Historia urboparto de Florenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia urboparto de Florenco
Monda heredaĵo

Lando  Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Fonto 174
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 46′ 23″ N, 11° 15′ 22″ O (mapo)43.7730611.25611111Koordinatoj: 43° 46′ 23″ N, 11° 15′ 22″ O (mapo)
Koordinatoj 43° 46′ 23″ N 11° 15′ 22″ O / 43.77306 °N, 11.25611 °O / 43.77306; 11.25611 (mapo)
Registra historio
Registrado 1982  (6-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Historia urboparto de Florenco estas la kvartalo 1 de la urbo, rekonata kiel Monda heredaĵo de Unesko ekde 1982. La historia centro de Florenco, inkluzive de la interno de la mezepokaj muregoj, ĝi enhavas la plejparton de la kulturaĵoj de la urbo. Ĝiiaj limoj estas la muregoj de la 14-a jarcento, konstruitaj danke al la komerca kaj ekonomia potenco de la urbo en tiu epoko.

Ĝia religia centro estas la Placo de la Katedralo kun la katedralo Sankta Maria de la Floroj, el kiu elstaras la kupolo ellaborita de Brunelleschi, la tiuepoke plejgranda. Proksime de la katedralo troviĝas la Museo dell'Opera del Duomo.

La historia centro de Florenco tute videblas el la ĉirkaŭaj montetoj, precipe el la Forte Belvedere, la Piazzale Michelangelo kreita en 1860 kun la romanika baziliko Sankta Miniato al Monte.