Hispana Esperanto-Kongreso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Hispana Esperanto-Kongreso estas jare okazanta Esperanto-rekontiĝo de esperantistoj de Hispanio, organizata de Hispana Esperanto-Federacio.

En la numero de Kongresoj estas ĝenerale enkalkulataj la tri nomataj "Diskutantaj kunvenoj de Esperantistoj de Iberaj landoj" en Barcelono (25-30 de junio 1920), Zaragozo (26-29 de majo 1921) kaj Valencio (printempo de 1923). La 4-a okazinta en Bilbao jam estis nomata Kongreso. 7 kromaj kongresoj okazis antaŭ la interna milito. En 1951 okazis la unua postmilita Kongreso en Terrassa (proksime al Barcelono). De tiam la kunvenoj okazas ĉiujare, preskaŭ ĉiam en someraj monatoj.

La 71-a Hispana Kongreso okazos en Almagro (Kastilio-Manĉo) de la 27-a ĝis la 1-a de majo 2012.[1]

[redakti] Lastaj Hispanaj Esperanto-Kongresoj

Nombro Jaro Urbo Dato
70 2011 San Lorenzo de El Escorial
69 2010 Santiago de Compostela
68 2009 Málaga
67 2008 Cuenca
66 2007 Palos de la Frontera
65 2006 El Puig - Valencia
64 2005 Alcalá de Henares[2] De la 7a ĝis la 10a de julio
63 2004 Bilbao[3] Aŭgusto
62 2003 Valencio De la 15a ĝis la 20a de julio
61 2002 Alikanto De la 1a ĝis la 4a de aŭgusto
60 2001 San Javier (Murcio) De la 22a ĝis la 24a de junio [4]
59 2000 San Sebastián de los Reyes (Madrido) De la 29a de aprilo ĝis la 1a de majo
58 1999 Castellón
57 1998 Valadolido
56 1997 Valencio
55 1996 Murcio
54 1995 Salou
53 1994 Malago De la 16a ĝis la 21a de julio [5]

[redakti] Notoj

  1. http://www.esperanto.es/kongreso
  2. La ĉefa temo estis Don-Kiĥoto el Manĉo, okaze de la kvarcenta datreveno de la publikigo de la verko
  3. Koincidis kun la 6-a Eŭropa Esperanto-Kongreso
  4. Kajeroj el la Sudo n-ro 51
  5. Boletín de HEF num. 317

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj