Historiae animalium (Gesner)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Historiae animalium)
Historiae animalium
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Conrad Gesner
Lingvoj
Eldonado
vdr
Rinocero de Dürer en la verko de Conrad Gesner nome Historiae animalium, 1551
Unukornulo en Historiae animalium

Historiae animalium ("Historioj de la Bestoj") publikiĝis ĉe Zuriko, Svisio, en 1551-58 kaj 1587, estas enciklopedieca laboro de "registro de renesanca zoologio" fare de Conrad Gesner, doktoro kaj profesoro ĉe la Carolinum, la antaŭaĵo de la Universitato de Zuriko. Estas la unua moderna zoologia laboro kiu klopodas priskribi ĉiujn bestojn tiam konatajn, kaj la unuan bibliografion de naturhistoriaj skribaĵoj. La kvin volumoj de naturhistorio de bestoj konsistas el pli ol 4500 paĝoj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Historiae animalium estis la majstroverko de Gesner, kaj estis la plej vaste legita de la tuta Renesanco naturhistorio. La laboro estis tiel populara ke la resumo fare de Gesner, nome Thierbuch ("Besta Libro"), estis publikigita en Zuriko en 1563, kaj en Anglio Edward Topsell tradukis kaj resumis ĝin kiel Historie of foure-footed beastes (Londono: William Jaggard, 1607). La monumenta laboro de Gesner estas provo konstrui ligon inter la antikva kono de la bestomondo kaj la moderna scienco. Li aldonis sian proprajn observaĵojn por formuli ĉi-inkluzivan priskribon de la naturhistorio de bestoj.

La Historiae animalium de Gesner estas bazita sur la Malnova Testamento, hebreaj, grekaj, kaj latinaj fontoj. La enciklopedieca laboro estas kompilo de folkloro kaj malnovegaj kaj mezepokaj tekstoj. La laboro kompilis la hereditan konon de maljunegaj naturalistoj kiel Aristotelo, Plinio kaj Aeliano.[1] Gesner estis konata kiel "la svisa Plinio."[2] Por informoj pri mitaj bestoj li fidis ĉefe je la materialo de Fiziologo.[2] Lia esplorada stilo estis bazita sur kvar principoj: observado, dissekcio, vojaĝoj, kaj preciza priskribo de la bestoj. Tiuj vidpunktoj de fakta sperto estis novaj al renesancaj akademiuloj. Ili kutime dependis de informoj akiritaj sole el antaŭaj klasikaj verkintoj por ilia referenca materialo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Cambridge University Library. Arkivita el la originalo je 2015-09-28. Alirita 2008-09-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-28. Alirita 2011-12-16.
  2. 2,0 2,1 Conran Gesner biography. Alirita 2008-09-17.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Anzovin, Steven. (2000) Famous First Facts. H. W. Wilson Company. ISBN 0-8242-0958-3.
  • Daston, Lorraine; et al.. (2001) Wonders and the Order of Nature, 1150-1750. Zone books. ISBN 0-9422999-1-4.
  • Eamon, William. (1994) Science and the Secrets of Nature: Books of Secrets in Medieval and Early Modern Culture. Princeton University Press. ISBN 0-6910260-2-5.
  • Fudge, Erica. (2004) Renaissance Beasts: Of Animals, Humans, and Other Wonderful Creatures. University of Illinois Press. ISBN 0-2520288-0-5.
  • Gmelig-Nijboer, Caroline Aleid. (1977) Conrad Gessner's 'Historia animalium': an inventory of renaissance zoology. Meppel.
  • Gesner, Conrad et al.. (1971) Curious Woodcuts of Fanciful and Real Beasts - A Selection of 190 Sixteenth-century Woodcuts from Gesner's and Topsell's Natural Histories. Dover Publications. ISBN -4862270-1-4.
  • Hŭley, Robert et al.. (2007) The Great Naturalists. Thames & Hudson. ISBN 0-5002513-9-8.
  • Jardine, Secord et al.. (1996) Cultures of Natural History. Cambridge University Press. ISBN 0-5215589-4-8.
  • Library Company of Phil, Steven. (2000) Legacies of Genius: A Celebration of Philadelphia Libraries: A Selection of Books, Manuscripts, & Works of Art. ISBN 1-1514547-1-0.
  • Ogilvie, Brian W.. (2006) The Science of Describing: Natural History in Renaissance Europe. University of Chicago Press. ISBN 0-2266208-7-5.
  • Pavord, Anna. (2005) The Naming of Names - The Search for Order in the World of Plants. Bloomsbury. ISBN 1-5969107-1-2.
  • Rudwick, Martin J.S.. (1976) The Meaning of Fossils. University of Chicago Press. ISBN 0-2267310-3-0.
  • Schmitt, Charles B. , et al.. (1990) The Cambridge History of Renaissance Philosophy. Cambridge University Press. ISBN 0-5213974-8-0.
  • Topsell, Edward, Konrad Gesner, et al.. (1967) The history of four-footed beasts and serpents and insects. Da Capo Press. ISBN 0-3067092-3-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]