Hispana transiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Hispana transiro al demokratio estis la epoko kiam Hispanio moviĝis de la diktaturo de Francisco Franco al liberal-demokratia ŝtato. La transiro laŭdire kutime komenciĝis per la morto de Franco la 20-an de novembro 1975, dum ĝia kompletiĝo estis diverse markita de la Hispana Konstitucio de 1978, la fiasko de Antonio Tejero en la puĉo de la 23-a de februaro 1981, aŭ la balotvenko de la PSOE la 28-an de oktobro 1982.

La morto de Franco metis Don Johano Karlo de Burbono en la trono. Ĝis la morto de Franco, Johano Karlo restis en la fono kaj ŝajnis sekvi la planojn de la diktatoro por nomumi lin sia posteulo kiel Ŝtatestro kaj poste Reĝo de Hispanio. Post kiam li atingis la povon kiel reĝo, Johano Karlo faciligis la evoluon de la nuna politika sistemo, kiel lia patro, Don Johano de Burbono, rekomendis ekde 1946.

La transiro estis ambicia plano kiu fidis je abunda subteno kaj ene kaj ekster Hispanio. La okcidentaj registaroj, kondukitaj de Usono, favoris hispanan konstitucian monarkion.

Tamen, la transiro iĝis malfacila, kiam la minaco de la interna milito (1936-1939) daŭre plagis Hispanion. Frankistoj en la ekstrema flanko ĝuis konsiderindan subtenon ene de la Hispana Armeo, kaj homoj de la maldekstro malfidis reĝon kiu ŝuldis sian pozicion al Franco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]