Hispana Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana Enlanda Milito
horloĝdirekte de supre maldekstre: T-26 tanko de la 11-a Internacia Brigado en Aragono; Messerschmitt Bf 109 ornamita per la simboloj de la Nacia Legio Condor; Bombado de flughaveno en la Hispana Saharo; Respublikanaj soldatoj en Toledo; Naciismaj soldatoj funkciigas 88-mm kanonon en Madrido; Brita reĝa mararmea ŝipo Oak proksime de Ĝibraltaro
horloĝdirekte de supre maldekstre: T-26 tanko de la 11-a Internacia Brigado en Aragono; Messerschmitt Bf 109 ornamita per la simboloj de la Nacia Legio Condor; Bombado de flughaveno en la Hispana Saharo; Respublikanaj soldatoj en Toledo; Naciismaj soldatoj funkciigas 88-mm kanonon en Madrido; Brita reĝa mararmea ŝipo Oak proksime de Ĝibraltaro
interna milito
Daŭro: 17-a de julio 1936 - 1-a de aprilo 1939
Loko: Hispanio, Hispana Maroko kaj Hispana Gvineo
Rezulto: Venko de la ribelantoj kaj diktatoreco de Francisco Franco
Flankoj
Respublikanoj Ribelantoj
Komandantoj
Manuel Azaña Díaz
José Giral
Fco. Largo Caballero
Juan Negrín López
Indalecio Prieto
Vicente Rojo Lluch
José Miaja
Hernández Saravia
Hidalgo de Cisneros
Modesto
Santiago Carrillo
Lluís Companys
Bandera del País Vasco José Antonio Aguirre
B. Durruti m.
Cipriano Mera
André Marty
Wilhelm Zaisser
Emilio Mola m.
Francisco Franco
Hispanio José Sanjurjo m.
Hispanio Miguel Cabanellas m.
Hispanio Fidel Dávila Arrondo
Hispanio Fco. Gómez-Jordana
Hispanio Queipo de Llano
Hispanio Manuel Goded m.
Hispanio Alfredo Kindelán
Bandera de FE JONS Manuel Hedilla
Manuel Fal Conde
Hispanio José M.ª Gil-Robles
Von Richtofen
Hugo Sperrle
Annibale Bergonzoli
Gastone Gambara
vdr
Bombado de Guernica, de la 26-a de aprilo 1937
Kataluna afiŝo en Esperanto.
Rekonstruaĵo de la sistemo de tranĉeoj en Alcubierre, Provinco Huesko.
Flago uzita de la Popola Armeo de la Respubliko dum la Batalo de Ebro.

La Hispana Enlanda Milito, nomita ankaŭ civila militomilito de Hispanio,[1][2][3][4] nomita en Hispanio simple kiel la milito, estis socia kaj politika konflikto (kiu rezultos en ekonomia krizo) kaj finfine enlanda milito en Hispanio inter ribelantoj (konataj kiel nacionales, naciistoj aŭ finome facciosos, frakcianoj) kaj la respublikaj registaro kaj subtenantoj (finome rojos, ruĝuloj). Ĝi okazis inter julio 1936 kaj aprilo 1939, kaj finiĝis pro la malvenko de la respublikisma flanko, kaj poste la diktatoreco de Francisco Franco, nome la Frankisma Hispanio.

Ĝi eksplodiĝis post la parta malsukceso de la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 fare de granda parto de la Armeo kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko. Post la blokado de la Ĝibraltara Markolo kaj de la posta aerponto kiu, helpe de la rapida kunlaborado de la Nazia Germanio kaj de la faŝisma Italio, translokigis la ribelintajn trupojn al la Iberia Duoninsulo en la lastaj semajnoj de julio,[5][6] ekis enlanda milito kiu finos la 1an de aprilo 1939 pere de la lasta militinformo subskribita de Francisco Franco, deklarante lian venkon, post kio oni establis diktatorecon kiu daŭros ĝis post sia morto la 20an de novembro 1975.

La milito enhavis multajn aspektojn, ĉar ĝi inkludis klasbatalon, religiajn militojn, kontraŭfrontigo de malaj naciismoj, luktado inter militista diktaturo kaj respublikisma demokratio, inter revolucio kaj kontraŭrevolucio, inter faŝismo kaj kontraŭfaŝismo, inter komunismo kaj kontraŭkomunismo.[7]

Al la partoj de la konflikto oni nomigas ilin kiel respublika flanko kaj insurekcia flanko:

  • La respublika flanko estis konstituita ĉirkaŭ la registaro elektita demokratie, formita de la Popola Fronto, kiu siavice estis komponita de koalicio de respublikemaj partioj — Respublika Maldekstro kaj Respublika Unuiĝo — kun la Hispana Laborista Socialista Partio, al kiu estis aliĝinta la marksist-leninistoj de la Komunista Partio de Hispanio kaj de la POUM, la Sindikatisma Partio de anarkiisma deveno kaj en Katalunio la naciistoj de maldekstro estre de Esquerra Republicana de Catalunya. Tiu fronto estis apogita de la hispana laborista movado kaj ĉefe de la sindikatoj UGT kaj CNT, kiuj krome celis la realigon de la socia revolucio. Kliniĝis ankaŭ al la respublika flanko la Eŭska Naciisma Partio, ĝuste kiam la respublika parlamento estis aprobonta la ekfunkciadon de la Statuto de Eŭska Aŭtonomeco.
  • La insurekcia flanko, kiu nomigis sin mem «nacia flanko», estis organizita ĉirkaŭ granda parto de la alta milita stabanaro, institucie dekomence de la Junto de Nacia Defendo, kiu estos poste anstaŭata post la nomumo de Francisco Franco kiel generalísimo kaj ŝtatestro (estro de registaro). Politike, ĝi estis integrita de la faŝisma Falango, la karlistoj, la monarkiistoj alfons-anaj de Renovación Española kaj granda parto de la voĉdonintoj de la CEDA, la Regionista Ligo kaj aliaj konservativaj grupoj. Socie ĝi estis apogita de tiuj klasoj al kiuj la venko en la balotado fare de la Popola Fronto sentigis la endanĝerigon de ilia privilegia pozicio; de la Katolika Eklezio, kiu sentis sin ĉikanita fare de la politiko de separo inter eklezio kaj ŝtato fare de la respublikaj instancoj, kiun la katolikoj konsideris kiel religia persekutado, ĉefe jam dum la milito mem, pro la certa kontraŭreligia agado fare de parto de la maldekstruloj ekde la komenco de la konflikto kaj de malgrandaj propietuloj timantaj pro «proletara revolucio». Kelkaj aŭtoroj konsideras ke la insurekciintoj estis apogitaj ankaŭ de nombraj kamparanoj (malpli laboristoj) de firmaj religiaj sentoj.[8]

Ambaŭ flankoj fifaris kaj akuzis sin unu la alian reciproke pro la fifaro de gravaj militkrimoj kaj en la fronto kaj en la ariergardojn, kiel mortpafado kaj de prizonuloj kaj de privatuloj kaŝe arestitaj, malaperigoj de personoj aŭ eksterleĝaj tribunaloj. La Frankisma Hispanio detale esploradis kaj akre kondamnis deliktajn (kaj nedeliktajn) farojn okazintajn en la respublika zono, kaj eĉ kreis la Causa General, nome speciala aparta juĝinstanco, ĉefe kun la celo ekhavi pli da informo por fari plian subpremadon, ĉio tio kun malabundaj juraj garantioj. Siaflanke, la deliktoj fare de la venkintoj aŭ kontraŭ la venkitoj neniam estis esploritaj aŭ juĝitaj dum la frankisma epoko aŭ poste, spite la fakton ke multaj historiistoj[9] kaj juristoj[10][11] asertas ke estis vera genocido en kiu, krom la nuligo de la institucia ordo, oni klopodis la eliminon de ĉia politika opozicio.

La konsekvencoj de la Hispana Enlanda Milito markis enorme la postan historion de Hispanio, pro escepte dramaj kaj longdaŭraj: tiom la demografio — mortindico kaj malaltigo de la naskindico kio markis la loĝantarpiramidon dum generacioj — kiom la materialaj kondiĉoj — detruo de urboj, de la ekonomia strukturo, de la arta heredaĵo —, la intelektularo — fino de la nomita Arĝentepoko de la hispanaj beletroj kaj sciencoj — la politiko — la subpremado en la ariegardo de ambaŭ zonoj, plufarita de la venkintoj pli malpli intense dum la Frankisma Hispanio, kaj la respublikana ekzilo —, kiuj plilongiĝis multe post la plilongigita postmilito, inklude la escepton geopolitikan de la pluekzisto de la diktatora reĝimo de Franco ĝis 1975, kaj de multaj el ties trajtoj (heredata monarkio, polico, jursistemo, katolika hegemonio ktp.) ĝis nuntempe.

Antaŭokazoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua Hispana Respubliko.
Kvankam Azaña estis elektita Prezidento de la Respubliko kaj li restis en tiu posteno dum la milito, lia politika rolo apenaŭ gravis dum tiu konfliktepoko.

En 1931, post pormunicipa balotado en kiu respublikemaj partioj venkis en grandaj urboj (ne ĝenerale, eble pro fraŭdo), reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio iris ekzilen. Je la 14-a de aprilo, la Dua Hispana Respubliko estis deklarita.

La unua registaro estis por respublikemaj partioj. La nova parlamento agnoskis virinan balotrajton, enleĝigis divorcon kaj komencis ege malrapide agran reformon.

Post nemultaj jaroj, hispanoj rebalotis kaj venkis dekstrema partiaro CEDA (Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj), preferata de Katolika Eklezio, kiu renversos multajn reformojn.

En 1934, laboristoj komencis revolucion. Ĉefe la asturiaj ministoj rezistis plu per uzado de armiloj kaj dinamito, sed fine estis venkitaj de polico Guardia Civil kaj de militistoj estritaj de la generalo Francisco Franco.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Puĉo de 17a kaj 18a de julio de 1936.

En februaro 1936, denove oni balotis. Formiĝis du solidaj blokoj, respektive konservativa kaj maldekstrema. Tiu ĉi lasta nomiĝis Popola Fronto, kaj entenis respublikanajn radikalajn burĝulojn (kies ĉefa figuro estis Manuel Azaña), socialistojn, komunistojn, katalunajn naciistojn kaj aliajn pli malgrandajn partiojn. La ĝistiama registaro, gvidita de pli konservativaj respublikemaj burĝaj partioj ne plu estis subtenataj pro koruptecaj skandaloj (straperlo). En la dekstro, elstaris la katolika sekvantaro, tiam kun faŝismemaj trajtoj, CEDA kaj la monarĥiistoj, kun subteno ankaŭ de la tradiciista karlismo kaj de la faŝisma Hispana Falango. Venkis la Popola Fronto, Azaña estis elektita prezidento de la Respubliko. La popolo ekstremiĝis kaj pistolanoj batalis tro ofte surstrate.

Ekmilito[redakti | redakti fonton]

Franco kun Emilio Mola kaj aliaj insurekciintaj milititestroj.
Respublikaj milicaninoj ripoze dum la bataloj de la somero de 1936.

La 17-an de julio, 1936, kelkaj generaloj inter kiuj generalo Franco ribeligis la armeon de Hispana Maroko. Je la 18-a de julio la ribelo sekvis en iberiduoninsula Hispanio. La ribelo ne estis nur armea puĉo, sed ĝi ankaŭ havis gravan civilan parton en kelkaj lokoj. Ĉefe karlistoj kaj anoj de malgranda partio Falange Española armis sin surstrate. La ribelantoj esperis gajni tujan regadon de la ĉefurbo, Madrido, kaj de ĉiuj aliaj gravaj urboj de Hispanio. Tamen nur Sevilo, Pamplono, Korunjo, Kadizo, Jerez de la Frontera, Kordovo, Zaragozo kaj Oviedo falis tuj sub la regado de la ribelantoj, kiuj ne sukcesis en Barcelono kaj Madrido. Pro tio, longedaŭra enlanda milito okazis.

La gvidantoj de la ribeloj estis la generaloj Francisco Franco, Emilio Mola kaj José Sanjurjo. Sanjurjo estis la senduba unua gvidanto de la ribelo, sed li mortis en aviadila akcidento la 20-an de julio kiam li veturis al Hispanio por ekregi la ribelan flankon. Franco, la ĉefa komandanto de la hispana armeo de post 1933 kaj jam notinda faŝismo-favorulo, flugis de la Kanarioj al la hispanaj kolonioj en Maroko kaj ekkomandis tie. Dum la ceteraj tri jaroj de la milito, Franco iĝis la efektiva komandanto de ĉiuj el la naciistoj, kaj li kaŝe aranĝis la aferojn (inkluzive per donado de komisioj al politikaj konkurantoj, kiuj plej probable mortigus ilin) tiel, ke je la fino de la milito ne estis opozicio al lia regado.

La ribelon oponis la registaro (kun tiuj armeanoj, kiuj restis lojalaj), kaj ankaŭ socialismaj, komunismaj, anarkiismaj kaj katalunaj kaj eŭskaj naciismaj grupoj. La eŭropaj potencoj, kiaj Britio kaj Francio, restis oficiale neŭtralaj sed tamen metis embargon sur Hispanion, kaj aktive malkuraĝigis la kontraŭ-faŝisman partoprenon de siaj civitanoj. Kaj faŝisma Italio sub Benito Mussolini kaj Nazia Germanio malobservis la embargon kaj sendis teorie volontulajn trupojn (Corpo Truppe Volontarie kaj aviadilaron Legion Condor, respektive) kaj armilojn por subteni Franco-n. Aldone, estis malgrandaj volontulaj trupoj el aliaj landoj kiuj luktis kun la naciistoj, kiel Eoin O'Duffy de Irlando. Ankaŭ Errol Flynn vizitis la landon.

La respublikistoj ricevis malmultan subtenon de Sovetunio kaj ankaŭ de unuopaj idealismaj volontuloj el multaj landoj, kune konataj kiel la Internaciaj Brigadoj. Jam la Etiopia Milito logis tutmondan subtenon kontraŭ faŝismo. Usonaj volontuloj formis la Brigadon Abraham Lincoln kaj kanadanoj formis la Batalionon Mackenzie-Papineau (la "Mak-Papoj"). Inter la plej konataj fremdlandanoj, kiuj partoprenis iel la penojn kontraŭ la faŝistoj estis Ernest Hemingway (kiel ĵurnalisto kaj verkisto) kaj George Orwell, kiel fakta soldato, kiu poste verkis pri siaj spertoj en Homage to Catalonia (Omaĝo al Katalunio). La romano de Hemingway For Whom the Bell Tolls (Por kiu la sonorilo sonas) estis inspirita de liaj spertoj en Hispanio. Norman Bethune uzis la okazon por disvolvigi la specialajn lertecojn de batalkampa medicino.

Tamen, kvankam la naciistoj ricevis malkaŝan helpon kiel armilojn kaj trupojn el Germanio kaj Italio, la respublikistoj ricevis neniom da helpo el ĉiuj ĉefaj mondaj potencoj (t.e. Britio, Francio, aŭ Usono). Multaj el ĉi tiuj potencoj ankoraŭ praktikis politikon de komplezo al la faŝismaj reĝimoj, aŭ ili malestimis la soci-revoluciajn elementojn ene de la kontraŭ-faŝismaj fortoj, aŭ ili kredis, ke la respublikistoj estas ĝenerale komunistoj, aŭ kontrolataj de tiuj.

Nazia Germanio uzis la militon kiel testejo por pli rapidaj tankoj kaj aviadiloj, kiuj ĵus ekaperis tiutempe. La ĉasaviadilo Me-109 Messerschmitt kaj Junkers Ju 52 transiga/bomba aviadiloj ambaŭ estis uzataj dum la Hispana Enlanda Milito. Aldone, la sovetaj ĉasaviadiloj I-15 kaj I-16 estis uzataj. La Hispana Enlanda Milito ankaŭ estas ekzemplo de totala milito, kie la bombado de la eŭska urbeto Gernika fare de la Luftwaffe antaŭsignis la epizodojn de la Dua mondmilito, kiel ekzemple la bomban kampanjon kontraŭ Britio fare de la nazioj kaj la bombadon de Dresdeno fare de la aliancanoj. Pablo Picasso estis inspirita de tio por sia pentraĵo Guernica.

La milito: 1936[redakti | redakti fonton]

Mapo en Aŭgusto-Septembro 1936

Ĉia espero de rapida fino al la milito malaperis la 21-an de julio, nome la kvinan tagon de la ribelo, kiam la naciistoj kaptis la ĉefan hispanan marbazon ĉe Ferrol en nordokcidenta Hispanio. Tio kuraĝigis la faŝismajn ŝtatojn de Eŭropo helpi al Franco, kiu jam ekkomunikis kun la registaroj de nazia Germanio kaj Italio la antaŭajn tagojn. La 26-an de julio, Germanio kaj Italio eksubtenis la naciistojn; la itala interven-korpuso estis estrita de Generalo Mario Roatta.

Liberigo de la Alkazaro septembre de 1936: Heinrich Himmler vizitante la Alkazaron de Toledo kun José Moscardó en oktobro de 1940.

Subteno de la Akso helpis al Franco ekde la komenco, ekzemple per transporto de trupoj el Hispania Maroko (ekzemple de la Hispana Legio) al la provincoj Kadizo kaj Sevilo. Liaj naciismaj fortoj gajnis ankoraŭ venkon la 27-an de septembro, kiam ili kaptis la urbon Toledo post longa sieĝo fare de respublikanoj (Naciista garnizono sub Kolonelo Moscardó tenis la Alkazaron en la centro de la urbo ekde la komenco de la ribelo). Post du tagoj, Franco deklaris sin Generalísimo ("ĉefgeneralo") kaj Caudillo (prahistoria titolo por "militestro") dum li provis unuigi la diversajn Falange-ajn kaj reĝismajn elementojn de la naciisma movado en unu partion. En oktobro, la naciistoj lanĉis gravan ofensivon al Madrido, sed kreskanta rezisto de la registaro kaj la alveno de anrakiismaj katalunaj trupoj, de "volontuloj" el Sovetunio kaj aliaj landoj haltis la antaŭeniron ĝis la 8-a de novembro.

Intertempe, la registaro, tiam estrata de socialista gvidanto Francisco Largo Caballero moviĝis de Madrido al Valencio, ekster la batala zono, la 6-an de novembro. Ankaŭ forlasis la ĉefurbon la tiama urbestro, post kio estis elektita nova urbestro la esperantista socialisto Cayetano Redondo.

La 18-an de novembro, nazia Germanio kaj Italio oficiale agnoskis la reĝimon de Franco, kaj la 23-an de decembro, Italio sendis proprajn "volontulojn" por batali je la flanko de la naciistoj.

La milito: 1937[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1937 la naciistoj jam estis militakirintaj la nordan eks-respublikan teritorion.

Kun siaj vicoj pliigitaj de italaj trupoj kaj hispanaj koloniaj soldatoj el Maroko, Franco faris alian provon kapti Madridon en januaro kaj februaro de 1937, sed ree malsukcesis. La grandan urbon Malago li kaptis la 8-an de februaro kaj la retiriĝo de granda parto de la loĝantaro laŭ ĉemarborda ŝoseo al ankoraŭ respublikana urbo Almerio estis bombardata de aviadiloj kaj ŝipoj el frankisma flanko, kio okazigis teruran masakron, kiu estis diskonigita al la tuta mondo kaj iĝis unu el la epizodoj per kiu la publika opinio turnis sin kontraŭ la malhumaneco de la frankistoj.

Avancoj de la italaj trupoj de la CTV dum la batalo de Gvadalaĥaro.

La batalo de Gvadalaĥaro okazis el la 8a al la 23a de marto proksime de la urbo Gvadalaĥaro en klopodo de la armeo de Francisco Franco por eniri al Madrido el la nordo. Ĝi estis katastrofo por la Corpo Truppe Volontarie, kiu ekde tiam jam ne partoprenos plu en la regado de operacoj tiom grandaj kaj nur kiel apogo al la frankisma flanko. La italoj perdis milojn da soldatoj kaj grandan kvanton de armilaro, ĉefe pro la malbonaj veterkondiĉoj (koto).

La 28-an de aprilo, la soldatoj de Franco eniris en Gernika, urbo simbola por eŭskoj en nuna Eŭska Aŭtonoma Komunumo, du tagojn post la fifama bombado de tiu urbo fare de la germana Legion Kondor, ekipita per du-aviadiloj Heinkel He-51 (la legiono alvenis al Hispanio la 7-an de majo). Post la falo de Gernika, la registaro ekkontraŭbatalis kun kreskanta efikeco.

En majo, la registaro provis rekapti Segovion, devigante al Franco eltiri el la madrida fronto por halti ilian antaŭeniron. Mola, la dua-viculo de Franco, estis mortigita la 3-an de junio (kio lasis Franco kiel la nura reganto de sia flanko), kaj frue en julio, la registaro fakte lanĉis fortan kontraŭ-ofensivon en la regiono de Madrido, kiun la naciistoj forpelis kun iom da malfacilo.

Post tio, Franco rekaptis la iniciatemon, invadante Aragonon en aŭgusto kaj konkerante en la nordo la urbojn Santandero kaj Gijón. La 28-an de aŭgusto, Vatikano agnoskis Franco-n sub premo de Mussolini, kaj je la fino de novembro, kiam la naciistoj alproksimiĝis al Valencio, la registaro denove moviĝis, al Barcelono.

La milito: 1938[redakti | redakti fonton]

En novembro 1938, post la Batalo de Ebro, la naciistoj avancis ĝis Katalunio; la milito estis finiĝonta.
Dum la Batalo de Ebro, kontraŭaera respublika roto.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Teruelo.

La du flankoj luktis pri posedo de la urbo Teruelo dum la tuto de januaro kaj februaro, kaj la naciistoj finfine forte tenis ĝin ĝis la 22-a de februaro. La 14-an de aprilo, la naciistoj trarompis ĝis Mediteraneo, disrompante la parton de Hispanio tenatan de la registaro en du partojn. Konstatinte sian baldaŭan malvenkon, la respublika registaro provis procezi pri paco en majo, sed Franco postulis senkondiĉan kapitulacon, kaj la milito daŭris.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Ebro.

La registaro tiam lanĉis tutkoran kampanjon por rekonekti sian teritorion en la Batalo de Ebro, ekde la 24-a de julio ĝis la 26-a de novembro. Ilia malsukceso efektive determinis la finan rezulton de la milito. Ok tagojn antaŭ la novjaro, Franco reatakis per sendo de amasaj fortoj al invado de Katalunio.

La milito: 1939[redakti | redakti fonton]

La naciistoj konkeris Katalunion en rapidega kampanjo dum la unuaj du monatoj de 1939. Taragono falis la 14-an de januaro, Barcelono la 26-an de januaro kaj Ĝirono la 5-an de februaro. Kvin tagoj post la falo de Ĝirono, la lasta rezisto de Katalunio estis rompita. En tiu frankisma avanco apenaŭ okazis bataloj tiom grandaj kiom tiuj okazintaj por la konkero de aliaj grandaj urboj.

La 27-an de februaro, la registaroj de Britio kaj Francio, teorie malvolonte, agnoskis la reĝimon de Franco.

Nur Madrido, Valencio, Alikanto kaj kelkaj aliaj fortikaĵoj restis por la registaraj fortoj. La 28-an de marto, kun la helpo de fortoj favoraj al Franco ene de la urbo (la fifama "kvina kolono", kiun Generalo Mola menciis en la propagandaj elsendoj en 1936), Madrido falis al la naciistoj. La venontan tagon, ankaŭ Valencio, kiu eltenis sub la pafiloj de la naciistoj dum preskaŭ du jaroj, kapitulacis. Oni deklaris venkon la 1-an de aprilo, kiam la lastaj el la respublikistaj fortoj kapitulacis.

Socia kaj sociala revolucio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hispana Revolucio (1936).
La aŭtonoma Aragonio en 1936 (ruĝe), flave la militfronto, blue la faŝisma zono.

En la regionoj regataj de la anarkiistoj, (Aragono kaj Katalunio), aldone al la milita sukceso, estis vasta socia kaj sociala revolucio, laŭ kiu la laboristoj kaj kamparanoj kolektivigis agron kaj industrion, kaj starigis konsiliojn paralelajn al la (apenaŭ kaj tute ne funkcianta) registaro. La ĉefa areo kie tio okazis estis Katalunio (kie oni kolekticigis la transporton, la industrion kaj aliaj servoj) kaj Aragono (kie la alveno de anarkiismaj fortoj survoje al Madrido helpis la instaladon de tute nova socipolitika sistemo). En la urbaj areoj la laboristoj mem prenis kontrolon de la ekonomia funkciado de la produktrimedoj, deklaris salajran egalecon (nekomplete), kaj sistemon por helpi solidarece ĉu aliajn sektorojn ĉu la ĝeneralan funkciadon de la sociaj servoj aŭ de la militirado. En la kamparaj areoj oni deklaris kolektivecon de la terposedo (komuna posedo) kaj de ties ekonomia kaj labora funkciado; oni nuligis la funkciadon de mono (en multaj lokoj), kiu estis anstataŭata de laboratestiloj.

Tiun revolucion oponis kaj la sovet-subtenataj komunistoj kaj la demokratiaj respublikistoj. Dum la milito progresis, la registaro kaj la komunistoj sukcesis uzi sian aliron al sovetaj armiloj por restarigi registaran regadon de la milita klopodo, kaj per diplomatio kaj per perforto. Dum la fifamaj Majaj Tagoj de Barcelono de 1937, multaj centoj aŭ miloj da kontraŭ-faŝismaj soldatoj mortigis unu la alian por regado de strategiaj punktoj en Barcelono, kiel George Orwell rakontas en Omaĝo al Katalunio. Ĝenerale la komunistoj je la rektaj ordonoj de Stalino, kun helpo de katalunismaj naciistoj, batalis, murdis, arestis, torturis kaj malaperigis milicanojn, aktivulojn kaj eĉ simpatiantojn de anarkiistoj, maldekstremaj komunistoj, ĉefe de partio POUM, kaj aliaj ne-stalinistoj, kun la ekskuzo plifortigi unuecan komandon de la milito sub ununura registara fakta estrado. Tiuj majaj okazintaĵoj komencis pro la kontrolo de la telefona centralo kaj estis multajn jarojn poste ĉefa afertemo de la filmo Tierra y Libertad de la brita kinreĝisoro Ken Loach.

La ĉefa trajto de respublikistoj, kiu iris kontraŭ ili mem, estis interna divido. Diversaj fortoj batalis inter si. Tamen en la naciisma dekstra flanko, Franco rapide unuigis diversajn fortojn, ĉu volonte ĉu malvolonte de la unuigitoj. Post la majaj okazintaĵoj, tendenco al unueco fortiĝis ankaŭ en la respublikana tendaro. Formiĝis nova registaro, estrita de la modera socialisto Juan Negrín, kun aliaj socialistoj, Indalecio Prieto kaj Julián Zugazagoitia kiel ministroj de Armeo kaj Internaj Aferoj, kaj kun apogo de la Hispana Komunista Partio. Tiu movo fortigis la respublikanan registaron, kaj finis la revolucion.

Rezulto de la milito[redakti | redakti fonton]

Statuo de Federico García Lorca sur la Placo Sankta Ana, Madrido. Eble li estas la plej fama mortinto fare de la frankistoj; fakte li estis murdita antaŭ scii ke okazos trijara milito, estrata de Franco mem, nome en la unuaj tagoj de la ribelo ĉe la urbo Granado..

Pluraj centmiloj da homoj mortis. Pri tio ankoraŭ laboras kaj interkonsentas historiistoj, ĉefe pri la kriterioj kalkuli kaj klasigi la mortintojn, kaj ĉefe pri la konsideroj kaj komparoj. Multaj aliaj miloj estis mallibergitaj, torturitaj, fitraktitaj, mortpafitaj aŭ ekzilitaj enlande kaj ĉefe eksterlande. Ekzilintaj respublikistoj fuĝis al Francio, Sovetio (la komunismaj) aŭ Hispanameriko, ĉefe Meksiko de Lázaro Cárdenas del Río. En Francio, ili estis malliberigitaj en koncentrejoj, fitraktitaj, post kio ili iris grandparte ĉu al la Franca Rezistado ĉu al naziaj koncentrejoj.

Post la testo de Hispanio, en tiu 1939 mem, nazia Germanio invadis Pollandon. Tiel ekis la Dua mondmilito. Franco ne anigis teorie Hispanion en Akson sed malrekte subtenis ĝin, per diplomatio kaj trupoj (Blua Divizio). Multaj respublikistaj soldatoj denove enarmeiĝis por batali kontraŭ nazioj. Tamen pluraj finis en ekstermejoj. Post la alianca venko, kelkaj gerilis en Hispanio sensukcese.

Franco daŭris en potenco dum 40 jaroj, epoko kiu estas nomita Frankisma Hispanio. La regno bezonis jardekojn por reatingi la ekonomian nivelon de 1936.

Inter la respublikistoj, multaj intelektuloj kaj esperantistoj estis ekzekutitaj (Federico García Lorca), forpasis en prizono (Miguel Hernández) aŭ devis ekziliĝi (Rafael Alberti, Juan Ramón Jiménez). Dum 1937 ĉiuj anoj de la Asocio Kordova de Esperanto kune estis mortpafitaj de la trupoj frankistaj. Pro multnombraj protestoj, kiun generalo Francisco Franco ricevis pro tio, li publikigis gazetaran noton en kiu li asertis ke "se iu esperantisto estis mortpafita, tio okazis pro aliaj aktivecoj, kaj ne pro parolado de esperanto". Unu el multaj viktimoj de la enlanda milito en Hispanio estis la prezidanto de IKUE, pastro Font i Giralt, murdita de anti-frankistoj[12].

En 1995 la brita filmisto Ken Loach realigis la filmon Land and Freedom (Lando kaj Libereco) kiu priskribas la travivaĵojn de angla komunisto kiu partoprenas la Hispanan Enlandan Militon.

Mortintoj[redakti | redakti fonton]

La polemiko pri la kalkulado de mortintoj dum tiu milito daŭris multe da tempo (ĝi komenciĝis dum la milito) kaj ankoraŭ daŭras. La mortintoj pri militaj kialoj (bataloj, bombardadoj, ktp.) estis relative klaraj kaj same tiuj kiujn mortigis la respublika flanko, ĉar dum la 40 jaroj de frankismo, la reĝimo tre bone kalkulis (eĉ troe) kaj omaĝis ilin. Sed pri la mortintoj pro frankisma perforto kaj dum la milito kaj iom poste oni polemikis dum multaj jaroj, ĉefe pro la malapero de koncernaj dokumentoj aŭ pro falsado ĉe enskriboj (ekzemple mortpafitoj aperas en oficiala registrado simple kiel mortintoj pro hemoragio). Lastatempe granda roto de pristuduloj kaj fakuloj traserĉas la registrejojn por certigi ciferojn kaj laŭ la lastaj pristudoj laŭ provincoj aperas la jenaj:

Monumento al la gerilanoj kontraŭfrankismaj en El Torno, Provinco Cáceres; evidentigo pri la ankoraŭaj sintenoj rilate al la milito estas ke post la starigo de tiu monumento, frankisma lokano pafis kontraŭ la figuroj jam komence la 21a jarcento. La pafoj videblas sur la foto: rigardu la ŝultrojn de la tri dekstraj figuroj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Eduardo Vivancos: 50-a datreveno de la Hispana Revolucio. Prelego farita dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986. Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 5–11.
  • Eduardo Vivancos: Notoj el mia taglibro (trad. Juliette Ternant; kun enkonduko kaj notoj de Javier Alcalde). Taglibro pri la travivaĵoj de junulo dum la Hispana Enlanda Milito en la konstante bombardita urbo Barcelono. Liaj studoj, eklaboroj, aktivado en la liberecanaj medioj, ekesperantistiĝo kaj finfina aliĝo al la armeo de la Dua Hispana Respubliko. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 35–62.
  • Alardo Prats, "Fronto k postfronto de Aragonio", Oficejo pri la Eksterlanda Propagando de CNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono, 1938. Elhispanigis Pario.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Entrevista a David Jorge: "La Guerra Civil debe conocerse como la Guerra de España. La elección del término no es casual".» Público. [1] Konsultita la 11an de februaro 2018.
  2. Avilés Farré, Juan (1998). Las grandes potencias ante la guerra de España. Arco Libros. ISBN 84-7635-300-6.
  3. Tusell, Javier; García Queipo de Llano, Genoveva (1993). El catolicismo mundial y la guerra de España. Biblioteca de Autores Cristianos. ISBN 84-7914-097-6.
  4. Moradiellos, Enrique (2012). La guerra de España (1936-1939): estudios y controversias. Barcelona: RBA. ISBN 978-84-9006-328-6.
  5. Alpert, 1996, p. 127.
  6. Sole i Sabaté y Villaroya, 2003, pp. 16-17.
  7. Santos Juliá, 1999, p. 118. «Fue desde luego lucha de clases por las armas, en la que alguien podía morir por cubrirse la cabeza con un sombrero o calzarse con alpargatas los pies, pero no fue en menor medida guerra de religión, de nacionalismos enfrentados, guerra entre dictadura militar y democracia republicana, entre revolución y contrarrevolución, entre fascismo y comunismo».
  8. Malefakis, 2006, p. 24. «Aunque una parte de los militares iniciara la contienda, la guerra no puede definirse —como a veces sigue haciéndose— como la lucha de los militares —o del Ejército más un puñado de terratenientes ricos y jerarcas eclesiásticos— contra el resto de la sociedad. Sin el apoyo de muchos españoles -en especial de las clases medias y altas, pero también de las humildes: millones de pequeños propietarios y gente religiosa-, el alzamiento no se hubiera convertido en guerra civil, pese a la mayor eficacia militar con que los rebeldes contaban al principio».
  9. 'El genocidio franquista en Córdoba', El día de Córdoba, 17a de novembro 2008 [2] Alirita la 11a de februaro 2018.
  10. "La dictadura de Franco fue fascista y genocida", El Plural, 19a de julio 2006 [3]. Alirita la 11a de februaro 2018.
  11. «El último genocidio negado: 'Verdad, justicia y reparación' para las víctimas de todas las formas de genocidio», Nueva Tribuna, 2a de marto 2010 [4] Alirita la 11a de februaro 2018.
  12. Pri antisemitismo, La Eta Heroldo de Esperanto de KCE, aprilo 2017, n-ro 3, 1-a jarkolekto, p. 1
  13. "Después de 70 años, la esperanza es la Audiencia", El País, 2 septembro 2008, p 11.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alpert, Michael (1987). La guerra civil española en el mar. Madrid: Siglo XXI. ISBN 84-323-0609-6.
  • Alpert, Michael (1996). «La historia militar». En Stanley Payne kaj Javier Tusell. La guerra civil. Una nueva visión del conflicto que dividió España. Madrid: Temas de Hoy. ISBN 84-7880-652-0.
  • Juliá, Santos (1999). Un siglo de España. Política y sociedad. Madrid: Marcial Pons. ISBN 84-9537903-1.
  • Malefakis, Edward (2006). «Perspectivas históricas y teóricas de la guerra». En Edward Malefakis. La Guerra Civil española (2a eldono). Madrid: Taurus. ISBN 84-306-0614-9.
  • Solé i Sabaté, Josep María; Villarroya, Joan (2003). España en llamas. La guerra civil desde el aire. Madrid: Temas de Hoy. ISBN 84-8460-302-4.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Beevor, Antony. The battle for Spain. The Spanish civil war. Penguin Books. 2006. London. ISBN 0-14-303765-X.
  • Graham Helen. The Spanish Civil War. A very short introduction. Oxford University Press. New York. 2005. ISBN 978-0-19-280377-1
  • Jackson, Gabriel. The Spanish Republic and the Civil War,1931-939. Princenton University Press. Princenton. 1967. ISBN 0-691-00757-8
  • Preston, Paul. The Spanish Civil War. Reaction, revolution & revenge. Harper Perennial. 2006. London. ISBN 978-0-00-723207-9 ISBN 0-00-723207-1
  • Thomas, Hugh. The Spanish Civil War. Penguin Books. London. 2003. ISBN 978-0-14-101161-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guerra civil española en la hispana Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.