Historio de SAT

El Vikipedio, la libera enciklopedio

>Revenu al SAT (ĉefartikolo)

Noto : tiu ĉi parto baziĝas ĉefe sur la artikolo de Gerrit Paulus de Bruin, aperinta en Enciklopedio de Esperanto kaj konsultebla en la vikipedio ĉe Laborista movado.

Kunteksto de la naskiĝo de SAT

La laborista esperantista movado ekzistis jam antaŭ la unua mondmilito, dum kiu ĝi perdis multajn gravajn aktivulojn. En 1919 ĝi reekvivis. En tiu jaro grupo da francaj laboristaj esperantistoj, inter kiuj Eŭgeno Lanti, faris la unuajn paŝojn por restarigi la internacian kontakton. Reeldoninte la gazeton „Le Travailleur Espérantiste“, ili aperigis en ĝi esperantlingvan rubrikon sub la titolo „Esperantista Laboristo“, kiu post mallonga tempo elkreskis al memstara monata gazeto. Plie ili revivigis la asocion Liberiga Stelo kaj konformis ĝian statuton al la novaj cirkonstancoj.
En Esperantista Laboristo la redaktoro, Lanti, publikigis serion da artikoloj, poste eldonitaj kiel broŝuro sub la titolo For la Neŭtralismon!, en kiu li detale pritraktis la organizan demandon kaj konkludis
1. ke Esperanto por laboristoj ne estas celo, sed rimedo,
2. ke tial la laboristaj esperantistoj devas organizi sin tute memstare,
3. ke necesas ne nur propagandi, sed ankaŭ uzi, apliki la lingvon,
4. ke la laboristaj esperantistoj ne devas organizi sin en speco de Internacio kuniganta la naciajn asociojn (LEA-ojn), sed ke ili devas interligiĝi unu kun la aliaj senpere en mondorganizo sennacieca.

Dosiero:Prago1921.jpg
La fondokongreso de SAT, Prago, 1921

Ĉi tiuj ideoj renversis multajn el la ĝistiamaj perceptoj pri la tutmonda organizado, tamen iom post iom ilin akceptis la plej aktivaj kaj plej klarvidaj laboristaj esperantistoj. Liberiga Stelo gajnis membrojn en multaj landoj kaj la kreskanta influo de Esperantista Laboristo, kiu depost oktobro 1920 estis ĝia oficiala organo, plifortigis ĝian pozicion. En aŭgusto 1921 okazis en Prago ĝia unua kongreso kun preskaŭ 80 partoprenantoj de 75 nacioj: inter ili estis: Lucien BANMER, Konrad Deubler, Robert Guiheneuf, P. Kockeritz, Lanti, L. Revo. Laŭ decido de ĉi tiu kongreso Liberiga Stelo alinomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo Sennacieca Revuo (S. R.). La gvidadon oni komisiis al la ĝistiama estraro de Liberiga Stelo, kies ĉefaj funkciuloj estis: Banmer, sekretario, Glodeau, kasisto kaj administranto, Lanti, redaktoro kaj gvidanto. La celon de la asocio oni formulis jene:
La membreco de SAT estas individua; lokajn aŭ landajn sekciojn ĝi ne havas. Karakteriza trajto el la organizformo de SAT estas, ke ĝia gvidinstanco, nun nomata Ĝenerala Konsilantaro, elektata de la tuta membraro, ne reprezentas landojn aŭ naciojn, sed t. n. sektorojn. Por eviti naciisman influadon en la gvidado oni dividis la tersurfacon laŭ arbitraj partoj: sektoroj (nun laŭ meridianaj horzonoj) kaj po unu reprezentanto de ĉiu sektoro konsistigas la konsilantaron. Ĉi tiu elektas inter si la estraron de la asocio, kiun ĝi helpas kaj konsilas. De 1933 ankaŭ la estraro estas elektata de la tuta membraro kaj estos en la konsilantaro ankaŭ reprezentantoj de la LEAoj, kiu subskribis la Konvencion kun SAT, v. poste).

La unua jardeko: kresko kaj maturiĝo

En 1922 aperis unuafoje la Jarlibro, kiu enhavante la adresojn de ĉiuj membroj, ebligas al 1a SAT-anoj interrilati unu kun la aliaj kaj efektivigi la reciprokan servadon, al kiu devigas la SAT-membreco. Sekvintan jaron SAT havis jam pli ol 2000 membrojn. Sennacieca Revuo eliris regule kaj kreskis laŭ amplekso kaj kvalito. La plimultiĝo de la administra laboro necesigis dungi salajratan oficiston. Ĉi tiun funkcion ekplenumis en la mezo de 1923 Richard Lerchner, Lepsiko. En 1924-25 la membronombro estis 2404, 2705. Tiutempe estis malpermesite al SAT-anoj esti membro de t. n. neŭtralaj Esperanto-organizoj, ekde 1925 la tiurilata statutartikolo estas malpli severa.
En 1923 kelkaj Moskvaj fervoruloj, Gregoro Demidjuk, Natano Futerfas, S. Hajdovski, Nikolao Nekrasov eldonantaj revuon „La Nova Epoko“, kies enhavo montris ideologian parencecon al SAT, konsentis rezigni pri ties aperigo kaj redakti Literatur-Sciencan aldonon de Sennacieca Revuo. Ĉi tiu aldono aperis unu jaron. Tiam montriĝis, ke ĉi ambaŭ organoj ne sufiĉis. En oktobro 1924 ekaperis semajna gazeto Sennaciulo (Sulo) kaj S. R. mem iĝis literatura scienca organo. En 1928 Sennacieca Revuo alinomiĝis La Nova Epoko; redaktoroj estis Nikolao Nekrasov kaj Gregoro Demidjuk kaj de 1930 Norbert Barthelmess. De 1924 la revuo ankaŭ havis pedagogian fakon, kiun prizorgis Marcel Boubou kaj J. Zilberfarb.

Kunlaborantoj de la SAT-organoj estis i. a.: Léon Bergiers, Gerrit Paulus de Bruin, Josef Burger, Ernest Drezen, K. Frodinĝ, D. Dambe, EMBA, Vselovod Ivanov, J. Jurista, K. Johanson, N. Krassovski, Maksim Krjukov, Eŭgeno Lanti, C. F. Magashazi-Hochhauser, Eŭgeno Miĥalski, H. Muravkin, M. Muribo, Neniu, Hermann Remers, Otto Maschl, V. Riedel, Sergej Rublov, G. Saville, Mark Starr, E. Spiridoviĉ, Senheredigito (pseŭdonimo de P. Kökeritz), Stebek kaj Johan Weinhengst.

Tria gazeto estis „La Lernanto“, aldono de Sennaciulo kaj de kelkaj LEA-organoj, kiu en 1928-30 havis la eldonkvanton de l0.000 ekzempleroj. En 1930 eliris Sennacieca Pedagogia Revuo, redaktita de Howard Stay, presata en Moskvo. Eliris nur 4 n-roj (148 p.).
Ne ĉiuj SAT-anoj konsentis pri la taskoj de SAT, pri ĝia starpunkto, organizformo, taktiko ktp. Sekve de tio aperis kelkfoje proponoj pri ŝanĝoj en statuto. Plej radikala tia propono estis tiu de kelkaj sovetiaj SAT-anoj, inter kiuj Ernest Drezen, Adam Jodko, N. Incertov, B. Modenov, P. Robicsek, pri aliĝo de SAT al la Komunista Internacio. Kiam en la kongreso en Cassel (nun Kassel) (1923) montriĝis, ke ĝi ne havis ŝancon esti akceptata, oni reprenis ĝin. Ĉi sama kongreso rekomendis la starigon de fakoj (sekcioj) kaj frakcioj, por ebligi praktikan laboron en fakaj, profesiaj kaj partiaj rondoj. Stariĝis iom post iom sekcioj de edukistoj, junuloj, sportuloj ktp. La plej aktivaj sekcioj disponis pri propra „Paĝo“ en la asocia organo. Speciale la Edukista Sekcio, gvidata de Marcel Boubou, faris gravan kaj modelan laboron. La frakcioj ĉefe laboras por kaj per Esperanto en partiaj rondoj kaj instancoj. Ekzistis anarkiista, komunista, sennaciista kaj socialista frakcioj.
En 1924-25 [SAT travivis malgrandan krizon. Anarkiistaj SAT-anoj, inter kiuj J. Migny, A. Bolle, A. Lewin, malaprobantaj, ke en SAT-organoj ne povas aperi artikoloj kontraŭ Sovetio, kontraŭ la komunismo, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de Esperantistaj Senŝtatanoj (TLES) kaj eldonis dumonatan gazeton „Libera Laboristo“. Sennaciulo, la oficiala organo de SAT, ĉefe pro la tre aktiva kunlaboro de komunistaj kaj sovetiaj SAT-anoj kaj pro manko de alitendencaj kunlaborantoj aspektis iom unutendenca kaj kaŭzis malkontentecon ĉe parto de la SAT-anaro. Krome estis en SAT bataleto sur lingva kampo pro la troa uzado de novaj vortoj kaj de sciencaj afiksoj, kaj pro la eksperimentado kun novaj formoj kiel „morge“ (morgaŭ), „balde“ (baldaŭ), „konfero“ (konferenco), „difero“ (diferenco) k.s.
Ĉi tiuj faktoj kaŭzis ian maltrankvilon ĉe la anoj, kiu esprimiĝis per multaj proponoj pri reorganizo, pri aliigo de la strukturo ktp. La kongreso en Vieno, 1925, pritraktis ĉi tiun situacion, fiksis la ĝustan linion kaj restarigis la ekvilibron. Ĝi ankaŭ malaprobis la eksperimentadon kun lingvaj novaĵoj en SAT-organoj. Post tiu ĉi kongreso la redaktadon de Sennaciulo prizorgis redakcia komisiono, konsistanta el diverstendencaj SAT-anoj en Leipzig. Tio daŭris ĝis la mezo de 1926, kiam Lanti dum kelka tempo provizore prizorgis la redaktadon. Post malagrablaj spertoj kun aliaj redaktoroj, fine Norbert Barthelmess venis Parizon kaj de tiam ĉi tiu, sub gvidado de Lanti, redaktis Sennaciulon.
Ĉar ne estas eble el Sovetio rekte transsendi kotizojn kaj abonmonojn al la administrejo, funkciis tie kiel agentejo komence La Nova Epoko kaj poste la Centra Komitato de la Sovet-respublikara Esperantista Unio (CK SEU).
En 1926-27 SAT havis kelkajn malfacilaĵojn pro stagno en la mon-transsendo el Sovetio tiel ke Sennaciulo povis aperi nur ĉiudekkvartage je 12 paĝoj. Monkolektado okaze de la kvinjara ekzisto de SAT helpis venki ĉi tiun krizeton. En 1927 ekfunkciis Gazetar-Servo, gvidata de Otto Bässler, kiu havigis informojn kaj novaĵojn al multaj naciaj laboristaj gazetoj. Dum unu jaro 1929-30 ĝi havis propran paĝon en Sennaciulo. En la dua jarkvino SAT progresis pli rapide ol antaŭe. En 1929-30 Sennaciulo aperis ĉiusemajne en 12 paĝoj; kiam eliris ĝia 300-a n-ro ĝi havis pli ol 4200 abonantojn. Tiutempe la membraro superis la nombron 6500, el kiu ĉ. triono estis en Sovetio. Cetere en tiu nombro ne estas enkalkulitaj la membroj en Hungario, Italio kaj Rumanio, kie estas malpermesite esti membro de SAT. Komparante la membro-nombrojn de la plej gravaj landoj kun tiuj de la LEA-oj, oni konstatas, ke en 1929-30 en Aŭstrujo la nombro de SAT-anoj estis preskaŭ 20% de la kvanto da LEA-anoj, (270-14001, en Francio iom pli ol 40% (370-850), en Germanio 50% (1800-3500), en Nederlando 40% (140-350), en Sovetio 50% (2000-4100), en Svedio 20% (220-1060). Tute alia estis la proporcio en Britio, tie estis 426 SAT-anoj kaj 160 LEA-anoj.
En la komenco estis malmultaj rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. Unuflanke kelkaj LEA-oj preferantaj internacian organizformon ne tre simpatiis al SAT, alilanke SAT ne multe okupis sin pri arto kaj agado de la LEA-oj. Simpatiis al SAT la franca kaj germana LEA-oj, pli malpli pasivaj estis la aŭstra kaj sveda. La nederlanda ĝis 1928 forte kontraŭstaris al SAT, eĉ faris klopodojn por starigi Internacion. Tute apartan pozicion okupis SEU, kiu faris rezervojn pri la starpunkto kaj ideologio de SAT, sed tamen provizore subtenis ĝin kaj servis kiel peranto inter SAT kaj sovetiaj Esperantistoj.
En 1927-28 la estraro de SAT interrilatis kun la LEA-oj por trovi komunan bazon por kunlaboro. Sekve de tio estiĝis t. n. „Konvencio“, kiun aprobis la kongreso en Gotenburgo kaj kies ĉefa enhavo estis la jena: la LEA-oj prizorgas la por-Esperantan laboron kaj SAT la per-Esperantan, LEA-oj eldonas nacilingvajn kaj dulingvajn publikaĵojn kaj SAT la Esperanto-lingvajn, en lokaj grupoj estu starigataj SAT-rondoj, kiuj prizorgas la SAT-laboron kaj SAT-propagandon, LEA-oj donas al SAT spacon en siaj gazetoj, kaj SAT faras la samon al LEA-oj, LEA-oj povas elekti unu el siaj estraranoj kiel konsultantan membron de la SAT-gvidantaro.
Iom post iom preskaŭ ĉiuj LEA-oj subskribis la konvencion. Montriĝis tamen, ke ĝi ankoraŭ ne prezentas idealan solvon por la problemo pri kunlaboro inter SAT kaj LEA-oj kaj la germana kaj sovetia LEA-oj rompis ĝin en 1930 per sia kontraŭ-SAT-a agado.
Grava perioda okazaĵo en la SAT-vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la laborista Esperanto-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.
En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri Esperanto, li havigis al la Esperantistaro valoran propagandan materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.

Organizo kun preskaŭ 7000 membroj eldonante 3 gazetojn, aperiginte ampleksan kolekton da diversspecaj verkoj, kaj organizante ĉiujare sukcesan internacian kongreson, estas jam rimarkinda faktoro en la Esperanto-movado. Pli kaj pli oni agnoskis ĝian gravan signifon. Sed ankaŭ ekster la Esperanto-movado efikis ĝia agado. La servoj de SAT sur la kampo de interligo de diversnaciaj laboristoj kaj laboristaj organizaĵoj, la internacia korespondado, la multa grava materialo liverita de SAT al diversaj laboristaj gazetoj ktp. konvinkis parton de la gvidantoj pri la praktika utilo de Esperanto.
Sekve de tio kelkaj organizoj mem ekuzis la lingvon. La Internacia Transportlaborista Federacio (ITF), kies sekretario Nathans mem estis Esperantisto, aperigas monatan gazetarsciigon en Esperanto. La Internacia Laborista Olimpiado ankaŭ uzis Esperanton por siaj eldonaĵoj. La Internacio de militrezistantoj aperigis en Esperanto revuetojn kaj kelkajn broŝurojn. La Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK) publikigas trimonatan revuon en Esperanto. Ankaŭ la Internacia Lab. Asocio kaj la Internacia Antimilitista Oficejo eldonis sciigojn en Esperanto. En Sovetio la Unio de Militantaj Ateistoj, la Profesia Unuiĝo de Eduklaborantoj, la Profesia Unuiĝo de PTT-Laborantoj, la revuo Vojo de Klerigo aperigis eldonaĵojn en Esperanto. Krom tio sennombraj aliaj sovetiaj organizoj, fabrikaj komitatoj, gazetredakcioj ktp. per Esperanto interrilatas kun alilandaj laboristaj organizoj.

La komunista skismo

Dum ĉ. 20 jaroj la laborista esperantista movado estis, tiel sur nacia kiel sur internacia kampo, pli malpli unuece organizita. Ĉi tiu situacio ekaliiĝis en 1930, kiam la germana LEA en sia kongreso en Essen ŝanĝis sian senpartiecan bazon kaj alproksimiĝis al la komunista tendenco. Sekve de ĉi tio parto de ĝiaj membroj forlasis la asocion kaj starigis la Socialistan Esperanto-Asocion (SEA); alia parto restis sen nacia kunligo. Proksimume samtempe komenciĝis en SAT opozicio kontraŭ ties gvidantaro, precipe kontraŭ Lanti, kiun oni akuzis pri revizio de SAT-principoj pri atakoj al Sovetio, pri propagando de reakcia teorio de sennaciismo ktp. Siaflanke la SAT-direkcio argumentis, ke ĝuste la opozicio revizias la SAT-principojn trudante al SAT politikajn taskojn, kiujn ĝi laŭstatute ne havas, ke ĝi per sia agado malutilas al Sovetio kaj ke la sennaciistoj, kiuj agnoskas la klasbatalon, laŭstatute havas la rajton esprimi siajn ideojn en SAT.
Ĉi tiun konflikton pliakrigis la fakto, ke jam de kelka tempo ne plu okazis transpagoj de SAT-mono al SAT. Tiel amasiĝis ĉe CK SEU ĉ. 12.000 germ. markoj. Laŭ CK SEU ne eblis transsendi ĉi tiun monon pro la financaj aranĝoj de la registaro. Sed la SAT-direkcio dubis, ĉu tio estis la kaŭzo, almenaŭ la sola kaŭzo. Ĝi konstatis, ke CK SEU neniel klopodis malpliigi la ŝuldon al SAT per presigo de SAT-verkoj en Moskvo, kion la direkcio plurfoje instrukciis al ĝi. En la 10-a SAT-kongreso en Londono en 1930, kiun ne ĉeestis sovetiaj SAT-anoj, la opozicio forte atakis la SAT-direkcion. Tamen la plimulto aprobis la direkcian gvidadon.
Je la sama tempo okazis en Moskvo kunveno de CK SEU, kiun ankaŭ ĉeestis 2 estraranoj de la germana LEA. Ĉi tiu kunveno decidis eldoni internacian gazeton, starigi eldonejon de revolucia Esperanto-literaturo (EKRELO) kaj prepari kongreson de revoluciaj Esperantistoj. La gazeto, nomata „Internaciisto“ jam baldaŭ eliris. En ĝi aperis i. a. alvoko de la t. n. Interliga Oficejo de la klasbatala SAT-opozicio, instiganta al bojkoto de SAT-eldonaĵoj, nepagado de kotizo ktp.
Defendante SAT kontraŭ tiuj agadoj, la Plenum-Komitato laŭ propono de la kontrolkomitato, eksigis la skribintojn de ĉi tiu alvoko. Dume SAT ne rericevis siajn l2.000 markojn deponitajn en Moskvo. Ankaŭ poste, kiam eblis transpagi monon al la Moskva filio de la presejo de Sennaciulo, oni ne faris tion. La SAT-anaro ege indignis pro la reteno de la mono ŝuldata al SAT pro liveritaj libroj, gazetoj ktp. La opozicio defendis sian agon argumentante, ke ĉi tiu mono ja apartenis al sovetiaj SAT-anoj, kiuj ne aprobas la taktikon de la direkcio. Cetere SAT liveris por ĉi tiu mono librojn, gazetojn ktp. al sovetianoj, do la mono apartenis al ĝi. La samon oni povas diri pri la stoko da SAT-libroj pli frue presitaj en Moskvo, kiun SEU proprigis al si.
En Amsterdamo en 1931 okazis la lasta decida batalo. Post kelkaj tumultaj kunsidoj, la opozicio konstatante, ke la plimulto ne estas ĉe ĝia flanko, forlasis la kongreson. Poste okazis voĉdono pri la raportoj de la direkcio. Aprobis ilin 105 voĉoj kontraŭ 6 kun 6 sindetenoj. Pli poste referendumo inter la tuta membraro aprobis la agadon de la direkcio kun 887 voĉoj por kaj 171 kontraŭ.

Post la skismo en SAT la opozicio sub la nomo Internacia Unuiga Komitato koncentris sian agadon al la konkero de la naciaj asocioj. Sekve de tio en kelkaj landoj la LEA-oj disiĝis. Krome ĝi klopodis starigi LEA-ojn en landoj, kie ili ankoraŭ ne estis, por krei bazkolonojn por la starigota internacio. En aŭgusto 1932 okazis en Berlino la fonda kongreso de la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), kiun ĉeestis, laŭ raporto en Internaciisto, 348 personoj el 11 landoj. En la estraron oni elektis: Ernst Kissler (ĝenerala sekretario), A. Schwenk, Adolf Schwarz, Wiehach, Herbert Muravkin. Sidejo: Berlino. Celo: servigi Esperanton al la klasbatalo de la tutmonda proletaro kaj al la socialisma konstruado; unuigi, organizi kaj gvidi la laboristan Esperanto-movadon sur bazo de revolucia klasbatalo, de proleta internaciismo; evoluigi kaj pliriĉigi la teorion, teknikon kaj aplikon de la lingvo. Internaciisto, redaktita de József Batta, poste de Schwarz (aŭ Schwenk?) fariĝis oficiala organo de IPE. Krome IPE eldonis revuon La Nova Etapo, kiun redaktis Nikolao Nekrasov. EKRELO, kiu jam aperigis konsiderindan kvanton da verkoj, ĉefe kun komunista tendenco, iĝis la oficiala eldonejo de IPE.

Laŭ la gvidrezolucio, akceptita en ĝia fonda kongreso, IPE estas ideologie bazita sur la marksista mondkoncepto, la dialektika materialismo. Ĝi kontraŭbatalas la oportunisman sennaciismon kaj ankaŭ „la reformisman ideologion de la socialdemokratio subtenantaj la imperialismajn rabadojn kaj militojn, kiu plenumas la taskon deteni la laboristojn de la klasbatalo kaj malhelpas la efektivigon de la ruĝa unueca fronto“. La diferenco inter SAT kaj IPE estas, ke SAT volas kunigi ĉiujn laboristajn Esperantistojn klasbatalajn kaj meti Esperanton je la servo de ĉiuj klasbatalaj organizoj, ke en IPE nur estas loko por komunistaj aŭ komunistemaj Esperantistoj, kaj ke ĝia agado speciale rilatas al komunistemaj organizoj, ke SAT akcentas la kulturan, klerigan, edukan laboron kaj IPE la politikan, agitecan, ke SAT havas organizformon sennaciecan bazitan sur individua membreco kaj ke IPE estas internacia organizo, kies bazo estas la naciaj sekcioj: la LEA-oj.

Pliaj malfacilaĵoj

Perdinte, per la skismo relative grandan kvanton da membroj, precipe sovetiaj, (ĉi tiuj pro la agado de CK SEU eĉ ne povis resti membroj de SAT, se ili volis tion), perdinte grandsuman monon, grandan stokon da libroj, kiujn CK SEU ne redonis al ĝi, SAT grave malfortiĝis. La kreskanta ekonomia krizo ankoraŭ plimalbonigis la situacion. Kiam la antaŭa presejo de SAT-organoj postulis tujan pagon de granda monsumo, tio preskaŭ bankrotigis la organizon. Nur danke al grava financa helpo de kelkaj SAT-amikoj SAT venkis ĉi tiujn malfacilaĵojn. En 1933 S-ulo iĝis monata oficiala organo kun aldono La Lernanto kaj anstataŭ La Nova Epoko elirinta dumonate dum 1932 reekvivis monata Sennacieca Revuo. La starigo de faŝisma reĝimo en Germanujo en 1933 kaŭzis novajn malfacilaĵojn al SAT kaj i. a. necesigis la transigon de ĝia administrejo al Parizo. Krome la SAT-vivo en Germanujo estis tute malebligata.
Dum la SAT-kongreso en Stuttgart, 1932, estis propono pri ŝanĝo de la sennacieca organizformo de SAT en internacian. Ĉi tiu propono ne estis akceptita. Pro tio ĉi la Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) en 1933 iniciatis starigi Internacion de Socialistaj Esperantistoj (ISE). Kvankam ALLE siatempe subskribis la Gotenburgan Konvencion, ĝi neniam agis laŭ ĝi. El ĝia organo La Socialisto ĝi faris pli malpli internacian gazeton. Ĝi altiris al si la hungaran kaj ĉeĥoslovakan LEA-ojn kaj kun ili starigis supre nomitan Internacion, kaŭzante per tio novan skismon en la laborista esperantista movado. Sed ankaŭ la sekvojn de ĉi tiu bato SAT sukcesis venki. Regule eliris ĝiaj 3 gazetoj, aperis novaj libroj, i. a. la dua eldono de Plena Vortaro (1934), Jaroslav Hašek, Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, Jack London, Jimmy Higgins, okazis sukcesaj kongresoj ktp. De la Stockholma kongreso E. Lanti, kiu de ĝia fondo estis gvidanto de SAT kaj kun grandega sindono kaj kapablo plenumis tiun funkcion, rezignis pri sia posteno. Anstataŭe oni elektis Hermann Platiel.

Literaturo

Eksteraj ligiloj