Historio de Pekino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pekino, la ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko, situas ĉe la norda fino de la Nord-Ĉinia Ebenaĵo kaj estas ĉirkaŭita de montoj en la tri flankoj norda, orienta kaj okcidenta. Sude de ĝi sterniĝas vasta ebenaĵo kaj sud-oriente, je 160 kilometroj for de ĝi, etendiĝas la vasta Bohaj-maro. Ĝi havas areon de pli ol 16,800 kvadrataj kilometroj, el kiu 62% kovriĝas de montregiono, kaj pli ol naŭ milionojn da loĝantoj.

Pekino havas kontinentan klimaton de la norda mezvarma zono. Ĝiaj kvar sezonoj klare distingiĝas. La printempo estas mallonga kaj ventoriĉa, la somero pluvabunda, la aŭtuno kun serenaj kaj varmetaj tagoj estas la plej agrabla sezono, kaj en la vintro iom longa malofte videblas neĝo.

Promenante en Pekino, oni sentas sin kvazaŭ en longa historia koridoro.

La malkovro de la restadejo en Ĝoŭkoŭdjan sudokcidente de Pekino pruvis, ke antaŭ 500,000 jaroj tie jam vivis Pekin-homoj irantaj per la piedoj kaj ili povis fari instrumentojn el ŝtono kaj uzi fajron. Kaj tie loĝis ankaŭ la montsupraj kavernuloj antaŭ ĉ. 18,000 jaroj. Antaŭ 3,000 jaroj apud la pramejo de Jongding-rivero jam aperis loĝpunktoj kaj citadeloj, inter kiuj troviĝis Ĝjiceng -- la ĉefurbo de Jan-regno en Ĝoŭ-dinastio, kiu estis la plej frua nomo de Pekino. Oni ankaŭ nomas Pekinon "Janĝing" ĝuste pro tio.

En la komenco de la deka jarcento la ĉjidan-oj en la ĉina Nordoriento aneksis grandan teron inkluzive Pekinon kaj fondis Ljaŭ-dinastion. Ili prenis Pekinon kiel sian vicĉefurbon. En 1125 p. K. la njuĝen-oj renversis Ljaŭ-dinastion kaj fondis Ĝin-dinastion. En 1153 la dinastio prenis Pekinon kiel sian ĉefurbon kaj nomis ĝin Ĝongdu. La tiama Ĝongdu situis ĉe la nuna Gŭang'anmen, sudokcidenta parto de Pekino. En 1215 la ĉinaj mongoloj renversis la dinastiojn Ĝin kaj Suda Song kaj starigis Jŭan-dinastion. En 1271 ili komencis konstrui ĉefurbon surbaze de la provizora palaco (la nuna Bejhaj-parko) en Ĝongdu de Ĝin-dinastio ĉe la sudokcidenta parto de la nuna Pekino laŭ nova kompleta projekto kaj nomis ĝin Dadu. La urbo Dadu kun ordaj stratoj kaj grandiozaj palacoj havis 500,000 loĝantojn. Post pli ol 90 jaroj Ming-dinastio renversis Jŭan. Komence ĝi prenis Nankinon kiel sian ĉefurbon. En la komenco de la 15-a jarcento la imperiestro Ĉengzu de Ming-dinastio decidis transloki la ĉefurbon de Nankino al Pekino kaj konstruigis palacon laŭ nova projekto, t.e. la Imperiestran Palacon. En la mezo de la 17-a jarcento, kiam Ĉing-dinastio okupis Pekinon, ankaŭ ĝi prenis la urbon kiel sian ĉefrubon. Danke al konstruado kaj plivastigo de la du dinastioj al la palacoj kaj ĝardenoj, Pekino fariĝis tre fama en la mondo.

Pekino liberiĝis la 31-an de januaro 1949 kaj fariĝis ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko la 1-an de oktobro samjare.

Dum la pasintaj pli ol 30 jaroj multe progresis en Pekino la agrikulturo, industrio, kulturo, scienco, edukado, higieno, korpokulturo kaj aliaj aferoj. La urbo senĉese grandiĝis kaj la plank-areo de la nove konstruitaj domoj estas pli ol 80,000,000 kvadrataj metroj, 4-oble kiom tiu en la malnova Pekino.