Historio de Haitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la insulo de 1723

Kolonia epoko

Kiam Kristoforo Kolumbo atingis la insulon de Hispaniolo, en kies okcidenta parto estas la nuna Haitio oni ĉirkaŭkalkulas ke tiu insulo estis loĝata de duono da miliono da indiĝenoj nome tainoj. Tio okazis en 1492. Kolumbo lasis tie kolonojn dum la unua veturado al Ameriko. Dum la dua veturado konstatis ke ĉiuj kolonoj estis mortigitaj de indiĝenaj loĝantoj. Malfeliĉe ili havis oron kaj tiele ili estis ekspluatataj dum postaj jaroj de la hispanoj, tiom ke ĉirkaŭ 1519 (malpli da tri jardekoj poste) estis nur ĉirkaŭ 11,000. Tiele komencis la alporton de sklavoj rabitaj en Afriko, ĉefa bazo de la nuna loĝantaro de la insulo. Ĉiukaze post la elĉerpigo de la oro en la insulo, la hispanoj interesiĝis pri aliaj lokoj en la kontinento kaj malatentis la insulon.

Francoj okupis la okcidentan parton (kie situas la nuna Haitio) fine de la 17a jarcento. Oni kultivis sukerkanon, okazis senarbarigo de la teritorio kaj oni senfekundigis la grundon sed ankaŭ oni faris el la tiama Haitio la plej fruktodonan kolonion de Francio ĉirkaŭ 1785 antaŭ la Franca Revolucio. Tiam la sklavoj estis ĉirkaŭ 700,000 personoj, tio estas 85 % de la totalo, dum estis nur 30,000 en la hispana parto de la insulo[1].

Senkoloniigo

François Dominique Toussaint-Louverture

En 1804 okazis la ribelo de tiuj sklavoj kaj la formo de la unua nigrula respubliko, kio terurigis la tiamajn blankulajn regantojn kaj de Ameriko kaj de Eŭropo. Haitio estas la unua ŝtato de Latinameriko, kiu sendependiĝis; tio okazis en 1804 kiam Francio perdis la regadon sur tiu ekskolonio. De tiam la historio de Haitio estis kombino de malriĉeco, malstabileco, puĉoj kaj instituciaj krizoj.

Post la liberigaj klopodoj de Toussaint Louverture, en 1804 generalo Jean Jacques Dessalines proklamis la sendependecon kaj sian sintenon tute kontraŭ la blankuloj, kiuj estis ekspluatantoj kaj perfortantoj de la nigrula loĝantaro. Tamen post unu jaro li proklamigis sin imperiestro kaj kondutis ege simile al la tiamaj ekskoloniistoj, antaŭ morti perforte. Dum la tuta 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a sukcedis 23 tiranoj, ĉiuj malefikaj[2].

Dum tiu epoko la prospero de Haitio malfaciliĝis. Kvankam oni proklamis la posedon de la tero por malgrandaj terkulturistoj, estis malriĉeco kaj oni ne komercis kun ekstero, ĉar landoj de "blankuloj" malfidis de Haitio. Usono ne agnoskis la haitian ŝtaton ĝis 1862, kiam ĝi tion bezonis ĉar ĝi suferis la Usonan Enlandan Militon. Ankaŭ tiele, Haitio estis pli riĉa ol la najbara Dominga Respubliko, kiun Haitio klopodis invadi kelkajn fojojn dum la 19a jarcento.

Ĉiukaze la du najbaraj landoj suferis similajn situaciojn: politikan malstabilecon kaj nehoman administradon. En Haitio, el 22 prezidentoj el 1843 al 1915, 21 estis ĉu mortigitaj ĉu forpelitaj el la povo. En Domingo el 1844 al 1930 estis 50 ŝanĝoj de prezidentoj. Ambaŭ landoj estis invaditaj diversepoke de Usono. Ambaŭ landoj suferis diktaturojn de familioj: en Haitio de Duvalier, en Domingo de Trujillo.

20a jarcento

Jean Bertrand Aristide (maldekstre) kun Bill Clinton (dekstre)

De 1915 al 1934 Haitio estis sub efektiva rego de Usono,kies tiama usona prezidento Woodrow Wilson ordonis ties invadon, kun ekskuzo pacigi ties urbojn, sed fakte por pagigi la ŝuldojn al Citibank kaj forigi la malpermeson vendi plantejojn al eksterlandanoj, fakte al usonanoj.

En 1957 balotado regata de la armeo venkigis la estontan tiranon François Duvalier kiu en 1964 igis prezidento porviva kaj instalis sangeman diktaturon, kiun heredis en 1971 lia filo Jean-Claude Duvalier. Dum tiuj du diktaturoj mortis 60.000 personoj[2]; ili finis en 1986 kiam la opoziciantoj ekprenis la povon post monatoj de strikoj kaj insurekcioj. Duvalier ekziliĝis al Francio.

La unua demokrata prezidento post la diktaturo estis Leslie Manigat en 1988 kiu estis siavice renversita post nur kvar monatoj perpuĉo de generalo Namphy, siavice renversita samjare de generalo Prosper Avril, kiu rezignis en 1990 post novaj insurekcioj. Dum tiuj renversoj ludis gravan rolon la iamaj patroloj de preskaŭ-policoj kreitaj de la iama diktaturo kaj nomitaj "tonton macoutte".

Post provizora registaro de Ertha Pascal-Trouillot la pastro Jean Bertrand Aristide, fondinto de la movado Lavalas (lavango, en kreola lingvo haitia) venkis en balotado de decembro de 1990, kaj denove li estis renversita de puĉo fare de la generalo Raoul Cédras, ĉar la altaj instancoj ĉu de armeanoj ĉu de policanoj ĉu de terposedantoj ne akceptis la socialajn politikojn de la tiama leĝa prezidento. Aristide ekziliĝis en Meksikio ĝis 1994. La usona registaro de Bill Clinton helpis reoficiĝon de Jean-Bertrande Aristide en 1994 je la kondiĉo, ke la importa dogano pri rizo devos reduktiĝi de 50 al 3 %. Haitio ĝis tiam produktis 80 % de la rizo mem, poste la malmultekosta usona importo igis 40.000 kamparanojn senlaboruloj (en 2009 importis Haitio pli ol 2/3 de la rizobezono). En la 1980-aj jaroj oni tute ekstermis la lokan porkorason (kreola porko), kio kaŭzis mizeriĝon de amasoj, kies situacio malbonigis la senarbarigo de la lando.

En 1995 Lavals denove venkis kaj René Preval iĝis prezidento kaj siavice Aristide revenkis en 2000 per balotado ne sufiĉe ĝuste realigata. Rekomenciĝis insurekcioj kaj videblis, ke Usono estis ege interesata pri forigo de Aristide, kiu finfine ekziliĝis denove komence de 2004, post sangaj bataloj, nun al Sudafriko. En 2006 René Preval iĝis denove prezidento per balotado kiun regis Minustah, la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj.

La tertremo de 2010

La detruita prezidenta palaco dum la Tertremo de Haitio en 2010.

Je la 12-a de januaro de 2010 tertremo de magnitudo 7 sur la skalo de Richter trafis la ĉefurbon Portoprinco je la 16:53 horo de Haitio, detruis la ĉefurbon kaj aliajn urbojn, kaŭzis pli da centmilon da mortoj kaj nuligis la funkcikapablojn de la ŝtato. Eksterlanda helpo amase venis savi survivantajn enterigitojn, dum la loĝantaro malesperis pro la ŝoko, malsato kaj rompo de la ĉiutaga vivo. Usono (kun aŭ sen Unuiĝintaj Nacioj) ekprenis la praktikan regadon por ordigi la distribuon de manĝaĵo kaj akvo.

Notoj

  1. "¿Por qué Haití es tan pobre?" (Kial Haitio estas tiom malriĉa?) El País, Madrido, 20-a de januaro de 2010, paĝo 8.
  2. 2,0 2,1 "La cruel historia de un país olvidado" (La kruela historio de forgesita lando) El País, Madrido, 14-a de januaro de 2010, paĝo 8.

Ŝablono:LigoLeginda