Hispanaj vojaĝistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

González de Clavijo[redakti | redakti fonton]

Ruy González de Clavijo [klabiĥo] veturis en la 15-a jarcento (1403) por komenci la plej gravan jarcenton en la historio de la vojaĝoj. Je la nomo kaj sub la ordonoj de la kastilia reĝo -Hispanio ankoraŭ ne ekzistis- Henriko la 3-a li veturis el Hispanio al la imperio de Tamerlano en Samarkando, kion rakontas en sia taglibro, kiu estus la unua reala vojaĝlibro de la eŭropa literaturo, se vere la vojaĝo de Marko Polo ne estis reala.

García de Silva[redakti | redakti fonton]

En la 17-a jarcento la hispana reĝo Filipo la 3-a sendis ambasadon al la tiama Persio -hodiaŭ Irano- por renkonti la ŝaon Abbason. Tie Don García de Silva estis la unua eŭropano kiu malkaŝis la kojnoforman skribadon el Sumerio.

Gabriel de Aristizábal[redakti | redakti fonton]

Li estis maristo kaj vojĝis dum la 18-a jarcento tra Ameriko kaj Azio. Li estis ambasadoro de Hispanio en la turka kortego de Konstantinopolo en 1784. Li verkis serion da bildaj libroj pri tiuj ĉefurboj kaj kortego.

Domingo Badía[redakti | redakti fonton]

Alinome Alí Bey, li estis dungita komence de la 18-a jarcento de la hispana ministro Godoy por spioni kaj konspiri kontraŭ la maroka reĝo. Poste li spionis en Egiptio, Arabio, Palestinio kaj Turkio. Dum la franca reĝimo en Hispanio li kunlaboris kun ĝi kaj verkis en la franca Vojaĝoj de Alí Bey tra Afriko kaj Azio la jarojn 1803-1807 (1814).

Adolfo Rivadeneyra[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento li vojaĝis tra Oriento, ĉar li estis diplomato. Li verkis Viaje de Ceylán a Damasco (Vojaĝo el Cejlono al Damasko, 1871). Li estis ankaŭ grava eldonisto de klasikaj hispanaj libroj.