Historio de Freiberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

>>>>>Tempolinio<<<<<

Historio de Freiberg en Saksio

Ankoraŭ ĉirkaŭ la jaro 1150 la tereno de Freiberg situis meze de la praarbaro Miriquidi kiu kovris grandajn partojn de Saksio. 1156 margrafo Otto de Meißen venigis kampistojn el Frankonio elradiki la arbaron inter la riveroj Striegis (prononcu: ŝtrigis) kaj (Freiberga) Mulde. En tiu ĉi tempo fondiĝis apud la rivereto Loßnitz (pr.: losnic) la vilaĝoj Tudendorph (hodiaŭ: Tuttendorf), Christianesdorph (hodiaua ortografio:Christiansdorf) kaj Bertoldesdorph (hodiaŭ: Berthelsdorf). La frankonaj setlantoj estis persone libera kaj ricevis grundon kiel heredigeblan posedaĵon. En la jaro 1162 Otto fondis la monakejon Zella apud Nossen kaj donacis al ĝi la senarbigitan landon, kiu ampleksis 800 hubojn, tio estas 277 km².
Post trovo de arĝenta erco 1168 ĉe la vilaĝo Christiansdorf ekkreskis minista setlejo. Inter 1175 kaj 1180 oni ekkonstruis tie la preĝejo Sankta Nikolao. Inter 1180 kaj 1185 ekestis Mariapreĝejo. Verŝajne en 1186 okazis la oficiala fondo de la urbo Freiberg.

Freiberg fariĝis modelo por pliaj saksaj minurboj. Pli ol tri jarcentojn ĝi estis la ekonomia centro kaj la plej popolriĉa urbo de la limgraflando Meißen.

Ĝis ĉirkaŭ 1220 aldoniĝis laŭplane konstruita "Supra Urbo" kaj urbomuro.

Ĉirkaŭ la jaro 1230 ekestis la abunde ornamita Ora Pordego kiel portalo de Mariapreĝejo.

1236 fondiĝis monakejo de la Dominikanoj kaj proksimume samtempe klostro franciskana.

Laŭ dokumenta mencio en la jaro 1248 ekzistis monakinejo de Magdalenaninoj.

En 1260 oni instalis urban lernejon, kiu 1515 transformiĝis je latinlernejo.

En la 14-a jarcento okazis la unua krizo de la minado.

...daŭrigenda...