Historio de Ĉeĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historio de Ĉeĥio
Coat of arms of the Czech Republic.svg
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Unetica kulturo
Boii
Marcomanni
Mezepoko
Grandmoravia imperio
Přemyslidoj
Landoj de Krono ĉeĥa
Middle Ages
Husana bataloj
Jogajlidoj
Habsburgoj
Habsburga epoko
Habsburga monarkio
Tridekjara milito
Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario
Unua mondmilito
Ĉeĥoslovakio
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Germana okupado de Ĉeĥoslovakio
Dua mondmilito
Socialista republiko de Ĉeĥoslovakio
Soveta invado
Velura revolucio
Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko
Ĉeĥa Respubliko
Disfalo de Ĉeĥoslovakio
Eŭropa Unio
Portalo pri Ĉeĥio
v  d  r
Information icon.svg

Historio de Ĉeĥio tuŝas ĝis praepoko.

Praepoko[redakti | redakti fonton]

La ĉeĥaj landoj, al kiuj apartenas Bohemio, Moravio kaj parto de Silezio, estis loĝigitaj jam de antaŭ longe. La unuaj dokumentoj pri tiu ĉi loĝigo en aspekto de artefaktoj tuŝas ĝis frua ŝtontempo, proksimume 28 000 jaroj a.K.. Ekde la 3-a jarcento a.K. keltoj priloĝis la ĉeĥajn landojn. La nomo de la kelta tribo Bojoj estis bazo por latina nomo Boiohaemum, el kiu estiĝis nomo Bohemia, kiun oni uzas por Bohemio en multaj lingvoj ĝis hodiaŭ. Komence de la 1-a jarcento venis en la teritorion de Bohemio ĝermanaj triboj kaj antaŭ nelongaj arkeologiaj trovaĵoj atestas pri tio, ke romiaj legioj en la 2-a jarcento venis ĝis meza Moravio al la hodiaŭa urbo Olomouc.

Komencoj de slava loĝigo[redakti | redakti fonton]

La slava loĝigado komenciĝas nur en la 5-a jarcento. En la jaroj 623 ĝis 659 ekzistis en la teritorio de la ĉeĥaj landoj libera ligo de la slavaj triboj subgvide de franka aĉetisto nomata Sámo, la t.n. Regno de Sámo. Komence de la 9-a jarcento en la teritorio de la ĉeĥaj lando komenciĝas disvastiĝi kristanismo. En la jaro 845 estas 14 bohemiaj princoj baptitaj en la germana Regensburgo.

Fine de la 8-a jarcento en Moravio estiĝas Moravia princlando. En la jaro 833 per ties disvastigo al Slovakio, norda Hungario kaj okcidenta Transkarpatio estiĝas la t.n. Grandmoravia regno, kiu en la jaroj 888/890895 ensumigas ankaŭ Bohemion. En la jaroj 863864 estas venanta en Grandan Moravion el tiama bizanca Soluno kristana misio de Cirilo kaj Metodo, kiuj alportis hlaholskribon disvastigante kristanismon en malnova slava lingvo – makedona dialekto komprenebla al la slava loĝantaro. Grandmoravia regno, de kiu bohemoj en la jaro 895 deŝiriĝis, estis en la jaroj 907908 rompita de hungaroj.

Komencoj de la ĉeĥa ŝtato[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Přemyslidoj.

Ĝis la 10-a jarcento ankaŭ enfalas la komencoj de la ĉeĥa ŝtato, en kiu estas reganta dinastio de Přemyslidoj. En la jaro 924 ekregas princo Venceslao, kiu estas en la jaro 935 inside murdita de sia frato Boleslav la 1-a. Venceslao estas pli malfrue sanktuligita kaj kiel Sankta Venceslao li fariĝas patrono de Ĉeĥa lando. La natura centro de la ĉeĥa ŝtato fariĝas Prago, en kiu estas en la jaro 973 fondita la unua episkopejo. La plej signifa memorigaĵo el la 10-a jarcento estas baziliko de sankta Georgo en Praga burgo.

Reĝlando ĉeĥa[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1085 estis al přemyslida princo Vratislav la 2-a donita persona reĝa titolo. Sed Ĉeĥaj landoj fariĝis hereda reĝlando nur dum Vladislav la 2-a en la jaro 1158. En la 13-a jarcento oni komencis fondi urbojn kiel ekzemple Brno, ZnojmoPoděbrady, kaj estiĝis reĝaj urboj kiel Jihlava, Hradec Králové, České BudějoviceOlomouc. Reĝo Venceslao la 2-a (12781305) invitis el najbaraj germanaj landoj vilaĝanojn en limajn regionojn de Bohemio. Per murdo kontraŭ Venceslao la 3-a en la jaro 1306 formortis la dinastio de Přemyslidoj laŭ vira heredolinio. Ĉeĥa Reĝlando estis parto de la Sankta Romia Imperio, kaj la ĉeĥa reĝo estis unu el la sep princoj-elektistoj, kiuj elektis la reĝon de tiu imperio.

Karolo la 4-a[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Karolo la 4-a.

En la jaro 1310 sur la ĉeĥan tronon surtroniĝas Johano de Luksemburgio, kiu edziĝis al Elizo Přemyslidino, filino de reĝo Venceslao la 2-a. Dum lia filo Karolo, kiu fariĝis ĉeĥa reĝo en la jaro 1346 kaj kiu estis en la jaro 1355 kronita kiel imperiestro romia, la ĉeĥaj landoj atingis nekutiman ekfloron. Dum Karolo la 4-a estis en la jaro 1348 en Prago fondita la unua universitato en meza Eŭropo, kiu pli malfrue akceptis nomon Universitato de Karolo. Karolo la 4-a plu metis fundamentojn de gotika Prago, li fondis Novan Urbon de Prago, li plibonstatigis Malnovan Urbon de Prago kaj Pragan burgon, li igis en Prago konstrui ŝtonponton trans Vultavo, kiu portas lian nomon (Ponto de Karolo), kaj proksime de Prago li konstruis burgon Karlštejn. En lia tempo Prago estis avancita je centro de la imperio. Kun siaj kvardek mil loĝantoj Prago estis tiam unu el la plej grandaj urboj de Eŭropo.

Husmovado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Husmovado.

Post morto de Karolo la 4-a en la jaro 1378 ekregis lia filo Venceslao la 4-a. En Prago komencas agadi predikisto Konrado Waldhauser, kiu ribelinstigas kontraŭ maljustaĵoj en eklezio klopodante pri ĝia reformo. En lia klopodo pli malfrue daŭrigas rektoro de Praga universitato Magistro Jan Hus. Liaj predikadoj, en kiuj Hus per siaj opinioj anticipas pli malfruan protestantisman movadon, vekas malemon de la eklezio, sed ili havas en la lando vastan komprenon. Hus estas en la jaro 1414 vokita en Konstancon, por ke li en eklezia koncilio alfrontu al akuzo pro heredeco. Sed spite al ĉiu premo kaj malliberigado Hus siajn opiniojn ne revokis. La 6-an de julio de 1415 li estis pro decido de la koncilio en Konstanco kiel heredulo ŝtiparumita.

Kiam informo pri la brulmortigo de Hus estis veninta Bohemion, rivaleco inter husanoj, kiuj konsentis kun la opinioj de Hus al la reformo de la eklezio, kaj katolikoj iom post iom ŝanĝiĝis en malfermitan malamikecon. Defenestradoj de urbodomanoj el la fenestroj de la praga urbodomo kaj koncentriĝado de husanoj en urboj kaj ankaŭ en montaraj regionoj estis komencoj de husana revolucio kaj militoj, kiuj sekvis ĝin. En la jaro 1420 husanoj destinis sian programon en la t.n. Kvar artikoloj pragaj. En la sama jaro ili fondis urbon Tábor, kiu poste fariĝis centro de la husana revolucio.

La eklezio reagis al la eventoj en la ĉeĥaj landoj de la jaro 1420 ĝis la jaro 1431 per kvin kruckavaliraj militiroj. Ĉiuj estis en bataloj malvenkitaj de la husana soldataro. La husanajn soldatarojn gvidis Jan Žižka el Trocnov (13741422), poste Prokop Holý transprenis la gvidadon post li. Eĉ ne husanoj evitis al internaj konfliktoj kaj ili apartiĝis en la radikalan alon de taboranoj kaj la moderan, al kiuj temis pri interkonsento kun la imperiestro kaj la eklezio. Tio fine gvidis al fratmurda batalo ĉe Lipany en la jaro 1434, en kiu la taboranoj estis malvenkitaj. La finon de la husanaj militoj farigis nur aprobo de la t.n. bazelaj kompaktatoj. En la jaro 1436 estis fine atingita interkonsento inter la imperiestro Zigmundo la 1-a kaj Ĉeĥa Reĝlando en koncilio en Jihlava.

Georgo el Poděbrady[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Georgo el Poděbrady.

En la jaro 1448 fariĝis landa administranto Georgo el Poděbrady, utrakvisto, kiu estis en la jaro 1458 post morto de reĝo Ladislao la 1-a (14521457) elektita de la ĉeĥa nobelaro kiel reĝo. Ĝis la tempo de lia regado enfalas komencoj de la ĉeĥa reformema eklezio, Unueco frateca. Post morto de la “husana reĝo” Georgo el Poděbrady en la jaro 1471 surtroniĝas sur la ĉeĥan tronon dinastio de Jagelonoj, kiu estas reganta ĝis la jaro 1526, kiam post morto de reĝo Ludoviko la 1-a en batalo de Mohács estis elektita kiel ĉeĥa reĝo Ferdinando la 1-a.

Dum regado de imperiestro Rudolfo la 2-a (15761611) Prago denove fariĝas kulturcentro de la imperio, sed post lia morto okazas denove konfliktoj inter katolikoj kaj anoj de reformoj, kiuj kulminas en ribelo de la ĉeĥa nobelaro kontraŭ reĝo Matiaso la 2-a, kiu surtroniĝis sur la ĉeĥan tronon post sia frato Rudolfo la 2-a.

Blanka Monto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Batalo sur Blanka Monto.

Same kiel la husana revolucio ankaŭ tiu ĉi ribelo komenciĝis per defenestrado. La 23-an de majo de 1618 estis el fenestroj de Praga burgo elĵetitaj du reĝaj vicguberniestroj, Slatava kaj Martinic kaj ilia servisto Fabricius. La 26-an de aŭgusto de 1619 la ĉeĥa nobelaro elektis kiel ĉeĥa reĝo Frederikon la 1-an. Sed lia regado ne daŭris longtempe. La soldataro de la ĉeĥa nobelaro estis la 8-an de novembro de 1620 en decida batalo sur Blanka Monto ĉe Prago malvenkita kaj reĝo Frederiko savis sin per fuĝo.

Protestantaj ribeluloj estis krude punitaj. 27 ĉeĥaj sinjoroj (3 sinjoroj, 7 kavaliroj kaj 17 urbanoj), partoprenintaj en la batalo kontraŭ Habsburgoj, estis en Prago la 21-an de junio de 1621 en Malnovurba placo publike ekzekutitaj. Tiu ĉo ekzekuto estis nur enkonduko al pluaj reprezaliaj disponoj kaj kontraŭreformaj dekretoj. Imperiestro Ferdinando la 2-a, kiu surtroniĝis en la jaro 1620, ja vicon da partoprenintoj de la ribelo pardonis, sed li konfiskis ilian posedaĵon. En la lando, kiu estis el 90 % protestantisma, komencis okazi perforta kontraŭreformo.

Tridekjara milito[redakti | redakti fonton]

La Tridekjara milito, kiu postsekvis la nobelaran ribelon, dezertigis kaj mizerigis la landon tiom, ke el la devenaj pli ol 3 milionoj da loĝantoj restis ok cent mil. Pluraj preferis elmigradon ĝis la najbaraj landoj, kie la protestantismo estis permesita. Johano Amoso Komenio (15921672), ĉeĥa filozofo kaj pedagogo, unu el la ĉefaj personecoj de Unueco frateca, estas la plej signifa personeco inter ili. Per Vestfalia Paco en la jaro 1648, kiu finigis la tridekjaran militon, estis la sorto de ĉeĥaj landoj sigelita.

Rekatoligo[redakti | redakti fonton]

La ĉeĥa nobelaro estis dekumita, iliaj posedaĵoj donitaj al fremduloj kaj al servutuloj estis ĵetitaj neproporcie pli altaj laboregaj devoj, kiuj gvidis fine de la 17-a jarcento al ribeloj, kiuj estis sange subpremitaj. Daŭrigas perforta rekatoligo de la lando. Biblio Kralica kaj vico da aliaj libroj estas en listo. Malpermesitajn librojn, trovitaj dum hejmkontroloj, oni kolektigas kaj bruligas. Al plimulto da loĝantoj restas nenion alian ol subiĝi al la premo. Nur eta malplimulto de sekretaj Fratoj, pro prezo de ŝajnigado, ke ili estas katolikoj, kapablis pludaŭri sian religion. Kelkaj prefere aliĝis al konfesio judaisma, kiu estis unusola restanta permesita religio. Monumento de la tempo estas en la mala flanko vico da barokaj preĝejoj en provincoj kaj kulminaj konstruaĵoj de la ĉeĥa baroko konstruita plejparte en la 1-a duono de la 18-a jarcento.

Faciligon alportas nur reformoj de imperiestro Jozefo la 2-a (17801790). Estas nuligita jezuita ordeno, malpermesita torturado dum gorĝaj procesoj, la justico estas apartigita de la administrado kaj en la jaro 1781 estas eldonita patento pri nuligo de servuteco; tolerema patento, per kiu oni permesas apartenecon al duspeca protestantisma konfesio, estis eldonita ankaŭ en la sama jaro. Sed samtempe okazas centraligo de la administrado kaj germanigo de pli altaj lernejoj kaj oficejoj.

Nacia renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉeĥa nacia renaskiĝo.

Reago al la germanigaj klopodoj estas ĉeĥa nacia renaskiĝo, kies komencon oni metas en proksimume la saman tempon kaj la finon ĝis la revolucia jaro 1848. En la 80-aj jaroj de la 18-a jarcento komencas en Prago aperi la unuaj ĉeĥaj ĵurnaloj, oni komencas ludi teatraĵojn, en la jaro 1792 oni fondas katedron de la ĉeĥa lingvo kaj literaturo en Praga universitato. En la 19-a jarcento la ĉeĥaj landoj rapide industriiĝas kaj okazas ĝenerala evoluo de klereco, kulturo kaj ĉeĥa literaturo.

Evoluo de demokratio[redakti | redakti fonton]

En la revolucia jaro 1848 estas definitive nulita servuteco. Tiun ĉi multpromesan evoluon interrompis neoabsolutismo en la 50-aj jaroj. En la jaro 1860 la oktobra diplomo alparolis konstituciecon. En la jaro 1869 estis leĝigita deviga okjara lernejvizitado. En la jaro 1882 Universitato de Karolo estis en Prago apartigita al la ĉeĥa kaj la germana. En la jaro 1883 en Prago malfermiĝas Nacia Teatro. En la jaro 1886 ekbrulis disputo pri manuskriptoj.

Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉeĥoslovakio.

Sekve de malvenko en la unua mondmilito (19141918) Aŭstrio-Hungario disfalis. Sur ties ruinoj estiĝis novaj ŝtatoj: Aŭstrio, Hungario, Pollando, Reĝlando SHS kaj ankaŭ Ĉeĥoslovakio, kiun oni destinas la 28-an de oktobro de 1918 kiel demokratian ŝtaton frunte kun prezidento Tomáš Garrigue Masaryk (18501937). Parto de Ĉeĥoslovakio krom Bohemio kaj Moravio fariĝas Slovakio kaj Transkarpata Rusio. Sed rilate al nacieca konsisto la dekkvarmiliona Ĉeĥoslovakio estas nestabila ŝtato. Krom slovakoj, kiuj ekde la pereo de Grandmoravia regno estis parto de Hungario, ĝi havas pli ol trimilionan germanan minoritaton, preskaŭ trikvaronmilionan hungaran minoritaton en suda Slovakio, polan minoritaton en nordorienta Moravio kaj rusinojn en Transkarpata Rusio.

Kunvivo kun la ĉeĥaj germanoj estis de komence konflikta. La 4-an de marto de 1919 okazis en Kadaň tragika incidento inter germanaj loĝantoj kaj ĉeĥa soldataro. La rezulto estis 25 mortigitoj kaj kelke da dekoj de vunditoj. La ĉeĥaj germanoj ne estis invititaj al kreado de definitiva konstitucio el la jaro 1920.

En la jaro 1933 en la najbara Germanio estas venanta al potenco Adolf Hitler kaj el Germanio fariĝas totalisma ŝtato. La hitlera Germanio en la jaro 1938 aneksas Aŭstrion, kiu per la anekso fariĝas parto de la tiel nomata Grandgermana Regno kaj Ĉeĥoslovakio kun siaj tri milionoj da germanoj koncentriĝintaj precipe en la limregionaj teritorioj de la ŝtato estas la plua en la vico. Hitler postulas rezignon de la limregiona teritorio al Germanio. Kvankam Ĉeĥoslovakio havas kontrakton pri defendo kun Francio kaj Sovetunio, tiamaj reprezentantoj de tiuj ĉi landoj volas malebligi la militon ĉiumaniere. Pro la munkena interkonsento el la 29-a de septembro de 1938 la ĉeĥoslovaka registaro estas devigita kapitulaci kaj Sudetoj (limregionaj teritorioj de Bohemio kaj Moravio) estas aligitaj al Germanio. La limigita Ĉeĥoslovakio estas poste la 15-an de marto de 1939 aneksita de la germana soldataro kaj estas proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. Slovakio unu tago antaŭ tio proklamis sendependecon kreinte Slovakan ŝtaton, Hungario aneksis Transkarpatan Rusion kaj Pollando aneksis kelkajn regionojn ĉirkaŭ Těšín.

La 1-an de septembro de 1939 eksplodis la dua mondmilito. En majo de 1945, kiam la milito finiĝis per venko de la aliancanoj, Ĉeĥoslovakio estis renovigita, eĉ kiam Transkarpata Rusio estis, kontraŭe al la antaŭaj kontraktoj, aligita al Sovetunio. Okazas amasa forŝovo de germanoj el la limregionaj teritorioj – Sudetoj. En februaro de 1948 poste dank’ al puĉo en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko.

Liberigmovado el la jaro 1968 konata kiel Praga printempo estis malvenkita dank’ al soveta invado en aŭgusto de la sama jaro.

La rilatojn en la lando ŝanĝis nur „velura revolucio“ en novembro de 1989.

Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi apartigis per pacvojo al Ĉeĥio kaj al Slovakio.

Memstara Ĉeĥa Respubliko[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ landoj aprobis en popola referendumo en la jaro 2003 siajn alirojn ĝis Eŭropa Unio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]