Hispana omleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tortelo de terpomoj, hispana omleto
Peco de la hispana omleto.
.

La Hispana omleto hispane tortilla de patatas, tortilla españolatortilla de papas, estas plado surbaze de ovoj kaj terpomoj. Ekzistas pluraj variantoj de tiu omleto kiu povas esti akompanata aŭ preparata kun diversaj ingrediencoj, kiel tiuj kiuj ricevas diversajn nomojn tra la tuta lando, kiel la Rioĥa omleto, la popole nomata Samlanda omleto, ktp.

Hispaneco[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej tipaj specialaĵoj de la hispana kuirarto kiu povas troviĝi en preskaŭ iu ajn trinkejorestoracio de Hispanio.

Ofte oni klarigas ke temas pri hispana omleto por distingi ĝin el la nomata en Hispanio franca omleto, kiu konsistas en nur batita ovaĵo iomete salita fritita kaj solidigita sur malmultege da oleo.

Recepto[redakti | redakti fonton]

Senŝeligi la terpomojn, lavi ilin, eltranĉi ilin laŭ maldikaj eltranĉaĵoj, saligi ilin iometete, friti ilin en iom da varma oleo ĝis kiam estu molaj, apartigi ilin. Bati ovojn ĝis kompakta miksaĵo, aldonu iometete da salo, miksu kun la ovaĵo. En sufiĉe varma pato sur malmultege da oleo surmeti la miksaĵon zorge ke ĝi ne algluu al patosurfaco. Kiam estas iom solida de tiu flanko, turni la omleton sur plado (lertuloj enaere) kaj remeti denove sur paton por solidigi de la alia flanko.

Oni devas atenti ke:

  • dum la unua fritado la terpomaj eltranĉaĵoj estu tiom molaj ke oni povas tranĉi ilin nur per premo de la fritilo aŭ ŝaumkulero,
  • ne aldoni tro da salo,
  • dum lasta fritado por solidigo premu per fritilo por ke la interna ovaĵo eliru kaj solidiĝu,
  • lasta solidiĝo okazas kiam la ĝenerala flava koloro de ovaĵo ekiĝas iome bruneca; tiam rapide elprenu la omleton ĉu finfine ĉu por la turniĝo.

Variantoj povas konsisti je diversaj fritadoj kaj turnigoj (anstataŭ nur du) aŭ je aldono al la unua fritado de pecetoj da eltranĉita cepo (tre ofta, kaj tio refreŝigas la tutaĵon), kapsiko, ŝinko aŭ aliaj ingrediencoj.

Lingvaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specialaĵo estas tiom akceptata kiel hispaneca ke estas multaj eldiraĵoj popolaj en la hispana. Ekzemple ĉar la plej kerna momento de la kuirado estas tiu kiam oni turnas la omleton antaŭ la dua fritado, tio estas "dar la vuelta a la tortilla", oni diras tion ankaŭ por politikaj renversigoj. Krome se oni estas viro kaj oni ŝatas omletojn, oni povas nomiĝi "tortillero" per aldono de hispana sufikso "-ero" signife "-ema", sed se oni estas ino, "tortillera" ne uzeblas, ĉar estas popola (iom pejorativa) esprimo por "lesbianino". Temas pri sekseca uzado de la lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]