Historio de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Rusia Federacio uzas motivojn de blazonoj, pli frue uzitaj de la rusa ŝtato

La historio de Rusio komenciĝas je la alveno de la orientaj slavoj, la etna grupo, de kiu poste devenos rusoj, ukrainoj kaj belorusoj.

Pri la nomo[redakti | redakti fonton]

La unuan fojon oni renkontas terminon Rusio en la libroj de la Bizanca imperiestro Konstantino „Pri ceremonioj“ kaj „Pri regado de imperio“ (10-a jc.), kiel la greka nomo de la Kieva Regno. Termino Rusio (ruse: Россия, en malnova ortografio Россія aŭ Россіа) estis uzata ekde 1517 kaj tiam signifis nur la nord-orientan Rusujon, do la teritoriojn kun rusa loĝantaro, kiuj ne eniris la Grandan Litovion kaj Pollandon kaj kiujn unuigis la Moskva princlando. En Okcidenta Eŭropo (sed neniam en Rusio mem) la Moskvan ŝtaton de 16-17-a jarcentoj oni nomis Moskovio (Moskvio), kaj ĝiajn loĝantojn — moskvianoj.

La oficialan statuson al la nomo Rusio donis Petro la Granda, reforminta la landon en 1721 kaj proklaminta ĝin imperio. La 1-an de septembro 1917 Rusio estis proklamita respubliko, kvankam jam ekde la 3-a de marto 1917 ĝi estis tio rezulte de la Februara revolucio. Ekde la 10-a de januaro 1918 la lando nomiĝis Rusia Soveta Federacia Socialista Respubliko kaj sub tiu nomo ĝi eniris en Sovetunion (1922).

La 12-an de junio 1990 la Unua kunveno de popolaj deputitoj de RSFSR aprobis deklaracion pri ŝtata suvereneco de Rusia Federacio. La 8-an de decembro 1991, post kunveno de la ŝtatestroj de Rusio, Ukrainio kaj Belarusio, estis deklarita ĉeso de la ekzisto de Sovetunio kaj proklamita fondo de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ). Jam post tio, la 25-an de decembro 1991 RSFSR estis alinomita kiel Rusia Federacio. Laŭ rusia konstitucio nomoj Rusio kaj Rusia Federacio estas egalrajte uzataj oficialaj nomoj de la lando.

Antikvaj slavoj[redakti | redakti fonton]

Unua rusa ŝtato kaj rusa etno mem formiĝis ĉ. la fino de la 1-a jarmilo sur arbarstepa kaj arbara partoj de la Orienteŭropa ebenaĵo. Limoj de tiu teritorio estis: okcidente — spaco inter riveroj Okcidenta Bugo kaj Vistulo, oriente — malsupra fluo de Okao, norde — rivero Neva kaj Ladoga lago, sude — limo de la stepo (ĉ. 48-50°). Je unua duono de la 1-a jarmilo tie loĝis diversaj triboj. Terenon inter meza fluo de Dnepro kaj Vistulo okupis slavoj; spacon inter riveroj Okao kaj Volgo, kaj terenojn suden kaj orienten de Finna golfofinno-ugroj; sur norda parto de baseno de Dnepro kaj ĉirkaŭ supra fluo de Okao loĝis baltoj.

Ekde la fino de la 4-a jarcento slavaj triboj estis engaĝitaj elorienteŭropajn popolmigradojn. Rezulte de tio ili loĝigis dum 6-8-aj jarcentoj vastan spacon en Orienta, Centra kaj Sudorienta Eŭropo. En 6-7-aj jarcentoj slavoj okupas la tutan Balkanan duoninsulon.

Sur teritorio de la onta Kieva regno dum 6-8-aj jarcentoj formiĝas 12 slavaj unioj de tribaj regnoj. Ĝis la komenco de la 9-a jarcento surbaze de unu el tiuj — polanoj (loĝis de la malsupraj fluoj de Pripjat kaj Desna ĝis Ros) — fondiĝis la nova politika unuo «Rus». Centro de tiu iĝis Kievo.

Kieva Regno[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kieva Regno.

La unua ŝtato orientslava estis la Kieva Regno (ankaŭ konata kiel Kieva Rusujo, Kieva Rus), kiu en 838 sendis unuan ambasadon en Konstantinopolon, ĉefurbon de Bizanca Imperio. En 988 Kieva Regno adoptis kristanismon de tiu imperio, kio kontribuis la fortigon de la centriga ŝtato. De tiam la rusa kulturo ricevis aliron al la granda bizanca, greka kulturo, kio influis karakteron de la rusa ŝtato, aparte dum la sekvontaj sep jarcentoj.

Dum 12-a jarcento Kieva Regno dispartigis je kelkaj memstaraj regnoj, kiuj konkurencis inter si por figuri kiel heredantoj de ties civilizo kaj por la teritoria potenco en la regiono. Tio malhelpis ilin kontraŭstari mongolajn invadojn, kiuj de 1223 regule atakis rusajn regnojn. Aŭtune 1237 ĉ. 120-140 miloj da mongoloj gvidataj de Batuo-Ĥano, la nepo de Ĝingis-Ĥano, intervenis la rusajn regnojn kaj ĝis 1239 frakasis ilin unuope. De 1238 rusoj estiĝis trbutuloj de Ora Hordo.

Samtempe nord-okcidentaj regnoj batalis por teritorioj kontraŭ svedoj, litovoj kaj germanoj. La 5-an de aprilo 1242 dum grava Glacia batalo apud Pskov novgoroda princo Aleksandro Nevskij frakasis trupojn de la Livonia Ordeno, kio portempe haltigis ekspansion de tiu. La Granda Duklando de Litovio iĝis unu el ĉefaj rivaloj de la rusa ŝtato.

Granda Duklando de Moskvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Granda Duklando de Moskvo.

Post la 13-a jarcento, komence malgranda, sed pli kaj pli influa, la Moskva duklando ekregis la malnovan spacon kulture homogenan. En 1263 (fakte — de 1276) Danielo de Moskvo (ruse Даниил Александрович) (1261 - la 4-an de marto de 1303), la pli maljuna filo de Aleksandro Nevskij, iĝis la unua granda duko de Moskvo. De tiu tempo okazas plialtigado de la Moskva duklando, kies regantoj iĝis plej potencaj inter ĉiuj. Iom post iom la moskvaj grandaj dukoj kolektis apud sia princlando rusajn teritoriojn. En 1454 al tiu estis aligita Moĵajsk, en 1456Serpuĥov, en 1462Suzdal kaj Niĵnij Novgorod, en 1463Jaroslavlo, en 1474Rostovo, en 1485Tver, en 1483Rjazan, en 1477Novgorod. La eminenta reprezentanto de tiu strategio estis Ivano la 3-a, la Granda (14621505), kiu kreis la bazon de la nova rusa ŝtato.

Ĉefaj rivaloj de la rusa ŝtato tiutempe estis la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Ora Hordo. Inter 1310 kaj 1390 mongoloj 14 fojojn invadis rusajn regnojn, precipe apudlimajn. La 8-an de septembro 1380 okazis grava Kulika batalo, rezulte de kiu mongoloj estis frakasitaj, ties gvidanto Mamaj fuĝis kaj estis murdita en Ora Hordo. La forto de Hordo konstante malpliiĝas, en Hordo estiĝas fakte memstaraj ĥanujoj: en 1445Kazana ĥanujo, en 14591460Astraĥana ĥanujo. En 1478 Ivano la 3-a fine rifuzis pagi la tributon al Ora Hordo kaj post sensanga kontraŭstaro de la rusaj kaj la mongolaj armeoj ĉe rivero Ugra, hordanoj foriris sen batali. De tiam sendependeco de la rusa ŝtato iĝis plena.

Portreto de Ivano la Terura
Katedralo de Sankta Bazilo (Pokrovskij), Moskvo

La progreso de la aŭtokratia povo alvenis al sia kulmino per la regado (15471584) de Ivano la 4-a, konata kiel la Terura, kiu unuafoje uzis la titolon caro, kaj koncentris la tutan povon, subpremante la nobelulojn ĉe ĉia suspekto de kontraŭstaro. Li ankaŭ eldonis novan leĝokodon, reformis la klerikaron kaj armeon, kaj konstruigis la katedralon de Sankta Bazilo, kiu ankoraŭ nun troviĝas en la Ruĝa Placo de Moskvo kaj estas unu el la plej rekoneblaj simboloj de la rusia ĉefurbo. En januaro de 1565 li dispartigis la landon je zemŝĉina (ruse земщина) kaj opriĉnina (ruse опричнина) kaj disvolvis tutlande politikan teroron, mortiginte milojn da homoj kaj detruinte mastrumadon. Je lia morto, komenciĝis periodo nomata Tumulta Epoko, kun malstabileco, lukto por la povo kaj grandaj malsategoj. Diversaj invadoj malgrandigis la teritorion.

En 1552 rusa armeo sieĝis kaj prenis Kazan, la ĉefurbon de Kazana ĥanujo. De tiam komenciĝis koloniado kaj rusigado de Ĉevolga regiono kaj ties popoloj. En 1556 rusa armeo eniris Astraĥanon, la ĉefurbon de Astraĥana ĥanujo. En 1581 kozaka atamano Jermak Timofejeviĉ ekiris kontraŭ Siberia ĥanujo kaj frakasis ĝin. En 1586 estis fondita Tjumeno, kiu iĝis la unua rusa urbo trans Uralo. De tiam komenciĝis la rusa koloniado de Siberio. La ĉefa eksterpolitika malsukceso tiutempe estis malvenkita Livonia milito (1558—1583), kiu la rusa ŝtato faris por havi aliron al Balta maro.

La dinastio Romanov[redakti | redakti fonton]

La interna ordo estis restaŭrita per la elekto kiel caro en 1613 de Miĥaelo Romanov, kiu komencis novan dinastion kiu daŭros ĝis la fino de la monarkio en 1917.

Rusia imperio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rusia imperio.

18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la komenco de la 18-a jarcento la Moskva reĝlando iĝis la granda Rusia Imperio, de Pollando en oriento ĝis la Pacifika Oceano. En la jaro 1700 Petro la 1-a, konata kiel Petro la Granda, alianciĝis kun Turkio, ĉar li konkludis, ke atingebleco al la Balta maro estas pli grava ol atingebleco al la Nigra maro. Aliance kun Danio kaj Saksio, Petro komencis militon kontraŭ Svedio, kiu ricevis la nomon de Granda Nordia Milito (17001721), kaj rezulte de kiu rusoj revenis kontroli la orientan parton de la Finna golfo, Ingrion kaj Karelion.

La 2-an de novembro 1721 Petro akceptis proponon de la senato kaj la sinodo kaj de tiam li titoliĝis kiel imperiestro.

La reĝado de Petro la 1-a estis revolucia en aliaj aspektoj. Li kaŝe vojaĝis al okcidenta Eŭropo, kun la celo lerni la manieron modernigi sian landon. Li ordonis, ke bojaroj forrazu siajn barbojn, kaj ke korteganoj vestu sin laŭ la germana aŭ la franca maniero. Li subtenis instruadon de metioj, kreis multajn labormetiejojn kaj instigis la rusan popolon (ofte eĉ devige) al la okcidenteŭropa vivstilo.

Monumento al Petro la Granda en Sankt-Peterburgo, starigita dum la regado de Katerina la Granda

En 1703 Petro fondis ĉe la enfluejo de rivero Neva novan havenurbon Sankt-Peterburgo, en kiun estis translokigita la ĉefurbo de la ŝtato (1712). La urbo kreskis tre rapide malgraŭ la malfacilaj kondiĉoj de konstruado. Apud Peterburgo estis konstruita la fama palaco kun parkoj Peterhof.

Rezulte de lia regado, Rusio akiris militan famon, industrio ege disvolviĝis (fremdlandaj inĝenieroj ĉefe el Prusio estis venigataj), multaj junaj rusianoj akiris eblecon veturi al alilando por lerni diversajn metiojn, flotoj (komerca kaj milita) estis organizitaj, arabaj ciferoj estis oficialigitaj, tipografioj kaj lernejoj estis establitaj, evoluo de sciencoj estas valorigita. En la jaro 1725 estis fondita Scienca Akademio.

Post lia morto en 1725 la imperion fakte regis lia amiko kaj asistanto Aleksandr Menŝikov. Tamen post la entroniĝo de Petro la Dua, Menŝikov estis ekzilita al okcidenta Siberio. Kelkajn jarojn daŭris regado de opozicio, kiam reformoj de Petro la Granda estis parte korektitaj.

La ekspansio al la Okcidento konsciigis la rusajn potenculojn pri postresto kompare al la eŭropaj landoj, kaj tiam finiĝis la izolado de la antaŭaj tempoj en tiuj teritorioj. Manko de precizaj leĝoj pri transdono de la trono kaŭzis longan periodon de palacaj revolucioj (17251801). Interalie tiel entroniĝis Katerina la 2-a, la Granda, unu el la plej famaj rusiaj imperiestroj.

Katerina la Granda

Katerina estis germana princino, kiu en 1744 konvertiĝis al ortodoksa kristanismo kaj en 1745 edzinigixis al la heredanto de la caro, Petro. Ĉar tiu estis absolute nekompetenta, Katerina senparole akceptis lian murdon post la nelonga periodo de lia regado. Oni anoncis oficiale, ke li mortis pro apopleksio, kaj en 1762 ŝi alvenis al la povo. Katerina kontribuis al la reelstarigo de la rusa nobelaro, komencita post la morto de Petro la Granda. La servo al la ŝtato estis aboliciita, kaj la nova carino plenumis postulojn de la nobeluloj delegante en ilin la povon de la provincoj.

Same, Katerina etendis la politikan influon sur la Respubliko de Pola Kronlando kaj de Granda Duklando de Litovio per agoj kiel la apogo al la Konfederacio Targovica; malgraŭ kiu la kosto de ŝiaj kampanjoj, en la hegemonio de sociala sistemo kiu bezonis la laboron de la servutuloj en la teroj de ties sinjorlando, ili provokis la grandan kamparanan insurekcion de 1773 post la legitimado de la vendo de servutuloj separe de la tero. Inspiritaj de kozako Emeljan Pugaĉov, sub la moto „Ni pendigu ĉiujn sinjorojn!“ La ribeluloj prenis kaj rabis multajn urbojn, minacis konkeri Moskvon, sed estis fine senkompate subpremitaj.

Dum ŝi sufokis la ribelan insurekcion, Katerina entreprenis sukcese la militon kontraŭ la Otomana imperio, kiu estis tiam en dekadenco, kaj etendis la sudan limon al la Nigra Maro. En tiu momento, kaj kun la kunlaborado de Aŭstrio kaj Prusio, ŝi aneksis la orienton de la Komunumo Pola-Litova (loĝata de la ortodoksaj ukrainoj kaj la belorusoj), kiu en la Mezepoko dividiĝis el Rusio fare de Kiev dum la Dispartigoj de Pollando, kaj movis sekve la limon al Centran Eŭropon.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Je la morto de Katerina, en 1796, la etendiga politiko konvertis Rusion en unu el la grandaj potencoj eŭropaj. Estis konflikto kun Hispanio en 1799, por demandoj de la suvereneco de la Malta Ordeno, kvankam ĝi ne alvenis al la armita kontraŭstaro. Tiu politiko daŭris tiel sub Aleksandro la 1-a per la anekso de Finnlando koste de la malfortigo de la reĝlando de Svedio en 1809.

Napoleono faris enorman eraron post subteni sian kverelon kun la caro Aleksandro la 1-a kaj efektivigis la invadon al Rusio en 1812. La kampanjo estis katastrofo. Kvankam la Granda Armeo direktis sin al Moskvo, la „strategio de brulita tero“ malebligis, ke la franca armeo provizu sin en la invadita teritorio. Dum la terura vintro rusa, miloj da francaj soldatoj mortis pro frosto kaj malsato sur la neĝo.

En 1813 la rusa armeo kune kun la patriotaj germanoj venkis la francan armeon en Germanio.

En 1849 pro peto de Habsburgoj la cara armeo atakis la Hungaran reĝlandon, sekve finiĝis la hungara revolucio.

Katedralo „Resurekto de Kristo“ estas konstruita en Sankt-Peterburgo, sur la loko, kie en 1881 estis mortigita per eskplodo la reformema rusia imperiestro Aleksandro la 2-a

La rusa feŭdismo estis abolita en 1861, sed laŭ malfavoraj rezultoj por la kamparanaro, kaj ĝi utilis por pligrandigi la revoluciajn premojn. Post multaj atencoj, la reformema imperiestro Aleksandro la 2-a estis mortigita per eskplodo en Peterburgo (1881). Post lia tridekjara regado komenciĝis epoko de Aleksandro la 3-a, kromnomita „Paciganto“, ĉar en la tempo de lia regado ne okazis militoj.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Inter la abolo de la servuteco kaj la komenco de la Unua mondmilito en 1914, la reformoj de Pjotr Stolipin, la konstitucio de 1906 kaj la Dumao ŝovis konsiderindajn ŝanĝojn en la ekonomio kaj la politiko de la lando, tamen, la caroj ne kongruis kun la cirkonstancoj por cedi sian perfortan povon. La lasta monarko, la caro Nikolao la 2-a, regis ĝis 1917.

La malvenko en la Unua mondmilito kaj la malabundo de manĝaĵoj ebenigis la vojon al la Oktobra Revolucio de 1917, kiu metis en la povon la bolŝevikojn estritajn de Vladimiro Lenin. Inter 1922 kaj 1991, la rusia historio estas esence la Historio de Sovetunio, federala ŝtato kiu okupis teritorian etendiĝon similan al tiu de la malnova Rusa Imperio. Sovetunio formiĝis kiel socialisma ŝtato de ununura partio sub la regado de la Komunisma Partio, kaj oni aboliciis la privatan proprieton de la duono de la produktado kaj oni starigis sistemon de planita ekonomio. Fine de la 1980-aj jaroj, pro la malforteco de ties ekonomia kaj politika strukturoj, ŝanĝoj en la estraro de la partio kaj en la ekonomio markis la finon de Sovetunio.

La Revolucio[redakti | redakti fonton]

La caro Nikolao la 2-a kaj liaj proksimuloj enirigis la landon en la Unuan mondmiliton kun entuziasmo kaj patriotismo, pretekste de defendo de la frata ortodoksa serba popolo. Tamen ekonomia bazo ne estis sufiĉe firma por elteni tian militon, aldoniĝis ankaŭ korupteco kaj aliaj problemoj. Germanio baldaŭ kontrolis la Baltan maron kaj la eliro el la Nigra maro estis blokita de Otomana Imperio, tio malfaciligis komercon de la eksport-dependa landego.

Meze de 1915, la rezulto de la milito estis seniluziiga. La manĝo kaj la fuelo malabundis, la viktimonombro estis skandala, kaj la inflacio ne ĉesis supreniri. La strikoj pliiĝis inter la malbone pagitaj laboristoj de la fabrikoj kaj la kamparanoj, kiuj postulis agrarajn reformojn. Dum la malkontento ĝenerala kontraŭ la reĝimo pligraviĝis subite, la duonanalfabeta mistikulo, Grigorij Rasputin, iĝis grava influo politika ĉe la registaro. Lia murdo fine de 1916 finis kun skandalo, sed ne restaŭris la perditan prestiĝon de la reĝimo.

La 3-an de marto 1917, okazis striko en fabriko de la ĉefurbo Petrogrado (la malgermanigita portempa nomo de Sankt-Peterburgo dum la Unua mondmilito). Post unu semajno preskaŭ ĉiuj laboristoj de la urbo ilin apogis, kaj ili komencis sekvi la surstratajn tumultojn. Kiam la caro fermis la Dumaon kaj ordonis la strikantojn reveni al la laboro, liaj ordoj eksplodigis la Februaran Revolucion.

La Dumao solviĝis, la strikantoj celebris amasajn mitingojn defiante la reĝimon, kaj la armeo senparole ŝoviĝis flanke de la laboristoj. Tagojn poste la Dumao enoficigis provizoran registaron estrita de la Princo Lvov. Je la sekvanta tago la caro abdikis. Samtempe la socialistoj de Petrogrado formis la Sovet (konsilo) de la Reprezentantoj de la Laboristoj kaj la Soldatoj por, laŭ lia retoriko, havigi al ili la povon lasitan de la Dumao. Dum la registaro de Kerenskij preterlasis la tempon, la marksisma soveto en Petrogrado propagis sian organizon tra la tuta lando kreante tiajn sovetojn. Same, Kerenskij faris la fatalan eraron daŭrigi la rusan partoprenon en la milito, ekstreme nepopulara decido inter la popolo.

Lenino revenis al Rusio de sia ekzilo en Svislando, kun helpo de Germanio, kiu atendis ke enlanda konflikto devigu Rusion retiriĝi de la milito. Tio produktis amasan akcepton fare de miloj da kampuloj, laboristoj kaj soldatoj je la alveno de la trajno kiu alportis Leninon. Poste de multaj manovroj inter kulisoj, la sovetoj prenis la kontrolon de la registaro en novembro de 1917, kaj ili devigis Kerenskij kaj lian registaron fuĝi al la ekzilo; tio estas la eventoj konataj kiel la Oktobra Revolucio.

Kiam la nacia asembleo, kiu kunvenis en januaro de 1918 rifuzis iĝi nura ilo de la bolŝevikoj, ĝi estis solvita de la trupoj de Lenino. Post la nuligo de la konstitucia asembleo, dronis la lasta spuro de la antaŭa kaj efemera demokratio burĝa. Post tiu momento, estante la modera opozicio haltigita, Lenino povis malaligi sian reĝimon de la tiam nomata Granda Milito (poste Unua Mondmilito) per la klopodita Traktato de Brest-Litovsk subskribita kun Germanio, kiu trudis al Rusio gravajn perdojn en ties teritorioj.

Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR)[redakti | redakti fonton]

Blazono de RSFSR, uzita en 1918-1920

La Historio de RSFSR propre estas mallonga. Baldaŭ Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko eniris en konsiston de Sovetunio. Rezulte teritorio de Sovetunio ĝenerale koincidis kun la teritorio de antaŭrevolucia Rusia Imperio, tamen statuso de antaŭe randaj teritorioj altiĝis ĝis preskaŭ ŝtata.

La 1930-aj jaroj en Sovetunio estis markitaj de rapida industriigo, konstruado de multaj fabrikoj, fervojoj, elektrocentraloj. Samtempe establiĝis totalisma sistemo, okazis amasaj reprezalioj, i. a. kontraŭ la Esperanta movado, komence tre aktiva en la soveta ŝtato.

Ruinoj de Stalingrado.

Sukceso de armitaj kunpuŝiĝoj en la oriento (kun la Japana imperio) kredigis la popolon kaj la estraron pri elstara defendopovo de la Ruĝa armeo. Tio, kaj la reprezalioj kontraŭ armea elito, kaŭzis nepreparitecon de la lando al la Dua mondmilito. Kiam la nazia armeo invadis Sovetunion la 22-an de junio 1941, ĝi tre rapide avancis ĝis preskaŭ Moskvo, blokis Leningradon (Peterburgon) kaj atingis Kaŭkazion en la sudo.

Nur post la bataloj ĉe Stalingrado (kiun ofte nomas la plej grava en la Dua mondmilito) kaj Kursko, okazis transpreno de iniciativo pere de Sovetunio. Samtempe establiĝis sistemo de importado de militista tekniko el Usono, ekfunkciis la translokigitaj internen de la lando propraj fabrikoj, — tio helpis superi en la teknika aspekto. Ĝis somero de la jaro 1944 plejparto de la lando estis liberigita de invadintoj.

Koste de grandegaj homaj kaj ekonomiaj perdoj Sovetunio sukcesis gajni la militon en la jaro 1945. Ne malpli ol 27 milionoj mortis dum la milito, ankaŭ pro teroro en la okupitaj teritoroj kaj pro severa blokado de Leningrado.

En 1953 mortis gvidanto de Sovetunio Iosif Stalin. Post trijara lukto por la potenco, establiĝis liberiĝinta politiko, samtempe reprezalioj de la reĝimo de Stalin estis kondamnitaj, lia kulto ĉesigita, viktimoj de la reprezalioj estis restarigitaj en siaj civitanaj rajtoj.

En 1961 Sovetunio sukcesis iĝi la unua ŝtato de la mondo, kiu sendis homon en la kosmon. Parte ankaŭ pro sia karisma aspekto, Jurij Gagarin iĝis ŝatato de miloj da homoj ĉie tra la mondo. Malpli rimarkeble el ekstero, okazis gravaj ekonomiaj ŝanĝoj, sukcesaj kaj ne tre reformoj, estis solvita per amasa konstruado la problemo de loĝeblecoj.

En 1964 Nikita Ĥruŝĉov estis depostenigita rezulte de interna partia komploto. Baldaŭ komenciĝis epoko, kiun poste Gorbaĉov nomis Epoko de Stagnado (aŭ simple Stagnado, ruse: застой / zastój), en ĝia daŭro tiu periodo oficiale estis nomata „evoluinta socialismo“. Ekonomian stagnadon de 1970-aj (fakte temas pri malrapidiĝo de kresko) oni ligas interalie kun nafta bumo, kiu ebligas relative facilan gajnon de valuto. Alia kazo de stagnado estis konscia politiko de neŝanĝo de enpostenigitoj: ĉar Breĵnev mem venis al potenco preter oficialaj procedoj, la nova estraro sekurigis al malpli gravaj postenuloj konservadon de ilia pozicio. Ministroj, estroj de provincoj kaj respublikoj restadis en siaj postenoj ekde komenco de la 1970-aj ĝis sia morto aŭ ĝis la mezo de la 1980-aj. Porlonga konservado de hierarkio kaŭzis formiĝon de „nomenklaturo“, aparta privilegiita socia tavolo. Periodo de Stagnado estis la unua iom longa periodo de sovetia historio, kiam nenio draste ŝanĝiĝis, ne okazis kruelaj reprezalioj aŭ seriozaj krizoj — tial ĝi estas sopirata ĝis nun kiel periodo de sentebla stabileco kaj bonfarto. Vidu ankaŭ: Atingoj de socialismo.

Miĥail Gorbaĉov, la unua kaj la lasta prezidento de Sovetunio, iniciinto de Perestrojko

En 1979 Sovetunio enirigis sian armeon en Afganion. Dum pluraj jaroj oni sendis tien por deviga militservo apenaŭ preparitajn junulojn, kio speciale forte malpopularigis devigan militservon, kiun antaŭe homoj konsideris pli grava por „iĝi viro“.

En 1985-86 komenciĝis Perestrojko („rekonstruo“).

Rusia Federacio[redakti | redakti fonton]

1991[redakti | redakti fonton]

La 17-an de marto 1991 okazis tut-sovetia referendumo pri daŭra ekzisto de la ŝtato; el la voĉdonrajtaj civitanoj 80% partoprenis ĝin. En RSFSR 76,4% voĉdonis por konservo de Sovetunio.

Samtempe en la respubliko estis establita posteno de prezidento, kaj rezulte de elektoj la unua prezidento de RSFSR iĝis Boris Jelcin (57% da voĉoj; enposteniĝis la 10-an de julio).

La 19-an de aŭgusto grupo de altpostenuloj faris provon restarigi sovetan regadon. Tiu provo estas konata kiel Aŭgusta puĉo. Celo de la puĉo estis haltigo de la reformoj, komencitaj en 1990-1991, kaj konservo de la tuteca soveta ŝtato. Per fiasko de la puĉo fiaskis Sovetunio kiel ŝtato.

La 8-an de decembro 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, pli konata en medioj kiel Beloveĵa interkonsento. En tiu dokumento la tri ŝtatestroj „konstatis“ disfalon de Sovetunio[1] kaj proklamis kreon de KSŜ.

La 25-an de decembro je 19:38 la flago de Sovetunio super Kremlo estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de Rusio. La sekvan tagon kunvenis la Supera Soveto de Sovetunio (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj) kaj faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la 26-a de decembro, estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (i. a. Gosstandart) ankoraŭ funkciis en 1992.

1992 kaj poste[redakti | redakti fonton]

En 1993 estis akceptita la nun funkcianta Konstitucio de Rusio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]