Historio de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas parto de la serio:
Historio de Kanado
Nova Francio
Kanado en la Brita Imperio (1764-1867)
Kanado post la Federaciiĝo (1867-1914)
Kanado dum la Mondmilitoj kaj la Intermilitaj Jaroj
Historio de Kanado (1945-1960)
Historio de Kanado (1960-1981)
Historio de Kanado (1982-1992)
Historio de Kanado (1992-nun)
Milita historio
Ekonomia historio
Konstitucia historio
Tempolinio

Kanado estas lando de 35 milionoj (2012 [1]) da enloĝantoj kiu okupas la nordan parton de la nordamerikan kontinenton, kaj kiu estas la due plej granda lando laŭ areo de la mondo.[2] Priloĝata jam de jarmiloj de la unuaj nacioj (indiĝenuloj), Kanado evoluis de grupo de eŭropaj kolonioj al oficiale dulingva (angla kaj franca), multkultura federacio, gajninte sian suverenecon de ĝia lasta kolonia posedinto, Britio. Francio sendis la unuan grandan grupon de setlantoj al Kanado en la 17-a jarcento, sed Kanadon baldaŭ ekregis la britoj, kiuj regis la landon ĝis la atingiĝo de plena sendependeco en la 20-a jarcento. Ĝian historion influis ĝiaj enloĝantoj, ĝia geografio, kaj ĝiaj rilatoj kun la ekstera mondo.

Kontakto kun eŭropanoj

Vikinga setlejo ĉe L'Anse-aux-Meadows

Estas multaj raportoj pri kontakto inter la unuaj nacioj kaj homoj de aliaj kontinentoj antaŭ la tempo de Kristoforo Kolumbo. La rakontojn pri la alveno de vikingoj subtenas la ekzisto de restaĵoj de skandinava setlejo ĉe L'Anse aux Meadows (Novlando). Ĉi tiu eble estas la loko kiun la islandano Leifr Eiríksson menciis kiel Vinlandon ĉirkaŭ la jaro 1000.

Oni ankaŭ mencias la ĉeeston de eŭskaj moru- kaj baleno-kaptistoj nur kelkaj jaroj post la vojaĝoj de Kolumbo. Ili havis almenaŭ naŭ fiŝkaptajn vilaĝojn ĉe la marbordo de Labradoro kaj Novlando; la plej granda el ĉi tiuj estis la stacio ĉe Red Bay, kie loĝis 900 homoj. Eŭskaj baleno-kaptistoj eble alvenis al la Grandaj Malprofundejoj jam en la 15-a jarcento.

La sekva eŭropa esploristo ĝenerale rekonata kiel alveninta en tio kio nun estas Kanado estis Giovanni Caboto, kiu surteriĝis ie ĉe la marbordo de Nordameriko (verŝajne Novlando aŭ Insulo de Breton-Kabo en 1497 kaj pretendis posedadon de ĝi por Reĝo Henriko la 7-a (Anglio) Portugalaj kaj hispanaj esploristoj ankaŭ vizitis Kanadon, sed estis la francoj kiuj unue ekesploris enlande kaj tie starigis koloniojn, ekde Jacques Cartier en 1534. Li provis starigi setlejon en 1600 ĉe Tadoussac; la provo malsukcesis, sed Tadoussac restis komercejo.[3] Sub Samuel de Champlain oni faris en 1605 la unuan (sukcesan) francan setlejon de Nordameriko ĉe Port-Royal (hodiaŭa Annapolis Royal), kaj en 1608 oni fondis la koron de Nova Francio, kio poste fariĝis la urbo Kebeko. La francoj pretendis posedi Kanadon, kaj alvenis ses mil setlantoj, kiuj ekloĝis laŭborde de la Sankt-Laŭrenco kaj en la ĉemaraj provincoj. Britio ankaŭ havis setlejojn en Novlando kaj, post eksetlado, aldone pretendis posedadon de la sudo de Nov-Skotio kaj la terenoj ĉirkaŭ la Hudsona golfo.

La unuaj kontaktoj kun la eŭropanoj estis katastrofaj por la unuaj popoloj de Kanado. Esploristoj kaj komercistoj alportis eŭropajn malsanojn, inter ili variolo, kiuj mortigis tutajn vilaĝojn. La rilatoj inter la setlantoj kaj la indiĝenoj estis varie bonaj. La francoj amikiĝis kun pluraj algonkenaj popoloj, inter ili la huronoj kaj nacioj de la Konfederacio Wabanaki, kaj starigis kun ili ambaŭflanke avantaĝajn komercajn rilatojn. La irokezoj aliflanke fariĝis malamikoj de la francoj, kaj militado inter la francoj kaj irokezoj estis konstantaj, precipe danke al tio ke la britoj donis al la irokezoj armilojn celante malfortigi la francojn.

La unuaj agrikulturaj setlejoj en tio kio poste fariĝis Kanado troviĝis ĉirkaŭ la franca setlejo Port Royal en tio kio nun estas Nov-Skotio. La akadianoj, kiel oni nomas ĉi tiujn homojn, estis kvin mil ĝis 1713.

Nova Francio (Nouvelle-France) 1604-1763

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nova Francio.
Mapo de Nova Francio farita de Samuel de Champlain en 1612

Post la fondado de Kebeko fare de Champlain en 1608, ĝi fariĝis la ĉefurbo de Nova Francio. La ekonomio de la ĉemaraj komunumoj baziĝis je kaptado de moruoj, dum tiu de la komunumoj laŭlonge de la Sankt-Laŭrenco baziĝis je agrikulturo. Francaj vojaĝistoj iris profunde enlanden (en tio kio nun estas Kebekio, Ontario, kaj Manitobo) interŝanĝante pafilojn, pulvon, tolon, tranĉilojn, kaj kaldronojn kontraŭ kastor-peltoj. La peltokomerco subtenis nur malgrandan nombron de homoj, tamen, ĉar ĝi necesigis nur malmultan korpostreĉon. Kuraĝigi setladon ĉiam malfacilis, kaj kvankam iuj homoj ja enmigris al Nova Francio, ĝis 1759 la kolonio havis nur sesdek mil loĝantojn.

Nova Francio havis aliajn problemojn krom malmulta enmigrado. La registaro de Francio malmulte interesiĝis aŭ kapablis subteni sian kolonion, kaj ĝi devis plejparte sin mem prizorgi. La ekonomio estis primitiva, kaj granda parto de la loĝantoj okupis sin plejparte per agrikulturo por travivi. La kolonistojn ankaŭ okupis longa serio de militoj kun la irokezoj.

Militoj en la Kolonia Epoko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kastor-militoj.

Dum la francoj instaliĝis en Kanado, la britoj regis sude en la dek tri kolonioj kaj nordokcidente ĉirkaŭ la Hudsona golfo. La britoj, tamen, kun pli granda financa povo kaj pli granda mararmeo, pli bone povis konsekvence defendi kaj pligrandigi siajn koloniojn ol la francoj. Pro manko de subteno flanke de la registaro de Francio, la koloniistoj de Nova Francio devis plejparte defendi sin mem. Britio kaj Francio militis plurfoje dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kaj batalis ne nur en Eŭropo sed ankaŭ ĉe siaj koloniaj teritorioj. Pluraj marbataloj okazis en Karibio; la ĉefaj surteraj bataloj okazis en kaj proksime de Kanado.

The Death of General Wolfe (pentraĵo de Benjamin West)

Unue venkis la britoj en la ĉemaraj provincoj. Post la milito de Reĝino Anne Nov-Skotio (krom Insulo de Breton-Kabo) cediĝis al Britio per la Traktato de Utrecht. Ĉi tio donis al la britoj regadon super miloj de franclingvaj akadianoj. Ne fidante ĉi tiujn novajn regatojn, kiuj ripete proklamis sian neŭtralecon, la britoj unue provis dilui ilin alportante protestantajn setlantojn de Eŭropo. Kiam tio ne donis kontentigan efikon, la britoj ordonis plenumiĝon de la Granda Translokigo, translokigante 12.000 akadianojn al diversaj cellokoj en la britaj kolonioj de Nordameriko. Multaj ekloĝis en suda Luiziano kaj tie kreis la kaĵunan kulturon. Iuj akadianoj sukcesis sin kaŝi kaj tiel eviti la translokigon, dum aliaj poste revenis al Nov-Skotio, sed ilin jam supernombris la anglalingvanoj danke al nova enmigrado de britaj koloniistoj de Nov-Anglio.

Dum la milito de Reĝo Georgo, britaj koloniaj soldatoj kaptis la francan fortikaĵon Louisbourg sur Insulo de Breton-Kabo, sed ĝi cediĝis denove al Francio laŭ la Traktato de Aix-la-Chapelle (1748).

Kanado ankaŭ estis grava batalejo en la Sepjara milito, dum kiu Britio kaptis superregon de Kebeko post la Batalo sur la Abrahama Altebenaĵo en 1759, kaj Montrealo en 1760.

Kanado en la Brita Imperio 1764-1867

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanado en la Brita Imperio (1764-1867).
Artista bildigo de la Batalo de Chateauguay, parto de la Milito de 1812, fare de Henri Julien

Post la fino de la Sepjara milito kaj la subskribado de la Traktato de Parizo la 10-an de februaro 1763, Francio cedis preskaŭ la tuton de siaj teritorioj en Nordameriko. La novaj britaj regantoj permesis daŭri la plej granda parto de la religia, politika kaj socia kulturo de la franclingvaj kebekianoj. Vigla socia konflikto daŭris ĝis la sekva jarcento, kio sekvigis la Militon de 1812 kaj paron de ribeloj en 1837.

La Milito de 1812 estis konflikto inter Usono kaj Britio, en kiu la kolonioj de Brita Nordameriko uziĝis kiel peonoj.[4] Historiistoj ankoraŭ debatas la kaŭzojn de la milito, sed oni ĝenerale supozas ke streĉoj inter Usono kaj Britio en la ĉemara regiono estis atingintaj kulminon.[4] Alia kaŭzo de la milito, kvankam eble ne tiel grava kiel la streĉiteco de rilatoj inter Usono kaj Britio en la ĉemara regiono, estis la intenco de Usono invadi Kanadon kaj ĝin aneksi.[4] Alia ebla kaŭzo de la milito estis la streĉoj kiuj estiĝis ĉe la okcidenta rando de eŭropa setlado.[4] La Usona Kongreso deklaris militon al Britio en junio 1812, kun la voĉa plimulto de delegitoj de la sudo kaj de la okcidento, kiuj kredis eblus pligrandigi Usonon okcidenten nur se usonanoj povus venki la kanadanojn kaj la indianojn.[4]

La Milito de 1812 finiĝis per la Traktato de Gent kaj la Traktato Rush-Bagot de 1817.[4] Nek la usonanoj nek la britoj havis surterajn venkojn aŭ perdojn. Perdis nur la indianoj kiuj batalis flanke de la britoj kaj ludis gravan rolon forturnante la usonanojn de Kanado; ili tamen nenion gajnis krom la rajto elekti inter du malbonoj: la usonanoj, kiuj estos venĝemaj post la milito, aŭ la britoj, kiuj estos nur iom pli malavaraj.[4] La sola certa rezulto de la Milito de 1812 estis ŝanĝado de la direkto de eŭropa migrado ene de Nordameriko: antaŭ la milito brit-devenaj eŭropanoj ĝenerale transloĝiĝis de la usona marbordo norden al Supra Kanado, kaj post la milito ili ĝenerale transloĝiĝis okcidenten al Ohio kaj Miĉigano.[4] La milito krome ekzempligis la rifuzon de usonanoj kaj ilian respublikanismon fare de la kanadanoj.[4]

En 1837 ribeloj kontraŭ la brita kolonia registaro okazis kaj en Supra kaj en Malsupra Kanado. En Supra Kanado, bando de reformemuloj sub gvidado de William Lyon Mackenzie okazigis malorganizitan kaj fine malsukcesan serion de bataletoj proksime de Toronto, Londono, kaj Hamiltono.

En Malsupra Kanado okazis pli signifa ribelo kontraŭ la brita kolonia registaro. Kaj anglakanadaj kaj franc-kanadaj ribeluloj, kun iom da subteno flanke de la usonanoj, okazigis plurajn bataletojn kontraŭ la aŭtoritatuloj. La ribeluloj kaptis la urbetojn Chambly kaj Sorel, kaj ili sukcesis izoligi Kebekon de la resto de la kolonio. La montreala ribelulestro Robert Nelson laŭtlegis deklaron de sendependeco al homamaso ĉe Napierville en 1838. Les Patriotes estis tamen venkitaj post bataloj diversloke en Malsupra Kanado. Oni arestis centojn de ribeluloj, kaj oni venĝe bruligis plurajn vilaĝojn.

Nova brita registaro sendis Lordon Durham por pritaksi la situacion, kaj lia Raporto Durham forte rekomendis respondecan regadon. Alia, iom malpli varme akceptita rekomendo estis la kunigo de Supra kaj Malsupra Kanado por perforte asimili la franclingvan loĝantaron; laŭ tiu rekomendos oni kunfandis la Kanadojn por fari unu, kvazaŭ-federacian kolonion, Provincon Kanadon, per Unuiga Akto (1840).

Post kiam Usono konsentis ke la 49-a norda paralelo estu la landlimo inter ĝi kaj la okcidenta parto de Brita Nordameriko, la brita registaro kreis la ĉe-pacifikajn koloniojn Brita Kolumbio en 1848 kaj Vankuvera Insulo en 1849. Oni poste ilin unuigis en 1866.

Proponaro nomata la Sepdek Du Rezolucioj adoptiĝis en 1864 ĉe la Kebeka Konferenco. Ili prezentis planon por sendependa Kanado. Ilin akceptis la plimulto de la kolonioj poste konsistigantaj Kanadon, kaj ili sekve fariĝi la koncepta bazo por la Londona Konferenco de 1866.

Kanado post la Federaciiĝo 1867-1914

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanado post la Federaciiĝo (1867-1914).

La 1-an de julio 1867, per la promulgo de la Aktoj pri Brita Nordameriko fare de la Brita Parlamento, la Provinco Kanado, Nov-Brunsviko, kaj Nov-Skotio fariĝis federacio, konsiderata aparta reĝlando.[5] John A. Macdonald estis parolinta pri "fondado de granda brita monarkio"[6] kaj volis ke la nove kreita lando nomiĝu "Kingdom of Canada" [Reĝlando Kanado].[7] Kvankam ĉi nova lando ja havis sian monarkon en Londono, la Kolonia Ministerio kontraŭis la uzadon de la termino "reĝlando" kiel "antaŭtempa" kaj "pretendema". Uzado de tiu termino ankaŭ povus antagonistigi Usonon. Sekve oni elektis la terminon "dominio" por indiki la statuson de Kanado kiel memreganta kolonio de la Brita imperio, kvankam oni nun unuafoje uzis la terminon por priskribi ŝtaton.

Per la konstruado de la Kanad-Pacifika Fervojo, la nova ŝtato pligrandiĝis orienten, okcidenten kaj norden, por aserti sian aŭtoritaton super pli granda tereno. Unu grava maniero atingi ĉi tiun celon estis la kreado de la Rajda Polico de la Nord-Okcidento (nun la Reĝa Kanada Rajda Polico) kiu patrolis en la teritorioj. Manitobo aliĝis al la Dominio en 1870, kaj Brita Kolumbio en 1871. La okcidente loĝantaj metisoj rezistis la pligrandigon de kanada influo en la okcidento, kio rezultis je la Ribelo de Red River kaj la Nord-okcidenta Ribelo. En 1905 oni allasis Saskaĉevanon kaj Alberton al la federacio kun provinca statuso.

Kanado dum la Mondmilitoj kaj la Intermilitaj Jaroj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanado dum la Mondmilitoj kaj la Intermilitaj Jaroj.
Strikantoj de tendaroj por senlaborula helpo grimpantaj sur vagonojn kiel parto de la Vojaĝo al Otavo

La partopreno de Kanado en la unua mondmilito helpis antaŭenigi la senton de kanada nacieco ĉe ĝiaj civitanoj kaj amikoj. La kulmina atingo de la kanada militistaro okazis dum la batalo de kresto Vimy la 9-an de aprilo 1917, kiam la Kanada Korpuso kaptis de germanoj armitan monteton, kiu sukcesis rezistis britajn kaj francajn atakojn pli frue dum la milito. Bataloj kiel tiuj de kresto Vimy kaj la sukcesoj de kanadaj pilotoj, inter ili William Barker kaj Billy Bishop, helpis doni al kanadanoj novan senton de memidenteco. Sekve la kanada registaro fariĝis postulema kaj malpli emis cedi al la aŭtoritato de la britoj, subtenate de la konsterniĝo sentata de multaj kanadanoj pri tio, kion ili konsideris malsukcesoj de la britaj militestroj.

Multaj konsideras Kanadon esti la lando plej forte trafita de la intermilita Granda depresio. La ekonomio de Kanado suferis pli multe ol tiu de iu ajn alia lando krom Usono. La depresio trafis tre forte en Okcidenta Kanado, kie plena resaniĝo de la ekonomio ne okazis ĝis la komenco de la dua mondmilito en 1939. La malfacilaĵoj de la depresio stimulis la kreadon de novaj politikaj partioj kiel la soci-kreditisma movado, kaj la Federacio de la Komunuma Kooperativo, kiel ankaŭ de popola protest-movado en la formo de la Vojaĝo al Otavo.

Kanado enplektiĝis en la dua mondmilito komencis kiam Kanado deklaris militon je Germanio la 10-an de septembro 1933, unu semajnon post kiam Britio tion faris. Kanadaj soldatoj militis en la malsukcesa defendado de Honkongo, la Atako ĉe Dieppe en aŭgusto 1942, la aliancula invado de Italio, kaj la Batalo de Normandio. El proksimume 11,5 milionoj da kanadanoj, 1,1 miliono laboris en la militservoj dum la dua mondmilito. Ankoraŭ pliaj miloj deĵoris en la komerca ŝipistaro. Entute pli ol 45.000 kanadanoj perdis la vivon pro la milito, kaj ankoraŭ pliaj 55.000 kanadanoj vundiĝis. Sennombraj aliaj partoprenis la suferadon kiun kaŭzis la milito. Ĝis la fino de la milito Kanado iĝis, almenaŭ provizore, grava militpotenco. La Grandaj Tri Potencoj tamen malmulte atentis Kanadon.

Konskripciaj leĝoj promulgiĝis en Kanado dum kaj la unua kaj la dua mondmilitoj (kun komenca promeso devigi nur militservadon en Kanado dum la dua mondmilito), kio sekvigis pli altan streĉitecon de rilatoj inter franc- kaj angla-kanadanoj. Dum la unua mondmilito la registaro de Ĉefministro Borden donis voĉdonan povon al virinoj kun viraj parencoj en eksterlanda militservado, esperante ricevi ilian subtenon dum la federacia voĉdonado de 1917.

Historio de Kanado (1945-1960)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Kanado (1945-1960).

Prospero revenis al Kanado dum la dua mondmilito. La Liberala Partio havis registaran povon, kaj la nacia politiko favoris la disdonadon de pagoj por socia bonfarto: hospitala asekuro, pensioj por emerituloj, kaj pensioj por veteranoj.

Pro la financa krizo de la granda depresio kaj nebridita korupcio, novlandanoj estis rezignintaj pri memstara sinregado en 1934 kaj iĝis simpla kolonio regata de brita guberniesto denove. La novlandanoj ekprosperis denove kiam la usona militservo alvenis kun pli ol 10.000 soldatoj kaj investis grandajn monsumojn por konstruigi aerarmeajn kaj mararmeajn bazojn. La novlandanoj ekŝatis la usonanojn, kio zorgigis la kanadan registaro, kiu deziris ke Novlando aliĝu al la kanada federacio anstataŭ fali sub la influon de la usonanoj. En 1948 la brita registaro okazigis referendumojn por ke la novlandanoj elektu inter tri eblecoj: Novlando povis resti brita kolonio, rehavi la statuson de Dominio (tio estas, sendependeco), aŭ aliĝi al Kanado. Oni ne donis la elekteblon aliĝi al Usono. Post amara debatado la novlandanoj en 1949 elektis aliĝi al Kanado kiel provinco.[8]

La eksterlanda politiko de Kanado dum la malvarma milito estis proksime ligita al tiu de Usono, kio respeguliĝis en la membreco de Kanado en NATO, sendado de soldatoj por batali en la korea milito, kaj establado de komuna aer-defenda sistemo (NORAD) kune kun Usono.

Historio de Kanado (1960-1981)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Kanado (1960-1981).

Dum la 1960-aj jaroj okazis en Kebekio Kvieta Revolucio renversanta la malnovan socion en kiu povo estis en la manoj de la katolika eklezio kaj moderniganta la ekonomion kaj sociajn morojn. Kebekiaj naciistoj postulis sendependecon kaj streĉiteco plimultiĝis ĝis ekflamis publika perforto dum la Oktobra krizo de 1970. Dum sia longa deĵoro (1968–79, 1980–84), ĉefministro Trudeau elektis socian ŝanĝon kiel sian politikan celon por Kanado.

Historio de Kanado (1982-1992)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Kanado (1982-1992).

Kiel kulmino de siaj preskaŭ 16 jaroj kiel ĉefministro, Trudeau en 1982 negoce atingis la hejmenigon de la Kanada konstitucio, kio unuafoje donis al Kanado Ĉarton de Rajtoj kaj finan sendependecon de Britio (kvankam Kanado estis efektive, se ne jure, sendependa jam de jardekoj). La negocoj kondukantaj al la hejmenigo de la konstitucio sekvigis novan streĉitecon inter Kebekio kaj la resto de Kanado, kion ĉefministro Mulroney poste penis forigi per la malsukcesa interkonsento de lago Meech. Dum la sama jardeko Kanado enplektiĝis en konfliktaj situacioj kaj eksterlande, en la unua golfa milito, kaj hejme, en la krizo ĉe Oka. Tiuperiode ankaŭ okazis la skandalo pri molestado ĉe Lernejo por Knaboj de Monto Cashel.

Historio de Kanado (1992-nun)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Kanado (1992-nun).

Dum la pasintaj 15 jaroj, Kanado spertis la gvidadon de unu el la plej longe deĵorantaj ĉefministroj (Jean Chrétien), duan kebekian referendumon pri sendependeco, kaj la kreadon de nova teritorio (Nunavuto). Dum temoj pri kio estas longedaŭra debato kiel enmigrado daŭre postulas atenton, novaj temoj vekantaj debaton, kiel samseksa pariĝo kaj partopreno en internaciaj pactrupoj, pli kaj pli multe kaptas la publikan atenton.

De 2007 Stephen Harper estas ĉefministro de Kanado, gvidanta la Konservativan Partion en minoritata registaro.

Por legi plu ĉi-teme

  • The Dictionary of Canadian Biography(1966-2006), miloj de akademiaj biografioj de tiuj kiuj mortis antaŭ 1930
  • Bliss, Michael. Northern Enterprise: Five Centuries of Canadian Business. Toronto: McClelland and Stewart, 1987.
  • Brune, Nick kaj Alastair Sweeny. History of Canada Online. Waterloo: Northern Blue Publishing, 2005.
  • J.M. Bumsted. The Peoples of Canada: A Pre-Confederation History; kaj The Peoples of Canada: A Post-Confederation History. Toronto: Oxford University Press, 2004.
  • Margaret Conrad kaj Alvin Finkel. Canada: A National History. Toronto: Pearson Education Canada, 2003.
  • Margaret Conrad kaj Alvin Finkel, red. Foundations: Readings in Post-Confederation Canadian History. kaj Nation and Society: Readings in Post-Confederation Canadian History. Toronto: Pearson Longman, 2004. artikoloj de akademiuloj
  • Who Killed Canadian History? / Jack Granatstein (2007) ISBN 0002008955
  • Gerald Hallowell, red. The Oxford Companion to Canadian History (2004) 1650 artikoletoj
  • Ian McKay, Rebels, Reds, Radicals: Rethinking Canada's Left History, Between the lines 2006, ISBN 1896357970
  • Desmond Morton. A Short History of Canada 5-a eldono (2001)
  • Desmond Morton. A Military History of Canada (1999)
  • Desmond Morton. Working People: An Illustrated History of the Canadian Labour Movement (1999)
  • James C. Marsh, red. The Canadian Encyclopedia 4 volumoj 1985; ankaŭ eldonoj sur kompaktdisko
  • Kanada Instituto pri Statistiko. Historical Statistics of Canada. 2-a eldono, Ottawa: Statistics Canada, 1983.
  • Norrie K. H. kaj Owram Doug. A History of the Canadian Economy, 1991
  • Kenneth G. Pryke kaj Walter C. Soderlund, red. Profiles of Canada. Toronto: Canadian Scholars' Press, 2003. 3rd edition.
  • M. Brook Taylor red. Canadian History: A Reader's Guide. Vol. 1. Doug Owram, ed. Canadian History: A Reader's Guide. Vol. 2. Toronto: 1994. historiografio
  • Canadawiki prezentas centojn da rakontoj el la historio de Kanado kiel ankaŭ CanText text library kaj CanLine Chronology of Canadian History.
  • Bliss, Michael. Northern Enterprise: Five Centuries of Canadian Business. Toronto: McClelland and Stewart, 1987.
  • Thomas Thorner kun Thor Frohn-Nielsen, red. "A Few Acres of Snow": Documents in Pre-Confederation Canadian History, kaj "A Country Nourished on Self-Doubt": Documents on Post-Confederation Canadian History, 2-a eldono. Peterborough, Ont.: Broadview Press, 2003.
  • Mason Wade, The French Canadians, 1760-1945 (1955) 2 volumoj

Notoj

  1. Green, Jeff. "Canada’s population hits 35 million", December 6, 2012. Kontrolita September 16, 2013.
  2. . Kanada Instituto pri Statistiko. Alirita 2006-05-14.
  3. The Canadian Encyclopedia, Tadoussac, alirita la 1-an de septembro 2007.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 John Herd Thompson kaj Stephen J. Randall, Canada and the United States: Ambivalent Allies (Athens, Georgia: University of Georgia Press, 2002), 19-24
  5. The Crown in Canada
  6. Originalaj vortoj: "founding a great British monarchy".
  7. Farthing, John; Freedom Wears a Crown; Toronto, 1957
  8. Karl Mcneil Earle, "Cousins of a Kind: The Newfoundland and Labrador Relationship with the United States", American Review of Canadian Studies, Vol. 28, 1998

Ankaŭ vidu

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara