Hispaniolaj pinaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.

La hispaniolaj pinaroj estas ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo "Grand-antilaj pinaroj" kune kun la Kubaj pinaroj.

Priskribo

La ekoregiono situas en la insulo de Hispaniolo , kiun dividas Haitio kaj Domingo. Ĝi kovras areon de 11 600 kvadrataj kilometroj aŭ ĉirkaŭ 15% de la insulo. Ĝi troviĝas je altitudoj de pli ol 850 metrojn en la montaroj de Hispaniolo, etendiĝante ekde la Cordillera Central (Dominga Centra Montarĉeno) ĝis la Massif du Nord (Haitia Norda Masivo). Ĝi estas ĉirkaŭata je pli malaltaj altitudoj de du ekoreregionoj : la hispaniolaj humidaj arbaroj kaj la hispaniolaj sekaj arbaroj, kiuj okupas la reston de la insulo. La jara precipitaĵo sumiĝas je 1 000 – 2 000 mm.

Flaŭro

Bildo de la hispaniolaj pinaroj.

La natura vegetaĵaro de la regiono primare konsistas el arbareroj de hispaniola pino (Pinus occidentalis). Pinoj estas miksitaj kun aliaj pinacoj, inkluzive de Juniperus gracilior kaj Podocarpus aristulatus (syn. P. buchii). Sub 2 100 metroj, la pinaroj estas alternataj kun areoj de montara falfolia arbaro. Plantoj je altaj altitudoj (2 100 – 3 175 metroj) inkluzivas Lyonia spp. (erikacoj), Cojoba arborea (fabacoj ), Oxandra lanceolata, Danthonia domingensis (poacoj), Verbena officinalis var. officinalis, kaj Weinmannia pinnata.

Minacoj

Pli ol duono de la ekoregiona areo senarbarige perdiĝis por agrikulturo, tropaŝtiĝo, aŭ forsta plantado de enmetitaj arbospecioj. La haitia parto de la ekoregiono estas pli senarbarigita ol la dominga.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NT0301 Bahamaj pinaroj  Bahamoj,  Turkoj kaj Kajkoj
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj  Gvatemalo,  Honduro,  Meksiko,  Nikaragvo,  Salvadoro
NT0304 Kubaj pinaroj  Kubo
NT0305 Hispaniolaj pinaroj  Dominika Respubliko,  Haitio
NT0307 Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0308 Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0309 Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0310 Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko