Historio de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la historio de Esperanto. Se vi serĉas informojn pri verkoj kun sama aŭ simila titolo, vidu la paĝon Historio de Esperanto (verkoj).

La historio de Esperanto okupiĝas pri diversaj aspektoj de la lingvo kaj movado Esperanto.

Esperanto-historiografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Verkoj pri Esperanto-historio.

Estas malfacile precize difini, kio estas la historio de Esperanto. Historio de unuopa lando povas koncentriĝi je tiu lando, kaj historio de unuopa asocio je tiu asocio. La historio de Esperanto havas plurajn aspektojn:

  • la lingva historio, do la estiĝo kaj evoluo de la lingvo mem;
  • la homoj kiuj parolas Esperanton, tio estas la lingva komunumo;
  • la Esperanto-movado kun la strebado subteni la lingvon kaj akceptigi ĝin;
  • la organizaĵoj;
  • la kulturaj produktoj de la lingvo-komunumo.

Utilaj verkoj por la studanto kaj esploranto estas la Enciklopedio de Esperanto kaj Esperanto en perspektivo. La superrigardaj verkoj, kiuj ne estas superrigardetoj, restas maloftaj. Precipe mankas vera lernolibro pri Esperanto-historio.

Historia superrigardo[redakti | redakti fonton]

La unuaj strukturoj ("rusa" kaj "franca" periodoj) 1887-1903[redakti | redakti fonton]

"Unua libro", Varsovio 1887, rusa eldono

La unua varbilo por la nova lingvo estis la "unua libro" el julio 1887, kiun Ludoviko Lazaro Zamenhof publikigis en Varsovio. Temis fakte nur pri 40-paĝa broŝuro. Tiun kaj aliajn varbilojn Zamenhof dissendis, kaj li metis anoncojn en gazetojn.

Por interligi la novajn esperantistojn, li eldonis "Adresaron". La unua el 1889 enhavis jam mil homojn, kvankam tio ne nepre signifas ke ĉiu (bone) parolis Esperanton. Tamen la modesta nombro montras ke Zamenhof ne nur simple publikigis sian projekton kaj atendis la finan venkon, sed investis multe da mono kaj tempo. La Adresaroj poste fariĝis jarlibroj.

Fine de 1888 la volapukista klubo de Nurenbergo (Germanio) transiris al Esperanto. Kun nurenberganoj Zamenhof eldonis la revuon La Esperantisto. Ĝi fariĝis la plej grava interligilo por la anoj de la nova lingvo, kaj nun estas grava fonto por tiu epoko. Rusia imperio entenis la plej grandan nombron da parolantoj, pro tio, oni nomas unuan periodon de Esperanto-movado "rusa periodo". Danke al mondonacoj eblis daŭrigi la projekton, sed en 1895 la rusa cenzuro por mallonga tempo malpermesis envenigi la revuon al Ruslando. La taskon provizi gazeton al la movado transprenis junaj svedoj en Upsalo: Lingvo Internacia.

Krom la nurenberga klubo, kiu tamen jam en 1894 forlasis la movadon, ekzistis kelkaj unuopaj kluboj, ekzemple en Moskvo, Peterburgo kaj Schalke (nun parto de Gelsenkirchen). Ĝenerale, la kreskado de la movado estis malrapida.

En 1898 la franca esperantisto Louis de Beaufront fondis franclingvan societon (kiu en 1903 nomis sin fakte franca). Ĝi havis ankaŭ membrojn en nefranclingvaj landoj, sed ĝia organo L'espérantiste estis preskaŭ nur en la franca. Al la propagandisto de Beaufront oni aljuĝas ankaŭ la varbadon de intelektuloj, ekzemple Théophile Cart, Carlo Bourlet kaj Hippolyte Sebert. Tiu estis la "franca periodo".

Fondista epoko de Esperanto (aŭ: "internacia periodo") 1903-1914[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Eŭropo, 1905

De proks. 1903 ĝis la unua mondmilito fondiĝis multaj landaj asocioj, ekzemple en 1903 la svisa, en 1906 la germana kaj en 1910 la usona.

En tiu ĉi periodo komenciĝis ankaŭ la vico de la Universalaj Kongresoj. La unua grandeta internacia renkontiĝo de esperantistoj okazis en 1904 en la franca urbo Calais kaj la brita Dover. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-maro ĉe la nordfranca marbordo.

Dum tiu kongreso oni akceptis interalie Lingvan Komitaton kaj la Fundamenton de Esperanto, por servi al la stabileco kaj evoluo de la lingvo.

Universala Esperanto-Asocio fondiĝis en 1908. Malgraŭ la komenca intenco, ĝi ne sukcesis tiri ĉiun Esperanto-agadon sub sian ombrelon. Dume la naciaj societoj provis memstare fondi federacion, sed la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (1913) ne vere ekvivis, pro la unua mondmilito.

Certa rompo en tiu epoko, kiu vidis precipe progreson de Esperanto, estis la Ido-krizo de 1907/1908 kaj la sekvaj jaroj. Tamen la nombro de esperantistoj, kiuj transiris al tiu nova lingva projekto, restis tre limigita.

Dum la unua mondmilito ne eblis multe agadi, krom ke diverslandaj esperantistoj uzis Esperanton por la militpropagando, donacis ruĝkrucan ambulancon aŭ instruis Esperanton al militkaptitoj aŭ aliaj internigitoj.

Organizaj disputoj kaj la kolonja solvo 1920-1933/34[redakti | redakti fonton]

Konferenco en Locarno, 1926

Post la milito oni provis atingi akordon inter UEA kaj la naciaj societoj serve al komunaj celoj de la movado. Oni volis internacian lobiadon por la lingvo, propagandon kaj instruadon en landoj sen propra movado, atentigon pri radio-elsendaĵoj en Esperanto ktp., kaj por tio oni bezonis strukturon kaj financadon.

Kvankan jam ekzistis ideoj pri "komuna solvo", kun integrigo de la naciaj societoj en UEAn, kun komuna Komitato, provizore venkis organizo kun disaj organoj. En 1922 UEA kaj la naciaj societoj interkonsentis kunlabori laŭ la kontrakto de Helsinki. En tiu Helsinko-sistemo, UEA unuflanke kaj la naciaj societoj aliflanke komune elektis kaj financis Internacian Centran Komitaton. Tiu ICK poste havis oficejon kaj direktoron (Robert Kreuz).

Pro malkontentoj pri la helsinka organizo la naciaj societoj serĉis novan solvon. Ili minacis fondi novan internacian asocion, tiel ke UEA devis konsenti al kompromiso. En la UK de Kolonjo en 1933 oni subskribis interkonsenton, laŭ kiu la naciaj societoj aliĝas al UEA, pagas por siaj aligitaj membroj, kaj sendas anojn en la Komitaton. La Interkonsento de Kolonjo estas la bazo ankaŭ por la nuntempa UEA, kun kelkaj intertempaj modifoj.

Malpermesoj kaj Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Persekutado kontraŭ esperantistoj.

Jam antaŭe ekzistis malhelpoj al la laborista Esperanto-movado. Dum la 1930aj jaroj okazis, en Germanio kaj Portugalio, ke ankaŭ neŭtralaj Esperanto-asocioj suferis malpermeson. Ankaŭ en Sovetunio esperantistoj ne plu povis havi organizan strukturon. La Dua mondmilito estis plia bato por la movado, precipe dum 1940-1944. Ankaŭ en la neŭtralaj aŭ nemilitantaj landoj la milito havis sekvojn, ekz. per rekrutigo de junaj viroj.

Esperanto en la Malvarma Milito 1945-1989[redakti | redakti fonton]

Nur dum mallonga fazo post la milito, en orienta Eŭropo la esperantistoj rajtis reorganizi la landajn movadojn. Jam en 1949, kiam la komunismaj diktaturoj estis firme etablitaj, multaj el tiuj landaj movadoj devis ĉesi labori. Nur post la morto de Stalin en 1953 la situacio fariĝis pli bona, sed en unuopaj landoj refondiĝo de landa asocio estis permesita nur post multaj jaroj. Daŭris sufiĉe longe ĝis tiuj landaj asocioj povis aliĝi al UEA, ekz. la soveta nur en 1989.

Dosiero:1975-uk-inaŭg.jpg
Inaŭguro en la UK 1975, Kopenhago

Post la reveno de la orienteŭropaj asocioj (ĉ. aŭ post 1955) la movado havis siajn apogojn kaj la okcidente kaj oriente. Oni penis laŭeble kunlabori kaj havi rilatojn malgraŭ problemoj en komunismaj diktaturoj. Okazis ekzemple, ke Universalaj Kongresoj kelkfoje estis aranĝataj en komunismaj landoj. La unua kazo estis en Zagrebo, Jugoslavio, en 1953. La unua UK aranĝita en lando de la sovieta bloko estis tiu de Varsovio en 1959. Poste proks. ĉiun kvaran fojon UK estis en orienteŭropa lando.

Dum tiu ĉi periodo plifortiĝis Esperanto ankaŭ en Ĉinio kaj ankaŭ en la suda duono de la tero. Tio vidiĝis en la 1970aj jaroj ekzemple en la aliĝo de pluraj sudamerikaj landaj asocioj al UEA. En 1981 okazis la unua UK en la suda terduono, nome en Brasília.

Teknika evoluo favoris Esperanto-muzikon, ĉar produktado de sondiskoj iĝis malpli multekosta. En la 1970aj jaroj ekaperis la kompaktkasedo (sonkasedo), kaj en la 1980aj jaroj la kompaktdisko (lumdisko).

Esperanto post la falo de la Berlina muro (1989-)[redakti | redakti fonton]

Estraro de UEA, aprilo 2004

La orienteŭropa eksigo de komunismo en la komenco de la 1990-aj jaroj signifis novan epokon por la orienteŭropaj Esperanto-asocioj. La disfalo de burokrataj socialistaj reĝimoj en Sovetunio kaj la orienta Europo forprenis per unu bato signifajn materiajn rimedojn, kiel subvenciitajn propraĵojn kaj eldonaĵojn, salajratajn funkciulojn kaj instruistojn. Esperantistaj organizaĵoj estis dekumitaj kaj kluboj fermitaj. Aliflanke, oni liberiĝis el oficialaj propagandaj politikoj.

La interreto ekstaris kiel komunikilo por la ĝenerala publiko, kio profitigis la internacian Esperanto-komunumon. Konsidera parto de la Esperantaj komunikado kaj publikigado okazis nun nur interrete. En 2007 la Pola Radio havis sian lastan aeran elsendon kaj estis transigita al la interreto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]