Hispana abio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pinsapo en Sierra de las Nieves, Andaluzio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hispana abio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Dunomo
Abies pinsapo
Boiss., 1838
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r


Hispana abioPinsapo ( Abies pinsapo ) estas palearkta specio de abio hejma en suda Hispanujo kaj norda Maroko. En Hispanujo, kie ĝi estas nomata la Andaluza Nacia Arbo, ĝi vegetadas je altitudoj de 900 - 2 000 m en la Sierra de Grazalema ( provinco de Cádiz ) kaj en la Sierra de las Nieves apud Ronda ( provinco de Malaga ). En Maroko ĝi estas limigita al Rif-montaro je altitudoj de 1 400- 2 100 m sur Jbel Tissouka kaj Jbel Tazaot.

Enhavo

[redakti] Priskribo

Pinsapoj en Sierra de las Nieves.

Pinsapo estas ĉiamverda arbo kiu altas ĝis 20-30 m, kun konusa arbokrono, kelkfoje neregula kiam la arbo maljuniĝas. La folioj longas 1,5-2 cm, estas ordigitaj radiuse ĉirkaŭ la ŝosoj, kaj forte glaŭke malhele blu-verdaj, kun larĝaj zonoj de blankeca vakso je ambaŭ flankoj. La strobiloj estas cilindraj, longas 9-18 cm. Antaŭ matureco ili estas verd-rozaj ĝis purpuraj, kaj glataj kun la brakteaj skamoj mallongaj kaj neakcentitaj. Kiam maturaj, ili liberigas la fugilhavajn semojn.

La maroka vario Maroka abio Abies pinsapo var. marocana, diferencas pri la folioj estante malpli forte glaŭkaj kaj la strobiloj iomete pli longaj, 11-20 cm.

Ĝi estas tre afina al Numida abio ( Abies numidica ), kiu troviĝas sur Jbel Babor en Tell-Atlaso ( Alĝerio ).

[redakti] Uzado kaj konservado

Foliaro kaj junaj strobiloj de pinsapo.

La pinsaparoj havas altan pejzaĝan kaj sciencan valoron. Hispana abio, malgraŭ la penadoj por konservado kaj rearbarigo kiuj grave pligrandigis la pinsapan arealon, ankoraŭ ĉiam suferas de pluraj minacoj kiel incendioj, urbanizado, erozio, troa vizitado, turismo k.t.p. . Pinsapo estis priskribita por la scienco far la svisa botanikisto Edmund Boissier, en sia verko Voyage botanique dans le Midi de l´Espagne (Botanika vojaĝo en la Sudo de Hispanujo), 1838.

[redakti] Referencoj


[redakti] Bibliografio

  • Debazac, E.F. 1964 : Manuel des conifères, École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 pp., p. 34-35. france
  • Ruiz de la Torre, Juan 1955 : El matorral en Yebala ( Marueccos español ), Instituto de Estudos Africanos, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 133 pp. hispane
  • Ruiz de la Torre, Juan 1956 : La vegetación natural del norte de Marruecos y la elección de especies para su repoblación forestal, Servicio de Montes, Centro de Investigaciones y Experiencias Forestales, Larache, 97 pp. hispane

[redakti] Eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj