Historiismo (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historiismo estas koncepto multfaceta, en kiu plielstaras la interpreto kaj funkcio de la historio en la formado de la pensmaniero rilate la vivon kaj la universon elpenseblan.

La koncepto pri historiismo, el la filozofia vidpunkto, ĉi tie konsiderata, naskiĝas en la romantika kulturo, precipe en Germanio (la unua uzinto de la vorto estis Novalis), por substreki iamaniere la naturon historian kaj progresdonan de la manisfestiĝo de la vero, frukto de malrapida maturiĝo laŭ preciza logiko de progresiĝa disvolvo. La unua aŭtoro emerĝiganta tiun teorion modelon estis la germana Johann Gottfried Herder kaj antaŭe la itala Giambattista Vico.

La konfido en la rezultoj de la historio de Vico, laŭ kiu el ĝi emerĝas ankaŭ la vero (verum et factum convertuntur = la vero kaj la fakto konvertiĝas reciproke) ŝajne alproksimigas lian filozofion, malgraŭ esencaj diferencoj, al tiuj de Georg Wilhelm Friedrich Hegel kaj Karl Marx. La diferencoj estas rekondukeblaj, unue, al la koncepto pri la vero kiu sin manifestas en la historio: laŭ Vico la vero estas vero definitive, ne fariĝas tia, nur pli manifestiĝas; due, la funkcio de la rezultoj de la historiaj eventoj ne necese estas la vero; kaj trie, en la historio ĉiam distingeblas la bono el la malbono. Laŭ historiismo de Hegel kaj Marks la historio estas interpretata kiel rivelilo de la vero kiun la homo fatale atingas per progresiĝa raciigo de sia rilato kun la naturo.

Laŭ historiismoj, la logiko per kiu la vero riveliĝas en la historio estas kutime konceptata kiel kunĉeesto kaj en alterno de progreso kaj malprogreso, foriĝanta tiel el la pensmaniero de klerismo, kiu batalis ja jes kontraŭ la nescio kaj supozitaj superstiĉoj sed konceptis la veron stabila kaj la historion kunaĵo de bono kaj malbono en kiu la racio malkovras la veron.

Iom post iom grandparo de filozofoj sin trovis konfesantoj pri historiismo kaj tiu ĉi donis ĉiam pli al la historio la patenton de unika vero kaj, ofte, unika fonto de etiko kaj rajto.

En Italio, ekzemple, la historiisma epoko koincidis kun la pensado de Benedetto Croce kaj ties skolo, laŭ kiu la profunda kontraŭmetafizika tendenco de la modernaj filozofaj fluoj konsistas en la integra solviĝo de la filozofio en la aktivado de esploro historia-kultura, kiu forlasas ĉiuspecan spekulativadon pri trascendaĵoj. Al Croce apudiĝis ankaŭ Giovanni Gentile.

Kutime tiuepokaj filozofoj, krom tiuj de la tendenco novskolatika kaj iamaniere tiu pozitivista, filozofiadis ĉirkaŭ la objektoj kondukantaj al historiismo.

Historiismo de Hegel

Laŭ Hegel la mondo estas monolita realaĵo ekstere de kio nenio povas ekzisti. Ankaŭ Dio, la Absoluto, ne estas “substanco”, sed procezo en kontinua memproduktiĝo kaj kontinua memperfektiĝo.

Oni rajtas diri, ke la hegela sistemo entenas enhavon “teologian” ĉar likvidas ĉiun estaĵon en la Spirito Absoluta kaj senfina, Dio. Do, Dio kaj la mondo estas la samo. Por priskribi la esencon kaj vivon de la Spirito, Hegel utilas la terminojn proprajn de la kristana teologio, kiuj tamen estas senigitaj je ilia signifo kaj fleksitaj signifi iun realon tute naturan: tiel en la dogmo de la enkarniĝo de Kristo, li ne vidas historian eventon, sed manieron fikcie figurigi la realon de la Spirito kiu koincidas kun la homo, kun ĉiu homo. Dio, do, estas la homo kiu sin manifestas, sin farante, en la historio.

Laŭ Hegela formulo “ĉio kio estas racia estas reala kaj ĉio kio estas reala estas racia” resumas la sencon de hegela sistemo. Per la identeco de racia kaj reala Hegel asertas ke, la Penso de Dio trapenetras ĉion kio ekzistas kaj kun ĝi identiĝas.

Aserti identecon inter realo kaj Racio signifas akcepti ke, esti kaj devi-esti koincidas, nome ke, la eventoj okazantaj en la historio estas momentoj necesaj tra kiuj la Spirito sin realigas: kio estas, tio estas ankaŭ kio devis okazi. Kio okazas, do, estas ĉiam justa kaj laŭmorala.

La Spirito procedas laŭ dialektika maniero: tio signifas ke, la procezo konstituiganta la realon kaj la historion ne antaŭeniĝas laŭ linia kresko sed progresas per saltoj. Ĉiu momento (kiun Hegel nomas tezo) estas superata per nea reago (antitezo) kaŭzanta novan superan staton (sintezo), kiu siavice estas tezo cele al nova tezo ktp. Por tion ilustri Hegel profitas de la kristana teologio: la mondo komenciĝis per la kreo, pasis tra origina peko - kiun li identigas kun la origina peko de kristanismo – por konkludi per la elaĉeto de Kristo, kiuj realigus la racian normon de la tezo, antitezo kaj sintezo. Temas pri movo kiu ne antaŭsupozas iun realon malsaman ol tiu de la Racio.

Hegela historiismo

Dosiero:DBP - 200 Jahre Hegel - 20 Pfennig - 1970.jpg
Georg Wilhelm Friedrich Hegel

El tio supra, lia historiismo. La historiaj eventoj ne nur surfacigas sian profundan sencon kiel momentoj de la universa historio, sed havas ĉiam la signifon de venko de la Racio (Dio) kiu sin firmigas laŭ supera formo: nome kiu venkas en la historio estas en “la vero”, ĉiam pravas. Tiamaniere ĉiu ago estas “justa” pro la fakto mem de sia ekzisto.

Aliflanke, se la homa historio estas mem Dio kiu sin kreas, se Dio mem sin aktualigas per ĝi, ĉiu historia evento estas bona kaj justa nur pro la fakto ke ĝi okazis. Ĉiukaze Dio kaj la homo venkas ĉiam kaj ĉiam rajtas, eĉ ne povas okazi eraro aŭ malpravo laŭ tio.

Supraĵe iu povus vidi en tiu filozofio similaĵon kun la kristana doktrino laŭ kiu Dio ne permesus la malbonon se el ĝi Li ne kapablus devenigi bonon (Katekismo de la Katolika Eklezio, n. 58). Sed en kristanismo la malbono restas ĉiam malbono, eĉ kiam Dio okaze de ĝi sukcesas eltiri bonon. Por Hegel la malbono meritas la kvalifikon de bono pro la fakto mem ke ĝi okazas.

Laŭ Hegel la celo de la historio estas la aktualiĝo de la libero de la Spirito, kaj tiu libero realiĝas en la Ŝtato, en la "etika Ŝtato", kiu povas esti nek liberala Ŝtato en kiu unuopulo pretendas plifirmigi siajn individuajn rajtojn, nek la demokrata Ŝtato, ligita al ideo de popola suvereneco, ĉar la popolo, ekstere de la Ŝtato, "estas nur senforma amaso".

La suvereneco de la Ŝtato estas fondita nek sur la individuoj nek sur la socio, sed devenas el la Ŝtato mem. Nome, la Ŝtato estas tutaĵo supera ankaŭ al la sumo de la partoj.

Tiu modelo "laŭorganisma" de ŝtato kuniĝas al rifuzo de la “laŭkontrakta” ŝtato, kiu dependigas la asociitan vivon el konvencio inter individuaj voloj, kaj de la modelo de "jurnaturisma" ŝtato, kiu asertas la ekziston de naturaj rajtoj kiuj antaŭas kaj superas tiun de la Ŝtato

Totalismo kaj jurnaturalismo

Sume, el hegela sistemo emerĝas, ke la individuo estas tute absorbita en la Ŝtato: li havas nek aŭtonomion imponrajtan nek rajton iun ajn depostulrajtan antaŭ la Ŝtato. La Ŝtato nome havas tutan legitimecon profiti laŭsiavole de la unuopa homo kaj eĉ rajtas – se tion ĝi juĝas necesa – dispremi kaj elimini la unuopulon kaj la minoritaton. Notindas, do, kiel Hegel povas inspiri tenton kaj rajtigon al totalismo. Tio pro tio, ke Ŝtato estas mem Dio kaj ne rekonas iun ajn alian aŭtoritaton transan. Sekve, la Ŝtato laŭ Hegel estas la supera fonto de la etiko kaj moraleco. Ne ekzistas, do, natura morala leĝo al kiu ankaŭ la ŝtato devas obei ĉar la ŝtato difinas kaj establas tion kio estas bono kaj malbono.

Historiismo kaj kristanismo

Filozofoj de kristanaj tendencoj kaj la kristanaj teologioj energie malakceptis la diversajn formojn de filozofia historiismo pro tio ke ĝi identigas la mondon kun Dio kaj negas praktike, eĉ se ekskludite intence, la distingon inter bonon kaj malbonon kaj kompromisas la dignecon de la homo kaj ĝian alvokon al la estonta individua destino. Tiuj kialoj estas eksplikitaj en verkoj de serioj da kristanaj intelektuloj inter kiuj Emanuele Samek Lodovici kaj Fabrizio Del Noce kaj Emmanuel Mounier, en socialaj enciklikoj kaj dokumentoj pritraktantaj la kredon de la kristanaj eklezioj, aparte en Fido kaj Racio de la papo Johano Paŭlo la 2-a.

Filozofia historiismo

Historiismo aŭ historiografio historiisma estas filozofia doktrino tuŝanta diversajn signifojn kaj sciencojn. Unuasignife, la sciaĵoj, la pensaj fluoj aŭ la valoroj de iu socio estas ligitaj al historia difinita situacio kaj ne al intrinsekaj valoroj. La subtenantoj de tiu pensfluo encentriĝas en la esploro de la disvolviĝo de tiu sciaĵoj, konvinkoj aŭ valoroj, “prefere ol en la esploro pri ĝiaj intrinseka valoro”.[1]. Temas pri nocio aperinta en la debatoj naskiĝintaj ĉirkaŭ Filozofio de la Historio. Konsultindaj la historiistoj Wilhelm Dilthey kaj filozofoj Edmund Husserl, Ernst Troeltsch, Martin Heidegger[2] Giovanni Gentile, Benedetto Croce kaj Nicola Abbagnano kaj Karl Popper elstara kritikanto de tiu filozofia skolo.

Origino de historiismaj konceptoj

Kiel dirite, la vorto plurnocias.

Historiismo unue indikas periodon de la germana historiografio laŭkoncepte de Ranke, DroysenMeinecke[3], kaj de ekonomikistoj List, Hildenbrand, Karl Knies, Gustav von Schmoller, dominanta en la dua duono de la 19a jarcento. Dezirintaj elstarigi la historion al rango de rigora scienco, tiuj aŭtoroj defendis diversajn komunajn principojn: historio sciu la okazaĵojn kiajn ili okazis kaj priskribu la pasinton laŭ la apartecoj rilatigendaj al liaj epokoj, sen provi elmeti juĝojn pri iliaj valoroj; ĉiu provo de sistemado estu reĵetita avantaĝe de esploro pri la ĵusaj kaŭzoj de la okazintaĵoj.

Inspiriĝinte el la poezio de Herder, tiuj filozofoj klopodas konsideri ĉiun epokon en si mem kaj reĵetas ĉiun filozofion teologian de la historio. Tiu historiismo aplikas al la historia metodo la konceptojn proprajn de pozitivismo[4]. Cetere, reĵetante la universalismon de la klasika skolo, ili subtenas ke ĉiu principo juĝanta la valoron malhelpas la komprenadon.

Helpis kaj plifortigis tiun skolon Ernst Troeltsch kiu en 1922, en Der Historismus und seine Probleme, difinis historiismon kiel “fundamentan historiigon de ĉiu nia penso pri homo, ties kulturo kaj valoro”. Laŭ li, ne estas la homa spirito kiu, establigante siajn pensojn kaj valorojn, gvidas la historion, sed la historia kunteksto ĝin direktas [5]

Estas tiu lasta senco de historiismo kiun la plejparto de pensistoj de la 20a jarcento akceptis. Tiel Raymond Aron (nu el la multegaj) pri ĝi parolas kiel pri “doktrino kiu proklamas la relativismon de la valoroj kaj filozofioj al la prihistoriaj scioj”. [6]. Krome Leo Strauss kritikas la relativismon de tiu historiismo, kies deveno li rigardas en la historiisma germana skolo de la 19a jarcento[7].

Se oni komparas historiismon kun la skoloj de ideismo oni vidas ke ĝenerale tiuj ĉi opinias la valorojn kiujn homa “Spirito” atingas ankaŭ se ĉiam supereblaj, dum ĝenerale historiismo preferas konsenti en la nevaloroj de la valoroj.

Kritikoj kontraŭ historiismo

La nocio

La kritiko koncernas la fakton ke la reprenzentado de tiu disvolvo de la racio en la Historio ne nur estas kontraŭdira en si mem (se ĉiu epoko rivelas apartaĵon kiu devas esti superita, la moderneco partoprenas en tiu epoka transireco), sed kuntrenas al relativeco la historiajn figurojn en kiuj la racio riveliĝis.

Relativismo de historiismo konsiderigas kiel “aĵoj de la pasinto” la antaŭajn filozofiojn, por privilegii nur tion kio almensiĝis “lastamomente”. Historiismo ne nur kontraŭas al la prihistoria konscio, sed ankaŭ apogas la ideon laŭ kiu la modernuloj plibone komprenas la aŭtorojn de la pasinto, kaj ke ili eĉ ne komprenis sin mem. Tiu malmodesta pretendo domini la pasinton, ĉar ĝi interpretas la historion avantaĝe de la estanto kaj modele de relativismo, antaŭfiguras neniismon, kaj, pere de sia distingo inter okazaĵoj kaj valoroj, reduktas filozofion al Sociaj sciencoj.

Eskatologia historiismo

Tiu historiismo referencas al tiel difinita radikala konfesa protestantismo kiu emas praktiki profetan interpreton pri la revelacio asertante ke la plenumo de la biblia profetio realiĝis laŭlonge de la historio kaj daŭrigas okazi eĉ en niaj tagoj, malsame al kio okazas en aliaj interpretaj metodoj kiuj limigas la tempan periodon de la plenumiĝo al la pasinto aŭ al la estonto. Tiu historiisma metodo estas tiu kiu kondukis la reformistoj de tuta Eŭropo deklari ke la katolika eklezio estas blokita: famaj ekzemploj de renomaj kristanoj kiuj deklaris ke la papo estas la antikristo estis iuj Valdanoj, Albigensoj, Lolardoj, Kalvinistoj, Husanoj, kaj miriado de homoj, inter kiuj la tradukinto, al la moderna angla lingvo, de la Biblio, nome William Tyndale kaj ankaŭ kelkaj kredartikoloj kiel Westminster Confession of Faith. Tiu historiismo, tamen, se tia estas, hodiaŭ malfacile trovas influajn subtenantojn.[8]

Kritikoj de ekonomikistoj

Temas pri ekonomikistoj de la areo liberala kiel Friedrich Hayek kaj Miser, kun alimotivite Karl Popper kaj aliaj.

Ludwig von Mises, ekzemple, en sia verko Théorie et histoire: une interprétation de l'évolution économique et sociale publikigita en 1957, taksas historiismon filozofia sistemo kiu tute reĵetas ĉiujn fontojn de scio – escepte de naturaj sciencoj, la logiko kaj matematikoj – kiuj ne estas pravigita de la studo de la historio kaj precipe de la ekonomio. Historiismulo juĝas ke la fundamenta eraro de la ekonomio estas kredi, ke homo serĉas nur sian materian bonon. Mises kontestas ke la ekonomio puŝas laŭ tiu principo: ĉiu homa ago estas samtempe movata ankaŭ de elementoj de valoro. [9]

Mises ankaŭ riproĉas ke historiismo pretendas apliki la metodojn de la naturaj sciencoj al la historio: historiismulo fakte serĉas la leĝojn kiuj gvidas la historion. Ĉar tiu objekto ne atingeblas, tiuj fakuloj anoncas nur intuiciojn de sia menso, kiel ĝuste historio montris rilate Hegelo kaj Marks kiuj pretendis esti informitaj pri la leĝoj de la evoluo de la historio.

Laŭ la encikliko Fides et ratio (Kredo kaj racio), por ĝuste kompreni la pasintajn doktrinojn necesas ke ili estu lokigitaj en la pasinta kaj kultura kuntekstoj. Ĉiukaze, la encikliko asertas ankaŭ, kaj precipe grave, ke la historiaj scioj kaj interpretoj ne rajtas gliti al la negado de veroj eternaj kaj neŝanĝeblaj.

Laŭ teologo-filozofo kaj nun papo, Karl Ratzinger (Liaj precipaj verkoj Caritas in veritate (amo en la vero), Deus Caritas est (Dio estas amo) kaj Spe Salvi (Salvitaj per la espero), la homa racio kapablas atingi verojn neŝanĝeblajn kaj validajn ĉiutempe.

Ĉiukaze historio havas grandan valoron kaj grandan realecon por kristanismo ĉar ĝuste la Difilo eniris historion en kiu dissemis siajn valorojn.

Merito, fine, de historiismo estas agnoskita en la fakto ke per ĝi kreskis la intereso por la historio kaj kontribuis al la konvinko ke historio aŭ historiografio estas scienco nekomparebla kun la ekzaktaj sciencoj, sed ankaŭ, proinflue, ke la koncepto de tuta la realo laŭ historiaj kategorioj kaj des pli la redukto de tuta la realo al historio, kolizias kontraŭ multegaj malfacilaĵoj. La problemo de la historio ne solvendas per la historio. kiu estus supervalorigo de la historio mem, nek per la antihistoriismo de la historio.

Notoj kaj referencoj

  1. Dictionnaire actuel de la langue française, Paris, Éditions Flammarion, 1985, p. 552; Encicopedia Treccani.
  2. Pierre Gisel, Vérité et histoire: La théologie dans la modernité, Ernst Käsemann, Éditions Beauchesne, 1977, p. 62.
  3. Friedrich Meinecke, Die Entstehung des Historismus, 1936.
  4. Christophe Bouton, Le procès de l'histoire, fondements et postérité de l'idéalisme historique, 2004, p. 254.
  5. Christophe Bouton, Le procès de l'histoire, fondements et postérité de l'idéalisme historique, 2004, p. 254-255.
  6. Raymond Aron, La Philosophie critique de l'histoire, 1938
  7. Christophe Bouton, Le procès de l'histoire, fondements et postérité de l'idéalisme historique, 2004, p. 255.
  8. The 1787–1789 American revision of the Westminster Confession removes explicit identification of the Pope as the Antichrist.
  9. dans son livre Théorie et histoire : une interprétation de l'évolution économique et sociale publikigita en 1957, konsultebla ĉe: site de Hervé de Quengo

Vidu ankaŭ

Bibliografio selektita

Bibliografio