Ptolemea Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ptolemea Regno
-305 – -30
reĝlando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
ringo de la reganto Ptolemeo la 6-a (186–145 a.K.) en pozo de egipta faraono. Muzeo Luvro.

La epoko de Ptolemea Egiptio komenciĝis kiam Ptolemeo la 1-a invadis Egiption kaj deklaris sin Faraono de Egiptio en 305 a.K. kaj finiĝis kun la morto de reĝino Kleopatra la 7-a de Egiptio kaj la romia konkeriĝo de Egiptio fare de la Romia Imperio en 30 a.K.. La ptolemea reĝlando estis potenca ŝtato de la helena civilizo, etendiĝante el suda Sirio oriente ĝis la historia loko Kireno en la regiono Cyrenaica de Libio okcidente, kaj sude ĝis la landlimo kun Nubio. Aleksandrio iĝis la ĉefurbo kaj centro de greka kulturo kaj komerco. Por gajni pli da agnosko de la denaska egipta loĝantaro, la regantoj de la ptolemea dinastio nomis sin la posteuloj al la faraonoj. La postaj anoj de la dinastio alprenis egiptajn tradiciojn, estis portretitaj en publikaj monumentoj en egipta stilo kaj vestaĵoj, kaj partoprenis en la egipta religia vivo. La helena kulturo pluprosperis en Egiptio ĝis post la islama konkero en la 7-a jarcento de nia erao. La regantoj de la ptolemea dinastio alfrontis signifan nombron da ribeloj de denaskaj egiptoj kaj estis envolvitaj en multajn interŝtatajn kaj enlandajn militojn. Tio kondukis al la kadukiĝo de la regno kaj al ĝia aneksado de la Romia Imperio.

La erao de ptolemea regado en Egiptio estas unu el la plej bone dokumentitaj periodoj de la helena epoko, kaj multaj papirusoj kun skribaĵoj de grekoj kaj egiptoj de la epoko estis malkovritaj en Egiptio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]