Elborz estas la plej alta montaro en Mezoriento kiu kaptas la humidecon de Kaspio. Jara precipitaĵo varias de 900 mm en la nordo ĝis 1 600 mm en la sudo. Tial tiu ĉi ekoregiono estas pli abunda ol la limtuŝantaj dezertaj, duondezertaj kaj stepaj ekoregionoj.
[redakti] Flaŭro
La natura arbara vegetaĵaro estas mezvarma decidua foliarbaro. 32.7 pocentoj de la volumeno de Hirkaniaj arbaroj estas orienta fago ( Fagus orientalis ). Ĉefa trajto de la ekoregiono estas la manko de pinaloj; nur relikvoj de koniferaj specioj ĉeestas, kaj inkluzivas eŭropan taksuson ( Taxus baccata ), juniperojn ( Juniperus spp. ), mediteranean cipreson ( Cupressus sempervirens var. horizontalis ) kaj platikladon ( Platycladus orientalis ). Aliaj indiĝenaj arbospecioj inkluzivas kaspian glediĉion ( Gleditsia caspica ), veluran aceron ( Acer velutinum ), kapadokian aceron ( Acer cappadocicum ), ordinaran fraksenon ( Fraxinus excelsior ), malglatan ulmon ( Ulmus glabra ), ĉerizujon (Prunus avium ), adstringan sorbuson ( Sorbus torminalis ) kaj Tilia dasystyla.
[redakti] Faŭno
La regiono konstituas ripozejon inter Afriko kaj Rusujo por la birdomigrado. El la birdoj kiuj reproduktiĝas en la ekoregiono oni renkontas malgrandan otidon ( Tetrax tetrax ), migran falkon ( Falco peregrinus ) kaj ralardeon ( Ardeola ralloides ).
[redakti] Endemiismoj
Temas pri relikvaj arbaroj el la Terciaro. Pro tio ĉeestas multe da endemiaj plantospecioj.
[redakti] Stato de konservado
La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La ĉefa minaco estas habitatodetruo kaŭze de agrikulturo.
[redakti] Naturprotekto
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Kaŭkazio |