Historio de Lingva Festivalo en Ĉeboksaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plurfoje okazis Lingva Festivalo en Ĉeboksaro.

1-a festivalo, 1996[redakti | redakti fonton]

Ĝi kolektis ĉirkaŭ 150 homojn, okazis en la Domo de kulturo Huzangaj la 20-an de oktobro 1996, reprezentiĝis 14 lingvoj, ĉefgastis Vladimir Samodaj – eksredaktoro de la araba versio de “Moskvaj Novaĵoj”, Atner Huzangaj – prezidanto de la Ĉuvaŝa Nacia Kongreso.

2-a festivalo, 1997[redakti | redakti fonton]

La 2-an festivalon partoprenis ĉirkaŭ 300 homoj, ĝi okazis en la 54-a mezlernejo de Ĉeboksaro la 1819-an de oktobro 1997, reprezentiĝis 22 lingvoj, ĉefgastis Aŝok Saĝanhar – direktoro de la Kultura Centro Jawaharlal Nehru de Moskvo, Vladimir Samodaj, Irina Gonĉarova – kunordiganto de AIS-programoj sur la teritorio de Rusia Federacio.

3-a festivalo, 1998[redakti | redakti fonton]

La 3-a okazis 2425-an de oktobro 1998. Ĝi havis antaŭprogramon, dum kiu pasis konkursoj de infanaj desegnoj, kaj de lernejanaj verkoj, renkontoj de studentoj kaj lernejanoj kun reprezentantoj de la Asocio kaj gastoj de la Festivalo. La festivalejo estiĝis la 4-a urba mezlernejo, kiu ene de du tagoj bonvenigis ĉirkaŭ 550 festivalanojn.

Ĉefgastis Jean-Marc Leclerq (Francio) – kantisto, kies repertuaron konsistigas kantoj en 25 lingvoj, aŭtoro de la kanto “Ĉeboksari”, reprezentanto de la Lingva Festivalo en Tuluzo. La aliaj gastoj – Martin Schoden kaj Sofia Ugla, reprezentantoj de la sveda ambasadejo en Moskvo, Aleksej Armand – doktoro de geografiaj sciencoj, membro de Rusia Akademio de Sciencoj, Oscar Foltran – reprezentanto de Itala Esperanto-Junularo.

4-a festivalo, 1999[redakti | redakti fonton]

La 4-a Festivalo okazis la 23–24-an de oktobro 1999, en 59-a lernejo de Ĉeboksaro. En ĝi partoprenis pli ol 900 personoj kaj estis prezentitaj 37 lingvoj de la mondo, inter kiuj novis la cigana, maria, tatara, azerbajĝana, bamana, afrikansa, mongola, finna, norvega kaj aliaj.

Inter la honoraj gastoj estis Sjoerd Bosga, prezidanto de TEJO, Sabira Stahlberg, ĉefredaktoro de la internacia revuo “Kontakto”, Vladimir Ĥritinin, reprezentanto de la katedro de afrikaj lingvoj en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Krome venis ankaŭ Martin Ŝoden, reprezentanto de kultura centro de Svedio en Moskvo, Ulf LUNDE, estrarano de Norvega Esperantista Ligo, Vadim Toropov, ciganisto kaj specialisto pri la krimea dialekto de la cigana lingvo de Ivanovo. En la kultura programo multe kontribuis ĉuvaŝa folklora bando “Serenj”. La festivalo elvokis amason da artikoloj, intervjuoj ks. en amaskomunikiloj.

5-a festivalo, 2000[redakti | redakti fonton]

La jubilea 5-a okazis la 2122-an de oktobro 2000. La festivalo estis organizita en du grandaj konstruaĵoj: Urba palaco de infana kaj junulara kreado, kaj filologia fakultato de la Ĉuvaŝa ŝtata pedagogia universitato nome de Ivan Jakovlev. En 2000 la antaŭa programo ĉirkaŭkaptis pli ol 3 500 lernantojn, studentojn, lingvemulojn. Ĝi enhavis renkontiĝojn kun honoraj gastoj en altlernejoj kaj en lernejoj, internacian kinejon dum 5 tagoj, infanan konkurson de desegnoj laŭ temoj “Kiel mi imagas la mondon”, “Lando de mia revo” kie partoprenis pli ol 350 lernantoj el 11 ĉeboksaraj lernejoj kaj proksimume 50 infanoj el 2 serbaj lernejoj. La bazan 2-tagan programon de la 5-a Lingva festivalo partoprenis preskaŭ 1 000 homoj el 21 landoj kaj el 7 rusiaj urboj. Dum la festivalo estis prezentitaj 38 lingvoj.

La gastoj de la 5-a festivalo estis Bertrand Menciassi (Francio/Belgio), reprezentanto de la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj, Ĵaklin Bularia (Francio), ataŝeo de la franca ambasado en Rusio pri la evoluo de la franca, direktoro de la Franca centro en Niĵnij Novgorod, Joĵef Goretitj (Hungario), direktoro de la Kultura, scienca kaj informa centro de Hungario en Moskvo, Viktor Votinov, doktoro pri pedagogiaj sciencoj, profesoro, membro de la internacia pedagogia akademio, katedra estro de la Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, Mohammed Al-Samaraj (Irako), doktoranto de la katedro pri irana literaturo de Instituto pri afrikaj kaj aziaj landoj de la Moskva Ŝtata Universitato, Sjoerd Bosga (Nederlando/Svedio), prezidanto de la Tutmonda esperantista junulara organizo, Veronika Acsadi (Hungario), prezidanto de la Hungara Esperanto-Junularo, Sonja Petroviĉ (Jugoslavio), reprezentanto de la Serba Esperanto-Junularo.

Dutaga programo konsistis el 7 samtempaj prezentoj de 38 lingvoj, konkurso "Lingua franca", koncerto de la grupo "Totus floreo" (Uljanovsk), kiu prezentis eŭropan mezepokan muzikon, internacia koncerto (kiun partoprenis 200 artistoj-lernejanoj, studentoj).

6-a festivalo, 2001[redakti | redakti fonton]

La 6-a festivalo okazis la 20–21-an de oktobro 2001 en la Urba palaco de infana kaj junulara kreado, kaj en la filologia fakultato de la Ĉuvaŝa ŝtata pedagogia universitato Ivan Jakovlev. Pasigo de festivalo estis dediĉita al Eŭropa Jaro de Lingvoj. Ĉi jare organizadon de la festivalo monsubtenis Departemento pri junularaj aferoj de Rusia Federacio, Ĉuvaŝa ŝtata komitato pri junularaj aferoj. En kadro de la antaŭa programo estis organizitaj lingva konkurso, interkultura konkurso “Ĉu vi scias?”, ekspozicioj de infanaj desegnoj “Mondo estas …”, “Bildkarto por amiko” kaj de alfabetoj. Dum la 6-a festivalo partoprenantoj aŭskultis mezepokan muzikon prezentitan de muzikgrupo “Universale in re” (N. Novgorod).

La festivalon vizitis delegitaroj de 10 rusiaj urboj kaj de 3 landoj (Norvegio, Ukrainio, Belgio). La gastoj de la festivalo estis Bertrand Menciassi (Francio/Belgio), reprezentanto de la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj, Mehdi Sanai (Irano), direktoro de la kultura centro de la islama respubliko Irano en Moskvo. Ankaŭ la festivalon vizitis organizanto de Lingva festivalo en Berdjansk (Ukrainio), kaj esperantistoj de Norvegio kaj Ĉinio (Stian Håklev, Vang Huaj Ju).

7-a festivalo, 2002[redakti | redakti fonton]

La 7-a festivalo okazis la 18-20-an de oktobro 2002. Ĉi-jare aranĝo estis organizita en la Respublika instituto de kulturo. En la programo estis prezentitaj 40 mondaj lingvoj. La 19-an de oktobro en Ĉeboksara kooperativa instituto pasis studenta konkurso inter teamoj “Orientaj civilizoj”. Gastoj de la 7-a LF estis Tomislav Divjal kaj Vladimir Dujniĉ de Kroata junulara Esperanto-Asocio, Garik KOKOLIJA, prezidanto de Rusia Esperantista Unio.

Kun subteno de la Ministerio de kulturo de Respubliko Marij El estis organizita partoprenado de junulara teamo de la urbo Joŝkar-Ola. Ili prezentis marian lingvon kaj preparis programeron por la koncerto.

8-a festivalo, 2003[redakti | redakti fonton]

La Festivalo okazis inter la 17-a kaj 19-a de oktobro 2003 en la konstruaĵoj de DK Uĥsaj kaj en la 5-a konstruaĵo de la Ĉuvaŝa Ŝtata Pedagogia Universitato.

Estis prezentitaj 43 lingvoj. Kiel honoraj gastoj estis Ivan Horvat (Hungario), vicestro de la Kultura, scienca kaj informa centro de la Hungara Respubliko en Moskvo kaj Aleksandr Melnikov (Rostov-na-Donu), direktoro de kultur-kleriga centro "Lingvo", adjunkto de AIS San-Marino, doktoro de filologio.

Unuafoje okazis studenta KGS pri la temo "Oriento-Okcidento" kaj lingvaj teritorioj pri la angla, franca, germana kaj itala lingvoj.

9-a festivalo, 2004[redakti | redakti fonton]

La 9-a LF okazis inter la 22-a kaj la 24-a de oktobro 2004. La festivalo okazis en 4 grandaj ejoj, la enkonduka programo – en la Ekonomika Teknologia Kolegio, kie okazis la nova festivalero – Festivala Maratono, konsistanta el tri partoj: sporta (naciaj ludoj), intelekta (naciaj intelektaj ludoj) kaj skeĉa (naciaj fabeloj).

Alia novaĵo de la Festivalo estis scienc-praktika konferenco "Funkciado de minoritataj lingvoj en kondiĉoj de tutmondiĝo". La konferenco havis lokon en la Instituto de Kulturo.

La malfermo de la Festivalo okazis en la Domo de Infana kaj Junulara Kreado (en la centro de Ĉeboksaro) kaj la lingvaj prezentoj pasis en la 5-a konstruaĵo de la Ĉuvaŝa Ŝtata Pedagogia Universitato.

Entute estis ĉirkaŭ 600 partoprenantoj (el inter ili 60 uljanovskanoj).

La honoraj gastoj: kieva muzikisto kaj lingvema filozofo Valerj Kurinskij, esperantista reĝisoro el Pollando Roman Dobrzynski, prezidanto de la Rusia Esperantista Unio Nikolaj Gudskov, esperantisto kaj dagestana ĵurnalisto Abduraĥman Junusov. Kiel specialaj gastoj estis ankaŭ la esperantistoj Pier Luigi Cinquantini, Hèctor Alòs i Font kaj Slavik Ivanov. La honoraj gastoj aktive partoprenis la programon, i. a. Roman Dobrzynski, Abduraĥman Junusov, Hèctor Alòs i Font kaj Slavik Ivanov elpaŝis antaŭ studentoj-ĵurnalistoj en la Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato rakontante pri siaj spertoj en E-ĵurnalismo.

La internacia koncerto estis aparte riĉa, enhavante 25 programerojn. Inter la plej popularaj prezentoj estis: la ĉeĉena, la nepala kaj la germana gvidata fare de esperantisto Jan Schröder. Unuafoje en la 9-a LF estis prezentitaj la lingvoj oseta, laka, kataluna, loglano kaj kelkaj aliaj.

10-a festivalo, 2005[redakti | redakti fonton]

La Festivalo komecniĝis per poezia koncerto en diversaj lingvoj (13) en la Ŝtata Artmuzeo de Ĉeboskari kun 60 da partoprenantoj, kiu estis samtempe la solena malfermo de la Festivalo, la programo enhavis 6 karavanojn en diversaj lernejoj de la urbo kaj viziton al Ŝumerlia al la loka Infana Palaco. Enkadre de la Festivalo okazis Festivala maratono inter 5 studentaj teamoj el 5 altlernejoj, konkurantaj en sportaj naciaj ludoj, arto kaj intelektaj konkursoj.

La ĉefaj tagoj de la Festivalo daŭre restis la semajnfinaj tagoj - okazis prezentoj de 39 lingvoj, plej furoris la ĉeĉena, germana far esperantisto Jan Schroeder. La prezentoj de Esperanto havis stabile 10-12 ĉeestatnojn.

Sabate okazis ronda tablo "Internacia lingvo de la XXI jarcento" kun partopreno de Georgij Kokolia, komitatano de UEA, ĉefredaktoro de REGO, Gennadij Anisimov, vic-katedrestro de la rusa lingvo de la Ĉuvaŝa Ŝtata Pedagogia universitato, doktoro de pedagogiaj sciencoj, membro-korespondento de la Ĉuvaŝa Akademio de sciencoj, Viktorija Urbanaviĉiute, ataŝeo de la litova ambasadejo en Rusia Federacio. La ronda tablo konkludis ke la internacia lingvo estas necesa kaj ke ĝi ne devas rompi la rajtojn de la aliaj lingvoj, dum la apliko de esperanto apenaŭ estas videbla en la proksima tempo.

Furoris koncerto de JoMo, kiu dancigis centon da homoj el inter 400 - 450 ĉeestintoj. Sekvatage okazis internacia koncerto kun 24 programeroj.

La Festivalo estis vizitita de la delegitaro de la rus-usona programo Alfa Fellowship program kiu venis sur la ŝtata nivelo kaj la Festivalo estis salutita de la helpanto de la prezidento de la Ĉuvaŝa Respubliko Dmitrij Krjukov (kiu transdonis salutvortoj de la prezidento). La usonanoj estis tre kontentaj veni al la Festivalo ĉar ĝi estis unu el la malmultaj viglaj partoj de ili vizito.

El esperantistoj krom menciitaj personoj venis Irina Gonĉarova kun grupeto da studentoj, Steve Kobb, usonano, laboranta en Moskvo, 33 uljanovskanoj gvidataj de la familio Karcev (Jura, la patrino kaj filino), niĵni-novgorodanoj kun Aleksej Kozlov.

Pluraj amaskomunikiloj favore raportis pri la Festivalo

11-a festivalo, 2006[redakti | redakti fonton]

En 2006 42 lingvoj estis prezentitaj. La festivalon ĉeforganizis Alina Vasiljeva.

12-a festivalo, 2007[redakti | redakti fonton]

En 2007 festivalo okazis la 20-21an de oktobro (sen kalkuli la antaŭprogramon). Inter la honoraj gastoj estis poligloto Villi Melnikov. La festivalon ĉeforganizis Katja Zaikina.

13-a festivalo, 2008[redakti | redakti fonton]

En 2008 festivalo okazis la 25an -26an de oktobro. Ĉeforganizis la festivalon - Alla Jermilova.

14-a festivalo, 2009[redakti | redakti fonton]

En 2009 festivalo komenciĝos la 11an de oktobro kaj daŭris ĝis la 17a - 18a de oktobro, la pintaj tagoj de la festivalo. La festivalon partoprenis ĉirkaŭ 1500 personoj. Por la 14a festivalo kreiĝis retejo www.lingvafestivalo.org

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]