Hispana malfermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Hispana malfermo estas unu el la Malfermadoj de la Reĝa Peono en ŝako. Ĝi ankaŭ nomiĝas Ruy Lopez homaĝe al Ruy López de Segura, hispana monaĥo de la 16a jarcento, konsiderata kiel la plej lerta ŝakludisto en sia epoko. Temas pri la pli malnova, sed ankaŭ la plej populara malfermo de la ludo; kiu plie riĉas je multaj variantoj.

Hispana malfermo
Chess zhor 26.png
Chess zver 26.png
a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8
a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7
a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6
a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5
a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4
a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3
a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2
a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1
Chess zver 26.png
Chess zhor 26.png
La karakterizaj unuaj movoj estas:
  1. e4 e5
  2. Ĉf3 Ĉc6
  3. Kb5

Post la karakterizaj unuaj movoj 1. e4 e5; 2. Ĉf3 Ĉc6; 3. Kb5 la Nigroj povas respondi per:

  • a6 (varianto Morphy) : Famigita de Paul Morphy, tiu movo donas al la Nigroj pli grandajn eblecojn. Ili ne timu 4 Kxc6. Tio estas la plej ofte ludata varianto, kiu povas alkonduki al la atako "Marshall": 3.Kb5 a6; 4.Ka4 (la plej ofte ludata) Fxc6 donas al la Nigroj kurieran duopon kaj bonan ŝancon ne perdi.
  • d6 (varianto Steinitz) : Ebligas al la Nigroj defendi sian peonon e5, samtempe disvolvante siajn oficirojn. La Blankoj provu profiti de la malrapida disvolviĝo de la Nigroj.
  • Kc5 (varianto Cordel) : Klasika defendo, sed Fc5 ne malhelpas d4.
  • Ĉf6 (varianto Berlina aŭ Kontraŭataka) : Ĝi kondukas al streĉaj pozicioj, tamen kun pli da eblecoj por la Blankoj.
  • f5 (varianto Schliemann) : Provokema movo de Schliemann.
  • Ĉd4 (varianto Bird) : Ebligad forkan atakon al la kavaliro kaj kuriero blankaj.
  • g6 (varianto Fianchetto) : Neniel profitdona al la Nigroj, kiuj perdas unu tempon.
  • Ĉge7 (varianto Cozio)
  • Kb4 (varianto Alapin)
  • Ke7 (varianto Lucena)
  • K6 (varianto Nuremberg)
  • g5 (varianto Brentano)
  • Ĉa5 (varianto Pollock)
  • De7 (varianto Vinogradov)
  • b6 (nomo ne konata)