Historio de Meksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum milers d'jaroj, kiu hodiau estas conegut kiel Meksiko estis oni tero de caçadors-recolectores. Cirkau antau 9.000 jaroj, la amerikanoj dresis la maizo kaj l'malnova komencis agrarajn revolucion, stirante al la formado de multaj kompleksaj civilizacioj. Ci tiu civilizacioj giris konturon de la urboj kun l'skribo, l'monumenta arkitekturo, la astronomioj studoj, la matematikoj, kaj la soldatoj. Post 4.000 jaroj, ci tiu civilizacioj estis detruitaj kun l'alvenita de la hispanoj en 1519. Dum tri jarcentoj, Meksiko estis colonizado por Hispanio, dum kiuj la plimulto da lia losantaro estingita indigeno. La formala memstareco d'Hispanio estis reconeguda en 1821. Milito kun la Usono finis kun Meksiko al perdi preskau la duono de lia teritorio en 1848. Francio invadis Meksiko en 1861 kaj gi regis brevemente gis 1867. La Meksika revolucio pli malfrue donus lokon al la mortita de 10% de la losantaro de la nacio. Ekde semoj, Meksiko kiel stato-nacio luktis kun la conciliació de lia heredajo indigeno uisfunde arrelades kun la postuloj de la modelo de la moderna kulturo occidental trudita en 1519. La nomo de la nacio derivas de la cefurbo azteca ol gi diras Tenoĉtitlano. Hodiau, Meksiko estas la hejmo de la plej granda nombro de parlants d'hispana en la mondo, kaj gi ankau havas la plej grandan nombron d'amerikanoj natius ol ili parolas la lingvon-en la Amerikaj (la plimulto da parolo navatla).

La praloĝantoj

La plej akceptata teorio estas, ke la unuaj loĝantoj de Ameriko alvenis el Centra Azio, tra la nuna markolo de Behring, antaŭ ĉ. 35.000 jaroj, kiam ĝi ankoraŭ ne estis kovrita de akvo. Antaŭ 9.000 jaroj jam estis homoj en Patagonio, la suda ekstremo de la kontinento.

Antaŭ 21.000 la teritorio de la nuna Meksiko estis jam loĝata de triboj, dediĉitaj al ĉasado, havantajn ilojn el ŝtono kaj obsidiano kaj kiuj jam konis la fajron.

La historio de la loĝantoj de la altebenaĵo propre komenciĝas antaŭ 9.000, kun la homo de Tepeŝpano, kies skeleto kaj iloj estis trovitaj. Temas pri triboj el ĉasistoj kaj kolektistoj, kiuj vivis preskaŭ nomade. Ties iloj estis el ŝtono kaj eble ligno; estis vestitaj per peltoj.

Ĉirkaŭ 5.000 a.K. la valo de Teŭakano komencas esti loĝata; estas kelkaj signoj de agrokulturo, tamen ni ne povas konsideri la tribojn terkulturistoj ĝis 1.500 jarojn poste: la homoj kulturas maizon, kapsikon, kukurbon, fazeolon kaj eble fruktojn. Ili ankaŭ fabrikas korbojn kaj retojn kaj la ŝtona ilaro montras pli grandan diversecon. Kvankam ankoraŭ nomadaj, la triboj restas en specifaj lokoj laŭ la sezonoj. Sed la vera nemigrado komenciĝas ĉ. 2500 a.K., kune kun la potarto. De 1500 ĝis 900 a.K. konsolidiĝas la agrokultura ekonomio; la triboj loĝas en vilaĝoj, kelkaj sufiĉe grandaj por esti konsiderataj urbetoj.

Tiu ĉi procezo okazis, en pli malpli simila maniero, en diversaj regionoj de Mezameriko, kie civilizacio komenciĝis ĉ. 1000 a.K.

La unuaj kulturoj

Inter 1200 kaj 500 jaroj a.K. floris la olmeka kulturo en la regiono de la Golfo de Meksiko, ĉefe en la nunaj ŝtatoj de Verakruco kaj Tabasko. Unu el ĝiaj ĉefaj lokoj estis La Venta, urbo konstruita laŭlonge de akso iranta norde-suden, kaj kies monumentoj estas aranĝataj pli-malpli simetrie al tiu akso.

La olmeka dekadenco komenciĝis ĉ. 500 a.K. kaj ĝi lasis gravan kulturan heredaĵon al diversaj popoloj. La plej gravaj el tiuj estis la teotiŭakananoj, situantaj en la valo de Meksiko kaj Pueblo.

Teotiŭakano estis grava religia centro kaj tie estiĝis ankaŭ politika strukturo kun imperiaj ambicioj. La konker-militoj lanĉitaj de la teotiŭakananoj atingis Oaksakon, Verakrucon kaj Gvatemalon, inkludante en sia orbito diversajn popolojn.

Teotiŭakano apogeis de 350 ĝis 650 p.K. Kvankam ĝia areo ne plilarĝiĝis, la nombro de loĝantoj kreskis al 200,000. De 650 ĝis 700, la urbo estis invadita, prirabita kaj bruligita, ni ne scias de kiuj.

La restaĵoj de la teotiŭakana kultura miksitaj kun tiu de aliaj popoloj kreis la toltekan kulturon, kiu ampleksas historian periodon volvitan en mitoj kaj legendoj. Tiel, Teotiŭakano estas konsiderata la loko, kie kreiĝas la dioj (aŭ kie homoj fariĝas dioj), kio estas la signifo de ĝia nomo, kaj konservis sian prestiĝon dum multaj jaroj. Tiu ĉi periodo estis la ĉenero, kiu ligis la kulturon de la teotiŭakananoj kun tiu de la sekvanta granda imperio de Mezameriko, tiu de la meŝikoj, ankaŭ konataj kiel aztekoj.

La meŝika imperio

Ĉefa artikolo: Meŝika imperio.

La meŝikoj (kiuj fakte donis la nomon al la lando) alvenis en Anaŭakon (la valo de Meksiko) ĉirkaŭ la dua duono de la 12-a jarcento, kiam tie jam loĝis aliaj popoloj.

La novalvenintaj meŝikoj establis sin en Ĉapultepeko en 1276, de kie ili estis forpelitaj; post kelkaj jaroj da migrado, en 1325 ili fine establis sin en malgranda insulo de la lago Tezkuko. La legendo tekstas, ke la dioj ordonis, ke ili sin establu en la loko, kie aglo estos voranta serpenton. Tiu sceno aperis ĝuste en tiu insuleto, tiom malriĉa kaj malfekunda, ke neniu el la ĉirkaŭantaj popoloj estis depostulinta ĝin. De la fondo de la ĉefurbo, Tenoĉtitlano, ĝis la hispana konkero, la meŝikaj regantoj estis jenaj:

  • Tenoĉ 1325-1376
  • Akamapiĉtli 1376-1396
  • Hŭiciliŭitl 1396-1417
  • Ĉimalpopoka 1417-1427
  • Izkoatl 1427-1440
  • Motekuhzoma Ilŭikamina 1440-1469
  • Akzajakatl 1469-1486
  • Aŭizotl 1486-1502
  • Motekuhzoma Ŝokojocin 1502-1521

La konkero

Kiam alvenis la hispanoj, en 1519, la meŝika imperio estis tre juna kaj multaj el la subpremataj popoloj ankoraŭ konservis la memoron pri sia sendependa vivo; krome, anstataŭ konsideri Motekuhzoman kiel sian reganton, ili lin timis kaj malamis. Tiel, la vasalaj popoloj ne vidis en la hispanoj konkerantojn, sed liberigantojn.

Alia grava faktoro estis, ke Motekuhzoma mem kredis, ke la alveno de la hispanoj estis la plenumo de antikva tolteka profetaĵo, kiu diris, ke la dio Kecalkoatlo iam revenos el oriento. Tial, almenaŭ en la komenco, la meŝikoj praktike ne rezistis la avancon de la hispanoj, sub la komando de Hernán Cortés. La hispanaj trupoj, aliancitaj kun la popoloj rivalaj de la meŝikoj, sieĝis Tenoĉtitlanon, kiu finfine falis la 13an de aŭgusto de 1521.

La militan konkeron sekvis la spirita. En 1523 alvenis en Meksikon la unuaj misiistoj por kristanigi la indianojn, ĉefe la junajn, kun la ideo prepari ilin por la sacerdota laboro. Sed jarojn poste estis forĵetita la eblo, ke la indianoj atingu ekleziajn gradojn kaj ankaŭ estis abandonitaj la klopodoj studi kaj konservi ties lingvojn. Tiel komenciĝis la malaperado de la antikvaj kulturoj.

La milito por la sendependeco

Kvankam Meksiko estis konsiderata vicregno – la “oficiala” nomo estis vicregno de Nova Hispanio – en la praktiko ĝi estis kolonio subpremata de la metropolo. La novhispanoj, filoj de hispanoj naskitaj en Ameriko (nomataj kreoloj), ne povis akiri gravajn postenojn en la administracio aŭ altiĝi en la eklezia hierarkio. Ankaŭ, grandaj sektoroj de la ekonomio estis baritaj al ili.

Fine de la 17a jarcento, la ideoj de la Franca Revolucio kaj la ekzemplo de la britaj kolonioj en Nordameriko fortikigis la aspiron al sendependeco. Je la mateniĝo de la 16a de septembro 1810 pastro Miguel Hidalgo Y Costilla, parokestro de Dolores, lanĉis la alvokon por militi kontraŭ la kolonia registaro. Tiu evento, konata kiel “krio de Dolores”, propre signas la naskiĝon de la meksika nacio, ne plu novhispana nek meŝika.

Hidalgo estis kaptita kaj ekzekutita en 1811, sed liaj sekvantoj daŭrigis la militan kampanjon, ĉefe José María Morelos y Pavón (ankaŭ pastro, ekzekutita en 1815), Vicente Guerrero kaj Guadalupe Victoria. En 1820, la situacio stagnis, sed en tiu jaro la hispana reĝo, Fernando la Sepa, estis devigita akcepti konstitucion, kio tiom konsternis la riĉajn hispanojn kaj kreolojn de Novhispanio, ke la vicreĝo Apodaca rifuzis akcepti ĝin.

La sendependiĝo de Meksiko fakte estis rezulto de intertraktado, pli ol de milito. En 1821 alvenis el Hispanio la nova vicreĝo, Juan O'Donojú, kiu akceptis trakti kun la ĉefo de la ribelaj kreoloj, Agustín de Iturbide. Tiu ĉi militisto estis batalinta la sendependiĝajn trupojn, kiuj estis sub la komando de Vicente Guerrero.

Tiel, Iturbide kaj Guerrero kunakordis pri la plano de Igualo, nomata de la tri garantioj: unusola religio (la katolika), unuiĝo de ĉiuj sociaj grupoj kaj sendependiĝo de Meksiko kun konstitucia monarĥio. La 27an de septembro 1821 la Trigarantia Armeo eniris triumfe en Meksikurbon, plenumigante tiel la sendependecon de la lando.

La Imperio kaj la unuaj jaroj de sendependeco

En majo 1822 Agustín de Iturbide estis nomita unua imperiestro de Meksiko. La imperio daŭris dekunu monatojn: en aprilo 1823 post ribelo de la armeo la monarĥio estis forĵetita, Agustín la Unua eksiĝis, la provincoj de Centrameriko proklamis sian sendependecon (tiam la teritorio de Meksiko ampleksis de la sudaj ŝtatoj de Usono ĝis Kostariko) kaj la kongreso kunvokis konstitucian kunvenon.

De tiu kunveno estis promulgita la unua konstitucio de la sendependa Meksiko, tiu de 1824, esence federalisma. Tiun jaron en la unua balotado estis elektita Guadalupe Victoria kiel prezidanto kaj Nicolás Bravo kiel vicprezidanto. En 1828 okazis la sekvanta balotado, de kiu rezultis elektita Manuel Gómez Pedraza; tamen, Vicente Guerrero ne akceptis tiun rezulton kaj prenis la regpovon pere de puĉo. Siavice, en 1830 Guerrero estis eksigita, ankaŭ perforte, de la generalo Anastasio Bustamante.

Tiam komenciĝis ŝtorma periodo en la meksika historio, signita de senĉesaj puĉoj, ribeloj kaj subleviĝoj, en kiu elstaras la nomo de Antonio López de Santa Anna, unu el la plej diskutataj rolantoj de la nacia historio, kiu okupis la prezidantecon plurajn fojon, kelkaj pere de puĉo, aliaj pere de balotado.

La malstabileco de la periodo permesis la sukceson de la dispartigaj movadoj en la nordo de la lando, ĉefe en Teksaso, kiu proklamis sian sendependecon en 1835. Kiam la usona kongreso akceptis la aliĝon de Teksaso kiel usona ŝtato (marto 1845), Meksiko rompis diplomatiajn rilatojn. La usonaj trupoj komencis koncentriĝi laŭlonge de la landlimo, ĝis ili finfine invadis Meksikon. La 14an de aŭgusto 1847 Meksikurbo estis okupita de la usona armeo. Post la kapitulaco Meksiko perdis, krom Teksason, la provincojn de Nova Meksiko kaj Alta Kalifornio (2,4 milionoj da km².).

La perdo de duono de la teritorio, la malriĉeco, la senĉesaj enlandaj militoj kaj la malordo en la publika administracio instigis la klerajn klasojn de la socio agi por eviti la ripeton de tiaj eventoj. Tiam la socio estis dividita en du ĉefajn grupojn: la konservemaj, estrataj de Lucas Alamán, kaj la liberalaj, inter kies ĉefaj rolantoj elstaris Benito Juárez, Melchor Ocampo, Miguel Lerdo de Tejada kaj Ignacio Comonfort.

En 1854 estis proklamita la plano de Ajutlo, malagnoskanta la registaron, kiu ricevis la apogon de la liberaluloj. Tiel, en decembro, 1855, Ignacio Comonfort fariĝis prezidanto kaj tuj promulgis serion de leĝoj, konataj kiel “leĝoj de reformo”, kiuj deprenis multajn avantaĝojn de la katolika eklezio. Poste, en 1857 estis promulgita nova konstitucio bazita sur la liberalaj principoj.

Sed la konservemuloj ribelis por malagnoski la registaron de Comonfort; tiu ĉi falis en januaro 1858. Laŭ la nova konstitucio, je la malapero de la prezidanto, la posteno irus al ministro de la Supera Kortumo, kiu estis Benito Juárez. Tial Juárez proklamis sin prezidanto, dum la konservemuloj nomis al Félix Zuloaga. De tio eksplodis milito (la trijara milito aŭ milito de reformo), kiu finiĝis en januaro 1861, kiam Benito Juárez revenis triumfe en Meksikurbon.

La franca interveno kaj la Dua Imperio

Sed unu jaron poste, en 1862, francaj trupoj surteriĝis en Verakruco kun la intenco reestabligi la monarĥion, ĉifoje ŝarĝita al Maksimiliano de Habsburgo. Malgraŭ la kuraĝa rezistado de la meksika armeo la francoj finfine sukcesis eniri en la ĉefurbon la 10an de junio 1864, kie Maksimiliano estis kronita imperiestro.

Sed ne pli ol du jarojn poste, la 22-an de januaro 1866, la franca Napoleono la 3-a anoncis la retiradon de siaj trupoj el Meksiko, pro kio Maksimiliano perdis sian ĉefan apogon.

Tiam komenciĝis la avanco de la respublikanaj trupoj, lojalaj al Benito Juárez. En majo de 1867 la respublikanoj venkis la imperialistojn en la urbo Keretaro; kaj, sub la komando de Porfirio Díaz, eniris en Meksikurbon la 21-an de junio. Maksimiliano estis ekzekutita la 19-an de junio 1867 kaj liaj restaĵoj senditaj al Aŭstrio.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ejournal.unam.mx/historia_moderna/histmoderna_index.html greke http://www.stolencontinent.org/AZTECHOMEPAGE.htm greke http://www.kporterfield.com/aicttw/excerpts/abacus.html greke http://www.astronomywebguide.com/links_astronomyhistory.html