Historia materiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marx-Engels-Forumo en Orienta Berlino. Kvankam Karl Marx havigas la nomon por la marksismo, la kontribuo de Friedrich Engels ne estis malpli grava.

Historia materiismo, konata ankaŭ kiel materiisma koncepto de historio, estas metodologio uzata de kelkaj komunismaj kaj marksismaj historiistoj kiuj fokuzas al homaj socioj kaj ties disvolvigoj tra historio, argumentante, ke historio estas la rezulto de materiaj kondiĉoj pli ol de ideoj. Tio estis unuafoje artikulita de Karl Marx (1818–1883) kiel la "materiisma koncepto de historio."[1] Temas pri esence teorio pri historio kiu asertas, ke la materiaj kondiĉoj de la produktomaniero de la socio laŭ marksismaj terminoj, nome la unuiĝo de la produktofortoj kaj produktorilatoj de la socio, fundamente determinas la organizadon kaj disvolvigon de la socio. Historia materiismo estas ekzemplo de la scienca socialismo de Marx kaj Engel, kiu klopodas montri ke socialismo kaj komunismo estas sciencaj necesoj pli ol filozofiaj idealoj.[2]

Historia materiismo estas materiismo ĉar ĝi ne kredas, ke historio estas direktita de individuaj konscioidealoj, sed anstataŭe ĝi atribuas al la filozofia monismo ke materio estas la fundamenta substanco de naturo kaj el tio la driviga forto en la tuto de la monda historio; tio kondukis Markson kaj aliajn historiajn materiistojn al forlaso de ideoj kiel rajtoj (ekz. "rajto al vivo, libero kaj propreco" kiel liberalismo defendas).[3] Kontraste, idealistoj kredas, ke la homa konscio kreas realon pli ol tio ke la materiisma koncepto ke la materia realo kreas la homan konscion. Tio metas Markson en rekta konflikto kun grupoj kiel la liberaloj kiuj kredis, ke realo estas regata de ia serio de idealoj,[4] kiam li asertis en Die deutsche Ideologie: "Komunismo estas por ni ne stato de aferoj kiu estas establita, nome idealo al kiu realo devas alĝustiĝi. Ni nomas komunismo la realan movadon kiu abolas la nunan aferstaton. La kondiĉoj de tiu movado rezultas el la premisoj nune ekzistantaj".[5]

Historia materiismo pritraktas la okazigon de la disvolvigoj kaj ŝanĝoj en la homa socio laŭ la rimedoj per kiuj homoj kolektive produktas la necesojn de vivo. Ĝi asertas, ke sociaj klasoj kaj la rilato inter ili, kun la politikaj strukturoj kaj pensaroj de la socio, troviĝas en kaj reflektas la tiutempan ekonomian aktivecon.[6] Ekde la epoko de Marx, la teorio estis modifita kaj etendita fare de kelkaj verkistoj. Ĝi nun havas multajn marksismajn kaj ne-marksismajn variantojn. Multaj marksistoj argumentas, ke la historia materiismo estas scienca alproksimiĝo al la studo de historio: nome scienca socialismo.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marx, Karl (1845). "The German Ideology". www.marxists.org. Alirita la 9an de junio 2019.
  2. Marx, Karl (1845). The German Ideology. Alirita la 9an de junio 2019.
  3. Vidu Charles Edward Andrew Lincoln IV, Hegelian Dialectical Analysis of U.S. Voting Laws, 42 U. Dayton L. Rev. 87 (2017).
  4. Marx, Karl. (1845) The German Ideology.
  5. Marx, Karl. (1845) The German Ideology.
  6. Fromm 1961.
  7. . What Is Historical Materialism?. International Marxist Tendency (2016). Alirita 2a de novembro 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]