Hispana pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hispana pasero
Passer hispaniolensis.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Passer
Specio: Hispana pasero Passer hispaniolensis
Temminck 1820
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Hispana paseroSalikopasero (Passer hispaniolensis) estas mezgranda paseroforma birdo de la familio de Paseredoj kaj genro de Paseroj, kiu estas la tipa genro en la familio kaj ordo. Ĝi troviĝas en la Mediteranea regiono kaj sudokcidenta kaj centra Azio.

Ĝi estas pasero tre parenca kaj simila al Dompasero kaj ambaŭ specioj montras ties proksiman rilaton per "biologia miksaĵo" de hibridado en la mediteranea regiono, kiu komplikas la taksonomion de tiu specio: en norda Italio ĝi hibridiĝas kun Dompasero kaj kreas hibridon - nome italan paseron, kiu havas karakterojn de ambaŭ specioj.

Loĝ-areo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas ĉirkaŭ Mediteraneo, Turkio ĝis centra Azio. Ĝi estas ne migranta, nur nordorientaj populacioj estas migrademaj vintre. Simile al la aliaj paseroj ĝi povas loĝi ĉe homaj loĝejoj, sub aleroj, arbaretaroj, arbustaroj, sed ofte ili nestas ankaŭ ĉe riveroj aŭ aliaj humidaj lokoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Longeco 14-16 cm. La masklo aspektas kiel Dompasero, sed havas brunan kapon, pli grandan nigran makulon sur la gorĝo, nigretan dorson kaj nigre striecajn plumojn sube de la flanko. La inon estas malfacile distingi disde la ino de Dompasero.

La Hispana pasero estas sufiĉe granda pasero, 15–16 cm longa, kaj 22–36 g peza. Ĝi estas iom pli granda kaj fortika ol la Dompasero, kaj havas ankaŭ iom pli longan kaj fortikan bekon.[1] La masklo estas simila al tiu de la Dompasero laŭ plumaro, sed diferencas pro ties subaj partoj tre forte striecaj je nigro, pro bruna anstataŭ griza krono, kaj pro blankaj pli ol grizaj vangoj.[2][3] La ino estas fakte nedistingebla el tiu de la Dompasero laŭ sia plumaro, kiu estas grizbruna supre sed pli markata. La ino havas helan striecon en flankoj, palkremokoloran superokulan strion kaj larĝajn kremokolorajn striojn en dorso.[4][5]

La du subspecioj diferencas malmulte en eluzita reprodukta plumaro, sed ambaŭ seksoj estas tre distingaj en freŝa vintra plumaro, kun la orienta subspecio P. h. transcaspicus pli pala kun malpli da bruno [4].

La voĉo de la Hispana pasero estas simila al tiu de la Dompasero. La masklo faras alvokon iom diferencan al tiu de la Dompasero kiam ceremonie memmontriĝas ĉe sia nesto. Tiu alvoko estas paro de stridaj, dusilabaj ĉirpoj, similaj al tiuj de la Dompasero, sed pli laŭtaj kaj altatonaj, transkribitaj kiel ciŭing-ciŭing, ĉila-ĉili. Simila alvoko, pli milda kaj pli kiel la cĉilp de la Dompaseroj, estas uzata de la birdoj kiuj alvenas aŭ foriras el ripozejoj. Aliaj alvokoj de la Hispana pasero estas preskaŭ samaj kiel tiuj de la Dompaseroj. Milda kvir kvir kvir estas farata ĉeneste de parigitaj paroj, flugalvoko kvir-it estas farata de ariĝantaj birdoj, kaj alvoko ĉar-ĉar-it estas farata kiel minaco.[6]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu palearkta birdo estas proksima parenco de la Dompasero en la genro Passer kaj en la familio de Paseredoj. Ties taksonomio estas ege komplika pro la "biologia miksaĵo" kiun ĝi formas kun la Dompasero ĉe la Mediteraneo. En plej parto de la Mediteraneo, loĝas unu aŭ ambaŭ specioj, kun nur limigita grado de hibridado. En la Itala duoninsulo kaj Korsiko, ambaŭ specioj estas anstataŭataj de la Itala pasero, puzla tipo de pasero ŝajne intermeza inter la Hispana pasero kaj la Dompasero. La Itala pasero estis klasita ĉu kiel hibrido kun la Dompasero, ĉu kiel la sama specio kiel la Hispana pasero, ĉu kiel la sama specio kiel la Dompasero kaj eĉ kiel separata specio. La Hispana pasero ankaŭ hibridiĝas libere kun la Dompasero en partoj de norda Afriko (nordorienta Alĝerio, Tunizio, kaj nordokcidenta Libio), formante tre varian miksitan populacion kun plena gamo de karakteroj el puraj Dompaseroj al puraj Hispanaj paseroj.[1][7] En la Mediteraneaj insuloj de Malto, Gozo, Kreto, Rodoso kaj Karpathos, estas plej verŝajne intermezaj birdoj de nekonata statuso.[8]

La Hispana pasero estis unuafoje priskribata de la nederlanda zoologo Coenraad Jacob Temminck kiel Fringilla hispaniolensis, el specimeno kolektita en Algeciras, en suda Hispanio. La komuna nomo aludas al tiu priskribo de la specio el Hispanio, kvankam Hispanio estas nur malgranda parto de ties teritorio, kaj fakte en Hispanio la specio ne nomiĝas Hispana pasero, sed Maŭra pasero, rilate al habitato en Nordafriko. La nomo "Salikopasero", aludas al humida biotopo de tiu birdo, estas foje uzata, ĉefe kiam la Itala pasero estas konsiderata sama specio.[7][9]

Oni agnoskas kutime du subspeciojn de Hispana pasero, la okcidenta nomiga subspecio hispaniolensis, kaj la orienta transcaspicus, priskribita de aŭstria ornitologo Viktor von Tschusi zu Schmidhoffen en 1902 el Ýolöten, Turkmenio.[9] Birdoj de Anatolio kaj Kipro estas kutime konsiderataj kiel apartenantaj al P. h. transcaspicus, sed usona ornitologo Charles Vaurie konsideris ilin intermezaj, kaj zoologo Hans Kumerloeve konsideris birdojn de Ceylanpınar pli kiel P. h. hispaniolensis ol kiel P. h. transcaspicus.[10]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ino en Sardinio

La Hispana pasero havas tre kompleksan distribuadon en la Mediteranea regiono, Makaronezio, kaj tra sudokcidenta kaj centra Azio el Turkio orienten al plej okcidenta Ĉinio. Ili reproduktiĝas ĉefe en zono de latitudo de ĉirkaŭ 15 gradoj larĝa, el la valo de Danubo kaj la Arala Maro en nordo de Libio kaj centra Irano en la sudo.[11] Ties teritorio ege etendis pere de natura koloniigo ĉe la lastaj du jarcentoj, en Balkanoj, kie ili atingis Bulgarion, Rumanion, Serbion, kaj Moldavion el 1950 antaŭen;[1][12] kaj en Makaronezio, kie ties teritorietendo estas kutime atribuata al enmeto kaj veturado per ŝipo, sed ĝi eble estas konsekvenco de natura koloniigo de migrantaj birdoj [13]. Vagantoj estas tiom norden kiom ĝis Skotio kaj Norvegio [1][11];

La eŭropa populacio enhavas el 2,800,000 al 6,200,000 reproduktantajn parojn aŭ 8,400,000–18,600,000 individuojn, kaj la globala populacio estas ĉirkaŭkalkulata laŭ la populacio en Eŭropo je inter 17,100,000 kaj 74,400,000 individuoj.[14][15] Estis malpliiĝoj en kelkaj partoj de ties teritorio,[15][16] sed oni supozas, ke ne estas tro minacata, kaj ĝi estas klasita kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo.[17]

La okcidenta subspecio hispaniolensis reproduktiĝas en partoj de Iberio kaj Nordafriko, kelkaj insuloj kaj en Balkanio. En Iberio ĝi estas nekomuna, kaj loĝas en la valo de la rivero Taĵo kaj sporade en la orientaj marbordoj kaj en la valoj de la riveroj Guadalquivir kaj Guadiana. Dum la Dompasero kaj la Hispana pasero formas "hibridan svarmon" en la orienta duono de Magrebo, ili kunekzistas kun malmulta hibridiĝo en la okcidenta duono.[11] En norda Italio kaj Korsiko la Hispana pasero estas anstataŭata de la Itala pasero. Ili intergradas kun la Itala pasero en suda Italio, kaj en Malto, Kreto, kaj najbaraj insuloj kiaj Rodoso.[11] La Hispana pasero ŝajne ne reproduktiĝas en Balearoj, la Egeaj Insuloj, Korfuo, aŭ la Peloponezo, sed ili loĝas en Sardinio, Pantelerio kaj pli malgrandaj insuloj ĉe la kontinenta marbordo. En Balkanio, ili loĝas en makuloj el Montenegro tra la valo de la Danubo en Rumanio kaj norda Vojvodino. Ĝi troviĝas en kontinenta Grekio kaj Bulgario, kie ili estas ankaŭ nekomunaj.[11]

La Hispana pasero ŝajne setlis en Kanarioj iam, ĉar ĝi troviĝis en Lanzarote kiam naturalisto unuafoje vizitis la insulon en 1828. En la 1830-aj jaroj, ĝi estis konstatita en Fuerteventura, Gran Canaria, kaj Tenerife kaj el la 1940-aj jaroj ĝi atingis ĉiujn aliajn insulojn de Kanarioj.[11][13] Ili atingis Madejron en majo de 1935, kiam nombraj paseroj estis trovataj en la insulo post naŭ tagoj de fortaj konstantaj orientaj ventoj.[1][13] Ŝajne ili atingis la insulojn de Kabo-Verdo pli malpli samtempe kiel Kanariojn, kaj ĝi estis unuafoje konstatita tie en Santiago fare de Charles Darwin en 1832. El tiam ĝi atingis ĉiujn el la aliaj grandaj insuloj, en etendo kiu ne estas bone konata.[11][13]

La orienta subspecio transcaspicus reproduktiĝas el Anatolio kaj Kipro tra Mezoriento kaj Centra Azio ĝis okcidenta Ĉinio. En Mezoriento ĝi reproduktiĝas tra Sirio kaj Libano ĝis tiom suden kiom ĝis Jerusalemo. Ili reproduktiĝas en orienta Turkio, sed ĝi estas tre rara reproduktanto en Irako kaj Kuvajto. Ili reproduktiĝas sporade en Azerbajĝano kaj Dagestano, norden al la valo de la Rivero Tereko. En Irano, ili reproduktiĝas en plej parto de la lando escepte en la regiono de la Persia Golfo, kaj en centra kaj norda Afganio. En Centra Azio, ili reproduktiĝas el la limaj regionoj de Turkmenio-Irano kaj Taĝikio-Afganio norden al partoj de la baseno de Sir Daria en Kazaĥio, kaj okcidenten al Lago Alakol, la Rivero Karatal, kaj angulo de Ĉinio.[10] Ankaŭ tie ĝi etendis sian teritorion, en la areo ĉe la Lago Alakol en Kazaĥio, kie agrikulturo ne disvolviĝis ĝis la 1950-aj jaroj.[18] Ili vintras en ebenaĵoj de la Hindia subkontinento kaj ĉe la Persia Golfo.[10]

En plej parto de sia teritorio, la Hispana pasero loĝas kun la Dompasero. En tiaj areoj, ambaŭ specioj reproduktiĝas en farmoj kaj malferma arbaro, kaj la Hispana pasero preferas pli humidajn biotopojn. En kelkaj areoj kie Dompaseroj forestas, kiel ĉe Kanarioj, Madejro kaj kelkaj mediteraneaj insuloj, la Hispana pasero loĝas en urbaj areoj. En kelkaj urbaj areoj, kiej tiuj de orienta Sardinio, ĝi estas anstataŭata de la Kampopasero.[19] Antaŭ la alveno de la Hispana pasero en Kanariojn kaj en Madejron, nur la aligenra Rokpasero estis ununura indiĝena pasero. En Kanarioj, La Hispana pasero loĝas en plej parto de vivejoj, forpelinte la Rokpaseron el ĉiuj lokoj escepte la plej sekaj. En Madejro la Hispana pasero estas komuna en kultivataj areoj, sed ĝi ne tute adaptiĝis nestumi en konstruaĵoj aŭ reproduktiĝi en la plej seka nordo de la insulo.[11][13][20] La Hispana pasero ne estas komuna en plej parto de la insuloj de Kabo-Verdo, pro la esto de la endemia Iagoa pasero, kaj la Dompasero en la insulo de São Vicente. En la insulo de Fogo, kie ĝi estas la ununura specio de pasero, ĝi estas komuna en ĉiuj vivejoj, kaj reproduktiĝas kaj en la domoj de São Filipe kaj en la klifaj muroj de la vulkano Fajrpinto.[11][13]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Hispana pasero estas tre gregema, kaj ariĝas kaj eĉ reproduktiĝas en grupoj.[1] Vintre ili ĉefe vagadas nomadece aŭ faras regulajn migradojn.

Oni scias malmulte de la survivado de la Hispana pasero, kaj la maksimuma aĝo konstatita estis 11 jaroj.[6][21]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas precipe semojn, same kiel aliaj paseredoj. Dum nutrado de idoj ili kaptas insektojn.

Kiel aliaj paseroj, ili manĝas ĉefe semojn de grejno kaj aliaj herboj, ankaŭ foliojn, fruktojn, kaj aliajn plantomaterialojn. Junuloj estas manĝigataj ĉefe per insektoj, kaj ankaŭ plenkreskuloj manĝas insektojn kaj aliajn animalojn dum kaj antaŭ la reprodukta sezono.[22][23][24] La idoj estas manĝigataj preskaŭ nur per insektoj la unuajn tagojn, kaj estas grade manĝigataj de pli grandaj kvantoj de greno.[25] Por predi insektojn, la Hispana pasero estas oportunema, manĝante ĉiun ajn insekton plej komunan.[26] En Centra Azio, temas pri raŭpoj, formikoj, akridoj kaj griloj.[22] Dum migrado tra Centra Azio printempe, la Hispana pasero manĝas ĉefe en rikoltejoj en kultivataj areoj, kaj dum reproduktado ilim manĝas ĉefe insektojn, naturajn plantojn, kaj semojn el la antaŭa jaro.[25]

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Passer hispaniolensis

Ili konstruas malfermitajn nestojn, foje sub grandaj nestoj de cikonio, rabobirdoj aŭ hirundoj. Ili kreas koloniojn dum nestado aŭ nestas unuope. Foje en la kolonio nestas ankaŭ Dompaseroj. La nesto de la Hispana pasero estas simila al la nesto de Dompasero, sed ene estas delikate kovrita de plumoj kaj hararo. La birdino demetas 3–8 makulitajn ovojn; kaj nestas 2-3-foje jare. La idoj post la forlasado de la nesto restas kun la parencoj kaj unuiĝas are por serĉado de manĝaĵoj.

La Hispana pasero nestumas en grandaj kolonioj de tre proksimaj nestoj aŭ eĉ kunhavataj nestoj. Nestoj estas kutime situaj en arboj aŭ arbustoj, inter branĉoj aŭ sub la nestoj de pli grandaj birdoj kiaj tiuj de la Blanka cikonio. Tiuj kolonioj povas enhavi el dek parojn al centojn de miloj de paroj.[27] La ino demetas 3–8 ovojn, kaj eloviĝo okazas post 12 tagoj, kaj elnestiĝo post ĉirkaŭ pluaj 14 tagoj.[1][28] Maskloj pasas pli da tempo konstruante nestojn ol inoj.[29]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Snow & Perrins 1998, paĝoj 1506–1509
  2. Clement, Harris & Davis 1993, paĝoj 446–447
  3. Shelley 1902, paĝoj 235–237
  4. 4,0 4,1 Summers-Smith 1988, paĝoj 164–165
  5. Oates 1890, p. 239
  6. 6,0 6,1 Summers-Smith 1988, p. 177
  7. 7,0 7,1 Töpfer, Till (2006). "The taxonomic status of the Italian Sparrow — Passer italiae (Vieillot 1817): Speciation by stabilised hybridisation? A critical analysis", gazeto : Zootaxa, volumo : 1325, paĝoj : 117–145
  8. Summers-Smith 1988, paĝoj 169–170
  9. 9,0 9,1 Summers-Smith 1988, paĝoj 162–163
  10. 10,0 10,1 10,2 Summers-Smith 1988, paĝoj 170–171
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 11,7 11,8 Summers-Smith 1988, paĝoj 165–169
  12. Obratil, S. (1985). "The range of the Spanish sparrow, Passer hispaniolensis (Temminck) in Bosnia and Herzegovina", gazeto : Larus, volumo : 36–37, paĝoj : 49–57
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 Summers-Smith 1992, paĝoj 42–47
  14. "iucn"
  15. 15,0 15,1 BirdLife International 2004, p. 263
  16. Dinetti, Marco (2008). "I passeri Passer spp.: da “problematici” a specie di interesse conservazionistico", gazeto : Avocetta, volumo : 32, paĝoj : 61–68. Alirita 20a Aprilo 2010. (abstract only)
  17. "iucn"
  18. (1990) Granivorous birds in the agricultural landscape. Warszawa: Pánstwowe Wydawnictom Naukowe, 11–29. ISBN 83-01-08460-X. 
  19. Summers-Smith 1988, paĝoj 171–172
  20. Lack, David (1969). "The numbers of bird species on islands", gazeto : Bird Study, volumo : 16, numero : 4, paĝoj : 193–209. COI:10.1080/00063656909476244
  21. AnAge entry for Passer hispaniolensis. AnAge: the Animal Ageing and Longevity Database. Alirita 25a Junio 2010.
  22. 22,0 22,1 Summers-Smith 1988, paĝoj 178–179
  23. El-Sehhar, A.; and Fraval, A. (1984). "Diet of the Spanish sparrow, Passer hispaniolensis (Temm.), in Morocco; seasonal and geographic variations", gazeto : Actes de l'Institut Agronomique et Vétérinaire Hassan II, Morocco, volumo : 4, numero : 1, paĝoj : 53–61
  24. Ali, Sálim (1963). "A Note on the Eastern Spanish Sparrow, Passer hispaniolensis transcaspicus Tschusi, in India", gazeto : Journal of the Bombay Natural History Society, volumo : 60, numero : 2
  25. 25,0 25,1 Gavrilov, E. I. . "The Biology of the Eastern Spanish Sparrow, Passer hispaniolensis transcaspicus in Kazakhstan", gazeto : Journal of the Bombay Natural History Society, volumo : 60, numero : 2
  26. Metzmacher, M. (1983). "Le menu des jeunes Moineaŭ domestiques, Passer domesticus L., et espagnols, Passer hispaniolensis Temm., en Oranie (Algérie)", gazeto : Cahiers d'Ethologie appliquée (Franca, angla resumo fine), volumo : 3, numero : 2, paĝoj : 191–294 (PDF, nur franca resumo)
  27. Summers-Smith 1988, paĝoj 173–177
  28. Gavrilov, E. I. (1962). "A Contribution to the Biology of the Spanish Sparrow Passer hispaniolensis transcaspicus", gazeto : The Ibis, volumo : 104, paĝoj : 416–417. COI:10.1111/j.1474-919X.1962.tb08669.x
  29. (1990) Granivorous birds in the agricultural landscape (PDF), Warszawa: Pánstwowe Wydawnictom Naukowe, 11–29. ISBN 83-01-08460-X. Alirdato: 21a Majo 2010. 

Cititaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]