Histono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de kerno-histono, farita de kvar histonoj, ĉirkaŭ kiuj turniĝas la DNA.

Histonoj estas bazaj proteinoj, de malgranda molekula maso kaj tre konservitaj en la evoluo de eŭkariotoj kaj kelkaj prokariotoj. Ili estas la ĉefa komponanto de la ĥromatino, kaj okopo de histonoj agas kiel bobenoj, nomitaj nukleosomoj, por paki la DNA-on.

Alia grava funkcio de histonoj estas reguli la ĥromatinon per post-tradukaj modifoj, tiel ke ili helpu en biologiaj procezoj, kiel regulado de genoj, riparado de DNA, aŭ mitozo (per densiĝado de kromosomoj).