Historio de Peruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peruo iĝis oficiale ŝtato post la sendependecdeklaro de la 28-a de julio 1821. Tamen influis la historion de Peruo diversaj popoloj, kiuj loĝis tie sinsekve. Tiu artikolo temas pri la historio de la popoloj, kiuj vivis sur la nuntempa teritorio de Peruo.

La antaŭ-kolumba periodo, tio estas antaŭ la alveno de la koloniistoj eŭropaj, estas foje dividita en kvar partojn: arkaika (-7600 ĝis -2600), formativa (-2600 ĝis -200), regiona (-200 ĝis 900) kaj imperia (900 ĝis 1532). Antaŭ ol alveni al tiuj epokoj necesas priskribi la paleolitikan periodon.

Paleolitika epoko

Unuaj spuroj de homoj en Peruo datiĝas de ĉirkaŭ 20.000 jaroj antaŭ nia epoko, sed nur malmultaj restaĵoj konserviĝis. La unuaj vestiĝoj estas el la paleo-amerika periodo, kiu komenciĝis 15.000 jarojn antaŭ nia epoko (do ĉirkaŭ 19.000 jarojn post la transiro de la Beringa Markolo). Tiam la plej multaj popoloj estis nomadaj, vivis de ĉasado kaj kolektado kaj loĝis en kavernoj. La plej malnovaj restaĵoj estis trovitaj en la kaverno Pikimachay kaj datiĝas de 17.650 jaroj antaŭ nia epoko. Tamen iuj pridubas, ke la ŝtonoj estis skulptitaj de homoj. Aliaj paleolitikaj trovaĵoj aperis en Lauricocha, Chillón-Ancón, Toquepala, El Guitarrero, Telarmachay, Panalauca kaj Tres Ventanas.

Praa epoko

Post la iompostioma retiriĝo de la glaciejoj popoloj setlis en la nuntempa Peruo. Post stabiliĝo de la klimato tiu movado plirapidis.

En la tria jarmilo a.K. unuaj vilaĝoj kaj politikaj organizoj estiĝis kaj fondiĝis unuaj teokrataj ŝtatoj. La unua inter tiuj kulturoj estis tiu de Caral. Sekve aperis la civilizo de Ĉavin laŭ la pacifika marbordo, la ĉimua, moĉika, nazka, tiahuanaca kaj aliaj antaŭ la alveno de la inkaoj.

La klasika epoko komenciĝis per la falo de la kulturo kaj kosmogenio de Chavin. Ĝin karakterizis loka izoliĝo: ĉiu regiono havis malgrandajn unuojn politikajn, kiuj adoptis proprajn kulturajn evolumodelojn kaj malfermis siajn landlimojn nur por komercaj interŝanĝoj

Ŝtona kapo de Chavín de Huántar.

En la sino de la kulturoj Moche norde kaj Paracas kaj Nazca sude disvolviĝis la unuaj ŝtatoj kun permanentaj armeoj, ligitaj al la pecoj de keramika arto plej bona taksataj de la malnova Peruo; en la ekstrema sudo Tiahuanaco ŝprucas kiel reganta kulturo en la Altebenaĵo de la Collao. Poste, la kulturo Huari aŭ Wari disvolvis la klasikan modelon de la anda ŝtato kun la naskiĝo de la urboj de imperia kortego, modelo kiu ekspansiiĝis por la nordo al la 8a jarcento.

Inkaa epoko

Machu Picchu (16-a jarcento), unu el la plej konataj ekzemploj de la inkaa arkitekturo.

La inkaa epoko, nomata ankaŭ imperiapostklasika epoko sekvis la falon de la cvilizo de Huari.

De la 9a jarcento, post la forlaso de Huari, oni starigas novajn centrigitajn regionajn ŝtatojn laŭlonge de la montoĉeno de Andoj, kiel Lambayeque, Chimú kaj Chincha, periodo konita kiel la Intera Malfrua aŭ de la Regionaj ŝtatoj.

El inter ĉi tiuj sinjorlandoj elstaras tiu de la inkaoj, kiu en la 15a jarcento aneksis ĉiujn andajn vilaĝojn inter la riveroj Maule kaj Ancasmayo, atingante proksimuman areon de 3 milionoj de km², en la hodiaŭaj teritorioj de la sudo de Kolombio, la okcidento de Ekvatoro, Peruo kaj Bolivio, kaj la nordo de Ĉilio kaj nordokcidenta Argentino, kreante kion oni konas kiel la inkaa imperio.

La inkaoj estis militista tribo de la sudo de la Sierra. Ili iom post iom moviĝis norden ĝis la fekunda valo de Kusko inter 1100 kaj 1300. Ilia disvastiĝo komenciĝis en 1438, sub gvidado de Pacha Kutiq, kiu entreprenis la konkeron de najbaraj teritorioj.

Dum la 70 lastaj jaroj de tiu epoko formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur sur la nuna Peruo, sed ankaŭ sur granda parto de la najbaraj landoj kaj sur la tutaj Andoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro. Krom sia milita potenco, ili elstaris en arkitekturo, konstruante superbajn strukturojn kiel la citadelo de Machu Picchu, elektita kiel unu el la novaj mirindaĵoj de la mondo.

Ĉe la fino de la 15-a jarcento la inkao Paĉa Kutiq (1438-1471) transdonis la povon al sia filo Tupak Jupanki (mortis en 1493), kiu etendis la imperion ĝis la nuna Ekvadoro. Sub la regado de lia filo Huayna Capac (mortis en 1527), la limoj de la inkaa imperioj atingis tiujn de la nuna Kolombio. Sukceda milito estiĝis inter la du filoj de Huayna Capac, Ŭaskar kaj Atahualpa. Tiu ĉi sukcesis bati la trupojn de sia frato ĝuste kiam alvenis la konkistadoroj en Peruo.

Koloniigado

Komence de la 16-a jarcento, en 1531, alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco Pizarro, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin. La estreco de la inkaoj validis de Ekvadoro en la nordo ĝis oriente de Ĉilio. Pizarro, kies celo estis riĉiĝo, profitis de la interna milito inter la du filoj de la antaŭa inkao. Post surpriza atako, ili kaptas la tiaman inkaon (reĝon) Atahualpa, kaj kun la apogo de iuj vilaĝoj regitaj de kontraŭuloj al la inkaa imperio, konkeris lian teritorion por la Monarkio de Hispanio. La kapton de Atahualpa en la batalo de Kaŝamako la 16-an de novembro 1532, sekvas lia ekzekuto.

Post la preno de Kusko kaj la fondo de Limo estigis la Civila Milito inter la konkerantoj por la dispartigado de la havaĵoj de la nova teritorio.

Mapo de Peruo. Ioannem Ianssonium (1647).

La hispanoj establigis la sistemon de encomienda: la indiĝenoj devis pagi tributon, parto el kiu estis sendita al Sevilo kaj la hispanoj devis kristanigi ilin. Kiel guberniestro de Peruo, Pizarro trouzis encomienda-n donante al siaj soldatoj kvazaŭ senliman povon super la indiĝenoj, kiuj devis zorgi pri brutaroj kaj plantejoj de la novaj estroj el Eŭropo. Rezistemo estis severe punita, kaj tiel naskiĝis la Nigra legendo. En 1541 Pizarro estis mortigita de siaj eksaj kunuloj gviditaj de Diego de Almagro, kromnomita el Mozo. Nova interna milito estiĝis.

La sekvan jaron, en 1542 estis kreita la Vicreĝujo de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio.

Post la konkero, Peruo vivis la konstantan konflikton de la konkerantoj kaj la rezisto de la Inkaoj de Vilcabamba. En la jardeko de 1570, la vicreĝo Francisco de Toledo reorganizas la teritorion pacigante la landon de la internaj militoj kaj finigante la inkaan reziston.

Sendependeco

Juan Lepiani: San Martín proklamas la sendependiĝon de Peruo (Romo, 1904)

La 28-an de julio de 1821, la sendependisma movado direktita de la argentina generalo José de San Martín, devenanta de Ĉilio, deklaris la sendependecon kaj establis novan staton: la Respublikon de Peruo.[1] Tamen, ĵus en 1824 la venezuela generalo Simón Bolívar sukcesis forpeli definitive la reĝajn trupojn troviĝintajn en la suda montaro post la bataloj de Junín kaj Ayacucho, la 6-an de aŭgusto kaj 9-an de decembro de 1824 respektive, firmigante la liberecon de Peruo.

La unuaj jaroj de sendependeco disvolviĝis inter luktoj de kaŭdiloj organizitaj de la militistoj por atingi la prezidantecon de la Respubliko. En ĉi tiu kunteksto, inter 1836 kaj 1839, kreiĝis la Konfederacio Peru-Bolivia, dissolvita poste de la malvenko de Yungay. Bataloj inter estroj daŭris ĝis la unua konstitucia registaro de la mariskalo Ramón Castilla, kiu povis reestrukturi kaj ordigi la ŝtaton danke al la ekonomia prospero generita de la eksportado de la Guano de la insuloj de la marbordo.

De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. En 1879, kun la deklaro de milito al Peruo fare de Ĉilio, komenciĝis la Milito de la Pacifiko, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.

Lastaj jaroj

La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post granda krizo en la 1980-aj jaroj], en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan García kaj Alberto Fujimori).

En jaro 2006 okazis (unua voĉdono la 9-an de aprilo) nova prezidenta baloto. La plej rimarkindaj kandidatoj estis: Lourdes Flores, Ollanta Humala kaj Alan García. La du lastaj konfrontiĝis en la dua balotado, la 4-an de junio, en kiu venkis Alan García, kiu ree fariĝos prezidento de la lando post antaŭa oficado en la 1990-aj jaroj.

Referencoj

  1. Akto de la Sendependeco de Peruo