Panamo

El Vikipedio
(Alidirektita el Historio de Panamo)
Saltu al: navigado, serĉo
República de Panamá
Panama Respubliko
Flago de Panamo

Flago de Panamo

Blazono de Panamo
Nacia himno: Himno Istmeño
Istma Himno
Nacia devizo: Pro Mundi Beneficio
Bonfare al la mondo
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Panamurbo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (85%)
protestantismo (10%)
aliaj (5%)
Areo
 % de akvo
75.517 km²
2,9%
Loĝantaro 3.322.576 (2010)
Loĝdenso ĉ. 44 loĝ/km²
Horzono UTC-5
Interreta domajno .pa
Landokodo PA
Telefona kodo 507
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Ricardo Martinelli
Nacia tago 3-a de novembro
Sendependiĝo disde Kolombio 3-a de novembro 1903
Ekonomio
Valuto balboo (PAB)
MEP laŭ 2006
– suma $31,41 miliardo
– pokapa $ 10.300
v  d  r
Information icon.svg

Panamo (hispane: Panamá), oficiale Panama Respubliko (hispane: República de Panamá) estas la plej suda lando en Centra Ameriko. Ĝi situas en la istmo liganta Nord- kaj Sudamerikon, kaj havas limojn kun Kostariko okcidente, Kolombio oriente, la Kariba Maro norde, kaj la Pacifika Oceano sude.

Esplorita kaj okupita de la Hispanoj dum la 16-a jarcento, Panamo sendependiĝis de Hispanujo je 1821 kaj aliĝis al la unuiĝo de Nova Granado, Ekvadoro, kaj Venezuelo, nome Granda Kolombio. Kiam Granda Kolombio dissolviĝis je 1831, Panamo kaj Nova Granado restis unuopaj. Pli poste Nova Granado fariĝis la Kolombia Respubliko. Per la subtenado de Usono, Panamo disiĝis de Kolombio je 1903, ebligante la konstruadon de la Panama Kanalo inter 1904 kaj 1914. Je 1977 traktaton subskribis ambaŭ landoj por redoni la kanalon al Panamo je la fino de la 20-a jarcento.

Nuntempe, la enspezoj de la Kanalo estas granda parto de la Panama MEP. Panamo estas la plej rapide kreskanta ekonomio kaj la plej granda pokapa konsumanto en Centra Ameriko.

La Panama Kanalo plifaciligas la komunikiĝon inter la Pacifika Oceano kaj la Atlantika Oceano kaj tre influas la tutmondan komercon.

Enhavo

Ĉefaj informoj [redakti]

Nomo [redakti]

La vorto Panamo havas indiĝenan originon, plej verŝajne de la lingvo Cueva.[1] Ekzistas multaj signifoj donataj al la nomo de la lando, tamen estas ofte plej akceptata la signifo "abundo da fiŝoj kaj papilioj"

Kelkaj historiistoj opinias, ke ĝi venas de la nomo de la majesta arbo, loke nomata "Panamá" (Sterculia apetala).

Historio [redakti]

Colón, Panamo
Tradicia panama konstruaĵo
Ancon Hill in Panama 01.jpg

Dum la lastaj kvar jarmiloj, indiĝenaj popoloj loĝis en Panamo. Oni kalkulas, ke kiam la hipanaj konkerantoj alvenis, la indeĝenaj loĝantoj nombris inter 600.000 kaj 1.500.000. La indiĝenoj dividiĝis je multaj grupoj kun sia propra politika kaj milita sistemo, kie elita grupo de sacerdotoj regis. La cetero de la loĝantaro dividiĝis ofte je nobeloj, militistoj, sacerdotoj, ĝenerala popolo kaj sklavoj.

En 1501 la istmo estis vizitata unuafoje de la hispanaj konkerantoj dum la vojaĝo de Rodrigo de Bastidas. Bastidas navigis tra la kariba bordo de la nuna provinco de Kolono kaj la insuloj de la indiĝena regiono de Kuna Yala. Dum sia kvara vojaĝo, Kristoforo Kolumbo, atingis la atlantikan bordon de la istmo. La 2-an de novembro li alvenis al bela golfeto de la nuna provinco de Kolono kaj nomis ĝin Portobelo aŭ Bela Haveno.

Santa María la Antigua del Darién estis la unua urbo fondita de la hispanoj en la ĉeftero de la amerika kontinento. Ĝin fondis Vasco Núñez de Balboa en 1510. Ĝi estis la ĉefurbo de la antikva teritorio de Castilla de Oro. La 15-an de Aŭgusto 1519 Pedrarias Dávila fondis Panamurbon, tiam nomata Nuestra Señora de la Asunción de Panamá. Ĝi estis la unua hispana urbo situanta ĉe la bordo de la Pacifika Oceano kaj tuj fariĝis la novan ĉefurbon de Castilla de Oro.

En 1821 Panamo jam estis nacio kun propra identeco kaj sendependiĝis de Hispanio, unuiĝante tuje al Kolombio. En 1903, sub la premo de Usono, kiu planis konstrui la Panaman Kanalon, Panamo sendependiĝis de Kolombio kaj ekestis unuopa lando.

Memorinda dato: 9a de januaro de 1964

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

esperante Radio Panama en Esperanto

Ekstera ligilo    Prezidentejo de Panamo
Ekstera ligilo    CoolPanama.com TV, Radio, Chat & Music Panama
Ekstera ligilo    Panama Forum


Referencoj [redakti]

  1. Sosa, J. kaj Arce, E. Compendio de historia de Panamá, paĝo 7