Historio de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis kelkajn arkeoloĥiajn restaĵojn kiuj indikas, ke dum la epoko de la Neolitiko en la ŝtonepoko, la originalaj hindianoj estis disigitaj kaj asimilitaj parte de invadantaj triboj dravidaj (eble obeidianoj de la regiono de la nuna Irako de antaŭ la sumeroj).

En la zono de la nuna Pakistano ekis la kulturo de la valo de la rivero Induso. Tiu plifirmiĝis ĉirkaŭ la jaro 1000 aK, kiam la egiptanoj estis finiĝantaj konstrui la tri grandajn piramidojn kaj la najbara Sumero (nune Irako) estis en sia plena apogeo. La du plej gravaj urboj estis Harapo (ĥarápa) kaj Mohenjo-Daro (mojénŝo-daro). Troviĝis iloj kaj arto harapanoj ĝis la zono de Nov-Delhio. Tiu civilizo malaperis ĉirkaŭ la jaro 1700 aK.

La plej parto de la historiistoj samopinias, ke —laŭ la arkeoloĥiaĵoj— grupo memnomita arja (la arjoj) alvenis ekde la duoninsulo de Ankara ĉirkaŭ la jaron 1500 aK kaj sklavigis aŭ forigis la dravidojn suden (kie ankoraŭ pli ol 180 milionoj da homoj parolas dravidajn lingvojn, kiuj iĝas la kvara lingva grupo en la mondo). La novaj arkeoloĥiaj kuŝejoj apogas la teorion ke la supozebla arja invado neniam okazis. Fakte la vorto "arja" sanskrite oni uzas por "ĉevaliro" aŭ "nobelulo". Tiuj teorioj diras ankaŭ ke la "arjoj" kiel raso ne ekzistis. Ŝajne la malnova teorio estas pli kaj pli malpli akceptata.

La arjoj disvolvigis la kulturon de Vedoj, kvankam oni supozas, ke kelkaj elementoj propraj de la hinduismo kiuj ne estis en la veda civilizo, kiel la falusa kulto kaj tiu dediĉita al ĉiopova Dia patrino, la banado en la templaj banujoj kaj la sintenoj de la Hatha Jogo, povas esti heredataj de la civilizo de la valo de la rivero Indo.

Ĉirkaŭ la jaro 1500 aK, la arjoj jam estis setlitaj en la Panĝabo (zono inter nunaj Pakistano kaj Barato). Ili kunportis sian diaron hindeŭropan, de ĉefe masklaj dioj kaj simplan kaj tre profunde religian etikon. La veda diaro supervivis en la malfrua hinduismo, sed ili jam ne estis adorataj: Djaus Pitar («Ĉiela Patro», kiun post unu jarmilon Grekio ŝanĝus al Zeŭso kaj 500 jarojn poste Romo ŝanĝus al Jupitero. El tiu Djus («ĉielo») devenas la vortoj Zeŭso, Teo kaj Dio. Tiu dio foje estis identigita kiel Indro, direĝo kaj ŝtormodio kaj de la fekundeco; Agnio, dio de la fajro; Somo, dio de la soma (sankta planto el kio la pastroj de la brahmanoj elfaris sukon per kio ili drogiĝis).

Ĉirkaŭ la jaro 900 aK, uzado de fero ebligis la fakton, ke la arjoj subiris suden, al riĉa vao de la rivero Gango, kie disvolvigis sian civilizon kaj socian sistemon multe pli antaŭenigita.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dek ses grandaj regnoj.
Budho, 5-a jarcento Utar Pradeŝo, Mathuro, periodo Gupta (4-a kaj 5-a jarcento)

Dum la tuta 5-a jarcento aK la budhismo ekŝpuris en Hindio, per sia logika pensado kaj sia rifuzo kontraŭ la metafizika spekulado ekis gravan analitikan pensofluon kiu interagadis fruktodone kun la hindia tradicio.

Sinsekvaj enmigradoj kaj invadoj[redakti | redakti fonton]

Pli malpli ekde 200 ĝis 500, Hindio estis trapasejo de kelkaj homgrupoj kiuj venis el nordokcidento de Himalajo kaj dekadencigis la religion hinduismon. Sed dum la 220 jaroj de la fruktodona imperio de la dinastio Gupta (inter 320 kaj 540), oni finverkis la Dharma-ŝastroj («leĝolibroj», kiel la Leĝoj de Manu), oni ekkonstruis la grandajn templojn kaj oni konservis la mitojn kaj ceremoniojn en la Puranaj («tiu malnova»).

Fine de la 5-a jarcento ekis la invado de la blankaj Hunoj (popolo origine el MongolioTurkio), kiu ĉirkaŭ 550 superregis la tutan nordon kaj centron de Hindio.

La Ĉola dinastio (en tamila lingvo: சோழர் குலம்; IPA-prononcado: ['ʧoːɻə]) estis dinastio el tamila origino, kiu regis en la suda Barato ĝis la 13-a jarcento p.K. La dinastio originiĝis en la fruktodona valo de la rivero Kavero.

La jaron 1000 la sultano Mahmud, reĝo de Ĥurasano (nunal Afganio), eniris en hindian teritorion, kreonta islaman imperion. En 1310 eniris la mogoloj en la nordo de Hindio. En 1398 la mogola konkeranto Tamerlano eniris en la ĉefurbon, Delhio, kaj superregis la tutan nordon de Hindio. La klera uzbeka Babur —posteulo de Tamerlano kaj de Ĝingis-Ĥano— fondis la Mogolan Imperion.

La portugaloj alvenis en Hindion fine de la 15a jarcento kaj setlis en havenoj tre gravaj por siaj komercaj interesoj.

En la 19-a jarcento la venko de Britio kontraŭ la mogoloj permesis la britojn kontroli preskaŭ la tutan landon kaj instali tion kio estis konata kiel Brita Hindio.

Sendependiĝo kaj moderna historio[redakti | redakti fonton]

Post antaŭaj tiudirektaj luktoj kaj partopreno de hindia soldataro en la Dua Mondmilito la 15an de aŭgusto de 1947 Barato sendependiĝis de Britio. Unu el la plej influaj gravuloj de tiu periodo estis Mohandas Karamchand Gandhi, kiu post helpi decidege tiun sendependecon estis mortigita de fanatika hinduo. Post la sendependiĝo eksplodis teruraj malfacilaĵoj inter hindiaj islamanoj kaj hinduistoj, kio igis la partigon de la lando en du: la nuna Barato kaj Pakistano, tiam dividita en du zonoj, la okcidenta (nuna Pakistano) kaj la orienta (nuna Bangladeŝo).

Dum granda parto de sia historio, Barato estis regita de la partio Barata Nacia Kongreso. Ĝi estis fondita multe antaŭ la sendependeco de la lando, kaj estis dum longa tempo konsiderata kvazaŭ simbolo de tiu ĉi. Ĝi estis dum longa tempo estrata de anoj de la familio Nehru-Gandhi, tio estas, de la unua ĉefministro Jawaharlal Nehru, lia filino Indira Gandhi, kaj ties filoj Rajiv kaj Sanjay, bofilino Sonia kaj nepoj. Al Nehru sekvis Gulzarilal Nanda. Dume estis la prezidentoj de Barato Rajendra Prasad kaj Sarvepalli Radhakrishnan.

Indira Priyadarshini Gandhi plej konata kiel Indira Gandhi estis ĉefa reganto de la lando ekde la 19a de januaro de 1966 ĝis la 24a de marto de 1977, kaj ekde la 14a de januaro de 1980 ĝis sia morto en la 31a de oktobro 1984. Ŝi estis la ununura filino de Jawaharlal Nehru, la unua Ĉefministro de Barato. Ŝi havis la saman nomon "Gandhi" sed ŝi ne estis parenco de Mahatma Gandhi). Dum sia epoko, ŝi estis unu el la plej gravaj registoj tutmondaj (kaj unu el la malmultaj registinoj) kaj tiam Barato estis unu el la plej gravaj landoj de la movado de neflankaj landoj.

La Barata Nacia Kongreso regis la centran registaron preskaŭ seninterrompe ĝis 1977. Inter tiu jaro kaj 1980, koalicio estrata de la Janata Partio venkis en la balotoj. Nova malvenko de la Kongreso okazis en 1989, fare de la Janata Dal, kiu nur konservis al povon dum du jaroj.

Inter 1996 kaj 1998, ekzistis pluraj ŝanĝoj, kun venko unue de la dekstra hindunaciista partio Baratija Janata Partio (BJP) kaj poste de la maldekstra koalicio Unuiĝinta Fronto. En 1998, la BJP formis la nacian Demokratan Aliancon kun aliaj lokaj partioj, kaj regis dum la tuta 5-jara periodo.

La Kargila Milito, konata ankaŭ kiel Kargila konflikto, estis armita konflikto inter Barato kaj Pakistano kiu okazis inter majo kaj julio 1999 en la Kargila distrikto de Kaŝmiro kaj aliloke en la Linio de Kontrolo (LK).

En la lastaj balotoj, en 2004, la Kongreso, estrita de Sonia Gandhi, venkis surprize, kaj, apogite de pli malgrandaj maldekstraj partioj, sukcesis formi registaron. La 22-an de majo de 2004, la siko Manmohan Singh de la Barata Nacia Kongreso, estis nomumita ĉefministro de Barato.

Komence de la 21-a jarcento Barato estas kun Ĉinio unu el la plej gravaj landoj de la disvolviĝanta Azio pro siaj teritoria amplekseco, siaj enormaj loĝantaroj kaj la pezo de siaj ekonomioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]