Historiisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold von Ranke, 1877, unu el la patroj de moderna historioscienco

Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.

Esprimo

Principe la nocio rilatas al la historioscienco (alternativa vorto: historiologio). Tamen oni uzas la vorton ‚’historiisto’’ ofte ankaŭ por ĉiuj aliaj homoj kiuj okupiĝas pri historio.

Pli vasta estas la vorto ‚’historiografo’’: tia homo verkas pri historio, sed ne nepre faknivele. Precipe oni uzas la vorton por antaŭmodernaj aŭtoroj, kiuj ankoraŭ ne vivis en tempo de moderna historioscienco. HerodotoGregorio de Tours estu nomataj historiografoj, sed ne historiistoj.

Eduko kaj profesio

La historioscienco estas universitata fako, kiu povas aspekti malsame laŭ la landoj kaj la universitatoj unuopaj. Kutime oni devas studi plurajn jarojn ĝis oni rajtas partopreni al ekzameno kaj ricevi diplomon. Kelkaj studentoj studas historion kiel kromfakon, dum la ĉeffako estas alia.

Multaj historiistoj laboras kiel instruistoj (en ordinaraj lernejoj aŭ altlernejoj) aŭ kiel kunlaborantoj de muzeoj kaj similaj institucioj. Krome historiistoj povas esti ĵurnalistoj aŭ havi alian laboron kiu postulas homon kun ĝeneralaj, vastaj scioj kaj la kapablo umi kun tekstoj.

Specoj de historiistoj

La historiistojn oni povas dividi laŭ iliaj fakoj kaj temoj, ekzemple la historiiston pri antikvo disde la historiisto pri moderna tempo; la historiiston pri politika historio (politikhistoriiston) disde la historiisto pri socia historio (socihistoriiston).

Tre speciala historiisto estas arkeologo, kiu okupiĝas pri neskribaj restaĵoj. Pro la natursciencaj metodoj necesaj lia laboro sufiĉe malsamas de la „kutimaj“ historiistoj, kiuj laboras ĉefe pri tekstoj.

Famaj historiistoj

Listo de helenlingvaj historiistoj

Nomo naskiĝis mortis
Akusilaos el Argos 2a duono 6a jarcento a.K. 1a duono 5a jarcento a.K.
Antiochos el Syrakus ĉ. -423
Appianos el Alexandria 2a jarcento
Aristobulos el Kassandreia 1a duono de 4 a jarcento a.K. en Kassandreia -301
Arrianus el Nikomedien ĉ. 95 175
Cassius Dio 155 en Nikaia en Bithynien post 229
Charon el Lampsakos ĉ. 480--477 2a duono 5a jarcento a.K.
Dinon el Kolophon 4a jarcento a.K.
Diodor 1a jarcento a.K.
Dionysios el Halikarnassos 1a jarcento a.K.
Ephoros el Kyme ĉ. -400, Kyme -330
Hekataios el Milet -560 ĉ. -485--475
Hekataios el Abdera 2a duono 4a jarcento a.K. 3a jarcento a.K.
Hellanikos el Lesbos ĉ. -490/-480 Mytilene (Lesbos) ĉ. -400 Perperene (Mysien)
Herodianos ĉ. 178, verŝajne Sirio ĉ. 250
Herodoto ĉ. -484, Halikarnassos ĉ. -425
Hieronymos el Kardia ĉ. -360 post -272
Hippys el Rhegion
Ion el Chios ĉ. -480 ĉ. -422
Kallisthenes el Olynth ĉ. -370 ĉ. -327
Kleitarchos 4a/3 jarcento a. K.
Ktesias el Knidos 2a duono 5a jarcento a.K. 1a duono 4a jarcento a.K.
Luka 1a jarcento
Megasthenes ĉ. -350 ĉ. -290
Pausanias ĉ. 115 (Malgranda Azio) ĉ. 180
Pherekydes el Atenoj 2a duono 6a jarcento a.K. 1a duono 5a jarcento a.K.
Quintus Fabius Pictor ĉ. -254 ĉ. -201
Philinos el Akragas 3a jarcento a.K.
Plutarko ĉ. 45 en Chaironeia ĉ. 125
Polibio ĉ. -201 en Megalopolis sur Peloponnes ĉ. -120, Loko nekonata
Strabono ĉ. -63 en Amaseia en Pontos (Amasya) post 23 (26?) n. E.)
Theopompos el Chios ĉ. 378/-377 sur Chios inter 323 kaj -300 en Aleksandrio
Tucidido ĉ. 460 a. K. inter -399 kaj -396
Xanthos de Lyder 5a jarcento a.K.
Ksenofono el Atenoj ĉ. 426 a. K. post 355 a. K.

Romiaj historiistoj kaj arkivistoj

Nomo naskiĝis mortis
Gaius Iulius Caesar 13-a de julio 100 a.K. en Romo 15-a de marto 44 a.K.
Cremutius Cordus 25 n. Chr.
Marcus Porcius Cato Censorius 234 a.K. en Tusculum 149 a.K. en Romo
Publius Annius Florus 2-a jarcento
Jozefo Flavio 37/38 en Jerusalemo ĉ. 100
Junianus Justinus
Titus Livius supozeble -59 en Patavium, nuntempe Padua ĉ. 17 p.K. en Patavium
Marius Maximus ĉ. 165 n. e. ĉ. 230 n. e.
Cornelius Nepos ĉ. 100 a.K. ĉ. 25 a.K.
Pamphila
Velleius Paterculus ĉ. 19 a.K. ĉ. 31 p.K.
Quintus Curtius Rufus supozeble 1a jarcento
Gaius Suetonius Tranquillus inter 70 kaj 75 p.K. ĉ. 130-140 p.K.
Gaius Sallustius Crispus 1-a de Oktobro 86 a.K. en Amiternum 13-a de Majo 35 a.K. en Romo
Tacitus ĉ. 55 post 115
Pompeius Trogus 1a jarcento a.K.

Malfruantikaj historiistoj (de ĉ. 300 ĝis 600 n. e.)

Nomo naskiĝis mortis
Agathias ĉ. 536 en Myrina ĉ. 582 en Konstantinopolo
Ammianus Marcellinus ĉ. 330 Antiochia ĉe Orontes/Sirio ĉ. 395 verŝajne en Romo
Cassiodor ĉ. 490 en Scylaceum ĉ. 583
Eunapios el Sardes 345 420
Eusebius el Caesarea 260-264 337-340
Eutropius 4a jarcento
Johannes Malalas ĉ. 490 en Antiochia ĉ. 570 en Konstantinopolo
Jordanes supozeble 552
Marcellinus Comes post 534
Menander Protektor 6a jarcento
Olympiodoros el Theben 5a jarcento
Philostorgios ĉ. 368 en Borissos verŝajne post 433
Priskos ĉ. 472
Prokopios el Caesarea ĉ. 500 ĉ. 562
Theophylaktos Simokates frua 7a jarcento
Zosimos 2a duono 5a jarcento 1a duono 6a jarcento

Historiistoj de Bizantio

Nomo naskiĝis mortis
Teofano Homologeto ĉ. 760 en Konstatinopolo 817818 en Samothrake
Johano Skilitces 2a duono de 11a jarcento
Mikaelo Psellos 1017-1018 en Konstantinopolo 1078
Nikephoros Bryennios 1062 en Orestias (Adrianopolo) 1137 en Konstantinopolo
Anna Komnena 1083 en Konstantinopolo ĉ. 1154
Niketas Choniates ĉ. 1150 en Chonai ĉ 1215 en Nikaia

En mezepoko:

En nova epoko:

Esperantistaj historiistoj

Homoj, kiuj laŭprofesie aŭ laŭstude estas/is historiistoj kaj kiuj estas/is esperantistoj aŭ okupiĝis pri Esperanto-historio:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj