Historio de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Socialisma Soveta Respubliko Azerbajĝano.

La unuaj spuroj pri homa ekloĝado en la azera teritorio estis je la fino de la Ŝtonepoko. La regiono estis konkerata de la aĥemenida dinastio ĉirkaŭ 550 a.K, disvastigante la zaratuŝtrismon, pli malfrue ĝi iĝis parto de la imperio de Aleksandro la Granda, kaj ĝia posteulo, la Seljukida Imperio. La albanaj kaŭkazoj, praloĝantoj de la regiono establis sendependan reĝlandon ĉ. la 4-a jarcento a.K sed ĉ 95-67 a.K partoj de tiu teritorio estis konkerataj de Tigranes la Granda. Kiam la romianoj kaj la partianoj ekspansiigis iliajn reĝlandojn ĉ. Kaŭkazio kaj Albanio, spite al Armenio, sukcesis restadi sendependa kaj subskribis pacan traktaton kun la Romia Respubliko, kiel atestas Strabono.

Maŭzoleo el la 12-a jarcento.

En la jaro 252 p.K la teritorio fariĝis aliancito de la Sasanida Imperio, dume kristanismo estis oficiale adoptata kiel la ŝtata religio en la 4-a jarcento p.K. Malgraŭ la multnombraj sasanidaj kaj bizancaj konkeroj, la kaŭkaza Albanio daŭre estis sendependa ĝis la 9-a jarcento p.K. La moderna teritorio de Azerbajĝano proksimume korespondas al la antikva regno de la kaŭkazaj albanoj.[1] La Omeja dinastio kaj la sasanidoj estis malakceptataj en la kaŭkaza regiono de la bizancanoj kaj Albanio fariĝis aliancito de ĉi-lastaj. Komence de la 11-a jarcento, la teritorio estis laŭgrade subpremata de la tjurkaj triboj venintaj el Centrazio. La unua estis la Gaznavida Imperio, kiu okupiĝis pri la regiono hodiaŭ konata kiel Azerbajĝano en 1030.

La posedaĵoj de la Seljukida dinastio estis kontrolataj de lokaj regantoj, kiuj estis aliancitoj de la seljukidaj sultanoj, kiuj multfoje estis faktaj regantoj. La venonta reganta ŝtato vivis malmulte kaj falis sub la konkero de Tamerlano. La loka dinastio fariĝis aliantica ŝtato de la imperio de Tamerlano kaj helpis lin kontraŭ Toktamiŝo de la Ora Hordo. Post la forpaso de tiu konkerinto, naskiĝis du rivalaj sendependaj ŝtatoj.

De 861 al 1539 ekregas alta grado je memstareco kun lokaj regantoj kaj aliancitoj. Post la Safavida Imperio, la regiono estis regata de persaj dinastioj kiel la Zanda dinastio. Tamen, de jure sub la Persa Imperio, estis sendependaj ĥanatoj kiuj naskiĝis en la regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio. Pro sinsekvaj konfliktoj tiuj ĥanatoj estis aneksitaj al la Rusa Imperio, post la ruso-persa milito komence de la 19-a jarcento, kiam la Persa Imperio agnoskis la suverenecon de la Ĥanato de Erevano.

Soveta epoko[redakti | redakti fonton]

tipaj vestaĵoj komence de la 20-a jarcento.

Post la falo de la Persa Imperio dum la Unua mondmilito, Azerbajĝano kune kun Armenio kaj Kartvelio ariĝis en la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kiu mallonge vivis. Kiam la respubliko estis disigita en majo 1918, Azerbajĝano deklaris la sendependecon kiel la Azerbajĝana Demokratia Respubliko (ADR). La ADR estis la unua demokratia parlamenta respubliko de la islama mondo, sed nur vivis 23 monatojn, ĉar la Ruĝa Armeo invadis ĝin en aprilo 1920, kreante la ŝtaton nome Socialisma Soveta Azerbajĝana Respubliko samjare. En 1922, Azerbajĝano iĝis parto de la Transkaŭkazia Federacia Socialisma Soveta Respubliko, kiu samtempe fariĝis konstitucia membro de la ĵus naskita Sovetio. En 1936, la federacia respubliko disiĝis kaj la azerbajĝana soveta respubliko fariĝis membroŝtato de Sovetio. Dum la Dua mondmilito, Azerbajĝano proviziis grandan kvanton de la nafto por la Orienta Fronto, dume ĉirkaŭ 600.000 azeroj batalis kontraŭ la nazioj. La Operacio Edelweiss gvidata de la Wehrmacht estis direktata al tiu regiono pro ĝia graveco rilate la energian proviziadon.[2]

Kiel konsekvenco de la politiko de la "glasnosto", ekigita de Miĥail Gorbaĉov, la civilaj ribeloj kaj la etnaj bataloj naskiĝis aŭ pliiĝis en diversaj regionoj de Sovetio, inkluzive de Montara Karabaĥo, regiono en la Socialisma Soveta Azerbajĝana Respubliko sed loĝata de armena plimulto. La ribeloj en Azerbajĝano helpis la sendependecon.

Post-soveta epoko[redakti | redakti fonton]

En 1990, la Supera Konsilio de la SSR de Azerbajĝano forigis la vortojn "Socialisma Soveta" de la oficiala nomo de la lando; aprobis la Suverenan Deklaracion de la Azerbajĝana Respubliko kaj restaŭris la flagon de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La 8-a de septembro 1991 estis elektata la prezidento en naciaj balotadoj.

La 18-an de oktobro 1991, la Supera Konsilio de Azerbajĝano adoptis deklaron pri sendependeco kiu estis subskribata dum nacia referendumo en sekvanta decembro kiam Sovetio formale disiĝis. La unua jaroj de la sendependa lando estis eklipsataj pro la Milito de Montara Karabaĥo. Post la fino de la milito en 1994, Azerbajĝano perdis la kontrolon de 16% de ĝia teritorio.[3][4] En 1993 la prezidanto estis venkita de militista ribeliĝo kiu entronigis la eks-sovetian prezidanton de Azerbajĝano. En 1995, estis evitata ŝtatpuĉo de la komandanto de la militista polico, kiu okazigis la forpason de la komandanto kaj la disiĝon de la azera militista polico.

La konflikto kun Armenio pro Montara Karabaĥo kaŭzis malordojn en la lando dum 1988-89 jaroj. En 1990 sovetaj milittrupoj eniris en Bakuo kaj deklaris militan staton. En 1991 azerbajĝanaj ĉefuloj subtenis moskvan puĉon. Azerbajĝano deklaris sendependecon kaj en 1991 membriĝis en KIŜ. En 1992 fariĝis membro de UN. Renoviĝis la milito en Karabaĥo. Naciista prezidanto A.Elĉibej cedis sian lokon al iama komunisto H.Aliev. En lastaj jaroj estis kelkaj senrezultaj provoj de milita renverso.

Inter 2000 kaj 2001 pliiĝis la intencoj por plibonigi la rilatojn kun la ceteraj landoj de la regiono kaj restariĝis la negocado pri la estonteco de Montara Karabaĥo, kun la perado de Francio kaj Turkio. Ankaŭ en 2001, Azerbajĝano oficiale anstataŭis la cirilan alfabeton kaj adoptis la latinan kun la celo alproksimiĝi al Okcidento.[5]

Ilham Alijev sukcedis sian patron kiel prezidanto en 2003.[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Minorsky, V. "Caucasica IV", Bulletin of the School of Oriental and African Studies, University of London, Vol. 15, No. 3. (1953), p. 504
  2. Swietochowski, Tadeusz(1995) Russia and Azerbaijan: A Borderland in Transition, Columbia University, p. 133
  3. Thomas De Waal. Black Garden: Armenia And Azerbaijan Through Peace and War. New York: New York University Press, p. 286. ISBN 0-8147-1945-7
  4. CIA — The World Factbook. Azerbaijan.. Arkivita el la originalo je 2016-07-09. Alirita 2009-06-03.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-15. Alirita 2009-05-02.
  6. http://www.cafebabel.com/spa/article/13210/azerbaiyan-la-unica-democracia-heredada-de-europa.html[rompita ligilo]
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio