Historio de Jozefo la ĉarpentisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANA LITERATURO
“APOKRIFOJ DE LA NOVA TESTAMENTO”
HISTORIO DE JOZEFO LA ĈARPENTISTO
lingvo = kopta, eble el greka originalo
aŭtoro = anonima
celo = priskribi la nekonatan vivon de Sankta Jozefo
epoko = 6-a jarcento, eble plimalfrue
enhavo = ripetaĵoj, krom etaj originalaĵo, la aliaj apokrifoj pri la infanaĝo
transdono = per tri manuskriptoj

La Historio de Jozefo la ĉarpentisto estas apokrifa teksto alveninta al ni koptlingva (boarica kaj saidica) kaj arabalilingva sed probable origine, almenaŭ parte, redaktita grekalingve, necerte datebla, eble je la 6-a jarcento aŭ je la postaj jarcentoj. La unua parto reellaboras la materialon de la Evangelio laŭ Jakobo kaj de la Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso rilate la geedziĝon de Jozefo kaj Maria. La sinsekva parto rakontas la morton de Jozefo: en tio ĝi estas originala kontribuo.

Aŭtoro kaj dato[redakti | redakti fonton]

Tiu libro nekkonigas la aŭtoron nek ĝin atribuas pseŭdografie. En la ĉapitro 30 la aŭtoro inkludiĝas en la rondo de la apostoloj restante tamen anonima.

Pri la redakta dato, ĝi ne estas facile devenebla ĉar aludas nur al atestaĵoj tiutempaj koptaj kaj arabaj, kiuj tamen filologie travidigas dependon de originalo greka kiu perdiĝis. En la ĉapitro 17a ĝi prezentas reelvokon al epizodo rakontita en la araba evangelio pri la infanaĝo, sed ankaŭ tiu ĉi estas malfruan kun redakta dato necerta, oscilanta inter la la 6-a kaj 13- jarcentoj. En tiu periodo, do, aŭ tuj post, oni hipotezas la estiĝon de la ‘Historion de Jozefo la ĉarpentisto’.

Manuskripta tradicio[redakti | redakti fonton]

Tiun verkon oni trovas en tri redaktoj:

  • boairica (kopta dialekto de Malalta Egiptio), publikigita en 1876 far E. Revillout el la kodekso Vatikana 66-2;
  • saidica (kopta dialekto de la Alta Egiptio), en tri nekompletaj fragmentoj:
    • fragm. Muzeo Borgia 116 (ĉĉ-8);
    • fragm. British Museum Orient 3581 b 11 (ĉĉ. 13-24;
    • fragm. Muzeo Borgia 121 (ĉĉ. 13-24)
  • araba, publikigita en 1712 far G. Wallin el la manuskripto de la Reĝa Biblioteko de Parizo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Unua geedziĝo de Jozefo kaj lia dua geedziĝo kun Maria[redakti | redakti fonton]

  • prologo: Tiu estas la forpaso de Jozefo la ĉarpentisto, kiu okazis ĉevale de lia 111jaraĝo, en la 26a de Epep (20a de julio).
  • 1. Jesuo predikas sur la Olivarba monto al siaj disĉiploj. “Mi al vi volas rakonti pri la vivo de mia patro Jozefo”.
  • 2. Jozefo de Betlehemo, edziĝinta kun virino kaj jam patro de 4 gefiloj (Judaso, Oseto, Jakobo kaj Simeono) kaj du filinoj (Lisja kaj Lidja). Mortas la unua lia edzino.
  • 3. Maria aĝe kaj saĝe maturiĝas en la templo. Sacerdotoj por ŝi serĉas edzon.
  • 4. Kunvokta estas la tribanojn de Jehuda kaj la sorto falis sur Jozefon. Jozefo foriras pro labortasko. Maria travivas 2 jarojn en sia domo.
  • 5. “Je la 14 jaroj de ŝia aĝo venis mi, tute miadecide, kunloĝi en ŝi”. Je la tria monato de ŝia gravedo revenas Jozefo, kiu restas perpleksa.
  • 6. La ĉefanĝelo Gabrielo dumsonĝe de Jozefo viziiĝas kaj lin trankviligas.
  • 7. Popolnombrado de Aŭgusto. Ili vojaĝas al Betlehemo (?) kaj Maria akuŝas.
  • 8. Herodo la Granda, patro de Herodo Arĥelao, kiu mortigos Johanon la baptiston (reale Herodo Antipa, ndT), strebas mortigi la infanon Jesuon. Fuĝo al Egiptujo kaj tie loĝado ĝis la morto de Herodo la Granda.
  • 9. Reveno al Nazareto.
  • 10. Farto kaj energio de Jozefo spite de liaj 111 jaroj.
  • 11. Geedziĝas gefiloj de Jozefo. Daŭras loĝi en la patra domo nur Jakobo la pli juna.

Forpaso de Jozefo[redakti | redakti fonton]

  • 12. Jozefo malsaniĝas kaj anĝelo lin informas pri lia forpaso dum la jaro 111 de lia aĝo.
  • 13. Preĝo de Jozefo por “bona morto”.
  • 14. Reveninte al la Nazareto kie li iam loĝis, jozefo malsaniĝas. Li havis 40 jarojn epoke de lia geedziĝo, la edzino mortis post 49 jaroj. Post unu jaro li edziĝas al Maria kaj post tri jaroj naskiĝas Jesuo. Maria tiam estis dekkvinjaraĝa.
  • 15. Ektagiĝon de 26 de Epep (20 julio) Jozefo, malsane enlitiĝinte, suferas pro intensaj doloroj.
  • 16. Liaj lamentoj.
  • 17. Dialogo de Jesuo kaj Jozefo.
  • 18. Dialogo de Jozefo kun Maria.
  • 19. Agonio de Jozefo.
  • 20. Jozefo frostiĝas. Lamento de la filoj de Jozefo.
  • 21. Jesuo rigardas al la sudo kaj vidas la Morton sekvatan de “Amento” (transtombo) kaj de la diablo kaj ties sekvuloj. Jozefo mortas, Jesuo minacas al la diablo kaj ties sekvantaro.
  • 22. Preĝo de Jesuo al la Patro por propeti por Jozefo.
  • 23. La anĝeloj ĉirkaŭvolvas la animon de Jozefo en silko kaj ĝin prezentas al la Patro.
  • 24. Jesuo priskribas la morton kaj la beatecon de Jozefo
  • 25. Jesuo lavas la korpon de Jozefo.
  • 26. Preĝo de Jesuo.
  • 27. Entombigo de Jozefo.
  • 28. Ploro kaj lamento de Jesuo.
  • 29. Priskribo pri la perfekta sano de Jozefo ĝis la tago de la ekmalsaniĝo.
  • 30. “Aŭdinte tiaĵojn el la buŝo de nia Savinto, ni apostoloj nin sentis plenplenaj je gajo”. Laŭdo de la apostoloj al Jozefo. Konfronto inter la ascendo al la ĉielo de Ĥanoĥo kaj Elija kaj la morto de Jozefo.
  • 32. Konkludo.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

En la fontoj de la “Historio pri Jozefo la ĉarpentisto”, la unua parto (ĉĉ. 1-11) evidente reeĥiĝas enhavaĵoj de la ceteraj samtemaj apokrifaĵoj pri la infanaĝo, precipe la Evangelio laŭ Jakobo (geedziĝo de Jozefo kaj Maria) kaj la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo (fuĝo al Egiptio). La dua parto reellaboras materialon originalan. Evidentas ankaŭ influoj de religiaĵoj de la antikva Egiptio (ekzemple, la 26 de Epep estas la tago de la festecelebro de la resurekto de Oziriso.

En la ĉapitro 26 reeĥiĝas svaga aludo al jarmilisma doktrino kiu antaŭvidis la mondofiniĝo en la Jaro 1000.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • I vangeli apocrifi. A cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969.
  • Mario Erbetta, Apocrifi del Nuovo Testamento, voll 2, Marietti, 1966.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]