Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko
heritage park • subĉiela muzeo
Lando Kanado vd
Situo Kalgario
Estiĝo 1964
Koordinatoj 50° 59′ 2″ N, 114° 6′ 22″ U (mapo)50.984-114.106Koordinatoj: 50° 59′ 2″ N, 114° 6′ 22″ U (mapo)
Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko (Alberto)
Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko (Alberto)
DEC
Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko
Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko
Situo de Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko
Map
Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko
Retpaĝo http://www.heritagepark.ca/
vdr
Preria Urbo ĉe Heredaĵa Parko

Historia Vilaĝo Heredaĵa Parko (angle Heritage Park Historical Village) estas historia parko en Kalgario (Alberto). La parko situas sur 66 akreoj (267.000 m²) da parka tereno ĉeborde de Akvorezervujo Glenmore ĉe la sudokcidenta rando de la urbo. Ĝi estas inter la plej ofte vizititaj vidindaĵoj de Kalgario kaj la plej granda vivanta historia parko de Kanado. Oni nomas ĝi vivanta muzeo pro tio ke en ĝi estas vilaĝo tiel kreita ke ĝi aspektas kiel alberta vilaĝo en la malfrua 19-a jarcento kaj la frua 20-a jarcento. Multaj konstruaĵoj en la vilaĝo estas historiaj konstruaĵoj alportitaj al la parko de diversaj vilaĝoj kaj urbetoj de Alberto; aliaj konstruaĵoj estas kopioj de historiaj konstruaĵoj iam ekzistintaj en vilaĝoj kaj urbetoj de Alberto. La plimulto de la konstruaĵoj en la parko estas meblitaj kaj ornamitaj per aŭtentikaj artefaktoj. Eĉ la kostumoj de la parkaj stabanoj kaj la reviziaj veturiloj akordiĝas laŭaspekte kun la normoj de la tempo-periodo de la vilaĝoparto kie ili laboras. Calgary Transit provizas regulan transporton per naveto de la C-trajna stacio Heritage.

Parko-strukturo[redakti | redakti fonton]

Fervoja Preri-urbeto

La parko havas tri apartajn terenojn, ĉiu respegulanta alian tempo-periodon en la historio de Okcidenta Kanado: la Peltokomercista Fuorto de la Kompanio de la Hudsona Golfo (ĉ. 1864), la Antaŭ-fervoja Setlista Vilaĝo (ĉ. 1880), kaj la Fervoja Preri-urbeto (ĉ. 1910).

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Funkcianta vapor-lokomotivo kaj vagonaro, kiuj kondukas pasaĝerojn al diversaj lokoj en la parko
  • Restaŭrita tramo de la iama kalgaria tramo-sistemo, kiu navete transportas pasaĝerojn de kaj al la parkejo
  • Rekreaĵo de la padela vaporŝipo S.S. Moyie, kiu transiras Akvorezervujon Glenmore
  • Malnova amuz-tereno kun pluraj funkciantaj historiaj distro-rajdiloj
  • Funkcianta forĝejo, bakejo, hotelo, restoracio, kaj pluraj butikoj
  • Ĉeval-tiritaj vagonoj
  • Pelto-komercista fuorto de la Kompanio de la Hudsona Golfo

Pligrandigo[redakti | redakti fonton]

Heredaĵa Parko nuntempe pligrandiĝas. Oni aldonas novan terenon, en kiu ekspoziciiĝos pluraj novaj konstruaĵoj montrantaj iom pli grandan okcident-kanadan urbeton en la 1930-aj jaroj. Oni antaŭvidas ke ĉi tiu nova tereno malfermiĝos en 2008.

Inter la novaj vidindaĵoj estos:

  • orientiĝa centro por vizitantoj (en kopio de fervoja stacio)
  • urba placo de la 1930-aj jaroj (en kiu estos butikoj, malnov-stila foto-entrepreno, kaj manĝo-servoj)
  • nova ekspoziciejo por la granda kolekto de malnovaj aŭtoj kaj antikvaĵoj, kiujn havas la parko (antaŭe en ekspoziciejo Gasoline Alley)
  • rekreaĵo de stacia restoracio de la Kanad-Pacifika Fervojo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]