Hispana literaturo de la Renesanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Lozana andaluza, Venecio, 1528.

La historia epoko kiu sekvis post la Mezepoko en Eŭropo estas konata kiel Renesanco, kiel teoria renesanco de la klasika kulturo greka-latina ankaŭ teorie malaperinta dum la Mezepoko, kaj enhavas ĝenerale komprenite la tutan 16an jarcenton kvankam ties antaŭaĵoj datiĝas el la 14a kaj 15a jarcentoj kaj ties influoj pludaŭris al la 17a. Tiu movado komencis en Italio kaj etendiĝis tra la tuta Eŭropo helpe de la invento de la presilo.

La verkistoj de la Renesanco adoptis kiel imitindaj modeloj la verkistoj de la klasika antikveco, kaj la grandaj italaj verkistoj de la 14a jarcento nome Dante, Petrarca, kaj Boccaccio. Tiu movado estis influita de la humanistoj kiuj studis la kulturon de la antikvaj Grekio kaj Romo, inter kiuj elstaras Erasmo de Roterdamo, Antonio de Nebrija kaj Juan Luis Vives.

Dum la Mezepoko ĝenerale la arto estis ilo por religiaj celoj (al Dio). En la Renesanco la centro de la mondo estos la homo, la poetoj kantas la homan amon (ne nur la dian), la naturon, la militon, kaj ili traktas ankaŭ filozofiajn kaj politikajn temojn.

La polítikaj, militaj, religiaj kaj literaturaj rilatoj inter Italio kaj Hispanio ekde la mezo de la 15a jarcento, okazigis ampleksan kulturan interŝanĝoj inter ambaŭ landoj. Du valencianoj estis papoj, nome Kaliksto la 3-a kaj Aleksandro la 6-a, helpis la alproksimiĝon de la kultura rilataro inter la Regno de Kastilio, la Regno de Aragono, Katalunio kaj ĉefe Romo. En Italio oni eldonis aŭ tradukis elstarajn hispanajn verkojn, kiaj Amadís de Gaula, La Celestina, Cárcel de Amor aŭ la poeziaj komponaĵoj de Jorge ManriqueÍñigo López de Mendoza, Markizo de Santillana, same kiel la kolektoj de popola literaturo kiaj de villancico aŭ de romancoj. Same okazis en Hispanio pri italaj verkoj, kiaj la Liberigita Jerusalemo, de Torquato Tasso. Tiuj rilatoj hispan-italaj ludis gravan rolon, ĉar helpis la alvenon al Iberio de la modoj de la Renesanco.

Poezio dum la reĝado de Karlo la 5-a[redakti | redakti fonton]

Juan Boscán influita de la italaj artistoj kaj instigita de Navagero, enkondukas la novajn formojn, verkante multajn poemojn de granda kvalito.

Lia amiko Garcilaso de la Vega estas la definitiva adaptanto de la italaj formoj, uzante la dekunusilaban verson kaj la tipajn resursojn de la itala poezio: soneto, terceto, kanzono, liro, interna rimo, liberaj versoj.

Serio de poetoj sekvis tiun vojon formante la Petrarkisman Skolon kies reprezentantoj plej elstaraj estis la jenaj:

Poezio Liriko en la epoko de Filipo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Estas du tendencoj:

  • La sevila skolo: karakterizata de retorika ornamaro kaj traktado de temoj de homa kaj patriota amo. Fernando de Herrera estas ties ĉefa reprezentanto.
  • La salamanka skolo: ties fondinto estas Fray Luis de León, karakterizata de simpleco kaj mallongeco stilaj. Ĝi inspiriĝas en temoj kaj de la greka-latina kulturo kaj de la Biblio.

Asketiko kaj mistiko[redakti | redakti fonton]

La apero de tiu ĝenro en Hispanio ŝajnas influita de eksterlandaj mistikoj kiaj Kempis, Tauler, Ruysbrock, ktp. Inter la unuaj asketaj verkistoj estas la Beato Juan de Ávila (1500-1569). La ĉefaj asketaj verkistoj estas la jenaj:

  • Fray Luis de Granada: membro de la Ordeno de la Dominikanoj. Granda oratoro pri religiaj temoj. Liaj plej gravaj verkoj estas doktrinaj kiaj la jenaj: Guía de pecadores (gvidilo por pekuloj), Libro de la oración y meditación (libro por preĝo kaj medito), kaj, la plej elstara, Introducción al símbolo de la fé (enkonduko al la simbolo de la fido).
  • Tereza el Avilo: Teresa de Cepeda y Ahumada. Naskiĝis en Avilo. Kiam ŝi estis 19jaraĝa ŝi eniris en la Ordeno de Karmelitaninoj, kiun ŝi poste reformos, kreante la Ordenon de Senŝuaj Karmelitaninoj. En ŝia literatura verko ŝi uzas popolan lingvaĵon propran de kamparanoj avilanaj sed profunda kaj entuziasma. Inter ŝiaj verkoj estas: El Libro de su vida, spirita membiografio, Camino de perfección, kie ŝi indikas rimedojn por atingi perfekton, El libro de las fundaciones (pri ŝiaj fondoj), El castillo interior, aŭ Las moradas.
  • Johano de la Kruco: noma Juan de Yepes Álvarez. Naskiĝis en Fontiveros (Avilo), disĉiplo de Sankta Tereza, faris la reformon de la Ordeno de Senŝuaj Karmelitanoj. Diference de Sankta Tereza, Sankta Johano estas humanisto kaj regas la lingvon. Lia poezia verko, ege malabunda, estas nur: Subida del monte Carmelo, Cántico espiritual, Noche oscura del alma, Llama del amor viva. Krm kelkaj poemoj de religia karaktero, inter kiuj: Aunque es de noche kaj Tras un amoroso lance. Lia plej fama verko estas Cántico Espiritual (spirita kanto), verkita laŭ garcilaseskaj liroj, inspirita en la Alta Kanto de Salomono.
  • Ignaco Lojola: Íñigo López de Recalde, fondinto de la Jezuitoj. Li estis vundita en la defendo de Pamplono. Dum konvalesko la legado de libroj kiaj Vivo de Kristo de Ludolfo de Saksio kaj Flos Sanctorum influis sur lia spirito profunde. Lia unika literatura verko estas: Ejercicios Espirituales.

Prozo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]