Historio de Etiopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La historio de la teroj kiuj nun formas la landon Etiopion etendiĝas plurajn jarmilojn, preskaŭ de la komenco de la homaro.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Jam en la fino de la 2-a jarmilo a.K. apud la urbo Akordato ekzistis evoluinta kulturo de agrikulturistoj kaj bestbredistoj, kiuj uzis irigacion, plugis je bovoj per malnovegipteca plugilo mareŝa, kultivadis tritikon, hordeon kaj aliajn grenojn.

Ĉirkaŭ la 1-a jarmilo a.K. en suda parto de la Araba Duoninsulo estis formitaj Hadramauta, Katabana kaj Ŝeba reĝlandoj, kio stimulis la elmigradon de parto da semidaj (arabaj) gentoj al la plataĵo Tigreo, kie ili intermiksiĝis kun lokanoj. Rezulte de tio aperis la nova etno — malnovetiopoj ankaŭ nomataj «popolo agazi» laŭ la nomo de unu el etnopolitikaj unuiĝoj de Norda Etiopio. Do nuna Tigrajo ricevis la nomon «lando de Agazi» kaj la lingvo de ĝiaj loĝantoj estis nomata «geez». Interalie transmigrintoj alportis politeisman semidan religion. Aperis multaj temploj ĉirkaŭ kiuj diskreskadis setlejoj.

Steleo de la reĝo Ezana en Aksumo.

En la 8-a jarcento a.K. ĉi tien alvenis granda grupo da ŝebaoj, kio naskigis la legendon pri «Salomona dinastio», de kiu kvazaŭ devenas etiopiaj reĝoj kiel idoj de la israela reĝo Salomono kaj la reĝino de Ŝeba, kiun la etiopoj tradicie nomis MakedaBilkis.

Estas konate, ke la reĝoj de la reĝlando Meroe Gorsiotefo (komenco de la 4-a jarcento a.K.) kaj Nastaseno (fino de la 4-a jarcento a.K.) militis kontraŭ la habeŝaoj. La helenoj nomis ĉiujn nigrulojn etiopoj, do tio iĝis komuna nomo de ĉiuj loĝantoj de nuna Etiopio.

Antaŭ la 3-a jarcento a.K. la reĝlando Meroe disfalis je malgrandaj ŝtatetoj (Heger, Daval kaj aliaj). Laŭ etiopa bordo de Ruĝa Maro kaj Adena golfo aperis faktorioj de helenisma Egiptio, kiuj feblis antaŭ la 1-a jarcento a.K.

Post disfalo de la reĝlando Agazi, Norda Etiopio unuiĝas en la fortan Aksuman reĝlandon, centra parto da kiu troviĝis en nuna Tigrajo. En la 3-4-a jarcentoj ĝi regis super gentoj de apudaj montaraj kaj stepaj ĉirkaŭaĵoj, Suda Aarabio kaj Orienta Sudano, super la regnoj Kuŝ kaj Himjaro. Je la Nubia kaj Libia ĝi limis kun la Bizanca imperio, je la centra Arabio — kun la Bizanca imperio kaj Persio. La ĉefa havenurbo de la Aksua reĝlando estis Aduliso sur la marbordo de Eritreo. Ĝi ludis gravan rolon kiel transita centro sur la komerca vojo el Egiptio al Sri-Lanko kaj Orienta Afriko.

Klimakso de la Aksuma reĝlando okazis en la 4-5-a jarcentoj, kiam ĝia povo etendiĝis super Nubion, Jemenon, Etiopan plataĵon kaj nordan parton de Afrika Korno. Al la aksuma «reĝo super reĝoj» tributadis lokaj reĝoj. De sudaj limoj de Etiopio kaj el Sudano alvenadis oro, juveloj, eburo, rinoceraj kornoj, hipopotamaj dentoj, feloj de sovaĝaj bestoj, vivantaj bestoj kaj birdoj. Tra Aduliso tiuj varoj transportiĝis en la Romian imperion, Iranon, Sri-Lankon. Anstataŭe estis importataj aĵoj el fero kaj neferaj metaloj, ŝtofoj el Egiptio, spicoj, vino, sukero, tritiko, rizo. En Aksumo kaj Aduliso loĝis multe da romianoj, sirianoj kaj hindoj, okupiĝintaj pri vendado. Ekde la 3-a jarcento reĝoj de Aksumo cizelis orajn kaj arĝentajn monerojn. En la 5-6-a jarcentoj Aksumo iĝis plej granda urbo de Nord-Orienta Afriko, kies grandeco kaj riĉeco impresis ne nur arabojn, sed ankaŭ bizancajn vojaĝistojn. Aduliso iĝis plej granda havenurbo de la okcidenta parto de la Hinda Oceano.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

En la 1-4-aj jarcentoj en la Aksuma reĝlando dominis loka religio, en kiu ŝlosilan rolon ludis la kulto de sankta reĝo.

En la 4-a jarcento el la Roma imperio al Aksumo penetras kristanismo, kiu meze de la 4-a jarcento dum la regado de la reĝo Ezano iĝas ŝtata religio. La sklavo Frumencio devena el la tiutempe siria urbo Tiro, sekretario de Ezano, organizis la unuan kristanan komunumon de Aksumo komence de lia regado. Post kiam la reĝo plenkreskiĝis, en 343 Frumencio venis al Aleksandrio, kie la ortodoksa patriarko Atanazio ordinis lin unua episkopo de Aksumo. En 356 Atanazio perdis sian postenon. Inter la 24-an de februaro 357 kaj la 2-an de oktobro 358 li verkas «Apologeon» — alparolon al la romia imperiestro Konstancio la 2-a, protektanto de la arianismo — en kiu interalie diras: «Komprenu, trian fojon atingis min onidiro, ke alvenis al la aksumaj regantoj leteroj, en kiuj oni petas ilin zorgi pri forsendo de tie de Frumencio, episkopo de Aksumo...»[1]. La reĝoj de Aksumo subtenis Frumencion kaj verŝajne de tiu tempo Ezano komencis cizeli monetojn kun krucosigno kaj iĝis oficiala protektanto de kristanismo.

En la 5-a jarcento estis establita la episkopejo en Aduliso. Plejparte kristanismo disvastiĝadis pace, dum longa tempo.

Monaĥejo de Debre Damo (5-a aŭ 6-a jarcento)

En la 5-a kaj 6-a jarcentoj monofizidisma kristanismo penetras el Aksumo al Meroe (Sudano), kie ricevas protekton monofizidoj de Suda kaj Norda Arabio, Sirio kaj Persio. Dum longa tempo la Etiopia Eklezio dependis de la Kopta Eklezio. Ĝis 1929 ĝiaj estroj estis plejparte egiptodevenaj kaj nomumiĝis de Aleksandria patriarko. Nur en 1959 la Etiopia Eklezio iĝis aŭtokefala (sendependa).

Dum la regado de Ezano okazis multaj venkodonaj ekspedicioj kontraŭ Meroe, aksumianoj dominis super beĝaoj kaj pretendis je tio en Suda Arabio. Tamen regado super humiligitaj popoloj ne estis tre stabila kaj ekspedicioj estis regule resendataj.

La reĝo Kaleb Ella-Asbeha (ĉ. 510 — ĉ. 530) okazigis la ekspedicion en Jemenon kontraŭ la reĝo Jusuf Zu-Nuvas, kiu faris judaismo ŝtata religio en la Himjara reĝlando. La aksumianoj okupis la ĉefurbon Zafaron, sed en 518 Zu-Nuvas rekaptis ĝin kaj ekstremis aksuman garnizonon. En 525 la aksumianoj denove surbordigis en Jemeno armeon de sur bizancaj ŝipoj. Zu-Nuvas estis frakasita kaj mortigita de la ordinara soldato Abraha, kiu iĝis palatino de Jemeno kaj en 534 kaptis la povon, kreinte en Suda Arabio ŝtaton, regatan de la etiopoj. Abraha sendadis donacojn al la reĝo Kaleb Ella-Asbeha kaj lia posteulo Gebre-Meskel, tamen sekvis sendependan politikon. Dum sia regado li almenaŭ unufoje okazigis foran ekspedicion en Centran Arabion (laŭ islama tradicio tio okazis en 570, sed historiistoj opinias pli verŝajna alian daton — 547).

En 577 la persa ŝaho Hosrov la 1-a sendis al Suda Arabio ŝiparon kaj armeon. Jemeno estis okupita de la persoj kaj iĝis la «transmara kolonio» de Sasanidoj, kiuj ekregis ankaŭ super insuloj de la Ruĝa maro, apud la etiopia marbordo.

En la fino de la 6-a ĝis komenco de la 7-a jarcentoj Persio kaptis terenojn de Aksumo kaj de la Bizanca imperio en Azio kaj Egiptio, kaj sekve detranĉis Aksumon de aliaj kristanj ŝtatoj.

Lukto kontraŭ islamaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Poste leviĝis islama ondo, kiu baris la vojon de Etiopio al Eŭropo kaj Azio. En 710-730 tie formiĝis islama komunumo, kiun konsistigis mekaaj kaj medinaj «abisenianoj» kaj islamanoj-muhaĝiroj, kiuj portempe trovis azilon en Aksumo. Parto da adeptoj de Mohamedo, fuĝintaj pro persekutoj fare de paganaj kurajŝitoj elmigris de Mekao al Etiopio, kie ili okupiĝis per vendado sub aŭspicio de la aksuma reĝo (nagaŝi). Kelkaj grupoj kontraŭislamanoj ankaŭ portempe migris al Etiopio.

Plejparto da elmigrintoj poste revenis en Mekaon. Tamen kiam la kurejŝitoj postulis de la reĝo redoni restintojn, li rifuzis tion. Ankaŭ li helpis al Mohamedo edziĝi al Um Habiba, filino de la estimata kurejŝito Abu Sufjan, kiu estis aktiva kontraŭulo de Mohamedo. Islamaj elmigrintoj al Etiopio ne trovis tie subtenon de siaj samkredantoj, kiun havis Mohamedo, do ili rompis ligojn al li. En la rakontoj pri la «etiopia hiĝro» ofte estas menciata la vorto ĝivar («najbareco»). Ĝi signifas karakterajn por Arabio interligojn, kiuj aperis, kiam homo(j) rompis ligojn kun sia gento kaj staris sub aŭspicion de alia gento en fremda teritorio. Danke al tio Mohamedo sukcesis edziĝi al Um Habiba sen peti konsenton de ŝia patro. La reĝo de Aksumo iĝis protektanto de islamanoj kaj estis konsiderata la estro de fremda teritorio, en kiu validas principo de «ĝivar». Poste inter elmigrintoj aperis la legendo, laŭ kiu la reĝo ankaŭ akceptis islamon.[2]

En la vilaĝo Negaŝ (nuna Tigrajo) troviĝas la tombo de la reĝo Derraz, kiun islamanoj konsideras sanktulo sub la nomo Sajdel Ahmed Negaŝ. Ĉiujare tiun sanktejon vizitadas dekoj da miloj da pilgrimantoj.

En la 8-9-aj jarcentoj sur la Dahlak-Arkipelago, en la urboj Masaŭa, Zejle kaj en orientaj randoj de la Etiopia altaĵo aperis islamaj komunumoj kaj malgrandaj ŝtatoj. En Begemder kaj Simen, norde de la lago Tana, fondiĝis ŝtato de la falaŝoj. Tamen plejparto da etiopanoj daŭre estis kristanoj.

En la 12-a jarcento kristanaj ŝtatoj kuniĝas en la reĝlando Lasta sub rego de la dinastio Zagve. Ĝia ĉefurbo iĝis Lalibelo, situanta oriente de la lago Tana.

Fine de la 12-a — komence de la 13-a jarcentoj tie regis la fama reĝo Gebre Meskel Lalibela, kiu konstruis famajn templojn, elĉizitajn en rokoj, disdonadis donacojn al pastroj kaj mizeruloj, kaj minacis al islamanoj konstrui digon por dekonduki fluon de la Blua Nilo de Sudano kaj Egiptio. Samtempe en provinco Ŝevao islamanoj establis sultanlandon regatan de la dinastio Mahzumi (Mahĝumi). Pagananoj kreas la reĝlandon Damot. La Feta Negest estis konstitucio de la mezo de la 13a jarcento.

En la 13-a jarcento aperas novaj dinastioj en kristana kaj islama partoj de Etiopio. En 1270 la dinastion Zagve anstataŭis la Salomona dinastio, kiun starigis la regantoj de Tegulet kaj Menz. Ekdominas la amharoj kaj centro de la ekonomia vivo translokiĝas suden, al norda parto de Ŝevao, kie troviĝis la urbo Tegulet. En 1277 sud-oriente de Menz establiĝis la sultanlando Jifato, fondita de la sultano Uali Asma (Ualasma). En 1285 ĝi kaptis sud-orientan parton de Ŝevao. De tiu tempo Jifato, samtempe subpremanta ĉiam konkurantajn sultanlandojn Adalo, Douaro, Bali, Hadja kaj Fetegar, komencas longdaŭran bataladon kontraŭ kristana reĝlando.

En 1331 la armeo de la Jifato estis frakasita, lia reganto Sabr ad-Din fuĝis. En 1445 la imperiestro Zara-Jakob apud Igubba venkis la sultanon de Adalo kaj ties aliancanojn, kio finis centjaran militon. La sultanlando Jifato pereis kaj centro de islama vivo translokiĝis al Adalo, kie ĝis la komenco de la 16-a jarcento troviĝis la sultana rezidejo de la dinastio Ualasma. Tiu tempo estas konsiderata «ora tempo de la etiopia mezepoko».

En la 14-a jarcento en Tigrajo disvastiĝis evstafianismo, kies adeptoj penetris en regionojn norde de Aksumo. En la 15-a jarcento la imperiestro Zara-Jakob unuigis la Etiopan Eklezion sub la ideo de evstafianismo.

Salomona dinastio[redakti | redakti fonton]

Niakuto-Leab, posteulo kaj nevo de la reĝo Gebre Meskel Lalibela, dum longa tempo konkuris pri potenco kun sia filo Jitbarek. La fondinto de la Salomona dinastio estis Jikuno-Amlak (1268—1285), kiu konsideris sin posteulo de la legendeca reĝo Meneliko la 1-a, naskita de la reĝino de Ŝeba post ŝia vizito al la israela reĝo Salomono en Jerusalemo. Jikuno-Amlak pasigis infanaĝon en monaĥejo sur insulo en la lago Hajk. Lia mentoro Tekle-Hajmanot sukcesis promesigi la reĝon Niakuto-Leab transdoni post sia morto la tronon al Jikuno-Amlak. Post entroniĝo en 1268 Jikuno-Amlak fordonis al pastraro trionon da ŝtataj terenoj. Ĝenerale influo de la eklezio grave kreskis. La estro de monaĥoj (iĉege) sidis dekstre de la reĝo kaj fakte estis la dua pesono en la ŝtato. Duan pozicion en religia kaj la trian en ŝtata hierarkio okupis akabe seat, kiu regis tagordon ĉe la reĝa kortego kaj arbitraciis religiajn disputojn. Iĉege iĝis Tekle-Hajmanot, akabe seat estis abba Jesus-Moa el la monaĥejo, kie edukiĝis Jikuno-Amlak.

La regantoj de la Salomona dinastio havis la titolon «niguse negest» («reĝo super reĝoj») kaj historiistoj tradicie nomas ilin imperiestroj. Tamen tio estis sufiĉe malalte evoluinta ŝtata strukturo, plimulton de sia tempo imperiestro same kiel aliaj reĝoj pasigis en veturado tra siaj terenoj, en kolektado de tributoj, humiligado de ribeluloj, vizitado de sanktaj lokoj. Konstantaj rezidejoj mankis.

Tamen kompare al aliaj reĝlandoj en Etiopio estis iom mildigitaj leĝoj, ekzemple pri sklaveco. Murdo de sklavo estis konsiderata krimo. Sklavo povis procesi kontraŭ sia sinjoro. Kristana sklavo ne povis esti vendata al alikredanto.

Jikuno-Amlak kaj lia filo Jagbia-Cijon ankaŭ konata kiel Selomono la 1-a (12851294) konservis bonajn rilatojn kun islamaj sultanlandoj. Jagbia-Cijon starigis oficialajn rilatojn kun la mameluka sultano de Egipto, kiu donis al etiopaj kristanoj certajn rajtojn en Jerusalemo kaj permesis al kopta patriarko sendi en Etiopion episkopon. De tiu tempo islamanoj iĝis komerca socitavolo en la kristana Etiopio kaj plenumis diplomatiajn ordonojn de la reĝoj. Multaj islamaj reĝoj trovis azilon ĉe la kortego de etiopaj imperiestroj.

Kvin filoj de Jagbia-Cijon — Cinfe-Arid, Hizbe-Asegid, Kidme-Asegid, Ĵen-Asegid, Bahir-Asegid — devintus laŭvice okupi la tronon po unu jaro, sekvante unu la alian. Tamen Bahir-Asegid decidis enprizonigi la fratojn kaj regi sole, sed mem estis malliberigita de alia frato, kiu eksciis pri lia plano. De tiam naskĝis tradicio, laŭ kiu post entroniĝo de nova imperiestroĉiuj aliaj dinastianoj estis sendataj al la monto Amba-Giŝen, kie ili restis sub gardo ĝismorte. Sur plata altaĵo de la malatingebla monto princoj vivis tie en luksaj kondiĉoj, uzis riĉajn bibliotekojn, disputis inter si, verkis poemojn, sed ne havis iun ajn influon al ekstera mondo.

Konserviĝis tre malmultaj informoj pri regado de Uidim-Arid (12991314). Lin sekvis juna kaj energiplena Amde-Cijon la 1-a (1314—1344), kiun ofte nomas vera fondinto de la imperio. En 1328 li venkis kaj kaptis Hak ad-Din, la sultanon de Jifato, kiu antaŭe kaptis kaj torturis etiopiajn ambasadorojn, revenintajn el Egiptio. La etiopoj entronigis lian fraton Sabr ad-Din, kiu ankaŭ ekbatalis kontraŭ ili, disvolviiĝnte vastan gerilon kaj atakante etiopajn teritoriojn. Amde-Cijon venkis ankaŭ Amenon, reganton de Hadja, kiu antaŭe akceptis islamon. Poste li subpremis ribelon de la falaŝoj, kaj en 1331 frakasis Sabr ad-Din. Tamen ĝisfine humiligi Jifaton la etiopoj ne sukcesis, tie ofte okazis ribeloj, estrataj de sultanoj. Samtempe kun malfortiĝo de Jifato, okazis plifortiĝo de Adalo, kiu okupis orienton de Etiopio kaj nordan parton de Somalio. Amde-Cijon iĝis la unua imperiestro, kiu eniris ĉi landon. Liaj trupoj multfoje disrabadis ĝin, preskaŭ atingante Zejlon.

Dum la regado de Amde-Cijon la 1-a en Etiopio akriĝis la batalo inter la tri grupoj de monofizida pastraro: monaĥoj de la insulo Hajk (ili tenis la postenon akabe seat), monaĥoj de la monaĥejo Debre-Asbo (ili tenis la postenon iĉege) kaj monaĥoj el la monaĥejo Debre-Libanos, en kiu troviĝis sankta akvofonto. La imperiestro konfliktis kontraŭ la monaĥejo Debre-Asbo, pro kio tieaj monaĥoj estis ekzilitaj al Tigrajo, Dembio kaj Begemdiro. Ili fondis novajn monaĥejojn sur la insuloj de la lago Tana, en Uoldeba, Erere, kio spronis disvastigon de la religia movado touahdo.

Inter kulturaj okazaĵoj menciindas, ke tiutempe la monaĥo Austateŭos vojaĝis tra Nubio, Egiptio, Palestino kaj Kilikia Armenio (13361352). Ankaŭ aperis «Gloro de reĝoj» («Kibre negest») — plej fama post la Biblio verko en la geeza lingvo. Ankaŭ tiutempe unue estis deklarita, ke la imperiestroj de Etiopio devenas de la Salomono. Poste iuj reĝoj uzis la sigelon kun la surskribo «Leono-venkinto el la Jehuda tribo».

Sejfe-Arid (13441371), filo de Amde-Cijon la 1-a venkis kaj kaptis Ali, filon de Sabr ad-Din, kiu provis liberiĝi je kristana humiligo. En 1345 Sejfe-Arid entronigis en Jifato Ahmed Harb-Arad, filon de Ali kaj poste liberigis Ali mem, kiu reokupis la tronon en 1348. Longdaŭra batalado inter la patro kaj filo malfortigis Jifaton. Finfine en 1363 Hak ad-Din la 2-a translokigis la ĉefurbon en la provincon Adalon, kiu donis la nomon al la nova ŝtato. Li defendis sendependecon, sed islamaj teritorioj okcidente kaj sud-okcidente de Adalo (Jifato, Douaro, Hadja, Bali kaj aliaj) restis sub etiopia regado. Subulo de Sejfe-Arid, reginta en nuna Eritreo, okazigis ekspedicion en Nubion. En ĉelimaj regionoj Amde-Cijon la 1-a kaj Sejfe-Arid setligadis batalantojn-agrikulturistojn kaj penis kristanigi lokulojn, parte jam islamigitajn. Samtempe ili sufiĉe malmole kontraŭstaris al eklezio kaj kaze de neceso ŝanĝadis metropolitojn.

Niguaje-Marjam (1371—1382) devis batali kontraŭ la sultano Hak ad-Din la 2-a, kiu pereis en 1386 dum batalo kontraŭ etiopoj. La imperiestro Davido la 1-a (1382—1411) sendis al Eŭropo diplomatan mision sub estre de la florencano Antonio Bartolli por ke alvoki al Etiopio armilfarantojn. Dum lia regado en Etiopion alvenis grupo da mamelukoj, kiuj instruis etiopian kavalerion, aranĝis faradon de sabroj, modernigitaj lancoj, bruliga miksaĵo «nafta», maŝkirasoj kaj aliaj armiloj. Davido sukcese rebatadis atakojn el Adalo kaj postpelis retroirantajn islamanojn laŭ ilia teritorio. En 1403 la etiopia armeo atingis Zejlon kaj okupis ĝin. Dum sia regado Davido la 1-a pilgrimis tra islamaj teroj al Jerusalemo. Ene de la lando li forte subtenadis la monaĥejon Debre-Bizan, kiu multe kontraŭstaris islamanojn. En 1411 li forlasis la tronon, verŝajne influata de monaĥoj. Lia filo Teodros la 1-a (1411—1414) elpaŝis kontraŭ la majstrado de pastraro en pli ol triono de etiopiaj teroj, sed subite mortis.

Dum la regado de Jishak (1414—1429) Etiopion alvenis eŭropaj armilfarantoj kaj ankaŭ egiptanoj. Ili iĝis konsilantoj kaj helpantoj de la imperiestro pri reformado de regadsistemo kaj kolektado de impostoj. Jishak longatempe bataladis kontraŭ Saad ad-Din, kiu finfine estis venkita kaj mortis en insulo apud Zejla. Tamen liaj filoj Mansur kaj Ĝemal ad-Din la 2-a daŭrigis la lukton forme de gerilo. Subtenataj de Zejla, Adeno kaj Jemeno ili okazigis ekspediciojn funden de Etiopio, bruligadis vilaĝojn kaj preĝejojn. En 1424 Mansur estis militkaptita de Jishak, sed Ĝemal ad-Din la 2-a penetris ĝis la rivero Abaj. Fine Jishak pereis en batalo kaj pri kvar sekvaj imperiestroj informoj mankas. Jishak sukcesis konkeri multajn islamajn kaj paganajn reĝlandojn en suda parto de la Etiopia plato, kaj tributigis ilin. Daŭre ribeladis falaŝoj, kies reĝlando troviĝis apud la lago Tana. Dum tiuj ribeloj kristanoj konvertiĝadis en judaismon, post malvenko oni konvertigis ilin reen al kristanismo. Same okazis pri islamana kaj kristana loĝantaro. Tamen en ĉelimaj distriktoj plejparte kreskis kristana influo.

Inter 1429 kaj 1434 regadis kvar imperiestroj, pri kiuj oni scias preskaŭ nenion: Indrijas (1429—1430), Tekle-Marjam (1430—1433), Sirui-Jesus (1433) kaj Amde-Jesus (1433—1434). La lasta mortis pro pesto, kiu portempe haltigis militojn kontraŭ islamanoj. En 1434 la tronon okupis Zera-Jikob, kies infanaĝo pasis en honora malliberigo sur la monto Amba-Giŝen. Li estis sagaca politikisto, lerta diplomato, sciis konservadi unuecon de la imperio sen senĉesa batalado. Li aktive vastigis eksterajn rilatojn, multe sciis pri historio, moroj kaj tradicioj de la etiopiaj popoloj. Ĉefa celo lia estis centraligo de la ŝtata potenco. Li forigis vasalajn dukojn kaj anstataŭigis ilin per siaj gefiloj, kiuj iĝis imperiestraj palatinoj. Poste li forigis ankaŭ ilin kaj ekregis provincojn per speciale nomumitaj oficistoj. Apogilo de Zera-Jikob estis la trupoj de «ŝoa», kiuj obeis nur imperiestron, ricevis konkeritajn terojn kaj estis liberigitaj de impostoj.

Por atingi religian unuecon li persekutis islamanojn, falaŝojn kaj aliajn alikredantojn en sudaj provincoj. Ankaŭ li persekutis herezulojn (stefanitoj, kiuj alvokis al neakiremo kaj apartigo de monaĥaro de la ŝtato) kaj sinkretismuloj, kiuj kaŝe adoris la diojn Desak kaj Dino. Por interpacigi diversajn branĉojn de la etiopia eklezio li reformis religiajn ritojn kaj morojn, postulis unuecon je traktado de dogmoj. En malnovaj kaj randaj provincoj li konstruadis monaĥejojn, oferante al ili terojn, kultaĵojn kaj aliajn havaĵojn. Eble influata de katolikismo, Zera-Jikob propagandis la kulton de Dipatrino, honore al kiu li fondis kelkajn monaĥejojn kaj konstruis belegajn templojn.

En 1445 la vasalaj regantoj de Hadja, Douaro kaj Bali ribelis kaj, kuniĝinte kun la armeo de la adala sultano Ahmed Bedlaj, ekmilitis kontraŭ la imperio. En la batalo ĉe Igube islama armeo estis frakasita, Ahmed Bedlaj mortigita. Tiu venko, kiun oni ordonis festi ĉiumonate, finis la historion de sendependa Jifato kaj por kelkdek jaroj garantiis regadon de la etiopia imperiestro super ĉelimaj provincoj, loĝataj precipe de islamanoj. En norda parto de la lando Zera-Jikob superregis Eritreon. En 1449 proksime de Masaŭa estis fondita la haveno Geraro. La imperiestro establis la novan postenon por speciala palatino «bahir negaŝ» («reĝo de maro») kaj subigis al li ĉiujn vasalojn de la provinco Tigre. En 1464 estis konkeritaj Masaŭa kaj la sultanato Dahlak. Zera-Jikob tenadis rilatojn kun Egiptio kaj aliaj arabaj landoj. Samtempe li sendis diplomatan mision al la papo kaj la reĝo de Aragono, petante ilin venigi al Etiopio metiistojn. Etiopia delegacio ĉeestis Florencan konsilion (1439—1445).

Dum la regado de Zera-Jikob la imperio atingis altan centralizon, sed unueco estis sufiĉe supraĵa. Reformojn akompanis pliiĝo de feŭda subpremado, disrabado de provincoj, krimoj de militsetlantoj kaj ŝtatoficistoj, reprezalioj kontraŭ alipensantoj. La nova rezidejo de la imperiestro en Debre-Birhan, kie li loĝis seninterrompe ekde 1454 ĝismorte, iĝis nur politika, sed ne kultura aŭ ekonomia centro. Komplika ceremoniaro, celanta diigon de la imperiestro kaj de potenco entute, daŭre estis fremda al vasaloj kaj vilaĝanoj.

Post la morto de Zera-Jikob, lia heredinto kaj filo Beide-Marjam (14681478) deklaris vastan amnestion, restarigis tradiciajn postenojn, agnoskis lokajn morojn, kiujn penis elradikigi lia patro. Tamen li daŭrigis la lukton kontraŭ lokaj religiaj kultoj kaj nordan politikon. Mildiginte internan politikan streĉitecon, li sukcesis aldoni kaj kristanigi la provincojn Atronse-Marjam, Doba, Celemt. La reĝo de Adalo Muhamed la 1-a ibn Ahmed propravole agnoskis sin tributanto de la imperiestro. Fine de la regado de Beide-Marjam, Adalo rekomencis okazigi atakojn kaj kristana armeo, sendita kontraŭ ĝi, estis ekstermita.

En septembro 1478 Beide-Marjam estis venenita kaj komenciĝis la lukto por regenta posteno ĉe la juna imperiestro Iskinder (Aleksandr, 1478—1494). Potencon reprenis la unua edzino de la mortinto Romane-Uork, kiun antaŭe deflankigis la bela kaj edukita imperiestrino Ileni (Elena). Romane-Uork regis armeon, akabe seat Tesfa-Gijorgis okupiĝis pri ekleziaj aferoj, gera bituoded Amdu gvidis ŝtatajn aferojn. Verŝajne plenkreskiĝinta Iskinder provis seniĝi je prizorgado kaj do trafis malsukceson kaj estis pereigita dum la ekspedicio kontraŭ ribelaj triboj en 1494.

Por malpleniĝinta trono ekluktis kelkaj grupoj. Parto da feŭdoj subtenis Naod, filon de Beide-Marjam. Aliaj, subgvide de la imperiestrino Ileni subtenis Inko-Israel, fraton de Iskinder. Bituoded Amdu okupis flankon Amde-Cijon la 2-an, junan filon de Iskinder. Venkis Amdu, sed post sep monatoj, en oktobro 1494 Amde-Cijon la 2-a subite mortis, do feŭdoj kaj pastraro surtronigis Naod. Amdu estis ekzekutita (ligita kaj distretita de brutaro).

Dum la regado de Naod (1494—1508) feŭdoj jam estis sufiĉe sendependaj de la imperiestro, ribelaj palatinoj ofte transiradis al islamo kaj subiĝis al Adalo, kie centra potenco estis malpli forta. Tamen Naod kiel klerigita poeto regis sen kruelaj reprezalioj kaj la lando disfloradis. Grandan influon ĉe la kortego havis la imperiestrino Ileni kaj negaŝ de Godĵama — armeestro Uosen-Seged («patro de malriĉuloj», Jediha-Abat). Adalo daŭrigis atakojn, sed ili estis ne tre danĝeraj, same kiel lokaj ribeloj. Naod sukcesis venki la armeon de Adalo kaj aneksis la disputitan provincon Bali.

En 1508 la tronon ekheredis 11-jaraĝa Libne-Dingil, ankaŭ konata kiel Davido la 2-a (1508—1540). Dum tiutempo ekregis Ileni kaj ŝia patrino Uosen-Seged kune kun la patrino de la juna imperiestro Naod-Mogesa. Samtempe en Adalo okazis gravaj perturboj. Pro klimatŝanĝiĝo plioftigis sekegoj, kiuj kaŭzis malriĉiĝon de brutarbredistoj kaj agrikulturistoj kaj translokiĝon norden de somaliaj kaj oromaj triboj. Samtempe la komerco de Zejla kaj aliaj urboj suferis je unuaj batoj de la portugaloj, kiuj atakis islamanajn ŝipojn kaj havenojn. Do malriĉiĝis ĉiuj ligitaj al la markomerco homoj — maristoj, urbanoj, kamelbredistoj, mulbredistoj, ktp. Armeaj trupoj de Naod kaj Libne-Dingil invadis Adalon, pligrandigante damaĝojn. En Adalon penetris sufiistoj, anoj de la islama spiritordeno Kadirija, kiuj predikis ĝihadon kontraŭ kristanoj. Tiuj alvokoj trovis grandan subtenon en subpremitaj popolamasoj.

Lime de la 15-a kaj 16-aj jarcentoj dum la regado de manipuleblaj sultanoj en Adalo ek-regis militestroj emiroj. Ĉe la sultano Muhamed la 2-a (1488-1518) regis la emiro Mahfuz. En 1516 la turkoj okupis Zejla kaj helpis al Mahfuz per liverado de pafarmiloj. La juna imperiestro estis devigita elpaŝi kontraŭ islamanoj. En la batalo ĉe la limo inter Fetegaro kaj Jifato en 1516 la emiro Mahfuz estis venkita kaj mortigita dum la duelo inter li kaj aba Gebre-Indrijas, fortika muta monaĥo.

Reveninte el la ekspedicio Libne-Dingil vaste festis la venkon, festenadis kun konkubinoj, aranĝadis ĉevalkonkurojn. Tamen la maljuna patrino Ileni komprenis gravecon de la islama danĝero. En 15091510 oni sendis en Portugalion la etiopian mision subestre de la armeno Mateŭos. En 1513 li atingis Lisabonon kaj enmanigis donacojn por la reĝo Emanuelo la 1-a. Ileni proponis al la portugaloj sendi al la Ruĝa maro kristanan ŝiparon kaj okazigi dinastian geedziĝon. Tamen la responda misio de la portugala reĝo, alveninta en 1520, disrevigis la imperiestron, kiu konsideris tiun aliancon malgrava kaj deziris ricevi de la portugaloj pli. Do li konsentis nur fordoni al Portugalio kelkajn havenojn en la Ruĝa maro, kiujn li fakte ne havis. En 1521 Ileni mortis, nova etiopa misio sendita al Portugalio ne revenis kaj intertraktado finiĝis.

Post kelkaj ŝtatrenversoj la sultano de Adalo iĝis Abu Bekr la 1-a, filo de Muhamedo la 2-a. Li translokigis la ĉefurbon al Harero. Ĉe li ekregis la emiro Ahmed Gran (Maldekstrulo), kiu akceptis la titolon de imamo kaj edziĝis al Dil-Uonbera, filino de Mahfuz. Ŝi estis belulino kaj malamegis kristanojn, mortigitajn ŝian patron.

En 1525 Ahmed Gran unue venkis la atiopian armeon, kiu invadis Adalon tra Douaro. En 15261527 li denove venkis etiopojn dum sestaga batalo, kaj disrabis Jifaton, samtempe alvo-kante lokajn tribojn al ĝihado. En 1529 la imperiestro mem elpaŝis kontraŭ la imamo. En la batalo ĉe Ŝinbira-Kure li spertis gravan malvenkon, perdinte 15 mil plej bonaj batalantoj. La imamo aĉetis sep kanonojn, reorganizis la armeon kaj akceptis multnombrajn volontulojn el Suda Arabio. En la batalo ĉe Ancokija en 1531 artilerio helpis al islamanoj venki. Pro perfido de feŭdoj la imamo penetris tra trapasejoj de Damoto.

En julio 1531 li forbruligis Debre-Libanos, spiritan centron de la imperio. En la batalo ĉe la monto Busat malvenkis kaj pereis la plej bona etiopa militestro, maljuna Uosen-Seged. En novembro la imamo estis devigita retiriĝi de la monto Amba-Giŝen, kie li alfrontis ardan rebaton de gardistaro. Sed en la boata batalo en la lago Hajk li venkis monaĥojn, kiuj savis siajn vivojn kaj monaĥejon nur per fordono de tuta havaĵo.

Ĝis 1533 islamanoj okupis multajn terenojn: Douaro, Bali, Hadja, Genz, Uoĝ, Uoreba, Fetegar, Jifato, En 1533 Ahmed Gran trairis Tigre kaj Lasta, okupis Lalibelon kaj Aksumon. Libne-Dingil provis rezisti, sed ĉiam spertis malvenkojn. En 1534 dum la nokta batalo ĉe Infiraz la imperiestro denove malvenkis kaj defensivis norden. En 1536-1537 Ahmed Gran disrabis nor-dajn provincojn, venkis regantojn de Celemt, Uoger kaj Dembio, konkeris Begemdiron. En 1538 li proponis al Libne-Dingil pacon kondiĉe de geedziĝa alianco, sed la imperiestro rifuzis tion kaj postkurado renoviĝis. Aŭtune 1539 Libne-Dingil venkis en unu batalo, sed en januaro 1540 la imamo okupis Amba-Giŝen. Do preskaŭ la tuta Etiopia imperio estis okupita kaj aneksiita al Adalo.

En septembro 1540 Libne-Dingil mortis en la rando de sia iama imperio kaj lia filo Gelaudeuos aŭ Klaŭdio (1540—1559) tuj ricevis subtenon de la feŭdoj de Tigre, de kie devenis lia patrino Seble-Uongel. Do milito tuj ŝanĝiĝis. La 7-an de decembro dum batalo kontraŭ la armeo de Gelaudeuos estis venkita kaj mortigita veziro de la imamo Ahmed, post kio la imperiestro ekiris ekspedicien al sudo. Samtempe renaskiĝis la antaŭa alianco de Etiopio kaj Portugalio. En julio 1541 en la haveno Arkiko surbordiĝis taĉmento el 400 musketistoj subestre de Cristóvão da Gama, la filo de Vasco da Gama. En 1542 Bahir Negaŝ, reganto de la ĉemara provinco Jishak, eskortis ĉi regimenton al Debre Damo. Unuiĝinta etiopo-portugala armeo eniris Tigrajon kaj komencis elpurigi la provincon Simeno de la falaŝoj, kiuj estis aliancanoj de la imamo. Baldaŭ la norda armeo de islamanoj estis frakasita, en sudo Gelaudeuos atingis Ŝoa kaj de tie komencis ofensivon funden de islamanaj teroj.

Ahmed Maldekstrulo ricevis taĉmenton el Jemeno kun 10 kanonoj kaj en aŭgusto 1542 venkis portugala-etiopian armeon. Cristóvão da Gama estis kaptita kaj ekzekutita. Sed alveninta Gelaudeuos kuniĝis kun restoj de la frakasita armeo, en novembro 1542 venkis islamanojn kaj komencis militon en Dembio. La 22-an de februaro 1543 apud la monto Zentera la imamo Ahmed pereis dum batalo, lia armeo diskuris. Tutaj provincoj subiĝis al la imperiestro kaj nur en sud-oriento islamanoj daŭre forte rezistis. Malsato helpis al estingiĝo de ĝihado. En 15451548 etiopanoj kaptis Douaron, en 1548 atakintaj islamanoj estis rebatitaj, Fanuel venkis jam en la teritorio de Adalo.

Dum la posta regado de Gelaudeuos komenciĝis restarigo de mastrumado, urboj kaj monaĥejoj. Sed en 1557 la turkoj okupis la havenon Masaŭa kaj la portugaloj ne plu efike helpis. En 1559 Gelaudeuos denove atakis Adalon kaj dum kvin monatoj disrabadis ĝin. Sultano de Harero ne subiĝis kaj sendis armeon subestre de Nur ibn Muĝahid, nevo de Ahmed Gran. Tiu denove anoncis ĝihadon kaj la 23-an de marto 1559 en batalo kontraŭ li pereis Gelaudeuos kaj ĉiuj liaj altranguloj. post tio Hareron trafis malsato kaj sekego, kiuj daŭris tri jarojn. Islamanoj opiniis, ke tion kaŭzis la kapo de Gelaudeuos, starigita sur la trabo ĉe urba pordego. Ĝenerale la milito tre malbone efikis al ambaŭ landoj. La civilizo de Adalo pereis dum sekvaj cent jaroj. Ĝiaj urboj velkis, la ŝtato disfalis, de sudo premadis la paganaj oromoj, kiuj enloĝigis grandan parton de la Etiopia imperio kaj enkliniĝis inter ĝi kaj Adalo, okupinte plejparton da pridisputataj teritorioj. La iam centra provinco Ŝoa nun estis ĉe la suda rando de la ŝtato. Batalado kontraŭ la oromoj tute okupis islamanojn kaj kristanojn.

La imperiestro Minas (1559—1563), frato de Gelaudeuos, tutan sian regadon bataladis kontraŭ opoziciaj altranguloj kaj pastraro, ribeloj de la falaŝoj kaj dobaoj. Ankaŭ li subpremis la ribelon de bahir negeŝ Jishak, palatino de Tigrajo. Jishak prezentis sinsekve du pretendentojn pri la imperiestra trono — Tezkaro-Kal kaj Fasiledes. Li faris aliancon kun jezuitoj (promesante al ili akcepti union kun la Katolika eklezio), la turkoj (al kiuj li donis parton de la marbordo de nuna Eritreo) kaj Harero. En 1563 Minsa mortis en sudo dum la ekspedicio kontraŭ la oromoj. Hamelmal, la nevo de Libne-Dingil, ricevis subtenon de parto da feŭdoj. Sed la imperiestrinoj kaj gvardio deklaris la imperiestro la 13-jaran Serce-Dingil, filon de Minas, kiu okupis la tronon post milita interpuŝiĝo. Hamelmal ricevis Goĝamon kaj baldaŭ mortis. Fasiledes, pretendento el Ŝoa, tuj subiĝis al la juna, malforta, sed tre saĝa imperiestro.

Serce-Dingil (15641597) montris sin unu el plej grandegaj reĝoj-batalantoj de Etiopio. Li preskaŭ seninterrompe bataladis kaj kolektadis tributon. En 1577 ĉe la rivero Uabili venkis la hareran sultanon Muhamedon la 4-a, kiu subtenis Jishakon. Por tio trupoj de la oomoj disrabis Hareron kaj ĝia ĉefurbo estis traslokigita al la oazo Ausa, ĉe malsupra fluo de la rivero Avaŝ, kaj la lando mem velkis. En 1578 Serce-Dingil faris decidan baton kontraŭ Jishako kaj liaj turkaj aliancanoj — unue en Intioĉu, post ĉe Adi-Koro. Jishako kaj turka paŝao peeis, la imperiestro iris lian rezidejon Dibarua. Serce-Dingil aneksis Hamasenon kaj apenaŭ kaptis de la turkoj Arkikon. En 1589 la turkoj estis devigitaj paciĝi kaj la imperiestro nuligis la titolon bahir negeŝ. En sud-okcidento Serce-Dingil subigis la kelkajn popolojn: guragojn, hadjojn, kambatojn, kulojn, boŝojn, kafojn kaj aliajn. Li kristanigis ilin kaj disloĝigis inter ili amharajn militistojn kaj pastrojn. Tamen la oromoj daŭre ofensivis, la turkoj detenis la havenojn Masaŭa kaj Arkiko en Eritreo, portugalaj jezuitoj intrigis inter etiopaj altranguloj.

En 1597—1607 ekflamis lukto pri heredrajto inter Ze-Dingil (nepo de Minas), Susnijs (filo de Fasiledes) kaj Jaikob (bastardo de Serce-Dingil). Ĉiuj tri volis malfermi Etiopion por jezuitaj misioj, dum konservemaj altranguloj strebis izoli ĝin de la fremda influo. La eblaj imperiestroj revis pri centraligo de povo, do konsideris ideala eŭropan modelon de absoluta monarkio. Zera-Jikob en la 15-a jarcento apelaciis je tio al aksuma tradicio. Posteuloj ligis tion al okcidenteŭropa tradicio, do katolikismo. Samtempe ili strebis akiri modernajn teknologiojn, allogi eŭropajn armilfarantojn kaj aliajn metiistojn. La imperiestro Jikob (1597—1603, 1604—1607) permesis al la jezuitoj establi lernejojn, inkluzive de ĉe la kortego. Li estis eksigita kaj ekzilita de nobeloj.

Tamen la nova imperiestro Za Dengel (1603—1604) rekte proponis al la hispana reĝo Filipo la 3-a fari aliancon kontraŭ la turkoj kondiĉe de subiĝo de la Etiopa eklezio al Romo. Li eĉ pli severe luktis kontraŭ herezoj. En 1603 li subpremis la ribelon de amharaj altmontaraj kamparanoj, inter kiuj disvastiĝis la instruo de Ze-Kristos, deklarinta sin Jesuo Kristo. Memdeklarinto estis ekzekutita ĉeeste de Ze-Dingil, postaj ribeloj de liaj sekvantoj ankaŭ estis subpremitaj. Tamen militaj kaj impostaj reformoj de la imperiestro tuŝis ankaŭ privilegiojn de palatinoj. En 1604 ribelintaj feŭdoj frakasis en Dembio armeon de la imperiestro, mortigis lin kaj pendumis lian korpon je arbo. La reveninta al la trono Jikob en 1607 pereis kune kun abune (eklezia ĉefo) en batalo kontraŭ Susnijos.

Susnijos (Sisinio, 1607—1632) humiligis feŭdajn kaj kampanajn ribelojn, venkis la agaŭojn kaj falaŝojn kaj sukcesis malfortigi influon de ekleziuloj kaj la monaĥoj de la branĉo kibat. Li konfiskis terenojn de kelkaj monaĥejoj, transdoninte ilin al la oromoj, el inter kiuj li varbis militistojn.

En la 17-a jarcento islamaj landoj ne plu minacis al Etiopio. Do lokon de Adalo parte okupis la sudana ŝtato Senaro. De tiam trans ĝin oni transportis al Etiopio varojn el Egiptio, trans ĝin veturadis vojaĝantoj kaj ambasadoroj. En 1607 Etiopion vizitis la eksigita en Senaro sultano Abd al-Kadir la 2-a, kiu agnoskis sin vasalo de la imperiestro. Tio sekvigis longdaŭran konflikton kun ambaŭdirektaj atakoj.

En 16211632 Susnijos kaj parto da liaj proksimuloj kaŝe akceptis katolikismon. La mitropolito Simon eksciis pri tio kaj alvokis la popolon ribeli. Rezulte de la estiĝinta enlanda milito la imperiestro venkis — helpe de la eŭropanoj kaj oromoj. Simon pereis en batalo. En 1628 la Susnijos anoncis eklezian union kaj denove ekflamis la enlanda milito inter katolikoj kaj monofiziuloj. Ĝi disvastiĝis tra la preskaŭ tuta lando. Finfine en 1632 Susnijos demisiis, transdoninte la tronon la filo Vasilid (Fasiledes, 1632—1667). En la nova (ekde 1636) ĉefurbo Gondero estis aranĝita eklezia kunveno, kiu restarigis malnovan ordon kaj subiĝon de la Etiopa eklezio al Aleksandrio anstataŭ Romo. La jezuitoj estis ekzilitaj al Tigre. Dum la regado de Vasilid eĉ aperis la plano pri kontraŭeŭropa koalicio, konsistonta el Etiopio, Adalo, Senaro, ŝtatoj de Suda Arabio, la Osmana imperio kaj Mogola Imperio. Realigi ĝin provis la armenoj kaj centrazianoj, kiuj havis fidelon de la imperiestro. Malfermante Etiopion al la eroŭpanoj, li ne strebis izoli ĝin. Do kvankam katolikaj misiistoj forlasis la landon, la islamanoj kaj falaŝoj daŭre libere sekvis siajn religiojn.

Religiaj militoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 17-a jarcento en la etiopa pastraro formiĝis la du ĉefaj grupoj: ŝoana — touahdo (modera monofizidismo) kaj goĝama-tigrea — kibat (fervora monofizidismo) kun la centro en Debre-Uork. Post forpelo de katolikoj dum la regado de Vasilid, lukto inter ĉi grupoj iĝis la ĉefa motoro de interna politiko. Ĝi daŭris en de tempo al tempo okazigitaj ekleziaj konsilioj, ĉe la kortego kaj fojfoje estigis ribelojn kaj renversojn de imperiestroj, subtenintaj venkitan grupon.

Ekde regado de Jikob la imperiestroj loĝis precipe en Dembio. Vasilid konstruis por si belegan rezidejon en Gondero. Do la centro de politika vivo translokiĝis el Ŝoa norden kaj iama ĉefurbo iom post iom transformiĝadis en enklavon de etiopa-semida (amhara kaj argoba) kristana loĝantaro ĉirkaŭita de la oromoj. Ankoraŭ dum la milito kontraŭ la sultano Ahmed Gran tie setlis Jikob, filo de Libne-Dingil. De lia filo Sigiuo-Kal spuris sian devenon lokaj reĝoj de Ŝoa ĝis la 20-a jarcento. Al ĉi dinastio apartenis ankaŭ la Meneliko la 2-a.

La filo de Vasilid, Johan aŭ Johanis la 1-a (16671682) eldonis en 1668 la edikton, kiu malpermesis al islamanoj posedi terenojn kaj loĝi en samaj vilaĝoj kaj urbaj kvartaloj kun kristanoj. La edikto ne estis totale observata, do post dek jaroj ĝi estis reeldonita. Samaj limigoj estis starigitaj por la falaŝoj. En la konsilio de 1681 estis deklarita la anatemo kontraŭ sekvantoj de kibat, poste kelkfoje ripetita. La unuaj gonderaj imperiestroj – Vasilid, Johanis la 1-a, Ijasu la 1-a Granda (ankaŭ nomata la Pli Aĝa; 1682-1706) kaj Tekle-Hajmanot estis adeptoj de touahdo.

Ijasu la 1-a estis lasta imperiestro, kiu penis centraligi kaj reformi administradon. Li anstataŭigis palatinojn de ĉefaj provincoj kaj plej altajn ekleziulojn. Post tio li establis la konstantan konsultiĝan organon — mikir-bet (konsilio de altranguloj). Dum ĝiaj kunsidoj altranguloj devis elpaŝi laŭorde – de mapli al plej gravaj, kaj fine diris la imperiestro mem. Tio malpliigis gravecon de ekleziuloj profite al la tigraja feŭdalo Mikael Suehul, kiu ĝis sia morto en 1784 havis decidan influon en la politika vivo.

Ijasu la 1-a provis ankaŭ pliordigi kolektadon de komercaj impostoj por defendi interesojn de komercistoj kaj la ŝtato. Administradon de komerco li ordonis al du «negociistaj ĉefuloj» (negaderas) — armeno kaj egiptano. Oni faris komercan interkonsenton kun turka naibo, reginta en Masaŭa kaj Arkiko (turka kolonio Habeŝ). Por plifortigi sian potencon la imperiestro aranĝis ankaŭ ekspediciojn kontraŭ Simen kaj Tigrajo, denove submetigis eritreajn provincojn (Keren, Haba kaj aliaj), faris du ekspediciojn al Ŝoa.

Per edziĝo al filino de reganto de Hamaseno li eĉ pli alligis tigrajajn feŭdojn al sia reĝimo. La ĉefa problemo restis atakoj de la oromoj. Ijasu la 1-a multfoje rebatadis ilin, en 1699 en batalo kiun li partoprenis pereis la oroma tribestro Dilamo. Iel ajn danke al la plifortiĝo de ŝtata potenco dum la unua duono de la 18-a jarcento Etiopio spertis kulminan prosperon.

Kiam Ijasu la 1-a eksciis pri ribelo de sia filo Tekle-Hajmanot la 1-a (1706—1708) li abdikis kaj foriris al unu el insuloj en la lago Tan. Eksciinte en 1706, ke la filo akceptis kibat, Ijasu anatemis lin, sed estis murdita laŭ la ordono de la nova imperiestro. En 1707 eklezia konsilio denove malakceptis kibat. Sed Tekle-Hajmanot la 1-a venkis kontraŭulojn ĉe Jibaba, sur la suda bordo de la lago Tan. Tamen en 1708 li mem enigme pereis dum ĉasado de bubaloj.

Lin sekvis la frato de Ijasu la 1-a — Teuoflos (Teofilo) (1708—1711), kiu estis surtronigita de beĝirond (kameristo) Jostos (Just), ricevinta pro tio la ras-titolon. Teuoflos oficialigis kibat. En 1711 Jostos, kvankam ne apartenanta al la Salomonidoj, kaptis la tronon. Li pasigis la tempon amuzante kaj ĝojante ĝis en 1715 estis strangolita aŭ venenigita de la filo de Ijasu la 1-a — David la 3-a (1715—1721). Jostos kaj David subtenadis kibat, kaj en 1720 David kruele buĉis monaĥojn, kiuj estis adeptoj de touahdo. Responde al tio Abije, reganto de Ŝoa rifuzis pagi tributon kaj aŭbmetiĝi al la imperiestro. De tiam Ŝoa fakte sendependiĝis.

La energiplena imperiestro Bekafa (1721—1730), frato de David la 3-a, estis lasta sendependa imperiestro de la gondera periodo. Lia regado plenplenis je altrangulaj komplotoj kaj atencoj kontraŭ monarĥo, provoj surtronigi aliulojn, oftaj ŝanĝoj de korteganoj kaj militestroj. Samtempe daŭris ekonomia prosperado. Bekafa alvenigis el Eŭropo metiistojn, lia edzino Mintiuab famis kiel belulino kaj favorantino al literaturo kaj artoj. Ŝi fakte regis ĉe la filo de Bekafa — Ijasu la 2-a (1730—1755), disdoninte plej altajn ŝtatpostenojn al siaj parencoj kaj kuzoj el la popolo kuara. Tribestroj de kuaroj kaj oromoj ĉiam pli influis la ŝtatan politikon. Dum la regado de Ijasu la 2-a disfloris la kultura vivo kaj speciala edikto stimulis lernadon.

Familiaj konfliktoj estigis en 1755 venenigon de Ijasu la 2-a, kion faris filino de lia kuzo, dronigita de la imperiestro pro amorligo al Mintiuab). En 1756—1771 plej fortajn poziciojn havis tigraja palatino, ras Mikael Siul, sperta politikisto kaj bona militestro. Li fakte deprenis la potencon de la imestro Ijoas (1755—1769) kaj luktis kontraŭ konkurantaj feŭdoj el kuaroj kaj oromoj. En 1769 ribelis Fasil, guberniestro de Damoto. La imperiestro ne atakis lin kune kun ras Mikael kaj tiu memstare venkis ribelulon. Dum batalo senditoj de la imperiestro provis murdi Mikaelon. Do li okazigis kunsidon de ĉiuj altranguloj kaj sciigis al ili tion. Fine la imperiestro estis kondamnita al strangolo per muslina ŝalo.

Mikael forsendis al monaĥejo la imperiestrinon Mintiuab, kiu esperis konservi sian parton de la potenco. Surtronigis li la fraton de Bekafa — Johanis la 2-a, kiu havis jam 70 jarojn kaj tutan sian vivon trapasigis disputante en Uohni-Amba (montara fortikaĵo, en kiu tiam vivis subgarde anoj de la imperiestra familio — anstataŭ de Amba-Giŝen). Johanis la 2-a estis surtonigita kontraŭvole kaj publike demonstradis maldeziron al regado. En decembro 1769 li estis venenigita kaj la tronon okupis lia 15-jara filo Tekle-Hajmanot la 2-a. Do 1769 estas konsiderata jaro, kiam Etiopio fine disfalis je apartaj princlandoj.

Tekle-Hajmanot la 2-a tre subtenis unuigajn planojn de raso Mikael, sed ties krueleco forpuŝis multajn homojn de li. En 1770 raso Goŝu el Amĥaro kaj komandestro de la avangarda taĉmento (deĝazmaĉ) Uond el Lasta antaŭenpuŝis Susnijos, nepon de Ijasu la 2-a. Sed la 40-milkapa armeo de Tekle-Hajmanot kaj raso Mikael venkis ilin, okupis Gonder kaj dronigis la ribelon en sango. En 1771 okazis nova ribelo en Begemdir, ribelantoj sieĝis Gonder. Sude de la ĉefurbo, apud Siberkuazo la armeo de Mikael, kiu estis malpli granda, retiriĝis. Mikael estis kaptita kaj supozeble mortigita. Nome de la imperiestro ekregis Uond kaj Goŝu. Kelkajn jarojn poste Tekle-Hajmanot provis kapti la potencon. Li arestis Goŝu, sed la gvidata de Uond armeo liberigis lin. Tekle-Hajmanot estis forsendita al Ualdiba, kie li mortis post kelkaj monatoj en 1777. Post mallongdaŭra regado de la manipulebla imperiestro Selomon la 2-a (1777—1779), kiu estis filo de David la 3-a, la tronon okupis Tekle-Gijorgis la 1-a (1779—1784), frato de Tekle-Hajmanot la 2-a. Li apogis sin sur rasojn Damot kaj Tigre kaj penis haltigi kreskon de la feŭdisma disiĝo. Oni nomas lin «la lasta imperiestro». Tamen ĉiuj feŭdoj jam memstariĝis, ili alproprigadis kolektitajn impostojn dum la imperiestra buĝeto malpleniĝis. En 1784 li abdikis.

Tiutempe en Etiopio konturiĝis kvar grandaj regionoj, en kiuj estiĝis lokaj dinastioj. La unua estis Ŝoa, kie la Solomonidoj sukcesis deteni realan potencon — tie regis Asfa-Uosen (17751808). La dua regiono estis Tigrajo kaj Simen-montaro, kie disvastiĝis aparta versio de la religia movado kibat, sur kiu baziĝis la tigraja separatismo. Post disfalo de la imperio konfrontiĝo inter kibat kaj touahdo ne plu aktualis. La tria regiono estis Goĝamo, kie lokaj amĥaraj feŭdoj (fine de la 18-a jarcento tio estis ras Hajlu kaj lia filo ras Merid; en la unua duono de la 19-a jarcento deĝaĉi Zoude, liaj filo Goŝu kaj nepo Biru) strebis sendependiĝon. La kvara regiono estis la ĉefurbo, kie en 1784 la tronon kaptis ras Ali la Granda, filo de la baptita gvidanto de jeĝu-oromo Guangul kaj filino de la reganto de la provinco Lasta. Li aplombis esti posteulo de la araba ŝejĥo Umar. Dum preskaŭ 70 jaroj anoj de la familio Seru-Guangul regis Gonderon kaj grandparton de Etiopio, apogante sin sur taĉmentojn de la oromoj kaj agaŭoj. Potenco de imperiestro iĝis preskaŭ tute simbola, tamen lukto por ĝi nur plifortiĝis.

Kontraŭ Ijasu la 2-a (17841788) elpaŝis la raso Gebre-Meskel, subtenata de Beide-Marjam. Aliaj feŭdaj grupoj havis siajn pretendentojn, en 1788 entute kvar: Ijasu la 3-a, Beide-Marjam, Tekle-Hajmanot, Tekle-Gijorgis. En 1788 mortis Ali la Granda, la tronon prenis la imperiestro Beide-Marjam (1788—1789). Samtempe estis deklarita la imperiestro Hizkijas, en 1789 denove estis deklarita Tekle-Gijorgis la 1-a (1789—1794). Aligaz (1788—1793), frato kaj sukcedinto de Ali la Granda, batalis kontraŭ la feŭda koalicio, kies celo estis preventi potenciĝon de la oromoj. Poste en Gondero regis la du onkloj de la Ali la Granda — Asrat (1793—1795) kaj Uolde-Gebriel (1795—1799), kies regadon markis plena ĥaoso kaj degenerado. Tiutempe imperiestroj estis Tekle-Gijorgis la 1-a (1789-1794, 1794-1795, 1795-1796, 1798-1799, 1800), Hizkijas (1794), Beide-Marjam la 2-a (1795), Selomon la 3-a (1796—1797), Jioas la 2-a (1797—1798), Selomon la 4-a (1799), Dmetrios (1799—1800 kaj 1800—1801). Finfine, ĉe la limo de la jarcentoj la raso Merid el Goĝam portempe kvietigis la landon, bridis feŭdojn, likvidis bandojn de rabistoj kaj dizertintoj. Li estis estimata de kamparanoj, sed malamata de feŭdoj. En laŭvica milito li pereis kaj feŭda lukto renoviĝis.

En 1799—1825 en Gondero regis la raso Gugsa, kiu surtronigis la imperiestron Iguale-Cijon (1801—1818), filon de Hizkijas. Li apogis sin sur grandegan armeon 120-milkapan. En 1805 li frakasis la rason Gebre el Simen, do restis sola pova malamiko — la raso Uolde-Silase, maljuna reganto de Tigrajo. Post lia morto en 1816 Gugsa iĝis plenpova mastro de Etiopio. Li, same kiel liaj sukcedontoj, regis Begemdir, Uolo, Delantu, Agou, Lastu kaj Jeĝu, sed ne Tigrajon kaj Ŝoa. Li estis estimata pro siaj provoj solvi etnajn kaj religiajn kverelojn. Gugsa surtronigis ankaŭ la imperiestrojn Ijoas la 3-a (1818—1821) kaj Gigar (18211826, 1830).

La raso Jimam (1825—1827), filo de Gugsa, regis nome de la imperiestro Beide-Marjam la 3-a (1826—1830). La raso Marje, frato de Jimam, (1827—1831) post kelkaj militiroj subigis Goĝam kaj Simen. Tamen deĝazmaĉ Sebagadis, saĝa kaj sukcesa reganto de Agame, ne agnoskis lian potencon en sia teritorio. Dum regado de la imperiestro Ijasu la 4-a (1830—1832), en januaro de 1831, la raso Marje kaj deĝazmaĉ Uibe el Simen venkis Sebagadis ĉe Maj-Islamaj, apud rivero Tekeze. Sed alvenis deĝazmaĉ Hagos, filo de Sebagadis kaj en batalo kontraŭ li Marje pereis, same kiel Hagos. Tiun situacion profitis Uibe, kiu kaptis tutan predon kaj baldaŭ okupis Tigrajon, kiun li regis ĝis 1855.

Lia sukcedinto la raso Dori regis tri monatojn en 1831. Lin sekvis Ali la Malgranda, nevo de Gugsa; li estas konsiderata plej grava reganto el la dinastio Seru-Guangul. Ali la Malgranda regis de 1831 ĝis 1855 kaj ĝia rezidejo estis Debre-Tabor. Li manipulis kelkajn imperiestrojn: Gebre-Kristos (18321838), Sahle-Dingil (1838—1842 kaj 18511855) kaj Johanis la 3-a, filo de Tekle-Gijorgis la 1-a (1842—1851). Ali la Malgranda devis toleri sendependecon de la gravaj aristokratoj kiel Goŝu en Goĝam, Biru en Damot, Uibe en Tigrajo. Fakte sendependa estis Sahle-Silase en Ŝoa (18131847), kiu evoluigis ekonomion, subtenis arton kaj en 1840 deklaris la ŝtata religio touahdo. Dum la feŭdaj militoj Ŝoa, forbarita de la fortaj oromaj triboj, ne partoprenis batalojn kaj prosperis.

Komence de la 1840-aj jaroj plifortiĝis ras Uibe el Tigrajo, kiu estis aliancano de la turkoj kaj ricevis de ili multe da pafarmiloj. En 1841 li decidis kapti la tronon, en januaro 1842 okupis Debre-Tabor kaj en februaro apud tiu urbo frakasis armeon de Ali la Malgranda. Sed la kuraĝa militestro de la venkita Ali la Malgranda, Aligaz kolektis restintajn militistojn, subite atakis la venkintojn, kiuj festenis en la urbo sian venkon, kaj disbatis ilin, Uibe estis kaptita kaj subiĝis al Ali la Malgranda.

En la 19-a jarcento en Etiopio plu ekzistis la hejma sklaveco, restaĵoj de la gento-triba ordo. Agrikulturistoj servutis en la teroj de feŭdoj kaj de la eklezio, fordonadis grandan parton de rikolto aŭ brutaro. Krome ili pagis impostojn kaj plenumis devigajn taskojn, ekzemple dirgo — devo manĝigi preterveturantajn ŝtatoficistojn, aristokratojn, militistojn kaj vojaĝantojn, kiuj havas specialan dokumenton.

La feŭda disiĝo estis tiom grava, ke pluraj princlandoj nomiĝis reĝlandoj. Regantoj de Anglio kaj Francio foje faris «amikajn kontraktojn» kun apartaj princoj, promesante milithelpon en lukto kontraŭ najbaroj. Do plej urĝa tasko de la centra registaro estis reunuiĝo de la lando.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

Finfine unuiĝon de Etiopio grave akcelis deĝazmaĉ Kasa, filo de malgranda feŭdo el Kuaro, nord-okcidente de la lago Tana. En junaĝo li militservis kiel ordinara soldato (aŝker) kaj en 1842 formis en Kuara la milittaĉmenton el vagantaj rabistoj kaj malkontentaj malriĉuloj. En 1846 li kaptis Dembija. Kasa sukcesis frakasi la imperiestran armeon, senditan kontraŭ li kaj venkis la egiptan armeon, invadintan de Sudano. Menen, patrino de Ali la Malgranda, sendis kontraŭ li plian armeon, sed ĝi estis same disbatita en 1847. Kasa okupis Gonderon, kaptis Johanis la 3-a kaj Menen, kaj edziĝis al ŝia nepino Touabeĉ. En novembro 1852 en batalo kontraŭ Kasa pereis deĝazmaĉ Goŝu, en aprilo 1852 en Dembija Kasa supervenkis Ali la Malgrandan, en majo li forbruligis Debre-Tabor. La 28-an de junio li gajnis decidan batalon apud Ajŝale, post kio Ali la Malgranda kaŝis sin en Jeĝu, kie li mortis en 1866.

Kasa unuigis la tutan Centran Etiopion. Lia lasta rivalo estis Uibe, reganto de Tigrajo, en kies kortego loĝis abune Slama la 3-a. La 4-an de februaro 1855 en Deresege (provinco Simen) Kasa frakasis lian armeon kaj kaptis Uibe, kiu mortis kiel kaptito en 1867. Tio finis la «epokon de princoj» (1784—1855). La 7-an de februaro 1855 Kasa deklaris sin imperiestro Teodros la 2-a. Samjare li subigis Uolo. En oktobro 1855 Kasa invadis Ŝoa, kies reganto Hajle-Melekot subite mortis, lia armeo estis venkita, lia 12-jara filo Sahle-Marjam (estonta Menelik la 2-a) estis kaptita kaj loĝis kiel honora kaptito en forteso Mekdele.

Teodros la 2-a (18531868) estis aktiva reformanto, sed li ne sukcesis dum sia regado tute likvidi fortan disiĝon de la lando. Unue li estis populara, formis regularan armeon 150-milkapan, aranĝis armilproduktadon, inkluzive de artilerio. Oficiroj kaj soldatoj de la armeo unuafoje en la historio de la lando ricevis salajrojn. Teodros la 2-a subpremis banditojn, nuligis plejparton de doganimpostoj, reduktis kvanton de la internaj doganejoj. Li malpermesis sklavkomercon (rilate kristanojn), malobeintoj riskis perdi sub hakilo dekstran brakon kaj maldekstran kruron. La imperiestro estis deklarita ĉefa juĝisto, nur li rajtis fari mortoverdiktojn. Estis konstruitaj multaj vojoj. Pluraj eŭropaj teknikistoj kaj metiistoj alvenis Etiopion, invititaj de la registaro. Impostoj de agikulturistoj estis reduktitaj, ŝtataj enspezoj estis unuigitaj sub la registara povo.

Feŭdoj plurfoje ribelis kontraŭ la imperiestro, sed estis ĉiam pli severe subpremataj. De 1855 ĝis 1857 okazis 17 atencoj kontraŭ Teodros la 2-a, kiujn sekvis kruelaj reprezalioj.

Militistoj en Abisinio en la komenco de la 19-a jarcento.

Reganto de Tigrajo, Vubije luktis por aŭtonomeco de sia provinco. Plej danĝera estis la ribelo de lia nepo, deĝazmaĉ Negusije en 1855. Li deklaris sin reĝo de Tigrajo kaj sendis armeon por kapti Gonderon. Esperante ricevi helpon de Francio, li akceptis katolikismon. Feŭdoj subtenis lin. En 1861 li estis venkita de la imperiestro apud Sagamo, proksime de Aksumo.

En 1860 kun granda peno estis subigita la ribelinta Ŝoa, poste ribelis aristokratoj Gared kaj Biru-Hajlu. La lasta fortikigis la insulojn de la lago Tana, sed Teodros la 2-a supervenkis lin, konstruinte floton. En 1864 abune Salam la 3-a, kiu anatemigis la imperiestron, estis enprizonigita kaj poste mortis tie. Samtempe la imperiestro ordonis al ĉiuj falaŝoj kaj islamanoj akcepti kristanismon, ĉar alikaze ili estos konsiderataj ribeluloj.

En 1854 li faris intertrakton kun la eklezio, laŭ kiu oficiala religio iĝis ekstrema monofizidismo — kibat-kara, disvastiĝinta dum la regado de Ijoas. En 1855 komenciĝis persekutado de katolikoj. Unue oni subpremis nur religiajn movadojn, ligitajn al la ideoj de separatismo. Tamen poste la imperiestro pli engaĝiĝis en ideoj de la idea unuiĝo, postulo de la deviga kristaniĝo plifortigis malamon al la centra registaro. Militiroj kontraŭ ribelintaj feŭdoj sekvigis pliajn impostojn, bruligitajn kampojn kaj vilaĝojn, rabadon de vilaĝanoj. Finfine la imperiestro perdis popularecon en la popolo.

En la ekstera politiko Teodros la 2-a estis suspektema rilate eŭropanojn. Kiam oni petis lasi misiistojn alveni Etiopion, la imperiestro nee respondis: «Mi bone konas taktikon de la eŭropanoj. Kiam ili volas kapti orientan ŝtaton, ili unue sendas misiistojn, poste konsulojn por protekti misiistojn, poste batalionojn por protekti konsulojn. Mi ne estas iu hinda raĝo por esti primokota tiele. Mi preferas tuj alfronti batalionojn».

Unue Teodros la 2-a amikece rilatis al Britio kaj en 1855 proponis al ĝi deflankigi la Nilo-fluon por endanĝerigi Egiption kaj liberigi Jerusalemon. Per tio li esperis allogi Brition por helpi lin rehavigi havenojn ĉe la Ruĝa maro, okupitajn de Egiptio en 1847. Sed li apenaŭ komprenis la kurantan mondopolitikon, interalie la Krimean militon, en kiu kristanaj okcidentaj ŝtatoj kune kun islamanoj batalis kontraŭ la kristana Rusia imperio. Samtempe la brita politiko ĉiam pli favoris al la Otomana imperio kaj malpli al la memstarema etiopia imperiestro. Britoj instigis feŭdojn al ribeloj kontraŭ la «tirano». En 1862 li sendis laŭvican leteron al reĝino Viktoria, sed ne ricevis respondon. Samtempe Britio rifuzis alvenon de la etiopiaj pilgrimantoj al Jerusalemo. Kiam en 1864 la imperiestro finfine ricevis la nuran formalan respondon, li tre koleriĝis, do arestis ĉiujn eŭropanojn, inkluzive de brita konsulo Charles Duncan Cameron, kio grave ofendis Brition.

Ekde 1863-1864 reprezalioj de Teodros la 2-a aparte plifortiĝis, li iĝis tre suspektema, liaj reformoj ne plu havis subtenon. Sahle-Marjam fuĝis el Mekdele kaj kaptis la potencon en Ŝoa. En Lasta pretigis ribelon uag ŝum Gobeze, en Tigrajo la samon faris deĝazmaĉ Bezibiz-Kasa, posteulo de Mikael Siul. En 1865 la imperiestro regis nur Begemdir, Uolo, Delanta kaj kelkajn aliajn landopartojn. En 1866 Gobeze atakis lian teritorion kaj okupis Adua. En aŭgusto 1867 Britio decidis militi kontraŭ Teodros la 2-a, militestro estis nomumita Robert Napier, kiu jam havis sperton pri subpremado de la Tajpinga ribelo kaj la ribelo de Sipajoj. La 21-an de oktobro 1867 la 60-milhoma brita korpuso surteriĝis en Eritreo apud Masaŭo, komenciĝis la Brita-Etiopa milito. Oficiale estis deklarite, ke celo de la milito estas ne okupacio de Etiopio aŭ pretendo pri ies feŭdaj rajtoj, sed nur la liberigo de la ostaĝitaj eŭropanoj. Pro tio britoj preskaŭ ne alfrontis reziston de la etiopiaj feŭdoj.

La alianco kun plej gravaj feŭdoj kiel Gobeze (heredanto de Lasta, estonta imperiestro Tekle-Gijorgis la 2-a) kaj Bezibiz-Kasa (estonta imperiestro Johanis la 4-a) garantiis al la britoj sekurecon sur vojoj kaj en ariergardo. Kontraŭ tio Robert Napier disdonis al siaj etiopiaj aliancanoj multe da armiloj kaj mono. La imperiestra armeo ŝrumpis de 80 al 15 homoj, li regis nur Debre-Tabor, fortreson Mekdele kaj ĉirkaŭaĵojn de la lago Tana. La 10-an de aprilo 1868 en la batalo ĉe Aroge, inter Mekdele kaj rivero Beŝilo, la 2-mila brita taĉmento tute frakasis la 4 ĝis 7-milan avangardan armeon de Teodros la 2-a. Etiopoj perdis duonon de la armeo, britoj havis 2 mortintojn kaj 18 vunditojn. La imperiestro komprenis, ke li ĉion perdis, provis foriri tra Uolo, sed estis blokita de la armeo de princino Uorkit, kies filo estis ekzekutita post longdaŭra malliberigo en Mekdele. Teodros la 2-a provis interkonsenti kun britoj, sed estis rifuzita. La 13-an de aprilo post mallonga sturmo ili okupis Mekdele, nur 10 britaj soldatoj estis vunditaj. Teodros la 2-a mortpafis sin por ne esti kaptita. Britoj disrabis Mekdele kaj la 18-an de aprilo retiriĝis, preninte kiel ostaĝon la imperiestran kronon, 7-jaran filon Alemajeha kaj kolekton de manuskriptoj.

Mapo de Abisinio (Etiopio) en la 19a jarcento.

Malgraŭ la malvenko de Teodros la 2-a, unuigaj tendencoj en Etiopio supervenkis kaj liaj plej povaj rivaloj tuj ekkonkuris pri la supera potenco en la lando. Antaŭ foriri, britoj lasis multe da armiloj al Bezibiz-Kasa, dum Mekdele estis transdonita al Gobeze. Jam en 1868 Gobeze forigis reganton de Dembija, subigis Begemdir, kaptis Goĝam kaj ekiris norden, kontraŭ Bezibiz-Kasa, kiu ankaŭ subiĝis al li. Do Gobeze ekregis la tutan Etiopion (krom Ŝoa), deklaris sin imperiestro Tekle-Gijorgis la 2-a. Ĝenerale li regis saĝe kaj zorgis pri regatoj. En 1869 li starigis aliancon kun Sahle-Marjam, reganto de Ŝoa, kiu formale agnoskis la povon de la imperiestro kaj ricevis liberon agi en Ŝoa kaj Uolo.

Dum sia regado Tekle-Gijorgis la 2-a (1868—1871) ĉiam militis kontraŭ ribelemaj feŭdoj. En 1871 Bezibiz-Kasa apartiĝis, dum la imperiestro subpremis ribelon en Uolo. La 11-an de julion en la batalo ĉe Adua 12 mil militistoj de Bezibiz-Kasa, kun pafarmiloj venkis la 60-milan armeon de Tekle-Gijorgis la 2-a, kiu estis kaptita kaj mortis en prizono post torturoj. La 21-an de januaro 1872 Bezibiz-Kasa estis surtronigita kiel Johanis la 4-a (1872—1889). Unue li regis nur Tigrajon, sed baldaŭ subigis Goĝam kaj estis formale agnoskita en Ŝoa. La surtronigo okazis en Aksumo, kiu iĝis la rezidejo de la Etiopia Eklezio, antaŭe troviĝinta en Gondoro. La etiopia historiisto Bairu Tafla karakterizas tiun neguson tiel: «Abba Bazbez Kasa, aŭ imperiestro Johanis la 4-a, estis aristokrato laŭ deveno, kleriko laŭ eduko, fanatikulo laŭ religia fervoro, moralisto laŭ inklinoj, monako laŭ praktiko, naciisto laŭ okazigita de li politiko, batalanto kaj imperiestro laŭ pozicio».[3]

La nova imperiestro ne sukcesis plene unuigi Etiopion, sed antaŭe sendependemaj kristanaj provincoj kiel Tigrajo, Begemder, Simen kaj Amhara okazis sub rego de la centrala potenco. En 1878 eĉ Menelik, reganto de Ŝoa, agnoskis sin vasalo de la imperiestro.

Li rezignis je edziĝo, en sia parolo ofte uzis religiajn terminojn, akre rifuzis novigojn kaj ordonis fortranĉi lipojn al tabakfumantoj. Unuiĝon de la lando li ankaŭ konceptis surbaze de religia unueco. Do en 1878 koncilio decidis, ke touhado estu la oficiala religia kredo, do islamanoj akceptu ĝin ene de tri jaroj kaj paganoj ene de kvin jaroj. Ekis kruela religia persekutado, dum eksteraj minacoj iĝis ĉiam pli seriozaj. Post malfermo en 1869 de la Sueza kanalo, do apudaj teritorioj akiris strategian signifon. Tiutempe Egiptio jam posedis marbordon de Zejla ĝis Gvardafuj kaj ĉiam pli ofte atakis Etiopion el apuda Sudano. La brita registaro de Benjamin Disraeli stimulis tiun politikon, ĉar opiniis ke milito kontraŭ Etiopio igos Egiption prunti pli da mono de Britio, kio rezultigos dependiĝon de Egiptio kaj malfortiĝon de Etiopio.

En 1874 la egipta armeo subgvido de sviso Werner Munzinger, konsilanto de la egipta kedivo Ismailo okupis terojn de bilenoj en Norda Etiopio. En 1875 la egipta armeo ofensivis de Masaŭo subgvide de dano Søren Adolph Arendrup, de Taĝura subgvide de Werner Munzinger kaj de Zejla subgvide de Raŭf-paŝao. La orienta korpuso gvidata de Raŭf-paŝao okupis Hararon, sed ĉefaj armeoj de aliaj komandantoj estis frakasitaj de la imperiestro en la batalo apud Gundet la 16-an de novembro 1875. Johanis la 4-a kaptis grandajn trofeojn, inkluzive de 14 kanonoj. Post tiu sukceso la imperiestra armeo kreskis ĝis 200 mil homojn kaj li anoncis krucmiliton kontraŭ islamanoj. La 7-9-an de marto 1876 en la batalo apud Gura la egipta armeo estis disbatita, etiopoj kaptis 12 mil modernaj pafiloj. Sahle-Marjam (Menelik la 2-a) plurfoje rifuzis militiron kontraŭ egiptanoj, same kiel kontraŭ la imperiestro, eĉ kiam eŭropanoj promesis al li tronon de Etiopio. En 1878 la imperiestra armeo kun 46 mil pafistoj eniris Ŝoa. Menelik la 2-a anstataŭ batalo faris kun Johanis la 4-a pactraktaton kaj aliancon. Regantoj de Ŝoa ricevis la titolon neguse (la dua post imperiestro), same kiel Tekle-Hajmanot, reganto de Goĝam. La ambaŭ regantoj plu havis siajn armeojn kaj ĝuis preskaŭ plenan sendependecon.

En 1885 armeo de la ras Adula apud Dogali, nemalproksime de Saati, venkis italan trupon je 550 homoj. En 1876 Johanis la 4-a pere de etiopaj monaĥoj kaj la rusa konsulo V.F. Koĵevnikov sendis al la rusia imperiestro Aleksandro la 2-a leteron kaj donacojn, inkluzive grandan oran krucon. Tiu ago elvokis revigliĝon en diplomatiaj rondoj, sed evidente ne havis daŭrigon.

Tiutempe eŭropaj koloniismaj ŝtatoj ĉiam pli aktivis ĉirkaŭ Etiopio. En 1862 Francio akiris ĉe loka tribestro kolonion Obok (Ĝibutio). En 1869 itala vaporŝipa kompanio aĉetis havenon Aseb, kiu en 1882 transiris al la itala registaro. Post malsukcesa provo kapti Tunizion, Italio decidis establi ĉenon de la italaj kolonioj ĉe la Ruĝa maro, kion ĝi komencis fari helpe de Francio kaj Britio.

En 1881 ekflamis la Ribelo de Mahdi, kiu baldaŭ disvastiĝis en la tuta Sudano kaj endanĝerigis interesojn de Britio, kiu en 1882 ekregis Egiption. Do Britio decidis interpuŝigi Sudanon kaj Etiopion. En aprilo 1884 la mahdistoj sieĝis ĉeliman urbeton Galabat-Metema. La 3-an de junio inter Johanis la 4-a, brita kontradmiralo William Hewit kaj reprezentanto de Egiptio subskribis la traktaton, laŭ kiu Etiopio rajtis libere transporti tra haveno Masaŭo varojn, inkluzive de armiloj kaj municioj. Samtempe ĝi rehavis teritorion de la bilenoj kaj promesis faciligi retiriĝon de la kediva armeo el blokitaj de la mahdistoj Kasala, Amdib kaj Sinhet. En septembro 1885 ras Alula, reganto de Tigrajo, venkis mahdistojn en la batalo ĉe Kufit. Responde al tio emiro Uad Arbaba transiris la limon kaj bruligis la monaĥejon Mahbere-Silase. En januaro 1886 Tekle-Hajmanot el Goĝam forpelis mahdistojn el Galabat-Metema kaj foriris kun riĉa predo.

En 1882 okazis la geedziĝo de Zoudito, 7-jara filino de Sahle-Marjam kaj ras Araje, 12-jara filo de Johanis la 4-a. Kaze de manko de geidoj, Sahle-Marjam heredus la tronon de la imperiestro kaj ĝis tiu tempo li jam havis permeson konkeri teritoriojn al sudo kaj okcidento de Ŝoa. En 1881 li okupis sultanaton Ĝima, provincojn Guma kaj Gera. En 1882 li konkeris terojn de la hala-hudroj, subigis reĝlandon Kefa. Samjare lia rivalo Tekle-Hajmanot atakis Ŝoa, sed la 7-an de majo estis disbatita kaj kaptita apud Imbabo, sude de la rivero Abaj. La imperiestro igis Sahle-Marjam liberigi lin, sed sude de Ŝoa li akiris ĉiam pli da teroj. En 1886 Sahle-Marjam konkeris provincojn Arsi kaj Uolega, en 1887 Hararon en oriento kaj Ilubaboron en okcidento. Sekve de tio liaj teritorioj jam preskaŭ egaliĝis al tiuj de la imperiestro. Dume la milito kontraŭ la mahdistoj ĉiam plifortiĝis kaj de nordo alvenis novaj malamikoj — italoj.

En 1895 komenciĝis la Unua Itala-Etiopa milito. La 14-an de januaro batalantoj de la tigraja ras Mengeŝa frakasis apud Koatito antaŭajn italajn trupojn, sed alvenintaj lastmomente helpotrupoj malhelpis al li gajni finan venkon. La 1-an de marto 1896 okazis la fama batalo ĉe Adua, por kiu la imperiestro Meneliko la 2-a kolektis 120-milan armeon. Je lia flanko la batalon partoprenis ankaŭ 3000 batalantoj de la ras Mengeŝa, ras Alula kaj ras Hagos. Kiam etiopanoj ekretiriĝis, la ras Mengeŝa eltenis la premon de la italoj kaj transiris al ofensivo, kio fine donis la venkon. Laŭ kelkaj atestoj li diris al Meneliko la 2-a: «Mi dum ok jaroj detenis la italojn kaj vi ne povas fari tion dum unu tago!»[3] Rezulte de tiu venko pereis aŭ estis vunditaj 11 miloj da italoj kaj ĉirkaŭ 4 mil estis militkaptitaj.

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1906, Meneliko suferis duonparalizon. En 1909 elektis kiel sukcedanto sian nepon Lij-Ijasu, kvankam la vera povo pasis al regento, nome ras Tessemma. Meneliko mortiĝis en 1913.

Lij-Ijasu, lia sukcedanto laŭ la nomo de Ijasu la 5-a, konvertiĝis malferme al Islamo, kaj proklamiĝis descendanto de Mahometo, kaj ne de Salomono, kio kolerigis ties kristanan subularon, kiu elpostenigis lin en 1916, kun aprobo de la Etiopa Ortodoksa Eklezio, kaj entronigis la filinon de Meneliko, Zaŭditu, kun regento kaj heredonto la ras Tafari, la futura Hajle Selasie la 1-a.

Hajle Selasie la 1-a[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Hajle Selasie en 1942.

En 1930, post la morto de la imperiestrino, Ras Tafari Makonnen estis kronita kiel imperiestro laŭ la nomo de Hajle Selasie. En 1931 adoptis konstitucion kiu establis reĝimon absolutisman en kiu la imperiestro ricevas la tutan povon el dia rajto, kun Privata Konsilantaro kaj Parlamento duĉambra de karaktero nur konsulta integrata de Senato kaj Deputitaro. Por eviti la italajn postulojn, li subskribis komercajn traktaĵojn kun Japanio kaj Usono por allogi ties protekton.

Itala okupado

Dum la 1930-aj jaroj Etiopio estis kolonio de Italio (Itala Orienta Afriko).

Pli precize el 2-a al 3-a de oktobro de 1935, trupoj de Italio dum reĝimo faŝista devenaj de Eritreo invadis Etiopion. La ĉefurbo, Adis-Abebo, estis konkerita de la italoj la 5-a de majo de 1936. Italio aneksis formale Etiopion la 9-a de majo de 1936, kaj kreis satelitan ŝtaton nome Itala Orienta Afriko, kaj faris serion de politikaj kaj kulturaj reformoj, fondoj de vilaĝoj kaj konstruado de nombraj verkoj de infrastrukturo.

La imperiestro ekziliĝis en Brition kaj la Ligo de Nacioj ne solvis la konflikton favore al la etiopiaj interesoj spite la reklamoj de Francio kaj Britio.

Post kvin jaroj, en 1941, en la kunteksto de la Dua Mondmilito, la italoj estis venkitaj de la britoj, kaj estis forpelitaj el Etiopio, Eritreo kaj Somalio. Hajle Selasie rekuperis la povon, kaj aneksis la teritorion de Eritreo.

Periodo de postmilito

En 1955 oni adoptis konstitucian modelon pli modernan, kun agnosko de la Universala voĉdonrajto, kvankam de facto pluis la absolutisma reĝimo. La unio federala kun Eritreo en 1952 kaj ties posta anekso en 1962 favoris la movadon de rezisto kaj sendependismo. La problemoj dum tiu tempo devenis ne nur el interno. Germanio, Francio, Britio el Eŭropo, Usono kaj Sovetunio el respektivaj sintenoj dum la Malvarma Milito kaj la najbaraj Sudano kaj Somalio defiis pri internacia politiko pri la etiopa teritorio. Tio devigis la imperiestron klopodi resti ekvilibre inter ambaŭ potencoj.

La definitiva socia krizo okazis post la sekeco de la unua duono de la 1970-aj jaroj kiam ĉirkaŭ 450.000 personoj mortis pro malsatego kaj soifo en la lando. La protestoj ĝeneraliĝis: sindikatoj, studantoj, opoziciantoj kaj parto de la armeo kontraŭis reĝimon preskaŭ feŭda kiu ne povis respondi al necesoj de la nova socio, kaj la imperiestro estis elpostenigita en septembro de 1974.

Socialisma epoko (1974-1991)[redakti | redakti fonton]

Komunisma monumento.

Venontjare, la generalo Teferi Benti, prezidento de la militista provizora registaro, nuligis definitive la monarkion kaj proklamis Demokratian Popolan Respublikon. Oni realigis radikalajn reformojn por establi socialisman sistemon: naciigo (ŝtatigo) de la bankaro kaj de nombraj entreprenoj, agrara reformo, kampanjoj de alfabetigo ktp. Samtempe oni vivis situacion de praktika enlanda milito inter la centra povo kaj diversaj grupoj insurekciaj, ĉefe sendependistoj eritreaj. Post la murdo de Teferi Benti la 3an de februaro de 1977, enpoviĝis la lieŭtenanto koronelo Mengistu Haile Mariam.

Dum la regado de Mengistu Haile Mariam estis realigata politiko de asimilado, oni provis transloĝigi tigraojn suden. Kiel reago en 1970 estis establita «Nacia Organizaĵo de Tigrajo» (poste — Nacia Fronto de Liberigo de Tigrajo, NFLT), kiu batalis kontraŭ centra potenco sub la devizo de liberigo de ĉiuj etiopiaj popoloj. En 1988 ĝiaj trupoj enhavis pli ol 10 mil batalantoj. En 1991 kune kun aliaj ribeluloj la trupoj de NFLT eniris Adis-Abebon.

Postsocialisma periodo (de 1991)[redakti | redakti fonton]

En 1991, post falo de la reĝimo de Mengistu Haile Mariam, estis formita la koalicio, kiu konsistis el la Popola Fronto de Liberigo de Eritreo (NFLE) kaj la Nacia Fronto de Liberigo de Tigrajo (NFLT), sub kies aŭspicio estis kunigitaj diversaj organizaĵoj kreitaj de NFLT. Surbaze de tiu koalicio aperis la reganta Revolucia-Demokratia Fronto de la Popolo de Etiopio (RDVPE), estrata precipe de tigrajoj. La gvidanto de NFLT kaj RDVPE Meles Zenawi estis deklarita portempa prezidanto de Etiopio. La antaŭe reganta Laborista Partio de Etiopio estis malpermesita, multaj ĝiaj anoj estis arestitaj kaj senditaj al puntendaroj por reeduko.[4]

Oni decidis establi la novan leĝodonan organon — Konsilio de reprezentantoj, kiu konsistigu el 87 reprezentantoj de 20 politikaj kaj etnaj organizaĵoj. La Konsilio aprobis Meles Zenawi la estro de la Transira registaro. RDVPE ricevis en la Konsilio 32 lokojn el 87, la Fronto de Liberigo de la Oromoj (FLO) — 12, po 1 loko ricevis laboristoj kaj universitataj profesoroj, reston okupis aliaj partioj kaj sociaj tavoloj.[4]

La 1-5-an de julio funkciis la Tutnacia konferenco, kiu pridiskutis estontecon de la lando. Ĝi agnoskis la rajton de ĉiuj etiopiaj popoloj je sendependiĝo kondiĉe de subtena voĉdonado en referedumo. La Transira registaro forigis ĉiujn limigojn de politika agado.

Dum mallonga tempo estis establitaj pli ol 100 partioj. Tamen kelkaj movadoj restis ekster nova reĝimo, plej grava inter ili estis la Koalicio de Etiopaj Demokratiaj Fortoj (KEDF), kuniginta 37 partiojn. KEDF kontraŭas samtempe separatismajn movadojn (inkluzive sendependiĝon de Eritreo) kaj RDVPE. Tamen RDVPE sukcesis subpremi ĝian rezistadon.[4]

En la lokaj balotoj printempe de 1992 plejparton da voĉoj en Oromio gajnis la Nacia-Demokratia Organizaĵo de la Oromoj, establita de la Nacia Fronto de Liberigo de Tigrajo (NFLT). FLO kaj kelkaj aliaj partioj bojkotis balotadon, kio malvalidigis balotojn en oromaj teritorioj. Protestante kontraŭ tia konduto de RDVPE, FLO forlasis ĝin kaj kune kun kelkaj aliaj organizaĵoj alvokis nuligi rezultojn de la balotoj. Responde al plendoj de FLO pri maljusta balotado, la registaro subite malarmigis plejparton da ties batalantoj, kaptis kaj sendis en prizonojn ĉirkaŭ 20 milojn de anoj de FLO kaj ĝiaj subtenantoj.[5]

En 1993 sendependiĝis la iama provinco Eritreo, kio sekvis el interkonsento, farita inter NFLE kaj NFLT dum la milito. Pro tio Etiopio perdis aliron al Ruĝa maro. Tamen rilatoj inter la du landoj restis malbonaj kaj en 1998 ekflamis milito, kaŭzita de ĉelimaj disputoj. Batalado ĉesis en 2000, sed la limo restas fermita kaj interrilatoj malamikaj.

En junio 1994 okazis tutnacia balotado en la Konstitucianta kunveno. RDVPE denove subpremadis opoziciulojn, do FLO kaj plejparto da amharaj partioj plian fojon bojkotis la balotadon. Rezulte RDVPE, konsistanta el Nacia Fronto de Liberigo de Tigrajo, la Nacia-Demokratia Movado de la Amharoj kaj la Nacia-Demokratia Organizaĵo de la Oromoj, gajnis 484 lokojn el 547. Restintajn lokojn ankaŭ ricevis subtenantoj de RDVPE.[4]

En decembro 1994 la Konstitucianta kunveno aprobis novan konstitucion. Laŭ ĝi Etiopio iĝis federacia ŝtato kaj ŝanĝiĝis ĝia teritoria organizado. Anstataŭ 14 administraj distriktoj estis establitaj 9 laŭetnaj aŭtonomaj subŝtatoj, kiuj havas la rajton sendependiĝi laŭplaĉe: Afaro, Amharo, Omorio, Harario, Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo, Beniŝangul-Gumazo, Gambelo, Somala, Tigrajo. La du urboj — Adis-Abebo kaj Dire-Daŭo, ricevis la statuson de federaciaj teritorioj, samegalaj al subŝtatoj. Subŝtatoj grave diferenciĝas unu de la alia laŭ teritorio kaj loĝantaro. Multaj etnoj (guragoj, sidamoj kaj aliaj) ne ricevis proprajn subŝtatojn, kvankam la malgranda etno hararoj ekhavis la subŝtaton).

Laŭ la nova konstitucio la lando akiris la novan nomon — Federacia Demokratia Respubliko Etiopio. La Konstituciantan kunvenon anstataŭis la duĉambra parlamento, konsistanta el 548 anoj de la Konsilio de Popolaj Reprezentantoj kaj de 117 anoj de la Federacia Konsilio. Deputitoj de la malsupra ĉambro estas elektataj per rekta voĉdono, anoj de la supra ĉambro estas elektatj en kunvenoj de reprezentantoj de ĉiu el 9 subŝtatoj.[4]

En majo 1995 okazis la parlamenta balotado, en kiu venkis RDVPE. En aŭgusto 1995 la parlamento oficiale iĝis leĝodona institucio.[4]

Okazis milita reformo, sekve de kiu plej granda en Afriko armeo (400 mil homoj) estis eksigita kaj anstataŭita de la trupoj de NFLT kaj ĝiaj aliancanoj. Trupojn de aliaj opoziciaj movadoj oni ordonis eksigi.

Anstataŭ la Ministerio pri internaj aferoj estis establita la Servo pri sekureco, enmigrado kaj rifuĝintoj, kiu subiĝas rekte al la ĉefministro. Tutan potencon, laŭ la konstitucio, havas ĉefministro, povoj de prezidanto estas draste limigitaj.

En 2000 la parlamenton trafis nur 12 balotintoj de opoziciaj partioj kaj 15 sendependaj kandidatoj.[4]

En majo 2005 okazis la parlamenta balotado. Unuaj kalkuloj de voĉoj en Adis-Abebo kaj aliaj urbaj distriktoj atestis venkon de la opoziciaj fortoj — la Koalicio por Unueco kaj Demokratio (fondita en 2004) kaj la Uuiĝintaj Etiopiaj Demokratiaj Fortoj (fondita en 2001). Do la potenculoj ne ĝisatendis finrezultojn el de kamparanaj elektodistriktoj, deklaris pri amasa falsigado kaj postulis rekalkulon de voĉoj. Post rekalkulo kaj rebalotado preskaŭ ĉie venkis RDVPE. Tamen kvanto de opoziciaj deputitoj iom kreskis: la Koalicio por Unueco kaj Demokratio gajnis 109 lokojn, la Uuiĝintaj Etiopiaj Demokratiaj Fortoj — 52 lokojn. Parto da opoziciuloj rifuzis agnoski balotrezultojn kaj akuzis la potencon pri falsigado. Dum dispelado de amasaj manifestacioj en Adis-Abebo estis mortigitaj kelkdek homoj, kelkmil estis arestitaj. FLO kaj aliaj kontraŭregistaraj batalgrupoj ankaŭ deklaris pri falsigado kaj alvokis internacian komunumon malagnoski rezultojn de la balotado. Responde al tio la potenco arestis centojn da opoziciuloj.[4]

Interveno en Somalio[redakti | redakti fonton]

En decembro 2006 Etiopio enirigis siajn armeajn trupojn en Somalion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Tsadik Hago Deres. Nasledniki Aksuma // Azija i Afrika segodnja. 1994. N 5. p. 54. (esperante Heredantoj de Aksumo // Azio kaj Afriko hodiaŭ)
  2. ruse Tsadik Hago Deres. Sama verko. p. 56.
  3. 3,0 3,1 ruse Tsadik Hago Deres. Sama verko. p. 58.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 ruse А.Б. Крылов. Африканский рог: новые тенденции развития (esperante Afrika Korno: novaj tendencoj de evoluo)
  5. Ethiopia: Status of Amharas. April 6, 1993 angle