Hispana Konstitucia Krizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Carles Puigdemont (live), ĉefministro de katalunia registaro, kaj Mariano Rajoy (dekstre), ĉefministro de hispania registaro, la ĉefuloj de hispania konstitucia krizo.

La Hispana Konstitucia Krizo estis politika, socia kaj jura konflikto inter subtenantoj kaj kontraŭantoj de sendependo de Katalunio, unu el la aŭtonomaj regionoj de Hispanio, kiu okazis en la jaroj 2017 ĝis 2018.

Fono kaj antaŭkazoj[redakti | redakti fonton]

 En 2006 katalunia registaro proponis novan aŭtonomian statuton, kiu estis poste aprobita en referendumo en Katalunio kaj en hispania parlamento. Sed en 2010 hispania konstitucia kortumo forigis, interalie, el ĝi difinon de Katalunio kiel nación – nacio.

Je la 9-a de novembro 2014 okazis sendeviga referendumo pri sendependiĝo de Katalunio malgraŭ la volo de hispaniaj registaro kaj konstitucia kortumo. Por la sendependiĝo tiam balotis ĉirkaŭ 80 % da balotintoj dum partopreno de 41,6 % da balotintoj.

la 27-an de septembro 2015 estis organizita nova voĉdonado fare de la Kataluna Parlamento. La sendependismaj partioj anoncis ke ili interpretos la rezultojn kiel referendumon. Ili kreis laŭokazan liston Junts per Sí (kune por jes) el diversaj partioj: CDC, ERC, Demòcrates de Catalunya (DC) , Moviment d'Esquerres (MES) kaj pluraj sendependismaj organizoj (ANC kaj Òmnium Cultural inter aliaj). CUP ne aliĝis al la koalicio, sed same apogis unuflankan sendependiĝon. La rezulto de tiu balotado donis absolutan plejmulton al la sendependisma tendaro en la parlamento, sed nur per 48% de la voĉdonoj.

Ĉefaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Referendumo pri sendependiĝo de Katalunio en 2017.
  • La 6-an de septembro 2017 la Katalunia Parlamento aprobis leĝon, kiu priskribis la kondiĉojn de nova referendumo pri sendependiĝo. Estis 72 voĉdonoj por (Junts per Sí, CUP ), 11 sindetenoj (CSQP) kaj 52 opoziciaj deputitoj estis forlasintaj la parlamentejon antaŭ la voĉdono (Cs, PSC kaj PP). Hispania registaro tuj turniĝis al la konstitucia kortumo, kiu poste la referendumon jure malvalidigis. La dato por la referendumo estis fiksita por la dimanĉo la 1an de oktobro 2017. La demando estis: "Ĉu vi volas ke Katalunio estu sendependa ŝtato en formo de respubliko?". La referendumon devis supervidi la Balotkomisiono de Katalunio. La kampanjo devis daŭri 15 tagojn, ekde la 15-a de septembro ĝis la 29-a de septembro 2017. La kontraŭantaj partioj ne agnoskis legitimecon kaj rifuzis partopreni la kampanjon por "ne".
  • La 21-an de septembro, la Civilgvardio, laŭ ordonoj de barcelona juĝejo, komencis operacion kontraŭ la referendumo. Ili eniris en diversajn instituciojn, privatajn hejmojn kaj printejojn, kie ili prenis 9.6 milionojn da balotbiletoj.[1] La gvardio arestis entute 14 personojn.[2] Komenciĝis popolaj protestoj en diversaj lokoj de Barcelono. Homamaso ĉirkaŭis la katalunan Ministerion pri Ekonomio kaj ne lasis al la policanoj eliri dum la nokto. La manifestaciantoj damaĝis la policajn aŭtojn de la civilgvardio kiuj restis ekster la konstruaĵo. Televidraportisto de TV3 staris kaj parolis sur unu el tiuj aŭtoj.[3] La kataluna polico (Mossos d'Escuadra) ne reagis al la helpopetoj de la Civilgvardio.[4] La agado de la ŝtato kontraŭ la voĉdonado kaj kontraŭ la protestoj, daŭris en la sekvantaj tagoj.
  • La 24-an de septembro, la partio Podemos organizis kongreson por priparoli la konflikton, kun reprezentantoj de la katalunismaj partioj PdCat kaj ERC, kaj la eŭskaj naciistoj de PNV. La kunsidantoj subskribis manifeston por paktita referendumo. Ekstere estis protestantoj, kiuj portis hispanajn flagojn kaj malebligis la eliron.[5]
  • La 25-an de septembro translokiĝis al Katalunio granda kvanto da policanoj el aliaj regionoj.
  • La 29-an de septembro la katalunia registaro prezentis la voĉdonujon kaj asertis ke la referendumo okazos. Multaj lernejoj restis malfermitaj dum la semajnfino, kun diversaj aktivaĵoj, ankaŭ dumnokte, por eviti ilian fermon fare de la polico.[6]
  • La 1-an de oktobro okazis la voĉdonado, meze de diversaj polemikoj kaj tumultoj. La kataluna polico ricevis ordonojn de la Supera Justica Tribunalo de Katalunio, por fermi la voĉdonejojn frumatene, antaŭ ol komenco de la balotado, sed ili tion ne faris ĉiam.[7] La Nacia Polico kaj Civila Gvardio, dependantaj rekte de la ŝtato, intervenis por preni voĉdonujojn kaj fermi ejojn, tamen, la plejparto da la planitaj voĉdonejoj povis funkcii.[8] Okazis kelkaj perfortaj incidentoj inter la ŝtataj policoj kaj civiluloj, inter kiuj troviĝis voĉdonantoj kaj organizantoj de la referendumo, kiuj rezistis la operacion. La katalunaj sanservoj komunikis, ke la 1-an de oktobro, 991 personoj uzis iliajn servojn, kiel konsekvencon de la polica agado, tamen, diversaj medioj taksas tiun ciferon troiga. Entute 4 homoj bezonis resti ĉe hospitaloj, unu el ili pro grava vundo en okulo kaŭzita de pafita gumpilko kaj alia suferis koratakon pro streso.[9] La juĝisto esploranta la kazon prezentis ciferon de 218 vunditoj.[10] Krom tio, laŭ la hispana Ministerio pri Internaj Aferoj, 19 agentoj de la Nacia Polico kaj 14 Civilgvardianoj suferis vundojn.[11] Antaŭ komenco de la balotado, la kataluna registaro deklaris "universalan censon". Tio signifis ke la elektantoj rajtis voĉdoni en iu ajn voĉdonejo, kaj informadika sistemo devis enkalkuli ĉu homoj jam partoprenis aŭ ne. La Civila Gvardio deklaris ke tiu sistemo estis malaktivigita de ili mem.[12] Kelkaj amaskumunikiloj raportis pri homoj kiuj sukcesis voĉdoni pli ol unu fojon.[13][14] En la kalkulado de voĉdonoj ne partoprenis la partioj kontraŭantaj sendependecon. Laŭ ciferoj de la organizantoj, voĉdonis 2,286,217 personoj (43,03% el la elektantaro). La eblo "jes" venkis, per 90,18 % de la voĉoj.[15] La hispana vic-prezidanto Soraya Sáenz de Santamaría deklaris al ĵurnalistoj ke "ne okazis referendumo" kaj ke la agado de la sekurecaj fortoj estis "proporcia". Ŝi instigis la katalunan registaron ĉesigi sian agadon ĉi-rilate.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.bbc.com/news/world-europe-41331152
  2. http://www.telegraph.co.uk/news/2017/09/20/spanish-police-arrest-catalan-junior-economy-minister-morning/
  3. https://elpais.com/elpais/2017/09/22/videos/1506074754_179372.html
  4. http://www.antena3.com/programas/espejo-publico/noticias/desvelan-las-6-llamadas-de-auxilio-de-la-guardia-civil-a-los-mossos_2017100659d744c70cf29f7c62db1481.html
  5. https://politica.elpais.com/politica/2017/09/24/actualidad/1506254277_847603.html
  6. https://www.reuters.com/article/us-spain-politics-catalonia/catalans-occupy-voting-stations-to-defy-madrids-order-to-stop-referendum-idUSKCN1C41NK
  7. http://www.eldiario.es/politica/pasividad-Mossos-posteriores-policiales-votaciones_0_692581270.html
  8. http://www.elnacional.cat/ca/politica/estat-fracassa-tancar-colegis-referendum_197454_102.html
  9. http://www.elmundo.es/cronica/2017/10/08/59d9237646163f58078b45c2.html
  10. http://www.lavanguardia.com/vida/20171010/431965197269/juez-contabiliza-218-heridos-en-las-cargas-policiales-en-barcelona-el-1-o.html
  11. http://www.abc.es/espana/catalunya/abci-nueve-policias-y-guardias-civiles-heridos-durante-primeras-intervenciones-201710011321_noticia.html
  12. https://twitter.com/guardiacivil/status/914418165676986369
  13. http://www.lasexta.com/noticias/nacional/una-periodista-de-lasexta-comprueba-como-era-posible-votar-varias-veces-en-distintos-colegios_2017100159d143700cf20201565f8898.html
  14. http://www.antena3.com/noticias/espana/sociedad-civil-catalana-distribuye-imagenes-ciudadano-votando-varias-veces-diferentes-colegios_2017100159d10a140cf20201565ef9f1.html
  15. http://www.elnacional.cat/es/politica/resultados-referendum_197553_102.html
  16. Catalan parliament declares independence from Spain (angle). BBC News. BBC (2017-10-27). Alirita 2017-10-27.