Historio de Kroměříž

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justus van den Nypoort: Kroměříž en la 17-a jarcento

Historio de Kroměříž estas impresema kaj riĉa. Disetendita sur la bordoj de rivero Morava, rande de ebenaĵa regiono Haná, la urbo estis jam ekde pratempo pro sia situo alloga loko por homoj. Tion pruvas abundo de arĥeologiaj trovaĵoj.

Sed nur slava prisetlado ĉi tie kreis vilaĝeton ĉe vadejo trans rivero Morava, el kiu sinsekve evoluis foira vilaĝo. Krom tiu ĉi vilaĝo ekestis sur teritorio de nuna urbo origine verŝajne landestra korto kaj johanitana hospitalo (dokumentita 1238). Unua skriba dokumento pri Kroměříž datiĝas nur al la jaro 1107, kiam apanaĝa princo de Olomouc Otto la 2-a Černý (Nigra) vendis la vilaĝon kun ponta depagejo al episkopo de Olomouc Johano. Kroměříž tiamaniere iĝis havaĵo de episkopejo de Olomouc kaj iom post iom ĝi iĝis ankaŭ korta rezidejo de episkopoj de Olomouc. Kun ili estas kunigitaj dum multaj jarcentoj sortoj de la urbo.

Ĉirkaŭ la jaro 1260 episkopo de Olomouc Bruno el Schauenburg (1245-1281), sindona adepto de reĝo Premislo (Přemysl) Otakaro la 2-a (Moravio), altigis foiran vilaĝon je urbo: li kunigis la originan setlejon kun nova fondo sur plano de kvarangulo, ĉirkaŭigis ilin per remparoj kaj fondis sanktmaŭrician kapitulon. La fondistan akton de Bruno poste finrealigis lia posteulo, episkopo Detrich el Hradec, kiu en 1290 donis al la urbo rajton libere elekti urbestron, du foirojn dum la semajno kaj du jarbazarojn. La urbanoj krom tio akiris mejlan rajton, rajton bierfarejan kaj vojimpostan. Tiuj ĉi privilegioj garantiis al la urbo evoluon en la tempo de kulmina feŭdismo.

En 1411 konfirmis al la urbo ĉiujn ĝiajn privilegiojn reĝo Venceslao la 4-a (Moravio) kaj ilin plinombrigis. Sed tio okazis jam antaŭvespere de husana revolucia movado, kiu per plena forto trafis la vivon de la urbo. Kroměříž estis preskaŭ en centro de kruelaj bataloj, en kiuj kontraŭ episkopo de Olomouc Johano Železný kruele batalis el proksima kastelo en Tovačov ĝia posedanto Johano Tovačovský el Cimburk, unu el la plej gravaj personoj de moravia husanismo. En 1427 Johano Tovačovský definitive rompis la episkopan potencon en Moravio kaj en 1432 okupaciis la urbon Kroměříž adepto de Tovačovský Smil el Moravany. Kroměříž restis utrakvistika ĝis fino de la 15-a jarcento, sendube influe de proksima Tovačov, kies posedanto fariĝis moravia landestro. Estis ĉi tie signifoplena lernejo, al kies lernantoj apartenis ankaŭ Ctibor Tovačovský el Cimburk, pli posta aŭtoro de Libro de Tovačov. En sepdekaj kaj okdekaj jaroj de la 15-a jarcento. estis la urbo fidela adepto de la reĝo Mateo Korvin. Rekompence ĝi ricevis rajton sigeli per ruĝa sigelvakso (1482), kio fakte estis privilegio nur de urboj reĝaj.

Nur ĉirkaŭ la jaro 1500 la urbo Kroměříž fariĝis denove posedaĵo de episkopoj de Olomouc. Pri renovigo de ĝia ekonomio kun samtempa rekatolikigado zorgas tiutempe precipe humanismaj episkopoj Stanislao Thurzo (1497-1540), Johano Dubravius (1541-1553) kaj Vilhelmo Prusinovský el Vickov (1564-1572). Iom post iom la urbo fariĝas centro de episkopeja mastrumado kaj administrado, kiam la sortojn de ĉeĥaj landoj trafas Tridekjara milito. Ĝiaj konsekvencoj la urbon Kroměříž forte premis: dufoja elrabado de la urbo en la jaroj 1643 kaj 1645; pesta epidemio en la jaro 1647. Post la milito estis ĉi tie kalkulitaj nur 69 loĝigitaj domoj el originaj 244.

Malprosperon de la urbo haltigis nur episkopo Karolo Lichtenstein el Castelcorn (1644-1695), kiu povas esti opiniata kiel dua fondinto de la urbo. Per sia personeco kaj pensmaniero li estis sendube interesa homo el vicoj de nova nobelaro en Moravio; ĝuste al li dankas Kroměříž pro sia nuna aspekto kun frubaroka kastelo, kanonikaj domoj en la stratoj Janská kaj Subkastela kaj Flora Ĝardeno. Dislime de la 17-a kaj la 18-a jarcento. iĝis Kroměříž kultura centro de Moravio, kiu profitis el signifoplena aŭtoritata centralisma grandbiena regio. Sed en 1752 estis Kroměříž trafita per incendio, kies ofero parte estis ankaŭ la kastelo. Dum plua konstru-ondo estis definitive finkreita baroka aspekto de la urbo kun kupolo de preĝejo de sankta Johano kaj barok-stilaj frontonoj de burĝaj domoj. Kaj denove en Kroměříž aperis eminentaj artistoj de mezeŭropa baroko, inter ili unu el la plej elstaraj personoj de eŭropa baroka pentroarto, Franz Anton Maulbertsch.

Periodo de klerismo kaj jozefismaj reformoj restis limigitaj je agadsfero de kelkaj personoj sur la korto de episkopo Maksmiliano Hamilton (restadis ĉi tie J. L. Hay, J. N. Gering, grafo Maksmiliano Lamberg; en Kroměříž verkis piaristoj Ad. Pilař kaj Fr. Moravec trivoluman historion de Moravio en klerisma-kritika spirito). En 1777 estis episkopejo de Olomouc altigita kaj Kroměříž fariĝis sidejo de ĉefepiskopo. En la urbon sinsekve penetras ankaŭ novaj elementoj ekonomiaj. Fine de la l8-a kaj komence de la 19-a jarcento. ĉi tie dumtempe funkciis unua manufakturo de Kroměříž. Malgraŭ tio la urbo en sia evoluo iome haltis, ĉar ĝia fundamenta funkcio restadis precipe rezideja sidejo.

Trankvilan vivon de la provinca malgrandurbo ondetigis okazaĵoj de revoluciaj jaroj 1848-1849. En Kroměříž oni translokigis sesion de aŭstria konstituci-dona asembleo. La asembleo, kiun partoprenis vico da elstaraj reprezentantoj de ĉeĥa nacia vivo (Fr. Palacký, Fr. L. Rieger, K. Havlíček Borovský, J. K. Tyl kaj pluaj), -kaj dum kiu estis per buŝo de Rieger -prezentita memorinda frazo pri tio, ke "ĉiu potenco en la ŝtato eliras el la popolo, estis potenca instigo por disvastiĝo de la ĉeĥa nacia memkonsciado en Kroměříž kaj ĉirkaŭaĵo. Kaj tial la dua duono de la 19-a jc. signifis ne nur evoluon de etindustria entreprenado, sed samtempe eĉ alfirmigado de pozicioj de ĉeĥa elemento. En 1887 estis elektita unua ĉeha urbestro de Kroměříž Vojtěch Kulp; la ĉeĥa urbodomo en Kroměříž estis unu el unuaj en Moravio mem. Tio okazis jam en tempo, kiam publika kaj kultura vivoj en Kroměříž rapide evoluis kaj per konstruado de novaj lernejaj institutoj la urbo akiris subliman indikon "Atenoj de Haná". Tiutempe oni ankaŭ rimarkis la plej altnombran kreskon de la loĝantaro.

Gravecon de la urbo ne ŝanĝis eĉ rifuzo de fervoja konekso pro timo antaŭ eblaj konsekvencoj de la industriiga kresko eĉ ne malsukceso de planita konstruo de universitato en Kroměříž. Ekde la komenco de la 20-a jarcento. Kroměříž iom post iom akiras karakteron de moderna urbo. Estas relative malmulte konata periodo en historio de Kroměříž, kiam tie aperis kelkfoje signifoplenaj realigadoj de moderna arĥitekturo. Sufiĉas rememori penetradon de secesio en medion de Kroměříž, per signifa konstruo de Psiĥiatria Kuracejo influita de viena secesio (Hubert Gessner), influon de funkciismo de Brno en tridekaj jaroj aŭ almenaŭ parte realigitan projekton de Frederiko (Bedřich) Rozehnal por malsanulejo en postmilita tempo.

Unua mondmilito, ekesto de memstara Ĉeĥoslovakio, tuta periodo de "Unua Respubliko" same kiel periodo de mallibero dum faŝista okupacio kaj liberigo de la urbo en la jaro 1945 postlasis en historio de la urbo plian interesan ĉapitron kaj emocian rememoron. En 1948 ĉi tie okazis grandioza ekspozicio "100 jaroj de ĉeĥa nacia vivo."

Hodiaŭa Kroměříž estas la urbo de estanteco, kiu devas gardi testamentaĵon de la pasinteco, sed ĝi disvolvas ankaŭ nuntempan socian agadon. Ne nur tial, por ke estu konservita ĉio valora kaj bela en tiu urbo, sed por ke ankaŭ estonte estu aldonita io same valora kaj bela. Por ke la simbola indiko "Atenoj de Haná" ne estu nur simbolo de pasinteco, sed ke ĝi rilatu ankaŭ la estontan evoluon de la urbo.