Historio de Kampinagrando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento ĉe la Placo Clementino Procópio en omaĝo al Teodósio de Oliveira Ledo.

La historio de la urbanizado de Kampinagrando havas fortan ligon kun ĝia komercaj aktivecoj ekde la komenco ĝis nuntempo. Unue, la urbo igis ripozloko por tropeiroj, tiam formiĝis bovan foiron kaj ankaŭ grandan ĝeneralan foiron. Poste, la urbo grande disvolviĝis pro la kulturo de kotono. Tiutempe, ĝi estis la dua produktanto de kotono de la mondo. Nune, ĝi elstaras en la komputila sektoro kaj disvolvo de programaro.

Fondiĝo de Kampinagrando[redakti | redakti fonton]

La origino de Kampinagrando estas kutime atribuita al indiĝenaj popoloj nomitaj "Ariuso". Ili estis gvidata de la kapitano-majoro Teodósio de Oliveira Ledo en 1-a de decembro 1697. Teodósio solidigis la Ariuson en la regiono kaj helpis disvolvi ĉi tiun regionon, integrante la marbordon kun la sertono. Ĝi estas tia, ĉar Kampinagrando lokiĝas inter la okcidenta paraibo kaj la marbordo.