Hispaniolaj pinaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de la Hispaniolaj pinaroj.

La Hispaniolaj pinaroj estas ekoregiono el la Kariba ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Biome ĝi apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj. Ĝi estas parto de la Tutmondaj 200-ekoregiono Grand-antilaj pinaroj kune kun la Kubaj pinaroj.

Enhavo

[redakti] Priskribo

La ekoregiono situas en la insulo de Hispaniolo , kiun dividas Haitio kaj Domingo. Ĝi kovras areon de 11 600 kvadrataj kilometroj aŭ ĉirkaŭ 15% de la insulo. Ĝi troviĝas je altitudoj de pli ol 850 metrojn en la montaroj de Hispaniolo, etendiĝante ekde la Cordillera Central ( Dominga Centra Montarĉeno ) ĝis la Massif du Nord ( Haitia Norda Masivo ). Ĝi estas ĉirkaŭata je pli malaltaj altitudoj de du ekoreregionoj : la Hispaniolaj humidaj arbaroj kaj la Hispaniolaj sekaj arbaroj, kiuj okupas la reston de la insulo. Jara precipitaĵo sumiĝas je 1 000 – 2 000 mm [1].

[redakti] Flaŭro

La natura vegetaĵaro de la regiono primare konsistas el arbareroj de Hispaniola pino ( Pinus occidentalis ). Pinoj estas miksitaj kun aliaj pinacoj, inkluzive Juniperus gracilior kaj Podocarpus aristulatus (syn. P. buchii). Sub 2 100 metroj, la pinaroj estas alternataj kun areoj de montara falfolia arbaro. Plantoj je altaj altitudoj ( 2 100 – 3 175 metroj ) inkluzivas Lyonia spp. ( erikacoj ), Cojoba arborea ( fabacoj ), Oxandra lanceolata, Danthonia domingensis ( poacoj ), Verbena officinalis var. officinalis, kaj Weinmannia pinnata[1].

[redakti] Minacoj

Pli ol duono de la ekoregiona areo senarbarige perdiĝis por agrikulturo, tropaŝtiĝo, aŭ forsta plantado de enkondukitaj arboj. La haitia parto de la ekoregiono estas pli senarbarigita ol la dominga [2].

[redakti] Referencoj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. 1,0 1,1 Hispaniolan pine forests (NT0305). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Elŝutita 2009-04-23. “forigota ŝablono”
  2. Hispaniolan pine forests (NT0305). WildWorld Ecoregion Profiles. National Geographic Society. Elŝutita 2009-04-23. “forigota ŝablono”

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj