Hispana mastinhundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du hispanaj mastinhundoj

La hispana mastinhundo estas raso de grandaj hundoj. Tiu raso devenas de Hispanio, kie ĝi estis unue bredita por generi bonajn ŝafhundojn kaj ŝirmhundojn. Ili devis protekti brutaron kontraŭ lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj.

La hispana mastinhundo alvenis el Grekio perŝipe ĉirkaŭ la jaro 1000. Grekoj antaŭe uzis ilin en bataloj pro ilia forteco.