Historia romano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historia romano estas rakonta subgenro ekinta dum la Romantisma epoko komence de la 19a jarcento, sed tre vigla dum la tuta 20a jarcento. Laŭ Georgo Lukács historia romano estas tiu, kiu celas proponi verecan version de historia epoko preferinde malproksima tiele ke ŝajnu reala mondospegulo kaj kutima imago de moroj kaj idearo. En tiu tipo de romanoj uzindas vera faktaro kvankam la ĉefroluloj estu fikciaj.

Pro tio la historia romano petas de la aŭtoro dokumentan kaj konan sciigon, ĉar alimaniere la romano iĝus aventura romano, alia tipo kie historio estas nur preteksto por agado. Tio okazas ekzemple en la plej granda parto de la romanaro de Aleksandro Dumas. Aliflanke distingeblas ankaŭ la historia romano de la romaneska historio, preskaŭ eseeca kie la historio superregas klare la fikcian faktaron, kio okazas ekzemple en Hernán Pérez del Pulgar, el de las Hazañas, de Francisco Martínez de la Rosa.

Evoluo

La historia romano iĝis definitive aparta genro komence de la 19-a jarcento danke al dudeko da romanoj de la skota erudiciulo Walter Scott (1771–1832) pri la angla mezepoko; ties unua estis Waverley (1818). Ĝi naskiĝis kiel arta esprimo de la romantisma naciismo kaj de ties nostalgio antaŭ la teruraj ŝanĝoj okazantaj en moroj kaj vivo pro la burĝa transformigo de la mondo. Pasinteco iĝas tiele rifuĝejo aŭ eskapejo, sed aliflanke oni permesas legi en tiu pasinteco kritikon kontraŭ la estanteco. Pro tio oftas trovi en historiaj romanoj duoblan interpretadon ne nur de la pasinteco, sed ankaŭ de la aktuala epoko. Praaj historiaj romanoj estis verkitaj dum la 18-a jarcento, kiuj ne indas kiel veraj historiaj romanoj, ĉar ilia vereco ne estas tia, ilia celo estas eduka aŭ morala kaj ilia lingvo ne kongruas kun tiu de la respegulata epoko; ekzemple Les incas de Jean-François Marmontel, en Francio, aŭ El Rodrigo de Pedro de Montengón, en Hispanio.

La sukceso de la literatura genro kreita de Walter Scott estis grandega kaj ties influo ampleksiĝis kun tiu de la Romantismo, kiel unu el la ĉefaj simboloj de tiu nova estetiko. Disĉiploj de Walter Scott estis en Usono James Fenimore Cooper (1789–1851), kiu verkis la faman La lasta mohikano en 1826 kaj aliajn historiajn romanojn.

Diversaj landoj

La historia romano en Francio

En Francio, Alfred de Vigny (1797-1863), aŭtoro de la unua franca historia romano, Cinq-mars (La Marto-kvinan, 1826), kaj poste Victor Hugo (Nôtre Dame de París, Nia Sinjorino de Parizo) aŭ Alexandre Dumas, kiu interesiĝis ĉefe pri la allogeco de la rakontaĵoj en famaj verkoj kiel La tri musketistoj.


La historia romano en Italio

En Italio aperis vera majstro verko de la subgenro nome I promesi sposi (La gefianĉoj) unue eldonita en 1823 kaj ŝanĝita laŭ du sinsekvaj eldonoj de 1840 kaj 1842, de Alessandro Manzoni, kie oni rakontas la vivon en Milano sub la tirania subpremado de la hispanoj dum la 17a jarcento, kvankam tiu fono superkaŝas kritikon de la aŭstria subpremadov super la tiama Italio. En Germanio Theodor Fontane verkis sian monumentan Antaŭ ŝtormo (1878).


La historia romano en Pollando

En Pollando la historia romano estis tre popola genro. La unua pola romano estis "Mikołaja Doświadczyńskiego przypadki" (1776) de Ignacy Krasicki, kreita dum Klasikismo. Dum la Romantismo uzis ĝin Adam Mickiewicz kaj Cyprian Kamil Norwid. Plej grava romano de la pola romantismo estis tamen "Maria" de Antoni Malczewski kaj romanoj de Józef Ignacy Kraszewski (ekzemple "Stara Baśń"-Malnova fabelo), kiu strebis krei prozan nacian eposon. Poste, en pozitivismo rimarkindaj estas Aleksander Glowacki (Faraono, en 1897), Eliza Orzeszkowa (Marta, Niemeno kaj la Nobelpremiita Henryk Sienkiewicz, kiu verkis trilogion pri la 17a jarcento formita de Je sango kaj fajro (1884) La diluvo (1886) y Sinjoro Wolodyjowski (1888). Li daŭrigis la serion per La teŭtonaj ĉevaliroj (1900), kun agado okazinta en la 15a jarcento kaj per la antaŭa kaj konsiderita lian majstroverkon Quo vadis? (Kien vi iras, 1896) kie oni priskribas la eĥojn de la kristanismo en la pagana Romio. Post tiuj pozitivistoj tre grava estis tamen Stefan Żeromski nomata la konscio de la nacio. Liaj plej gravaj romanoj estas socialisma "Ludzie bezdomni" (Senhejmaj homoj), perversa kaj psikologia "Dzieje grzechu" (La agoj de la ŝuldo) kaj patriotema "Przedwiośnie" (Antaŭprintempo). Żeromski estis kanditato al la Nobelpremio. Tiun premion ricevis tamen Władysław Reymont, la aŭtoro de la "proza eposo" pri pola popolo "Chłopi" (Kamparanoj). Ĝi estas duonreala historio pri la ĉiam magie vivanta inter legendaj simboloj popolo. Aŭtoro kreis la novan detaligon de la prozo. Plej gravaj revolucioj de la pola romano fariĝis tamen en la 20 jaroj inter bataloj (19181939), kiam kreis Bruno Schulz, Witold Gombrowicz kaj Zofia Nałkowska ("Granica" - La limo). Plej grava romano de tiu tempo estas Ferdydurke de Gombrowicz, kie aŭtoro uzis sian propran ekzistadismon pli frue ol franca ekzistadismo de Sartre aŭ Camus. "Ferdydurke" estis eldonita en jaro 1939, kiam ĝi ne povis bone propagiĝi. La laŭdantan recenzon de tiu romano verkis Schulz, aŭtoro de gravaj rakontoj "Sklepy cynamonowe" (Cinamaj vendejoj) kaj "Sanatorium pod klepsydrą" (Sanatorio sub la klepsidro). La prozo de Gomboricz estis poste tre laŭdata en Francio kaj Usono (ekzemple de Albert Camus) kaj opiniata kiel tute nova tipo de romano. Multaj romanistoj kiel Milan Kundera inspiriĝis per "Ferdydurke" kaj posteaj romanoj de Gombrowicz. Poste plej gravaj geaŭtoroj de romanoj estis Jerzy Andrzejewski (postmodernisma "Bramy raju"- La pordoj de paradizo), Jarosław Iwaszkiewicz (ekzistadiisma "Panny z Wilka"), Czesław Miłosz, Maria Dąbrowska, Zbigniew Herbert, Tadeusz Konwicki kaj Ryszard Kapuściński. Vidu ankaŭ: Pola literaturo.

La historia romano en Rusio

En Rusio la romantisma Aleksandr Puŝkin verkis elstarajn historiajn romanojn kaj verse kaj pli ortodokse La filino de la kapitano (1836). Tie oni verkis ankaŭ alian mejloŝtonon de la genro, nome la monumentan Milito kaj paco de Lev Tolstoj (1828-1910), epopeo de du imperiestroj, Napoleono kaj Aleksandro, kie aperas rekte ligitaj la grandaj historiaj eventoj kaj la enhistoria ĉiutageco de centoj da fikciaj roluloj.

La realismaj verkistoj ne permesis sin esti influitaj de la romantisma deveno de la genro kaj uzis ĝin kiel Gustave Flaubert, Salambô (1862) aŭ Benito Pérez Galdós en liaj Episodios nacionales (Naciaj epizodoj). Dum la 20a jarcento la historia romano ankaŭ ne defalis kaj uzis ĝin verkistoj kiel la finna Mika Waltari (Sinuhé, la egiptanoMarko, la romiano), la usonano Robert Graves, (Mi, Klaŭdius) Winston Graham, kiu verkis dekduon da romanoj pri Kornvalo fine de la 18a jarcento, la franca Marguerite Yourcenar (Memoroj de Adriano), Noah Gordon, La lasta judo, Naguib Mahfouz (Akenatono la herezulo) kaj multaj aliaj kiuj uzis la genron pli okaze.

La historia romano en Hispanameriko

Eblas paroli ankaŭ pri hispanamerika historia romano kiu post la prakazoj de Enrique Rodríguez Larreta (La gloria de don Ramiro, La gloro de don Ramiro, 1908) kaj la argentino Manuel Gálvez— troviĝas reprezentata de la kuba Alejo Carpentier (El siglo de las lucesEl reino de este mundo, inter aliaj), la argentino Manuel Mujica Láinez per Bomarzo, El unicornio kaj El escarabajo), la kolombia Gabriel García Márquez El general en su laberinto, pri Simón Bolívar, la perua Mario Vargas Llosa per La guerra del fin del mundo pri kaj religis kaj politika okazintaĵo en la brazila historio aŭ El paraíso en la otra esquina, pri la perua verkistino de la 19a jarcento Flora Tristán), la ĉilia Isabel Allende (La casa de los espíritus), la portorikano Luis López Nieves (El corazón de Voltaire), ktp.

Speciala tipo de verkoj ene de hispanamerika historia romano estas la romanoj pri diktatoroj, reprezentataj de El señor presidente (Sia moŝto prezidento), de la Nobelpremiita gvatemala Miguel Ángel Asturias, El otoño del patriarca (La patriarka aŭtuno), de Gabriel García Márquez, Yo, el supremo (Mi, la Plejaltulo), de Augusto Roa BastosLa fiesta del chivo (La kaprida festo), de Mario Vargas Llosa, pri la dominika diktatoro Leónidas Trujillo, inter aliaj. Estas menciinda la fakto, ke eble la unuan el tiaj romanoj verkis ne hispanamerika verkisto, sed hispana verkisto, nome Ramón del Valle-Inclán en Tirano Banderas, esperantigita.

La historia romano en Hispanio

Post la praklopodoj de la 18-a-jarcenta verkisto Pedro de Montengón (1745–1824): El Rodrigo (pri la perdo de Hispanio antaŭ la islamanoj) kaj Eudoxia, oni povus diri, ke la unua historia romano en la hispana estis verkita de Rafael Húmara kaj temas pri Ramiro, conde de Lucena eldonita en Parizo en 1823 enhavanta gravan enkondukon pri la temo de la historia romano. En Ameriko la unua historia romano eldonita en la hispana estis la tiam senaŭtore eldonita en 1826 en Filadelfio Jicotencal [hikotenKAL], pri la konkero de Tlakskalo farita de Hernán Cortés kaj erare atribuita al la kubaj ĉu Félix Varela ĉu José María de Heredia kaj lastatempe atribuita al sia vera aŭtoro, la hispana liberala revoluciulo, ĵurnalisto kaj historiisto Félix Mejía. Tamen ekzistis alia historia romano iom antaŭe verkita en la angla de hispanaj elmigrintoj: Vargas (1822), atribuita al José María Blanco White kaj Don Esteban kaj Sandoval or the Freemason (ambaŭ de 1826), de Valentín Llanos; aŭ Gomez Arias or the Moors of the Alpujarras (1826) kaj 'The Castilian' (1829) de Telesforo de Trueba y Cossío.

Pli famaj estas la historiaj romanoj de la elstaraj verkistoj de la hispana romantismo Mariano José de Larra (1809–1837, El doncel don Enrique el Doliente) kaj José de Espronceda (1808–1842, Sancho Saldaña o el castellano de Cuéllar). Ambaŭ estas nur nostalgiaj respondoj al la perdo de heroeca pasinteco je simila formo al aliaj tipaj romantismaj genroj kiel la novelo de moroj. Tamen pli romantismaj je la senco ke ili enhavas ankaŭ naciisman senton estas El señor de Bembibre (1844), de Enrique Gil y Carrasco, kie oni rakontas la aman historion de du tipaj romantismaj ĉefroluloj, Álvaro kaj Beatriz, super la fono de la estingo de la Ordeno de la Templo, kaj oni kreas revan kaj legendan mondon. Same okazas pri Amaya aŭ Los vascos en el siglo VIII (La eŭskoj en la 18-a jarcento), de la karlisma verkisto Francisco Navarro Villoslada.

Tamen plej popola verkisto de historiaj romanoj estis Manuel Fernández González (1821–1888), kiu inter Romantismo kaj Realismo famiĝis pro verkoj pli dediĉitaj al sensaciekspluatado de la publiko, kiel li faris en verkoj kiel El cocinero de Su Majestad (La kuiristo de lia moŝto reĝa), La muerte de Cisneros (La morto de Cisneros) aŭ Miguel de Mañara.

La Realisma romanisto Luis Coloma sentis sin speciale ema al tiu genro, por kiu li verkis verkojn kiel Pequeñeces (Banalaĵoj, 1891), pri la madrida socio de la fino de la 19-a jarcento, Retratos de antaño (Praportretoj, 1895), La reina mártir (La martira reĝino, 1902), El marqués de Mora (1903) kaj Jeromín (1909), pri la historia rolo de don Juan de Austria, kontraŭleĝa filo de imperiestro Karolo la 1-a.

La mejloŝtono de la historia romano en Hispanio estas la longa serio de 46 romanoj, la Episodios nacionales (Naciaj epizodoj) de la Realisma romanisto Benito Pérez Galdós, kiu romanigas la historion de granda parto de la 19-a jarcento ekde la ŝipbatalo ĉe Trafalgar kaj la Sendependiga milito – disde Napoleono – ĝis la Remonarkiigo de 70-aj jaroj. Per tiu serio Benito Pérez Galdós alprofundiĝas en la historia pasinteco kiel ununura metodo ekkoni la hispanan socion de sia tempo. En ĉiu deko da romanoj aperas fikcia junulo, kiu atestantas gravajn historiajn epizodojn po unu en ĉiu romano.

Simila epoko, sed kun emfazo super la luktoj inter liberaluloj kaj karlistoj kaj kun pli pesimisma vidpunkto, aperas en la serio Memorias de un hombre de acción (Memoroj de agemulo) de Pío Baroja, dediĉita al la vivo de lia praulo, la konspiraciinto Eugenio de Aviraneta.

Ankaŭ Ramón del Valle-Inclán alproksimiĝis al tiu genro per du trilogioj. En la unua, La guerra carlista (La karlisma milito), konsistanta de Los cruzados de la causa (1908), El resplandor de la hoguera (1909) kaj Gerifaltes de antaño (1909) Valle-Inclán montras ankoraŭ sian komencan konservativan idearon. La dua serio estis verkita dudek jarojn poste kaj dediĉiĝis al malamata reĝino Isabel la 2a, avino de la tiama reĝo Alfonso la 13a, ankaŭ malamata kaj de la verkisto kaj de granda parto de la hispana popolo. Tiu dua serio nomas El ruedo ibérico (La iberia areno) kaj ties signifo estas, ke tiutempe la hispana politiko estis kvazaŭ spektaklo kiel taŭrludo kie la plej ruza mortigas la plej fortan kaj noblan, la popolon. La trilogio konsistas el La corte de los milagros (1927), Viva mi dueño (1928) y Baza de espadas, kiu aperis postmorte.

Dum la frankisma diktaturo la historia romano dediĉis sin al la temo de la intercivitana milito, sed tio starigas la problemon de la malgranda malproksimeco de la rakontata evento. Por kelkaj kritikistoj estas historia romano nur tiu, kiu rakontas ion okazintan almenaŭ antaŭ duonjarcento. Tiukaze tiuj ne estus historiaj romanoj. Tamen pro la graveco de la temo kaj la mikso de historio kaj fikcio tiuj romanoj povus enitri tiun kategorion.

Ekde la flanko de la venkintoj elstaras Agustín de Foxá, Madrid, de corte a checa (Madrido el kortego ĝis torturejo). Tamen pli popola estis José María Gironella kun trilogio Los cipreses creen en Dios (La kipresoj kredas je Dio), Un millón de muertos (Miliono da mortintoj) kaj Ha estallado la paz (Eksplodis paco), inter aliaj. Inter la venkitoj, do ekziliitaj verkistoj, multaj rakontis preskaŭ membiografie ne nur la militon, sed ankaŭ la antaŭan epokon, inter ili (Ramón J. Sender, per siaj naŭ romanoj Crónica del alba (Kroniko de mateniĝo), Arturo Barea, per sia trilogio La forja de un rebelde (Forĝo de ribelulo), Max Aub per siaj ses romanoj El laberinto mágico (La magia labirinto) aŭ Manuel Andújar, per sia trilogio Lares y penares).

El tiuj ekzilitoj, kiuj ne povis paroli pri la tiama Hispanio, kiun ili ne povis vidi, kelkaj turnis sin al rimedo de la historia romano por alprofundiĝi en la esencon de Hispanio, ĉefe Ramón J. Sender per serio de romanoj pri la konkero de Ameriko, kiel La aventura equinoccial de Lope de Aguirre, Los tontos de la Concepción, ktp. aŭ aliaj romanoj kiel Carolus Rex, El pez de oro, Bizancio, ktp. Ankaŭ Francisco Ayala verkis memorindan rilaton "El Hechizado".

Post la redemokratiigo de Hispanio oni renovigis la genron per malfermo al aliaj historiaj temoj kiel Jesús Fernández Santos per Extramuros (1978) aŭ Cabrera, kies titolo estas nomo de insulo baleara kie oni starigis koncentrejon -eble la unua en Eŭropo- por malliberuloj -francaj kaj francpartianoj- post la milito kontraŭ Napoleono aŭ El griego (La greko), pri fama greka pentristo loĝinta en Toledo Doménikos Theotokópulos "El Greco", aŭ José Esteban, kiu en El himno de Riego (1984) respegulas la pensojn de fama hispana revoluciulo de 1820, horojn antaŭ lia ekzekuto kaj en La España peregrina (1988) verkas la taglibron de Torrijos kaj parolas pri aliaj hispanaj liberaloj elmigrintaj en Londono laŭ la vidpunkto de José María Blanco White.

José María Merino verkis por junuloj historiajn romanojn pri ĉefrolulo en la fono de la konkero de Ameriko. Poste ankaŭ verkis historiajn romanojn Juan Eslava Galán, Terenci Moix, Arturo Pérez Reverte, Antonio GalaFrancisco Umbral. Ankaŭ pli spertaj romanistoj kiel Miguel Delibes alproksimiĝis al la genro per El hereje (La herezulo) aŭ Gonzalo Torrente Ballester, kiu per Crónica del rey pasmado primokis la Hispanion de la juna reĝo Filipo la 4-a.

En la esperantlingva literaturo