Hispana Rajdlernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana Rajdlernejo
emblemo
riding school
Komenco 1572
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Vieno, Aŭstrio
Situo Innere Stadt
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Hispana (Kortega) Rajdlernejo (germane: Spanische Hofreitschule [ŜPAniŝe HOFrajtŝule]) estas rajdinstituto en Vieno, kiu originale servis rajd-instruon por la imperiestra familio. Ĝi estis malfermita por la publiko post la unua mondmilito kaj ĝi iĝis turisma allogaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rajdlernejo estis fondita en 1572 kaj tiel ĝi estas la plej malnova rajdada instituo de la mondo. Oni rajdadis en la unuaj jaroj per hispandevenaj ĉevaloj, poste oni ŝanĝis al la lipica ĉevalo.

La instituto estas ekde 2001 finance memstara, sed restis en ŝtata posedaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]