Historia urboparto de Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo de la Fernandaj Muregoj ekde la rivero Doŭro.

La urbo Porto, konstruita en la montetoj kiuj regas la elfluejon de la rivero Doŭro, estas ekzemplo de urba pejzaĝo kun pli ol dek jarcentoj da historio. Ĝia konstanta kreskado, ligita al la maro (ĝia nomo "Porto" estas "haveno" en la portugala) videblas en diversaj monumentoj, de la Katedralo kun romanika ĥorejo, al novklasika Palaco de la Borso aŭ la tipe portugala preĝejo Sankta Klara, laŭ manuela stilo. Ĝi ankaŭ inkluzivas la muregojn de la urbo.