Historia pentrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Lastaj Tagoj de Pompejo (1827-1833) de Karl Briullov estas tipega historia pentraĵo.

Historia pentrado estas specifa pentradĝenro, kiu rilatas al la bildigo de famaj scenoj de la historio de kristanismo, de la antikva periodo, de variaj mitologioj aŭ de pli freŝdataj historiaj okazaĵoj (bataloj, ktp...).

En 1667, ĝi estis rigardita de André Félibien (historiografo, arkitekto kaj teoristo de la franca klasikismo) kiel la plej grava ĝenro de la tuta pentrado. Tiu graveco de historia pentrado tamen malgrandiĝis ekde la fino de la 18-a jarcento kaj laŭlonge de la unua duono de la 19-a jarcento, kiam eksmodiĝis klasikismo ĉefe post la lastaj epokoj de la romantismo, kiu ankoraŭ interesiĝis specife pro aferoj de la pasinteco kaj ĉefe de la mezepoko kaj aperis aliaj pli popularaj ĝenroj, kiel portretoj kaj pejzaĝoj.

Ĉiukaze la ĝenro ĉiam reaperos kiam pro specifaj kialoj estus sociaj, politikaj aŭ kulturaj faktoroj kiuj interesigus eventualajn pentristojn, ŝatantojn kaj aĉetontojn al historiaj aferoj, specifa historia momento aŭ pli specife historia evento. Tre ofte tiuj pentraĵoj verkiĝas for de la ekstera pentrarta evoluo. Tio okazas ekzemple kaze de sendependiĝoj de historiaj "novaj landoj", centjariĝoj ktp.

Historia pentrado kaj historio[redakti | redakti fonton]

Kapitulaco de la Regno de Granado al la Katolikaj Gereĝoj, historia pentraĵo de F. Padilla, kie aperas la evento kiel solena ceremonio kun la venkintoj tute gloriecaj kaj la venkito tute humila kaj kompatinda

Tre ofte tiu ĝenro de pentrado kolizias kun la propra disvastigado de historiaj eventoj, epokoj kaj okazintaĵoj, ĉar tre ofte la populara bildo de historiaj okazintaĵoj fiksiĝas kiel ili aperas en tiuj historiaj pentraĵoj, eĉ se tiu bildo ne estas objektive kaj historie taŭga. Plej malbone, tre ofte la historia pentrado estas kaŭzita de ideologiaj klopodoj prezenti difinitan momenton kiel ekzemplo ĉu bona ĉu malbona por estanta aŭ estonta politiko.

Pentristoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]