Historio de Kartvelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La skribita historio de Kartvelio komenciĝas jam preskaŭ antaŭ 3.000 jaroj.

Plej malnovaj setlejoj

La plej malnovaj pruvoj pri homaj setlejoj en Kartvelio datiĝas je meza paleolitiko. En la frua kuproepoko estiĝis en Orineta Kartvelio multaj setlejoj, kies loĝantoj atingis altan nivelon en la agrokultivado.

La plej malnovaj trovaĵoj el la bronzepoko elteriĝis en la 1970-aj jaroj ĉe la arkeologia elfosadoj en la orient-kartvelia regiono Imiris-Gora proksime al Ahaltsichi. La setlejoj, kiuj datitas je la 5-a jarcento a.K., entena loĝejojn kun „altsidejo” (galerio?) (germane Empore). Tiuj loĝejoj havis rundan aŭ ovalan formo kaj ties karakterizaĵo estis kamentubo kaj centra apogilo.

La asirianoj, kiuj laŭ skriboj de Herodoto invadis en la 8-a jarcento a.K. Transkaukazion, forpelis la kartveliajn tribojn al la nordo kaj regis sude du jarcentojn.

La memstara okcidenta kartvelia ŝtato – Kolĥeti – elformiĝis en la 6-a jarcento a.K., la orienta – Iberia – en la 4-a jarcento a.K.. Ambaŭ ŝtatoj havis etan komercan rilaton al Grekio, Parthio kaj Aĥemenida dinastio. La asira reganto Sargon la 2-a translokis en 772 a.K. parton de juda loĝantaro el Palestino al Kolĥeti.

La arkeologiaj elfosadoj elterigis ankaŭ restaĵojn de setlejoj de Beŝtaŝeni kaj Osni (4-a kaj 3-a jc. a.K.) kaj megalitojn (2-a jc. a.K.) en la provincoj de Rialeti kaj Tsalka (orienta Kartvelio). Tiuj atestas pri avangarda kaj forte evoluinta loĝeja kaj arkitekta kulturo.

Antikvo

En la antikva epoko, la regionon nomis la grekoj Kolchis. Tie okazis la greka legendo de Jason kaj la Argonaŭtoj, kiuj alvenis tie por trovi la Oran Vlies-on, felon por orlavado. La okcidenta marborda parto de Kartvelio nomiĝis Kolcheti; la orienta, montara regiono Iberia . Oni minis en la Kaŭkaza montaro oron, arĝenton, kupron kaj feron. La katvelaj metiistoj forĝis glavojn, per kiuj la grekoj kaj Trojanoj batalis.

Post 333 a. K. konkeris Aleksandro la Granda preskaŭ la tutan Kaŭkazon, ankaŭ orientan Kartvelion. Li enpotencigis en la ĉefurbo Mcĥeta sian fidulon, la reĝan filon Ason de Arian-Kartli, kiel reĝon. En 323 a.K la areo iĝis parto de Seleŭkida imperio sub sekvanto de Aleksandro, la diadoĥena Seleŭko.

En 66 a.K. konkeris la romia militestro Pompeius orientan kaj okcidentan Kartvelion kaj faris el ili unu satelitŝtaton de la la romia imperio. En 317 Kartvelio konvertiĝis kiel la unua lando de la mondo al kristanismo. La reĝo Marian la 2-a de Iberio enkondukis la kristanismon kiel oficialan ŝtatreligion. Post la 17-a de januaro en 395, Kartvelio iĝis parto de la Orientromia imperio. Ekde 585 validas la orientromia kredokonfeso.

Mezepoko

Fine de la 10-a jarcento unuigis la reĝo Bagrat la 3-a la orientajn kaj okcidentajn reĝlandojn en komuna imperio. Liaj posteuloj, la Bagratida dinastio, regis en Kartvelio ĝis 1801.

Kvankam pli poste diversaj invadantoj – antaŭ ĉio araboj, mongoloj kaj turkoj – atakis la landon, la kartvelia reĝlando konservas por ĉ. 1.000 jaroj pli aŭ malpli da sendependeco. Inter la 11-a jarcento kaj 13-a jarcento atingis sub potencaj reĝoj kiel David la Konstruanto, 1089-1125) kaj lia nepino reĝino Tamara (1184-1213) prestiĝan kaj potencan alton. Ambaŭ estas estimitaj hodiaŭ kiel sanktuloj de la Kartvelia Ortodoksa Apostola Eklezio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Timuraj invadoj de Kartvelio.

La postaj jarcentoj alportis por Kartvelio plagojn. La mongoloj kaŭzis senhomigon de la lando kaj la imperio disfalis fine de la 15-a jarcento al tri reĝlandoj (Imeretio, Kaĥeti kaj Kartli) kaj al kvin princlandoj. La okcidenta parto iĝis vazala ŝtato de la Osmana Imperio, la orienta parto dependiĝis al Persio.

Kartvelio en la Rusia Imperio, 1801–1918

En 1783, Kartvelio venis al rusa defenda ombrelo per Traktato de Georgijevsk. En 1801 la lando estis aneksita fare de la Rusia Imperio kaj iĝis provincaro de ĝi. La caro Aleksandro la 1-a ĉesigis la kartvelian reĝlandon kaj deportis la reĝan familion de la Bagratida dinastio al la centra Rusio kaj al Siberio. Ekde 1804, Kartvelio suferis rusigon, sed samtempe malfermiĝis por la lando aliaj eblecoj. Tbilisi iĝis Parizo de Oriento. En Kartvelio floris klerismo, liberalismo kaj moderna nacia sento. La fratoj Bagration tradukis verkojn de la eŭropa literaturo al la kartvela. Germanoj setlis en suda kartvelio. Sub la erao de la rusa guberniestro Aleksej Jermolov ebligis restadon en 1825 por la forpelitaj liberalaj decembristoj en la Kartvelia kaŝejo.

Unu ribelanta regimento el Sankt-Peterburgo, al kiu apartenis tre multaj liberuloj, deportiĝis al Kartvelio kaj tie bonkonatiĝis kun la tiea reganta klaso. Jam frue aperis la postulo en Kartvelio pri ĉesigo de la vasaleco.

Kartvelio klopodis por suvereneco. En 1832 fiaskis provo de resurtronigo de la Bagratida dinastio. La caro sendis grafon Miĥail Voroncov, por ke li firmigu la rusan potencon kiel Reĝa reprezentanto de Kaŭkazo. La en Britio plenkreskinta Voroncov modernigis la komercon, industrion, urbokonstruon kaj havenojn.

En la dua duono de la 19-a jarcento kreskis la preteco de la kartveloj por nacia liberiga movado. En 1905 eksplodis ampleksa kamparana ribelo, kion sekvis politikaj reformoj kaj la streĉitecoj iomete malgrandiĝis. La gvidanta politika forto iĝis la "menŝevika" Socialdemokrata Laborista Partio. Dum la baloto al la rusa parlamento 1905 ili akiris en Kartvelio ĉiun parlamentan lokon.

La unua respubliko, 1917-1921

En 1917, la februara revolucio kolapsigis la caran regadon en la tuta imperio. Kartvelio formis kun Armenio kaj Azerbajĝano unu Specialan Transkaŭkazan Komitaton (ruse Osobij Zakavkazskij Komitet), kiu devis zorgi pri la ordo en la transira fazo. Sed iliaj armeoj estis tre malfortaj por defendi la landon kontraŭ Turkio, kies trupoj la fortiratajn rusajn trupojn prempelis.

Por la defendo de Kartvelio kontraŭ la turka konkero, komencis kontrakti la kartvelia nacia asembleo (kartvele Dampudsnebeli Kreba) kun Germanio, kiu estis preta por defendo de sendependa Kartvelio kontraŭ atako de la Osmana Imperio. Kiel kompenson, Germanio postulis privilegiojn ĉe minado de mangano kaj kupro, ankaŭ ĉe la naftotransporto for de la Kaspia Maro. Germanio jam havis 3.000 soldatojn en Kartvelio por sekurigi la transporton de krudmaterialoj por la germana malpeza industrio.

Kartvelio deklaris la 26-an de majo en 1918 sian sendependecon kiel Demokratia Respubliko Karvelio. Du tagojn poste Germanio rekonis kiel unua ŝtato la Respublikon. Ĝin sekvis Rumanio, Argentino, Turkio. Ankaŭ Britio, kies trupoj anstataŭigis la fortirendajn germanajn soldatojn (post la germana kapitulado) rekonis Kartvelion. Soveta Rusio rekonis la sendependecon la 7-an de majo en 1920.

La unua ĉefministro de Kartvelio iĝis la socialdemokrata Noj Ramiŝvili. Lin posteulis junie en 1918 Noj Ĵordania. Ili estris koalician registaron el menŝevikistaj socialdemokratoj, naci-demokratoj kaj social-federalistoj. La registaro efektivigis, akceptis agroreformon kaj larĝan socialsekurajn leĝojn, enkondukis okhoran labortagon kaj elstaris forte kontraŭ la bolŝevikoj kaj la separatigaj movadoj. La 21-an de februaro en 1921 akceptis la konstitucia asembeleo de Kartvelio la unuan konstitucion laŭ ekzemplo de Svislando.

La 11-an de februaro 1921 enmarŝis la 11-a Ruĝa Armeo sub gvido de Sergo Orĝonikidze. Tbilisi estis 25-an de februaro atakita kaj okupita el tri flankoj. La demokrata registaro fuĝis tial al Kutaisi kaj fine la 17-an de marto tra Batumi eksterlanden.

Kartvelio en Sovetunio, 1921-1990

La 28-an de aŭgusto 1924, la ĉieliran tagon de Maria (kartvele Mariamoba), komenciĝis en Tbilisi ribelo kontraŭ la soveta okupado. La ribelantoj havis multajn – pli frue kaŝitajn – armilojn. La komandanto de la Ruĝa Armeo en Kartvelio estis mortigita far indiĝena piloto, kiu lasis sian flugmaŝinon subenfali en stilo de tokkōtai. Stalin ordenis disbati la ribelon.

Kartvelio estis aligita al la Sovetunio kiel parto de Transkaŭkaza Federacia Socialista Sovetrespubliko (TFSSR), kiu entenis Kartvelion, Armenion kaj Azerbajĝanon. La TFSSR disfalis en 1936 al unuopaj landoj kaj Kartvelio iĝis Kartvelia Socialista Soveta Respubliko.

Oni mortpafis aŭ pereigis en punejoj inter 1921 kaj 1924 pli ol 30.000 kartvelojn, ĉefe tiujn kiuj apartenis al la politika aŭ sociala elito de la lando. Dum la stalinaj purigoj inter 1935 - 1938, en 1942 kaj inter 1945 - 1950 viktimiĝis ĉ. 50.000 kartveloj.

Dum la Dua mondmilito Adolf Hitler celis atingi la kaŭkazajn naftokampojn, sed sensukcese. La kartveloj amase (ĉ. 700.000) batalis en la Ruĝa Armeo, kelkaj en la germana Wehrmacht, de la milito ne revenis ĉ. 400.000. Kartvelaj rekrutoj (2.500) estis inter la defendantoj de la fortikaĵo Brest, kiu postmilite estis nomumita "fortikaĵo-heroo". Kartvelio iĝis grava loko por produktado de municio. La kartvelia serĝento Meliton Kantaria (en triopo kun Miĥail Jegorov kaj Aleksej Berest) hisis la sovetan flagon kiel venkosignon sur la konstruaĵo de la germana parlamento Reichstag en Berlino.

Post la Dua mondmilito Kartvelio forte industriiĝis kaj urbaniĝis. Rustavi estis centro de la malpeza industrio en la lando. En 1956 okazis protestoj en Tbilisi kontraŭ la malkonstruo de la Stalin-memorstatuo, dum kio la Ruĝa Armeo mortigis centojn de kartveloj, ankaŭ infanojn.

La decentrigan programon,- kiun enkondukis Ĥruŝĉov meze de la 1950-aj jaroj,- eluzis la Komunista partio por fortigi sian lokan potencon. Krom la oficiala ŝtata ekonomio estiĝis floranta kontraŭleĝa privata ombroekonomio, kio igis Kartvelion unu el la plej sukcesaj sovetiaj respublikoj kaj kaŭzis kreskantan koruptecon.

Kvankam la la koruptado aperis en la tuta Sovetunio, en Kartvelio ĝi disvastiĝis malkaŝe kaj atingis eĉ la altrangajn oficistojn. Eduard Ŝevardnadze - ministro pri internaj aferoj inter 1964 kaj 1972 - konatigis sian nomon kiel kontraŭkoruptada batalanto, kiu organizis la abdikigon de Vasilij Msavanadze, la korupta ĉefsekretario de la Kartvelia Komunista Partio. Kun beno de Moskvo Ŝevardnadze iĝis la nova ĉefsekretario. Li estis ekde 1972 ĝis 1985 efektiva kaj kapabla gvidanto de Kartvelio, kiu plibonigis la ŝtatan ekonomion kaj maldungis centojn da koruptaj oficistoj. En 1978 okazis studentaj protestoj kontraŭ la enkonduko de la rusa lingvo kiel oficiala lingvo en la kartvelia konstitucio, tiam la ŝtata rolo de la kartvela estis leĝe rekonfirmita.

La nomumo de Ŝevardnadze al la posteno de sovetia ministro pri eksteraj aferoj en 1985 ebligis la ĉefsekretariiĝon de Ĝumber Patiaŝvili, kiu estis tre konservativa kaj nekompetenta oficisto kaj kiu ne eltenis la defiojn de perestrojka periodo. Fine de la 1980-aj jaroj okazis perfortaj eventoj inter la komunistaj potenculoj kaj la opozicia kartvelia nacia movado en la teritorioj de la etnaj malplimultoj (specife Sud-Osetio kaj osetaj vilaĝoj en aliaj regionoj de la lando). La 9-an de aprilo 1989, la sovetaj trupoj disbatis senperfortan demonstradon antaŭ la parlamentejo en TbilisoF, dum kio mortis 20 kartveloj. La okazo radikaligis la kartvelan politikon, kaj fortigis konvinkiĝon de multaj homoj (eĉ de la komunistoj), ke oni devas preferi ŝtatan sendependecon.

La 28-an de oktobro en 1990 okazis plurpartiaj balotoj por la supera soveto. Sieĝanto estis la nacia asocio Pura tablo/Libera Kartvelio, kies prezidanto estis la pli frua emigrinto Zviad Gamsaĥurdja, kiu iĝis prezidanto de la Kartvelia Supera Soveto. Gamsaĥurdia organizis la 31-an de marto 1991 tutlandan referendumon pri la ŝtata sendependeco, kion oni aprobis per 98,9% de la voĉoj. Oni deklaris la sendependecon de Kartvelio la 9-an de aprilo 1991. Gamsaĥurdja rifuzis ajnan dominadon de Sovetunio en Kartvelio kaj postulis la foriron de la militaj bazoj en la lando. Li rifuzis ankaŭ la kartvelian partoprenon en la fondiĝo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.

La dua respubliko, ekde 1991

Epoko de Gamsaĥurdja

Zviad Gamsaĥurdja elektiĝis la 26-an de majo en 1991 per 86% de la voĉoj, kaj iĝis la unua prezidento de moderna Kartvelio. Lia politiko iĝis saltanta kaj aŭtoritata. Iama rajtodefenda aktivulo, li montris diktatorecajn trajtojn, arestigis la opozician gvidanton. La naciistoj kaj la reformistoj unuigis siajn fortojn en koalicio kontraŭ Gamsaĥurdia. La akriĝanta situacio kondukis al milita putĉo la 22-an de decembro 1991 gvide de Tengiz Kitovani (nacia gvardio) kaj Ĝaba Iosseliani, kiuj kaptis kaj ostaĝigis Gamsaĥurdia-n kaj la prezidentan gardistaron en la parlamentejo. Gamsaĥurdia povis eskapi kaj rifuĝi kun lia familio januare 1992 tra Armenio, fine al Ĉeĉenio.

La sieĝantaj fortoj invitis Eduard Ŝevardnadze prezidentiĝi marte de 1992. En aŭgusto 1992 pligrandiĝis disputo kun la separismaj fortoj en Abĥazio, kiu estis kartvelia aŭtonomio en Sovetunio. Tbilisi sendis tien la nacian gvardion kaj paramilitajn fortojn, por ke ili subigu la separatistojn. La separatistoj defendis sin sukcese kaj septembre de 1993 la centra potenco suferis katastrofan malvenkon, kiu negative influas ekonomion kaj politikon de Kartvelio ĝis nun. Preskaŭ ĉiuj etnaj kartveloj estis forpelitaj el Abĥazio. Mortis ĉ. 10.000 homoj kaj ĉ. 200.000 devis fuĝi.

La interetna perforto en Sud-Osetio estis subpremita, dumtempe mortis plurcent homoj kaj multaj fuĝis. En la sud-okcidenta regiono de la lando, la Aŭtonoma Respubliko Aĝario venis al sub kontrolo de Aslan Abaŝidze, kiu regis en la Respubliko ekde 1991 ĝis lia retiriĝo en 2004, kiel princo en princlando.

La 24-an de septembro en 1993, - post fino de la Abĥazia konflikto - Zviad Gamsaĥurdia revenis el la ekzilo, por organizi ribelon kontraŭ la registaro. Liaj fiduloj okupis okcidentan Kartvelion, sed Rusio helpis la registaron per sia armeo kaj la ribelo kolapsis. Gamsaĥurdia mortis la 31-an de decembro 1993, post kiam liaj kontraŭuloj premis lin al muro. Registaro de Ŝevardnadse aliĝis marte en 1994 al la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, tiel dankinte la apogon fare de Rusio, laŭ kelkaj komentantoj.

Erao de Ŝevardnadze

Eduard Ŝevardnadze dum vizito en Usonon. 1997

Aŭguste en 1995, Ŝevardnadze-on trafis bombatako. Li kulpigis pro tio la militestron Ĝaba Iosseliani kaj ordenis aresti lin. La parlamento akceptis modernan konstitucion, kiu garantiis la liberecon kaj la demokration. Samjare li reelektiĝis prezidento per plimulto de la voĉoj.

La eraon de Ŝevardnadze karakterizis fortaj rilatoj kun Usono, ripetadaj interfrotiĝoj kun Rusio, kreskanta koruptado kaj ekonomia stagnado. La prezidento eluzis la geopolitikan situon de Kartvelio kiel translando por nafto de la Kaspia maro. Li strebis per tio sendependigi Kartvelion de Rusio kaj gajni simpation de Usono kaj Okcident-Eŭropo kaj por akiri internaciajn monfontojn. Li subskribis strategian partnerecon kun NATO, aniĝis en Europarat kaj esprimis deziron por aniĝi al NATO kaj Eŭropa Unio. En 1996 eklaboris konstitucia kortumo, en 1997 oni ĉesigis la mortpunon. Ĉe la dua demokratia balotado oktobre en 1999, la burĝa unio de Ŝevardnadze akiris absolutan plimulton.

Ŝevardnadze certigis por la lando la investan programon de konstruo de naftodukto de Azerbajĝano al Turkio, en valoro de 3 miliardoj da dolaroj. Maje en 2002 Usono sendis plurcent militistajn instruistojn, por firmigi la kartvelian armeon kontraŭ la ĉeĉenaj kaj islamaj teroristoj. Usono ankaŭ okupis la potencan vakuon, postlasitan de Sovetio. Tio kondukis al supozoj, ke Kartvelio uzos la novtrejnitan okcidentecan armeon por perforte repreni kontrolon en ribelintaj regionoj. Foje okazadis streĉoj en rilatoj kun Rusio, kiu perdis sian influon je la lando.

La iama gvidanta nomenklaturo alproprigis la iaman ŝtatan posedaĵon, kreskis la koruptado, la ekonomio stagnis. Eblas konstati ankaŭ pozitivaĵon: oni ne plu pafis tra la lando, konserviĝis konfliktoj en etnaj regionoj kaj malaltiĝis krima nivelo. Ŝevardnadze ankaŭ inciciatis serĉon de junaj kapabluloj por refreŝigi politikistaron de la lando.

La parlamenta prezidanto Zurab Ĵvania postulis de Ŝevardnadze aŭguste en 2001 en publika letero haltigi la koruptadon. Instruistioj lukras 15 eŭrojn monate, dum ministro konstruas meze de Tbilisi palacon, - akuzis li. En 2003, la IMF ĉesigis la apogojn pro la ĥaosa buĝeto. La reganta partio disfalis inter aŭtuno de 2001 kaj somero de 2002 je frakcioj, grupetoj.

Kvankam Ŝevardnadze ankoraŭ akiris en la parlamentaj balotoj aprile de 2000 plimulton, jam aŭtune de 2001 okazis ribeloj, manifestacioj en Tbiliso. Kaŭzo estis la razio ĉe la opozicia televidstacio Rustavi 2. Ĉ. 5.000 homoj venis surstraten sub gvido de la iama justicministro Miĥail Saakaŝvili kaj postulis foriĝon de la prezidento. Ŝevardnadze forigis la ĉefon de la sekreta polico kaj la ministron pri la internaj aferoj.

En 2002 formiĝis du opoziciaj partioj, la Nacia Movado de Miĥail Saakaŝvili kaj Unuiĝintaj Demokratoj de Zurab Ĵvania.

Velura revolucio novembre 2003

La parlamentaj balotoj de 2-a de novembro 2003 estis aprobitaj nur post kelksemajna striko de la elekta komisiono. Multaj, eĉ eksterlandaj observantoj parolis pri balota trompo. La 22-an de novembro okazis la unua kunsido de la nova parlamento, kion la opoziciaro bojkotis. Dum la sama tago kolektiĝis pli ol 100.000 homoj ĉe la parlamentejo, kiuj sturmis - sub gvido de opozicia gvidanto Saakaŝvili - dum malferma parolado de la prezidento la kunsidejon. Ŝevardnadze fuĝis, Rusio sendis samnokte la ministron pri eksterlandaj aferoj Igor Ivanov al Kartvelio. Post interparoloj, Ŝevardnadze retiriĝis la 23-an de novembro kaj oni elskribis novajn balotojn.

Erao de Saakaŝvili

La 4-an de januaro en 2004 venkis Miĥail Saakaŝvili en la porprezidentaj elektoj je 96% de la voĉdonoj.

Li atingis la ekziliĝon de la aĝaria estro Abaŝidze (6-a de majo 2004) al Moskvo kaj aligis la preskaŭ sendependan regionon al Kartvelio. Same facila sukceso tamen ne atendis lin pri Abĥazio kaj Sud-Osetio, kiuj plu restas fakte sendependaj teritorioj.

Pretekste de spiona skandalo pri rusiaj oficiroj, akuzitaj je spionado, Saakaŝvili provis premi al Rusio, akcelante la jam plane okazantan forkondukon de la rusiaj militbazoj kaj insistante pri retirigo de rusiaj pacgardaj soldatoj el Abĥazio kaj Sud-Osetio. Tiel li ricevis subtenon de okcidentaj landoj, tamen ne tian, kian li atendis. Samtempe Rusio respondis per tre sentebla ekonomia premo kaj sukcesis defendi en UN valoron de sia pacgarda misio en Abĥazio.

La 8-an de aŭgusto 2008, post la antaŭtagaj bombardoj de kartvelaj vilaĝoj fare de osetaj separatistoj, kartvela registaro komencis militan operacion „por restarigi konstitucian ordon en Cĥinvala regiono“ (Sud-Osetio). La atako finiĝis per enmiksiĝo de Rusio (kiu pravigis tion per sia pacgarda misio) kaj per agnosko de ŝtata sendependeco de Sud-Osetio kaj Abĥazio komence fare de Rusio kaj poste ankaŭ de aliaj ŝtatoj (Nikaragvo, Venezuelo kaj Nauruo).

Vidu ankaŭ

Retpaĝoj