Historio de Slovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo temas pri la historio de Slovakio kaj de la slovakoj. Ĝis 1918 la teritorio de la nuna Slovakio apartenas al la Hungara reĝlando, ĝi estis la norda parto de la malnova, t. n. historia Hungario.

Unua loĝigo de la teritorio de Slovakio

Praepoko

Moravana venuso, kies aĝo estas proksimume 22.800 jaroj

La unuaj markoj pri la loĝigo de la teritorio de nuna Slovakio (la Supera Lando de la malnova hungara reĝlando) estas konataj jam el paleolito. Atestas tion ekzemple trovitaĵoj de korprestaĵoj de neandertala homo el Gánovce (Gánócz). Neolitaj kamparanoj kaj ĉasistoj postlasis post si en la regiono fakte plurajn spurojn. Estis trovitaj restaĵoj de iliaj loĝejoj, ceramiko, sed ankaŭ de ilia spirita vivo en formo de oferdonacoj aŭ kultaj objektoj, kiu estis verŝajne ankaŭ venuso el Hrádek el Nitra aŭ el Moravany nad Váhom.

La sekvanta ĥalkolitiko alportis en la regionon minadon de metaloj. En bronzepoko la teritorio de hodiaŭa Slovakio jam estis distingebla en kelkajn konkretajn kulturojn, sed kies nomoj devenas el lokoj de trovitaĵoj de iliaj korprestaĵoj. Temis precipe pri kulturo de hurbana tipo, hungara kulturo kaj otomana kulturo sudoriente en la teritorio. Eblas rimarki ties influon el regionoj de Mediteraneo kaj Ĉekaŭkazio. Iliaj restaĵoj estis ankaŭ trovitaĵoj de multnombraj bronzaj falĉiloj, veturilo kun radoj el fleksigitaj kadroj, spuroj post lignaj konstruaĵoj konstruitaj sen uzo de najloj.

Alveno de Keltoj kaj Dakoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Keltoj kaj Dakoj.

Ferepoko kaj teknologioj kunigitaj kun ĝi venis al la nuna Slovakio el regiono de Italio. Tiutempe ĉi tie komenciĝis, danke al favoraj geologiaj kondiĉoj, evoluo de minado de fero, plumbo, oro kaj salo. Unuan fojon ĉi tie aperis potista rado. En lateno alportis ĝin verŝajne keltoj, kiujn eblas konsideri kiel la unua historie konata etno sur teritorio de Slovakio. Keltoj venis ĝis Karpata valkaldrono el Germanio, Francio kaj regiono de Alpoj kaj de komence ili vivis prefere per nomada aŭ duonnomada vivo. Post la alveno, kiun verŝajne kaŭzis kunpuŝiĝoj kun Romia imperio, ili subjugis la devenan loĝantaron. Ili kreis kelke da vilaĝetoj - opidumoj, kelkaj el ili, ekz. Bratislava, estas ekde tiu tempo pruveble seninterrompe enloĝataj. Sed plimulto da ili vivis en negrandaj vilaĝetoj, ili konstruis domojn el ligno, la domojn oni kutime ŝlosadis per feraj seruroj. Keltoj estis lertaj metiistoj - forĝistoj, potistoj, monfaristoj, sed ankaŭ agrikulturistoj kaj komercistoj. Ili konservis mallarĝajn kontaktojn kun greka kaj romia civilizo, kiuj tre influis ilian kulturon. Falon de ilia civilizo kaŭzis precipe bataloj kontraŭ dakoj. Tiu ĉi al keltoj parenca nacio loĝis en teritorioj sudoriente de la nuna Slovakio, proksimume sur teritorio de nuna Rumanio. Post bataloj de reĝo Berebisto kontraŭ keltoj estiĝis proksimume en la 60-aj jaroj antaŭ Kristo memstara reĝlando, en kiu apartenis ankaŭ preskaŭ la tuta hodiaŭa Slovakio (escepte de Záhorie). Likvidon de plimulto da keltoj sur la teritorio de Slovakio finigis ekspansioj de ĝermanoj, kiuj de nordokcidente puŝis sin en teritoriojn loĝatajn de keltoj proksimume en la jaro 120 a.K. Sed keltoj rezistis norde de la nuna Slovakio (la norda parto de la historia Hungario), dume orienton kontrolis dakoj.

Ĝermanoj kaj Romia imperio

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ĝermanoj kaj Romia imperio.
Movoj de triboj en periodo de migrado de nacioj

La ĝermana civilizo ne estis tiutempe sur tia progresinta nivelo kiel la kelta. La ĝermanoj dediĉis sin pli al agrikulturo kaj nomada bredado de brutaro, ili estis ankaŭ bonaj batalantoj. Estas konate, ke la ĝermanaj triboj sur la teritorio de la sudokcidenta Slovakio nomis sin markomanoj, sur la okcidenta Slovakio tio estis kvadoj, kies influo ĉi tien estis venanta el Bohemio. Sed ĝermanoj veninte Slovakion baldaŭ ekkonfliktis kun la ekspansiiema Romia imperio. En la jaroj 12 ĝis 9 antaŭ Kristo komenciĝis bataloj inter romiaj soldataroj el provinco Panonio kaj soldataroj de Marobudo, la potenca ĝermana reĝo.

En la 1-a jarcento la teritorio de Slovakio estis kelke da jaroj parto de reĝlando de Vanio. Vanio reĝis proksimume 30 jarojn, sed li fariĝis simile kiel Marobudo tro potenca kaj li estis tial kun subteno de romianoj detronigita. Romia imperio ekkonstruis proksime de Danubo limregionajn fortikaĵojn. Unu el la romiaj limregionaj vilaĝetoj sur Slovakio estis en Rusovce kaj ĝi nomiĝis Gerulata. La urbo havis ĉiujn signojn de romiaj urboj, troviĝis tie banlokoj kaj ankaŭ forumo.

La markomanaj militoj kaj la kunpuŝiĝoj kun la romia armeo havis por ĝermanoj sur la teritorio de Slovakio nebonajn sekvojn. Ili daŭris kelke da dekoj da jaroj, oni batalis sur teritorioj de la hodiaŭaj Italio, Aŭstrio, Hungario, Slovakio, Ĉeĥio kaj evidente ankaŭ en kelkaj pluaj landoj. Per amplekso kaj per daŭro temis pri proporcie senpardonaj kaj precipe sangaj kunpuŝiĝoj. Raportoj de antikvaj aŭtoroj parolas pri senĉesaj kunpuŝiĝoj inter romiaj atakoj al nordo kaj samtempe inter ĝermanaj kontraŭatakoj al sudo. Multaj el la interbataloj, kiel ekzemple ekskurso de imperiestro Domiciano en la jaro 88, estis por romianoj katastrofoj.

Romia surskribo sur burga roko en Trenčín el interŝanĝo de jaroj 178 kaj 179

La situacion en la regiono komplikis penetroj de multaj nacioj, kiuj volis en tiu ĉi regiono transpaŝi la romiajn limojn, kelkaj tiel premis je la ĝermanoj. La ĝermanoj eluzis romian malfortecon, post tio, kiam ilia soldataro revenis el ekskurso kontraŭ Parti kontaĝita pro pesto, ili plurfoje ekatakis ĝin ĉirkaŭ la jaro 170. En la jaro 172 Marko Aŭrelio gvidis kontraŭ ili punekskurson. Lia filo Komodo gvidis kontraŭ ĝermanoj ankoraŭ unu ekskurson kaj post ilia malvenko li fermis armisticon kun ili. El tiuj tempoj devenas ankaŭ unu el la unuaj skribmemorigaĵoj sur la teritorio de Slovakio - romia surskribo sur burga roko en Trenčín el interŝanĝo de jaroj 178 kaj 179, tiama vilaĝeto estas menciata kiel Laugarício. La romiaj soldataj fortikaĵoj estis tiutempe konstruitaj ankaŭ sur danuba antaŭpontejo apud Iža kaj Komárno. La ĝermanoj tiutempe iom post iom romaniĝis. Ilia nobelaro kompleze kunlaboris kun romianoj. Atestas pri tio multnombraj trovitaĵoj de romiaj memorigaĵoj kaj ĉefe ankaŭ pli profunde en la ĝermana teritorio.

Dum regado de Valentiniano la 1-a estis la limo sur la meza Danubo sekve de ĝermana danĝero intensive rekonstruata kaj ankoraŭ pli fortikigata. Sed eĉ ne tio savis Romian imperion. Fine de la 4-a jarcento jam Romia imperio troviĝis en profunda falo. Ĝuste ekkuranta ĉeno de eventoj, konata kiel migrado de nacioj, estis lasta najlo en ĉerkon de Romia imperio. Granda parto de la devena loĝantaro aŭ foriris el la regiono aŭ subiĝis en batalo kontraŭ novaj popoloj. Tra la teritorio de Slovakio tiam trairadis multaj triboj, ekz. visigotoj, ostrogotojlongobardoj kaj gepidoj. Ĉiuj ĉi nacioj ekmoviĝis sekve de la atakoj de nomadaj hunoj. Tiuj kreis centron en proksima najbareco de Slovakio - inter Tiso kaj Danubo.

Alveno de slavoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slavoj.

Unu el la triboj, kiu paŝis en pluraj ondoj en tiu ĉi periodo en la regionon, estis ankaŭ slavoj. La unuaj ondoj venis en la teritorion de Slovakio en la paso de la 5-a kaj la 6-a jarcento. Survoje la slavoj renkontiĝis kun restoj de la ĝermana, sed ankaŭ kun la kelta loĝantaro. La novaj almigrintoj ofte restis vivi inter la indiĝena loĝantaro, tiel oni motivigas sur Slovakio ankaŭ akcepton de ĝermanaj geografiaj nomoj. La slavoj tiutempe kolonigadis proksimume nur 10 % el la teritorio, la resto estis senĉese ankoraŭ sovaĝa netuŝita pejzaĝo. Ili ekkonis hordeon, panicon, tritikon, papavon, linon. Ili vivtenis sin per agrikulturo kaj per bredado de brutaro. La slavoj okcidente venis en kontakton kun franka imperio.

Manko de skribfontoj pri la slavoj fontas ankaŭ en tio, ke ili de komence partoprenis en neniaj grandaj bataloj. La unuaj nekompaktaj skribinformoj pri la slavoj sur la teritorio de Slovakio devenas de Belisario Prokopio, konsilanto de bizanca armeestro. Tiuj ĉi slavoj laŭ liaj skribaĵoj helpis Longobardon Ildigeson, kiu batalis ĉe sekvado sur longobardan reĝan tronon kaj sub lia gvido la slavoj kreis sesmilan soldataron, kiu batalis kontraŭ gotoj kaj romianoj. Prokopio en alia parto de sia kronologio plu skribis pri tio, kiel alia slava soldataro en forto 3000 viroj transpaŝis en du grupoj Danubon kaj invadis en Ilirion kaj Tracion. Tie ili diserigis kvante pli nombrajn imperiestrajn taĉmentojn senditajn kontraŭ ili. Li skribas plu, krom alia, pri kruelaj masakroj kontraŭ la civila loĝantaro kaj surpalisado de malamikoj.

Meze de la 6-a jarcento invadis en Danuban malaltaĵon avaraj triboj; ilia influo trafis ankaŭ teritorion de la suda Slovakio. Sed la kultura influo fakte tuŝis pli malproksimen. La slavoj sub ilia influo ĉesis bruligi siajn mortintojn kaj ili komencis sepulti ostarojn.

Imperio de Sámo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Imperio de Sámo.

En la 6-a jarcento la slavoj venis en servutecon de la nomadaj triboj, avaroj, sed ilia despotismo kaŭzis inter la slavoj ribelojn. En unu el la ribeloj partoprenis laŭ kroniko de Fredegaro ankaŭ certa Sámo, franka aĉetisto, kiun la slavoj fine elektis, pro lia kuraĝo kaj soldataj kvalitoj, kiel reĝo de la triba ligo - Imperio de Sámo. Sed la imperio de Sámo baldaŭ venis en konflikton kontraŭ la franka imperio, pro atakoj kontraŭ aĉetistoj. Kiam franka reĝo Dagoberto volis subigi la imperion de Sámo pro tio, ke ĝi rifuzis agnoski liajn teritoriajn pretendojn kaj pagi pagojn al la franka imperio, eksplodis milito. La frankoj poste komune kun la langobardoj atakis la slavojn rabante ilian teritorion. En la jaro 631 Dagoberto estis malvenkita en batalo ĉe Vogastisburgo kaj la imperio de Sámo konservis la memstarecon. Post morto de Sámo en 658 la triba ligo de slavoj denove disfalis. La avaroj estis definitive malvenkitaj nur far de Karolo la Granda je la transiro de la 8-a al la 9-a jarcento. Poste ili fakte pereis aŭ unuiĝis kun la ĉirkaŭa slava loĝantaro.

Granda Moravio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Grandmoravia regno.
Princo Rastislav

Ekde la 8-a jarcento la slavaj triboj komencis denove unuiĝi. En la unua duono de la 9-a jarcento estiĝas du novaj formacioj, Moravia princlando (frunte kun Mojmír la 1-a) kaj Nitra princlando (frunte kun Pribina). En la jaro 833 Mojmír la 1-a elpelis Pribinon el Nitra princlando kaj li kunigis ambaŭ princlandojn, per kio propre estiĝis Granda Moravio. La elpelita Pribina ekloĝas apud Balatona lago, kie li konstruas burgejon Balatonburgon. Kiam li mortis en la jaro 861, anstataŭis lin en lia posteno lia filo, Kocelo. Por Nitra princlando restas posteno de apanaĝa princlando, la sidejo de l' sekvanto de trono.

Kresko de influo de Granda Moravio kaŭzis reziston de Orient-franka imperio, kies unua reĝo fariĝis Ludoviko la 2-a Germana. En la jaro 846 li invadis Grandmoravian regnon kaj post la morto de Mojmír la 1-a li perforte surtronigis kiel reganton de Granda Moravio sian bofilon Rastislavon. Sed Rastislav, rifuzinte subiĝi al Franka imperio kaj klopodante pri eklezia memstareco, elpelis bavariajn pastrojn el Granda Moravio subtenante malamikojn de Ludoviko. En la jaro 855 Ludoviko perdis paciencon kaj per granda soldataro li atakis Grandmoravian regnon, sed li estis malvenkita, forpelita kaj devigata retiriĝi.

Klopodante tute seniĝi de la orientfranka influo je Granda Moravio, Rastislav en la jaro 861 turniĝas al la papo Mikolao la 1-a petante lin pri episkopo kaj pastroj, ke ili ekinstruu pastraron, sed li ne sukcesis ĉe li kun sia peto. Laŭ konsilo de bizancaj pastroj agadantaj sur la teritorio de Granda Moravio Rastislav turniĝis kun la sama peto al la bizanca imperiestro Mikaelo la 3-a; tiu plenumis lian peton kaj en la jaro 863 venis sur Moravion instruistoj de kredo frunte kun sankta Konstantino (eklezia nomo Cirilo) kaj Metodo.

En la jaro 870 Rastislav, batalanta kontraŭ la orientfrankaj soldataroj, estas fare de sia bofilo Svatopluk perfidita, fordonita al frankoj kaj blindigita. Sed Svatopluk mem iĝas malliberigita. En la jaro 871 eksplodis en Granda Moravio ribelo, gvidata de pastro Slavomír. Svatopluk tiam sugestis al siaj malliberigantoj, ke li povas subpremi la ribelon. Li estis do starigita en frunton de armeo kontraŭ Slavomír, sed post interkonsento kun Slavomír li transiris al lia flanko kaj per komunaj fortoj li helpis venki la frankojn. Sekve, li tiel fariĝis nelimigita reganto de Granda Moravio. En la jaro 874 Svatopluk fermis kun Ludoviko la 2-a Germana pacon en Forchheim. De tiam Svatopluk komencis alligi al Granda Moravio pliajn teritoriojn (Bohemion, Luzacion, Silezion...). Dum lia regado Granda Moravio atingis ĝian plej grandan teritorian ekspansion, tial oni markas ĝin iam kiel Grandmoravia regno.

Post lia morto en la jaro 894 venas sur la tronon lia filo Mojmír la 2-a. Tiu devas alfronti al premoj de ekstere (atakoj de la frankoj kaj nomadaj madjaroj) kaj elinterne (disputo inter li kaj Svatopluk la 2-a, la dua filo de Svatopluk) por la trono. Sed malgraŭ tio la nomadaj triboj de madjaroj subgvide de Arpado ekatakis en la jaro 906 aŭ en 907, kaj Granda Moravio disfalis kaj iom post iom ĝi fariĝis parto de Hungara reĝlando.

Konstantino kaj Metodo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cirilo kaj Metodo.
Sankta Cirilo kaj sankta Metodo

Konstantino (mortonte li akceptis ankaŭ eklezian nomon Cirilo) kaj Metodo tuj veninte Moravion fondis unuajn slavajn lernejojn (Grandmoravia lernejo, kie ili instruis slavan pastraron), kreis slavan skribsistemon - hlaholon, enpraktikigis malnovslavan lingvon en religiajn ceremoniojn kaj alportis tradukojn de liturgiaj kaj bibliaj tekstoj, kiujn ili antaŭe preparis.

En la jaro 867 ambaŭ fratoj ekvojaĝis ĝis Romo, por ke ili akiru de papo aprobon por uzado de la malnovslava lingvo kiel liturgia lingvo kaj por ke la papo konsekru iliajn lernantojn kiel pastroj. Survoje ili ankaŭ haltis en Balatona princlando, kie regis Kocelo, filo de Mojmír la 1-a; ili restis tie instruante certan tempon kaj denove ili ekvojaĝis. Sed kiam ili estis venintaj en Romon, papo Mikolao la 1-a, sendinte al ili invitilon, estis jam mortinta kaj bonvenigis ilin novelektita papo Hadriano la 2-a, kiu tamen en tiu jaro aprobis ilian mision kaj iliajn diservajn librojn kaj en la posta jaro li eldonis buleon Gloria in excelsis Deo, en kiu li aprobis la malnovslavan kiel la kvaran oficialan liturgian lingvon de la okcidenta eklezio apud la latina lingvo, la greka lingvo kaj la hebrea lingvo. La papo ankaŭ igis konsekri la lernantojn de Konstantino kaj Metodo kiel pastroj.

En februaro de la jaro 869 Konstantino rezulte de malsano mortis, sed ankoraŭ mortonte li eniris en templon kaj akceptis eklezian nomon, Cirilo. Metodo estis konsekrita kiel ĉefepiskopo de Panonio kaj Granda Moravio kaj li estis sendita reen al Rastislav, por ke li daŭrigu en sia misio kaj instruu en Grandmoravia lernejo. Sed survoje denove en la jaro 870 li estis laŭ ordono de bavariaj episkopoj militkaptita kaj 3 jarojn malliberigata en Bavario, el kie pro interveno de la nova papo Johano la 8-a ili tralasis lin en la jaro 873 kaj Metodo daŭrigis en la vojaĝado reen al Granda Moravio, kie intertempe post perfido de onklo Rastislav venis al potenco Svatopluk la 1-a. Metodo daŭrigis en sia misio ĝis la jaro 885, kiam li mortis, sed ankoraŭ mortonte li destinis kiel sia sekvonto sanktan Gorazdon. Post lia morto Svatopluk laŭ peto de la papo destinis novan episkoparon en Nitra, frunte kun episkopo Wiching, kiu ĉe papo Stefano la 5-a atingis malpermeson de diservoj en la slava lingvo samkiel ankaŭ revokon kaj elpelon de Gorazd el Granda Moravio.

Slovakio en Hungara reĝlando

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hungara reĝlando.

Enmembrigado de Slovakio en Hungaran reĝlandon; Arpadidoj

Bildo de Belo la 4-a el mezepoka kroniko

La madjaraj nomadaj triboj daŭrigis intervenojn kaj rabemajn ekskursojn en Slovakion kaj okcidenten ĝis la jaro 955, kiam ili estas en batalo de Augsburg malvenkitaj de Oto la 1-a Granda kaj devigitaj ŝanĝi sian nomadan vivmanieron. Post malfortaj princoj el la dinastio de Arpadidoj, en la jaro 972 venas al potenco Géza la 1-a, pranepo de Arpado, kiu plifortigas la princan potencon amasigante sian potencon en siajn manojn. Centraligan procedon kulminigas lia filo Stefano la 1-a, kiu en la jaro 1000 fariĝas la unua reĝo de Hungara reĝlando. En Slovakion invadis en la jaro 1001 pola princo Boleslavo la 1-a la Valianta kaj okupis Slovakion ĝis Danubo, onidire sub preteksto de ŝirmo de pretendoj de kuzoj de Stefano je Nitra princlando. En 1018 Stefano la 1-a kaj Boleslavo fermas pacon, per kiu finiĝas la pola superregado super Slovakio kaj per kio komenciĝis iom post ioma enmembrigado de Slovaka teritorio en Hungaran reĝlandon. Proksimume ĉirkaŭ la jaro 1029 Stefano sukcesis konkeri Nitran princlandon, per kio li propre reduktis la teritoriojn de Slovakio en malgrandajn memstarajn princlandojn, kiuj estis iom post iom enmembrigitaj en la hungaran ŝtaton.

En la jaro 1241 venas en Hungaran reĝlandon subgvide de Batuĥano tataroj (vidu: Mongola invado en Hungaran reĝlandon). Post ilia foriro en 1242 restis kelkaj partoj de Slovakio komplete senhomaj kaj komenciĝis malsatmortado. Por ke pleniĝu la senhomaj regionoj, la hungara reĝo Belo la 4-a komencis inviti en Slovakion germanajn kolonigistojn, kiuj alportis germanan rajton kaj ili komencis fondi novajn urbojn. Multaj lokoj ankaŭ ricevas urbajn privilegiojn (ekz. Zvolen, Nitra, Banská Bystrica ktp.). La reĝo, motivigita per la mongola invado, lasis ankaŭ en Slovakio konstrui ŝtonajn burgojn. La reĝa potenco post la invado estas en krizo: la reĝo havas sub sia rekta administrado nur parton de la teritorio. Kiam en la jaro 1301 mortas reĝo Andreo la 3-a, formortas ankaŭ la dinastio de Arpadidoj.

Mateo Csák kaj Anjou-idoj

Karlo la 1-a el Anjou

Jam dum la lastaj Arpadidoj la potenco en la regiono venas en la manojn de grandpotenculoj. Kiam la arpadida dinastio formortis, la plej potenca el la grandpotenculoj estis Mateo Csák, kiu tenadis ĝis sia morto en la jaro 1321 en sia potenco la plimulton de slovaka teritorio. En la jaro 1301 li proponis al Venceslao la 2-a, bohemia reĝo el dinastio de Přemyslidoj, la hungaran tronon (kontraŭkandidato fariĝis Karlo la 1-a el Anjou el dinastio de Anjou-idoj, sed tiu estas devigita translasi la tronon), sed nur lia filo, Venceslao la 3-a, surtroniĝos kiel Ladislao la 5-a. Tamen li ne atingas ĝeneralan agnoskon, kaj sur la tronon venas bavaria duko Otto la 3-a de Bavario, kiu estas, por ŝanĝo, maliberigita far ribeluloj. Karlo la 1-a el Anjou havas do liberan vojon kaj en la jaro 1308/1309 li surtroniĝis. Oficiale, li fariĝis reĝo nur post la kronado en Székesfehérvár en la jaro 1310. Sed Máté Csák komencis ribeli kontraŭ li ĝis la malvenko de la ribelemaj grandpotenculoj en la Batalo de Rozgony en 1312. Post tiu batalo Karlo la 1-a komencis firmigi la reĝan potencon, li enpraktikigis firman monsistemon kaj daŭran imposton. Kiam li mortis en la jaro 1342, surtroniĝis lia filo Ludoviko la 1-a, kiu havis certigita ankaŭ polan kronon per interkonsento, kiun fermis lia patro kun pola reĝo tri jarojn antaŭ sia morto. Dum lia regado Hungara reĝlando tralaboris sin en pozicion de eŭropa grandpotenco. En la jaro 1370 li estas elektita kiel pola reĝo. Post lia morto, fariĝas reĝino lia filino Maria. Venas batalo por politika potenco kaj por la hungara krono. Malgraŭ tio, kiel reĝo estas agnoskita en la jaro 1387 Sigismondo la 1-a, ŝia edzo.

Diversaj dinastioj kaj Hunyadi-idoj

Bildigo de Matiaso la 1-a en laŭtempa kroniko

Dum regado de Sigismondo la 1-a okazis denova malfortigo de la reĝa potenco (enpolitika disorganizo kaj eksteraj influoj). La reĝo batalas kontraŭ turkoj (en la jaro 1396 malvenkita en batalo de Nikopolo) kaj kontraŭ husanoj, kies revolucia movado trovis reeĥon en Slovakio en vicoj de urba malriĉularo kaj servutuloj. Li financis siajn militajn kampanjojn kontraŭ ili precipe el minado de multekostaj metaloj en Slovakio.

Kiam li post 50 jaroj de sia regado mortas en la jaro 1437, surtroniĝas Albreĥto la 2-a de Habsburgo, edzo de lia filino. Sed li estas mortinta jam en la jaro 1439, kaj okazas batalo je la trono inter Vladislao la 1-a Jagello kaj Ladislao la 1-a, filo de Albreĥto (defendanto de liaj interesoj estas ankaŭ Jan Jiskra z Brandýsa). En batalo de Varna en 1444 Vladislao falis kaj kiel la laŭleĝa reĝo estas agnoskita la juna Ladislao (administranto de la regiono estas elektita János Hunyadi). En Slovakio tiutempe agadas movado de fratetoj, disvastiganta ideojn de husanoj, agadanta en la teritorio de Slovakio ekde la jaro 1451 ĝis la jaro 1467, kiam estis konkerita ilia lasta tendaro.

Post la morto de Ladislao en la jaro 1457 estis en 1458 surtronigita Matiaso Hunyadi (Korvino), filo de János Hunyadi, la plej riĉa grandpotenculo en Hungara reĝlando. Kiel sian unuavican celon li destinis subpremon de la movado de fratetoj kaj jam en la jaro de sia kronado liaj soldataroj malvenkigis la fratetojn ĉe Balatono. Ilia lasta tendaro estis konkerita en 1467 en Veľké Kostoľany. En Bratislava li fondis en la jaro 1465 Universitaton Istropolitana, la unuan universitaton en la teritorio de Slovakio. Korvino estis pretendanto de arto kaj klereco; li invitis en la reĝan kortegon sciencistojn el la tuta Eŭropo, kaj dum lia regado estas kunigita ankaŭ penetro de humanismo kaj renesanco en Hungaran reĝlandon. Li mortis en la jaro 1490, sed li postlasis post si nenian legitiman idon, nur eksteredzecan filon Johanon.

Jagellidoj

Vladislao la 2-a Jagello

Sur la liberigita hungara trono eksidas Jagellidoj, ĉifoje pere de Vladislao la 2-a Jagello (inter ceteraj kandidatoj apartenis Johano Albreĥt, la pli juna frato de Vladislao, Maksmiliano Habsburgo, Johano, la eksteredzeca filo de Matiaso Korvino, Beatrix Aragona, vidvino post Matiaso) elektita far de hungara nobelaro, kiu esperis, ke li fariĝos libera ilo en iliaj manoj. Surtroniĝinte Vladislao devis konsenti kun kondiĉoj de la nobelaro, ke li nuligos la eksterordinaran imposton (enpraktikigita de Korvino) kaj ke li interkonsiliĝos pri ĉiuj gravaj demandoj kun reĝa konsilantaro.

La malkontenta Johano Albreĥt invadis mallongtempe post la kronado de Vladislao en la orientan Slovakion, sed li estis far de reĝaj soldataroj malvenkita. Li klopodis la duanfojon akiri la tronon en la jaro 1491, pere de invado de norde. Denove li estis malvenkita, inter li kaj la reĝo estis fermita paco kaj Johano Albreĥt rezignis pri sia pretendo al la trono.

Li devis aranĝi ankaŭ Maksmilianon, la romgermana imperiestro, kiu okupis ĉiujn hungarajn teritoriojn en Aŭstrio kaj elpelis de tie la hungarajn garnizonojn, kiuj estis tie jam de tempoj de Matiaso Korvino. Sed por plua decida bato li ne plu havis fortojn kaj ambaŭ regantoj interkonsentis pri reciproka sekvanteco de Habsburgoj kaj Jagellidoj, post kio Maksmiliano rezignis pri la pretendo al la trono.

Vladislao ankoraŭ devis alfronti al ribelo de Juraj Dóža, kies kaŭzo estis proklamo de krucmilito kontraŭ Osmanida imperio. La ribelo estis fine malvenkita kaj Juraj Dóža ŝtiparumita. Dum la ribelo kaj post ĝi mortis proksimume 50000 homoj kaj estis instalita la t.n. "dua servuteco". Vladislao mortis en la jaro 1516 kaj postlasis post si astronomian ŝuldon, sumanta je pli ol 400000 florenoj nur en Hungara reĝlando. (Vladislao estis ankaŭ la ĉeĥa reĝo.) Post lia morto surtroniĝis lia dekjara filo Ludoviko la 2-a

La patro postlasis al li du disorganizitajn landojn, la altan ŝuldon kaj plie li devis alfronti ankaŭ al osmanida ekspansiemo. En la jaroj 1525 - 1526 li devas alfronti al kamparana ribelo kaj post ties subpremo al osmanida atako. En la fatala batalo de Mohács en la jaro 1526 la reĝa soldataro estas malvenkita (ankaŭ pro perfido de Johano Zápolya, kiu onidire neagadante atendis la rezulton de la batalo ne interveninte en la batalojn). Reĝo Ludoviko mortis fuĝante; osmanidoj konkeris la tutan Malsupran landon.

Habsburgoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Habsburgoj.

Bataloj je la trono kaj la osmanida ekspansio

Ferdinando la 1-a

Post la morto de Ludoviko estis du kandidatoj por la trono, hungara magnato Johano Zápolya kaj aŭstria arkiduko Ferdinando la 1-a. Parto de la nobelaro subtenis Johanon kaj la alia Ferdinandon, ambaŭ estis kronitaj, Johano Zápolya haste en la jaro 1526 kaj Ferdinando je du monatoj pli malfrue. Hungara reĝlando tiel havis du reĝojn kaj eksplodis intercivitana milito inter ambaŭ kandidatoj por la trono. Kiam la venko komencis kliniĝi al la flanko de Ferdinando, Johano Zápolya ne hezitis inviti por helpo osmanidojn, kiuj invadis en Hungaran reĝlandon en 1529 kaj konkeris la tutan Malsupran landon. Pro tiu ĉi paŝo propre Hungara reĝlando apartiĝis en tri partojn, nome: la t.n. Budenan paŝalikon, la mezan kaj sudokcidentan Hungaran reĝlandon regata de turkoj, Transilvanion de Zápolya (en la fakto osmanida protektorato) kaj la t.n. Reĝa Hungario, do Slovakio kaj Postdanuba regiono (Ferdinando la 1-a). Per paco en Granda Varadino el la jaro 1538 okazas interkonsento inter Ferdinando kaj Zápolya, laŭ kiu se mortos unu el ili sen idoj, la sekvantula rajto transiros al la alia.

Sed post la morto de Zápolya, lia edzino Izabelo Zápolya igas kroni kiel reĝon lian filon Johano la 2-a de Zápolya kaj komenciĝas nova intercivitana milito (Johano la 2-a estas reĝo de orienta Hungara reĝlando). Bratislava en la jaro 1536 fariĝas ĉefurbo de Hungara reĝlando post okupo de Buda, Esztergom kaj Székesfehérvár. En Hungaran reĝlandon denove invadis turkoj (1541) kaj ĉifoje ili ekloĝas tie por daŭre. Trnava en la jaro 1543 fariĝas sidejurbo de ĉefepiskupujo de Esztergom. Hungara reĝlando estas definitive apartigita en tri partojn, tio estas ankaŭ konfirmita en paco de Drinopolo el la jaro 1547, laŭ kiu Ferdinando devligas sin pagi po 30000 dukatojn jare. Sed la paco ne daŭris longe, ĉar la Habsburgo provis konkeri Transilvanion, kvankam malsukcese. Parto de Slovakio estas sub rekta superregado de turkoj (parto de administra distrikto - sanĝako). Turkoj ofte entreprenas rabemajn ekskursojn en Slovakion, kelkaj vilaĝoj sur Hungaraj-Osmanidaj limoj devis pagi pagojn al ambaŭ flankoj, sekve de kio okazis senhomiĝo de la limregionoj. Plie, tra la tuta Slovakio disvastiĝas reformacia movado - luteranoj, sed kritika politika situacio en Hungara reĝlando ne ebligas kontraŭreformaciajn movadojn.

Kontraŭhabsburgaj nobelaraj ribeloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontraŭhabsburgaj nobelaraj ribeloj.

La hungara nobelaro (plimulte protestantisma) estis malkontenta kun la konfiskadoj de ilia posedaĵo kaj plialtigo de impostoj flanke de Habsburgoj. Okazas kelke da ribeloj, dum kiuj okazas bataloj inter la hungara nobelaro kaj imperiestraj soldataroj.

Stefano Bocskay

En la jaro 1604 Stefano Bocskay komencas sur teritorio de Slovakio ribelon kontraŭ Habsburgoj. Pro tio li propre malfermas pordegon Hungaran reĝlandon al turkoj, kiuj sukcesas konkeri Esztergom-on kaj Peŝton, la teritoriojn, kiujn ili antaŭe perdis. Bocskay okupis la tutan orientan Slovakion, kaj sia sidejo li faris Košice-on. Li fermis aliancon kun turkoj kaj kun ilia helpo kaj helpe de slovakaj nobeloj li konkeris teritoriojn sur la sudo de Slovakio. En la dua duono de la jaro 1605 li havis sub rego jam preskaŭ la tutan Slovakion, krom Bratislava, la ĉefurbo de Hungara reĝlando. En novembro de la sama jaro la nobelaro jam komencis intertrakti pri paco kun Habsburgoj, ĉar la soldataroj de Bocskay komencis rabi en la regiono kaj ĉar ili timis, ke turkoj volos lasi la konkeritajn teritoriojn. Bocskay konsentis kun la paco timante, ke ili fermus la pacon sen li. En la jaro 1606 estis fermita la paco kaj al la nobelaro redonita parto de ties privilegioj.

Gabrielo Bethlen

Kiam en la jaro 1618 eksplodis la ĉeĥa nobelara ribelo, eluzis tiu ĉi situacion Gabrielo Bethlen kaj kun sia armeo (kreita plimulte el hajduĥoj kaj transilvaniaj sikuloj) li invadis en la orientan Slovakion. Li malvenkigis la reĝan soldataron kaj en 1619 li konkeris Košice-on. La armeo de Bethlen (tiutempe jam preskaŭ tridekdumila) marŝis tra sudo kaj mezo de Slovakio okcidenten, ĝi okupis Levice-on, Trnava-on kaj eĉ ankaŭ Bratislavon, la ĉefurbon de Hungara reĝlando. Bethlen poste kuniĝis kun la ribelulaj ĉeĥaj nobeloj kaj komune ili antaŭenpaŝis al Vieno. Malhelpis lin en tio Juraj Druget kun polaj lancistoj, kiuj invadis sur la orientan Slovakion devigante tiel Bethlenon retiriĝi de Vieno. Poste li fermis dumtempe kun la hungara reĝo, Ferdinando la 2-a, pacon.

Renovigo de bataloj okazis en la dua duono de la jaro 1620, kiam ribeluloj okupis Nitra-on kaj forpuŝis atakon de la imperiestra armeo kontraŭ Bratislava. Habsburgoj povis post la forpuŝo de la ĉeĥa nobelaro en batalo sur Blanka Monto plene koncentrigi sin kontraŭ la ribelon en Slovakio. Bethlen iom post iom perdis Bratislavon, Trnavon, la tutan mezan Slovakion kaj li estis puŝita ĝis Košice. Bethlen tiam amasigis armeon kaj li ĝisiris ĝis Rimavská Sobota. Post plua malvenko de la imperiestra armeo en batalo ĉe Jalnej Bethlen povis denove konkeri Trnavon kaj Nitron.

Per tiu ĉi konduto li klopodis atingi konvenajn kondiĉojn de paco kun Vieno, kion li fine ankaŭ sukcesis en la jaro 1621/1622 (Mikulova paco), sed li devis rezigni pri la konkeritaj teritorioj. La ribelo de Bethlen propre sekurigis militakiraĵojn de la ribelo de Bocskay.

En la jaro 1643 eksplodis ribelo de Georgo Rakoczy la 1-a, kies celoj estis defendi eklezian liberecon de la hungara nobelaro kaj konfirmo de nobelaj privilegioj. Subtenata ĝi estis de turkoj. En la jaro 1645 finigis ĝin Linza paco.

En la unua duono de la 17-a jarcento eksplodis ankaŭ popola ribelo de Peter Časár, sed tiu iĝis kruele subpremita kaj partoprenintoj ekzekutitaj.

Komploto de nobelaj familioj kontraŭ la reganto en la jaro 1669 estas pro perfido malkaŝita, Habsburgoj plene likvidis la riĉajn familiojn, konfiskis ilian posedaĵon kaj la gvidintojn ili ekzekutis.

En 1678 gvidanto de la ribeluloj fariĝis Emeriko Thököly, kiu apogis sin je helpo de turkoj, kiuj en la jaro 1683 venis ĝis Vieno, sed ili estis malvenkitaj (komenciĝis iompostioma forpuŝado de turkoj el Hungara reĝlando, definitive finita en la jaro 1685), per kio propre falis ankaŭ la ribelo de Thököly. En la jaro 1687 okazis la t.n. "preŝova hombuĉado", kies organizinto estis generalo Caraffa. Tio estis propre ekzekuto de la ĉefaj gvidintoj de la ribelo, kiuj ne havis tempon por fuĝi kun turkoj. (Thököly fuĝis.)

En la jaro 1703 eksplodis lasta kontraŭhabsburga ribelo, gvidata de Francisko Rákóczi la 2-a. Ĝi diferenciĝis de la ceteraj per tio, ke batalis en ĝi popolamasoj. Ĝi estis finita en la jaro 1711 per paco en Satu Mare, kiu samtempe metis finon al ĉiuj kontraŭhabsburgaj ribeloj.

Periodo de reformacioj

Karolo la 6-a

Post la Paco de Satu Mare la ekonomio, dezertiĝinta post la jaroj de la ribeloj, komenciĝis renoviĝi ankaŭ la teritorio de slovakoj: komenciĝis aperi unuaj manufakturoj (Šaštín, Holíč), denove komenciĝas minista produktado (en la jaro 1770 estis fondita Minista akademio en Banská Štiavnica (Selmecbánya), la unua altlernejo de tiu ĉi tipo en la mondo). La slovaka publiko ĝis nun agadis en pli malgrandaj, neorganizitaj grupoj, en la 18-a jarcento ĝi komenciĝas pli karakterize politike unuiĝi.

Post la Paco de Satu Mare la reĝo de la Hungara reĝlando fariĝis Karlo la 6-a. Ĉar li havis nenian laŭleĝan viran idon, nur filinon, eldonis Karolo la 6-a en 1713 pragman sankcion, kiu certigis heredecon de la krono ankaŭ laŭ virina linio. Inter unuaj signoj de la nova nacieca pripensado de slovakoj apartenas ankaŭ Analogio de Ján B. Magin, la unua defendo de slovakoj kontraŭ insultado flanke de hungaroj, eldonita en la jaro 1728.

Maria Teresia

Post morto de Karolo en 1740 surtroniĝas lia filino Maria Teresia. Jam dekomence de sia regado ŝi devis obei postulojn de aliaj eŭropaj grandpotencoj, prusia reĝo Frederiko la 2-a eldiris pretendon al Silezio kaj poste li ekatakis kaj konkeris ĝin (1740/1741). Ankaŭ francoj, subtenataj de bavaroj kaj saksoj konkeris Bohemion kaj bavarian princon Karolon Albreĥton ili proklamis Bohemia reĝo. Militoj je aŭstria heredeco daŭris ĝis la jaro 1748. Perdo de Silezio poste konfirmiĝis ankaŭ en la Sepjara milito (1756 - 1763).

Post la militoj Maria Teresia venis al la konkludo, ke persoldate kaj ekonomie la malforta Hungara reĝlando bezonas reformaciojn (en kio helpis ŝin multaj sciencistoj kaj kleruloj, inter aliaj ankaŭ slovakoj Matej Bel kaj Adam František Kollár). Ŝi reformis armeon; ĉiuj komandantoj devis interkonatiĝi kun modernaj armeaj praktikoj. Ŝi fondis manufakturojn, kelke ankaŭ en la teritorio de la nuna Slovakio (Šaštín, Halič, Holíč). En agrikulturo, ŝi subtenis kulturadon de novaj produktoj. Ŝi reformis ankaŭ jurisdikcion, ŝi moderigis kelkajn punojn kaj akceptis principon, ke ĉiuj civitanoj estas antaŭ juĝo formale egalrajtaj. En la jaro 1767 ŝi eldonas la t.n. "terezianan urbarion", urban regularon, kiu reguligis servutulajn interrilatojn (la urbarioj estis skribataj en la lingvo de popolo, do en Slovakio slovake). La reformacio de lernejaferoj - Ratio educationis, metis bazojn de pli progresintaj lernajaferoj. Ekde la jaro 1765 estis Jozefo la 2-a, filo de Maria, ŝia kunreganto.

Jozefo la 2-a surtroniĝis post la morto de la patrino en la jaro 1780 kaj li daŭrigis la reformaciadon de Hungara reĝlando. En la jaro 1781 li eldonas la t.n. "tolereman patenton", per kiu li donis al protestantoj kaj aliaj nekatolikaj konfesioj certajn ekleziajn liberecojn. En la jaro 1785 li nuligis ĉefurban administradon anstataŭigante ĝin per dek ŝtataj distriktoj, li transŝovis multajn centrajn hungarajn oficejojn el la Nord- Hungario (la nuna Slovakio) en Budenon kaj nuligis servutecon en Hungara reĝlando (en 1781 en Bohemio). Kelke da monatoj antaŭ sia morto li estis devigita revoki ĉiujn reformaciojn, krom la tolereman patenton kaj la nuligon de servuteco. Li mortis en la jaro 1790.

Slovaka nacia renaskiĝo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slovaka nacia renaskiĝo.

Procedo de formado de la slovaka nacio spertas eksterordinare malfacilan pason (subpremo flanke de la hungara nobelaro, la hungara nacionalismo kaj reprezalioj sur la teritorio de Slovakio). Defendanto de la slovakaj rajtoj fariĝas inteligentularo, ĉefe pastra. Inter ĉefaj celoj apartenis precipe leĝigo de la literatura slovaka lingvo. La unuan impulson faris katolika paroĥestro Jozef Ignác Bajza, kiu verkis la unuan romanon en la slovaka René mládenca príhody a skúsenosti el la jaro 1783. Sed lia lingva formo ne estis fiksa kaj lia sistemo do ne trovis sekvantojn.

La renaskiĝintoj estis en tiu ĉi periodo apartigitaj en du fluojn: en katolikojn (frunte kun Anton Bernolák, pluaj samideanoj Jozef Ignác Bajza, Juraj Fándly kaj Ján Hollý kaj evangeliistojn (ĉefreprezentantoj Ján Kollár, Pavel Jozef Šafárik), kiuj rifuzis la leĝigon de la slovaka literatura lingvo, ili kontraŭe estis defendantoj de biblia ĉeĥa lingvo kaj unueco de ĉeĥoj kaj slovakoj. La katolikoj (nomataj ankaŭ bernolákidoj) havis opinion, ke slovakoj estas origina nacio bezonantaj la propran lingvon. Anton Bernolák kodifis en 1787 la literaturan slovakan lingvon (nomata bernolák-lingvo, fondita surbaze de okcidentslovaka dialekto). En la jaro 1792 bernolákidoj fondis en Trnava Slovakan kleran lernantaron, kaj asocion, kiu asociis samideanojn de la bernolák-lingvo en la tuta Slovakio eldonante librojn en tiu ĉi lingvo.

Ĉeĥoslovakio

Ĉeĥoslovakio en la intermilita periodo
Tomáš Garrigue Masaryk

En la jaro 1918 Slovakio fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio. La unua prezidento de la lando fariĝis la 14-an de novembro 1918 Tomáš Garrigue Masaryk. La saman tagon estiĝis ankaŭ Ministerio kun plena povo por administrado de Slovakio. La slovaka dumtempa registaro unue havis sidejon en Skalica, poste en Žilina kaj ekde la 4-a de februaro 1919 en Bratislava. Bratislava tiam fariĝis ĉefurbo de Slovakio. Konstitucio de Ĉeĥoslovakio estis aprobita la 29-an de februaro 1920; ties bazoj estis la franca (el la jaro 1795) kaj la usona konstitucioj. Leĝdonan povon prezentis Nacia Asembleo, kiu havis du ĉambrojn. Dum ĥaoso, kiu sekvis post la disfalo de Aŭstrio-Hungario, por mallonga tempo ekzistis sur parto de la slovaka teritorio la t.n. Slovaka Respubliko de Konsilantaroj kun sidejo en Prešov. Sed ĝi estis tamen eksportita el la komunisma Hungario.

Laŭ teorio de ĉeĥoslovakismo en la lando ekzistis nur ĉeĥoslovaka nacieco. Slovakoj estis konsiderataj nur kiel parencoj kun propra dialekto. La ĉeĥoslovakismo mem estis konstruita nur tial, ke ĉeĥoj kaj slovakoj estu pli nombraj ol germanoj. Slovakoj kreis plimulton nur sur la teritorio de Slovakio, kie ili kiomis preskaŭ tri kvaronojn de la loĝantaro.

Milan Rastislav Štefánik

La enmembrigo en la ligon kun ĉeĥoj havis por slovakoj longampleksajn pozitivajn sekvojn. Komenciĝis kompleksa regenerado elflanke de politiko, kulturo kaj klereco. En la jaro 1919 estiĝis Universitato Komenský en Bratislava, kiu havis por la evoluo de klereco en la slovaka teritorio grandan signifon. En 1922 oni leĝigis devigan 8-jaran lernejan vizitadon. Ekde 1926 elsendis ankaŭ Slovaka radio. En la lando denove komencis libere agadi partioj, kiuj estis dum la unua mondmilito pasivaj. Sed la ekonomion de la lando karakterize trafis konkurenco de pli progresinta ĉeĥa industrio, kontraŭ kiu multaj fabrikoj sur la teritorio de Slovakio ne kapablis rivali. Simile tragikajn sekvojn havis ekonomiaj krizoj. La unua venis post la fino de la unua mondmilito en la jaroj 1921 ĝis 1923. La monda ekonomia krizo trafis la landon en la jaroj 1929 ĝis 1933. Kun malkontentiga vivnivelo rekte koneksis ankaŭ elmigrado. Ĝis la jaro 1937 ellandiĝis ĝis transmarejo 104.000 personojn.

Edvard Beneš

Ekde duono de la 30-aj jaroj Slovakio komenciĝis troviĝi en tre komplika eksterlanda-politika situacio. Komenciĝis montriĝi malavantaĝoj de ties unuflanka orientado al Francio. La efikivo de la Malgranda interkonsento, pri kiu grandamplekse konfidis eksterlanda politiko, komenciĝis malfortiĝi. Sed mano en mano kun tio komencis kreski la potenco kaj politikaj ambicioj de Germanio kaj Italio.

Pro timoj antaŭ la germana agresio komenciĝis sur la ĉeĥa-germana limo konstruado de limregionaj fortikaĵoj. Hitler dume klopodis internacie izoli Ĉeĥoslovakion kiel sian danĝeran najbaron. Li eluzis dum tio la teritoriajn postulojn de Hungario sur la suda parto de la teritorio de Slovakio, grandamplekse enloĝataj de hungaroj, kaj parte ankaŭ pretendojn de Pollando. Germanoj ankaŭ sekrete subtenis aŭtonomiajn klopodojn de kelkaj slovakaj politikaj partioj.

Ĉeĥoslovakio havis krom kontraktoj kun Rumanio kaj Jugoslavio ankaŭ interkonsenton kun Francio kaj Sovetunio, kiun ĝi subskribis en majo de 1935. La preparojn por la defendo karakterize malfaciligis anekso de Aŭstrio la 12-an de marto 1938.

La 24-an de aprilo 1938 kunvenis Sudetgermana partio en Karlovy Vary postulante ŝanĝi la bohemiajn kaj la moraviajn limregionojn en memstaran regionon, kiun administrus sudetgermana flanko. En majo pornaziaj anoj de la germana minoritato kaŭzis sur tiu ĉi teritorio maltrankvilojn kaj la ĉeĥoslovaka registaro estis devigita proklami mobilizon. Post aktivigo de la armeo la malkontentaj sudetaj germanoj retiriĝis. En Ĉeĥoslovakion estis sendita, por taksi la situacion, Walter Leslie Runciman, la konata angla germanofilo, kies pli posta raporto sendita al Neville Chamberlain parolis pri maljustaĵoj krimataj je sudetgermana flanko. Post nelonge Chamberlain renkontiĝis kun Hitler kaj proklamis, ke li, Chamberlain, ne havas pretekstojn kontraŭ rezigno de la ĉeĥa limregiono al Germanio.

Munkena interkonsento kaj Viena arbitracio

La 29-an de septembro 1938 en Munkeno renkontiĝis reprezentantoj de Germanio (Adolf Hitler), Italio (Benito Mussolini), Granda Britio (Neville Chamberlain) kaj Francio (Édouard Daladier), kie ili decidis pri la cedigo de la limregionaj regionoj de Bohemio kaj Moravio al Germanio. En la konferenco ili plu decidis, ke Ĉeĥoslovakio rezignu al Pollando regionon de Český Těšín kaj al Hungario la sudajn regionojn de Slovakio. La sekvantan tagon la ĉeĥoslovaka registaro subiĝis al tiu ĉi diktato kaj plenumis ĝin. Okaze de armita rezisto la plej grandaj aliancanoj de Ĉeĥoslovakio (escepte de Sovetunio) donus nenian helpon.

En la sama tempo postulis reprezentantoj de Slovaka popola partio de Hlinka proklamon de aŭtonomio; al tio aliĝis iom post iom ankaŭ pluaj politikaj partioj, kaj kulminis tiel klopodoj de multaj slovakaj politikistoj por pli granda mezuro de la aŭtonomio por Slovakio. Ili proklamis la aŭtonomion la 6-an de oktobro 1938 en Žilina. La registaro en Prago aprobis tiujn ĉi postulojn kaj kiel prezidanto de la aŭtonomia registaro ĝi nomis Jozefon Tison.

Slovakio post la Unua Viena arbitracio

La 2-an de novembro 1938 okazis La unua viena arbitracio, en kiu triaj landoj decidis, ke la teritorioj sur la sudo de Slovakio, inkluzive de Košice kaj parto de Karpata Rutenio falu al Hungario. La Tria regno alligis al si Petržalka-on kaj Devín-on. Pollando akiris regionon de Český Těšín.

La 13-an de marto 1939 Hitler starigis antaŭ la invitita Jozef Tiso du alternativojn pri la estonteco de Slovakio. Unu parolis pri apartigo inter Pollando kaj Hungario, la alia pri estiĝo de nova Slovaka memstara ŝtato, kiu estus plene subigita al Germanio. Do Tiso tiel elektis la malpli grandan malbonon kaj tuj la sekvantan tagon - la 14-an de marto 1939 — iĝis proklamita Slovaka ŝtato, kiu laŭ pli posta Konstitucio de Slovakio nomiĝis La Unua Slovaka ŝtato. La 15-an de marto 1939 Hitler proklamis post la okupo de la resto de Bohemio kaj Moravio Protektoraton Bohemnio kaj Moravio.

Periodo de la dua mondmilito

La Unua slovaka respubliko

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Slovaka ŝtato kaj Jozef Tiso.
Jozef Tiso, prezidento de la Unua slovaka respubliko

Ekde la 23-a de julio 1939 Slovaka ŝtato nomiĝis Slovaka respubliko. La landon iom post iom agnoskis 27 ŝtatoj. Por ekstere ja la Unua slovaka respubliko havis signojn de suverena ŝtato, sed ties suvereneco estis dekomence limigita per dependeco je Germanio. La 29-an de marto 1939 estis subskribita kontrakto pri ŝirma interrilato inter Tria regno kaj Slovaka ŝtato. Slovaka respubliko estis malfermita diktaturo, kiu dekomence de sia ekzistado allasis ekzistadon sole de unu politika partio - Slovaka popola partio de Hlinka kaj unusolan eksterlanda-politikan linion - la respektadon kaj sekvadon de Germanio.

La nova konstitucio, leĝoj kaj ordonoj de oficejoj likvidis demokratajn liberecojn de la premunkena respubliko kiel la liberecoj de presaro, amasigado kaj sinorganizado. Al la Slovaka popola partio de Hlinka estis subigitaj ankaŭ duonarmeaj organizoj kiel Gvardio de Hlinka, kiuj havis en la lando gravajn defendajn, policajn kaj politikajn funkciojn. Pri la konvena edukado de junularo en spirito de Slovaka popola partio de Hlinka "zorgis" Junularo de Hlinka.

En la ekonomio venis armilprodukta konjunkturo, kiu donis je dispono al Germanio en la praktiko la plenan industrion. En Slovakio oni fabrikis afustojn de kanonoj, man-armilojn, kaskojn, partojn de torpedoj, periskopojn samkiel aliajn multajn pluajn konsisterojn de armiloj aŭ armilekipaĵaro. La armilindustrio koncentriĝis en regionon de Považská Bystrica kaj en Dubnica nad Váhom.

En junio de 1941 la registaro en Bratislava konsentis kun aliĝo de Slovakio en milito kontraŭ Sovetunio, kien ĝi baldaŭ sendis du armeajn diviziojn. La unuaj bataloj kontraŭ Ruĝa Armeo okazis apud Lipovica. Laŭ modelo de Germanio oni komencis persekutadon de judaj civitanoj, oni punis kian ajn intiman rilaton de arjo kun judoj, estis malpermesitaj vizitadoj, al judoj estis ordonite porti flavajn stelojn. La leĝoj ankaŭ malpermesis al judoj loĝi en ĉefaj stratoj de urboj, iradi en kafejojn, kinejojn, teatrojn, proprumi telefononfotografiajn aparatojn. Ili povis eliradi en la straton kaj moviĝadi tie nur en destinita tempo. Ekde la jaro 1941 oni komencis establi judajn getojn. La 25-an de marto 1942 forveturis el Poprad la unua transporto ĝis Oświęcim. Ĝis oktobro de 1942 estis el Slovakio perforte ellandigitaj 57 600 judoj.

Supozoj por ribelo

La agado de la registaro frunte kun Slovaka popola partio de Hlinka kaŭzis reziston ĉe granda parto de la loĝantaro. La forta demokratia kaj la ĉeĥoslovaka sentado elinter de organoj de ŝtata povo konservis precipe la armeo kaj ĉefe granda parto de konscia oficira korpuso. Sed en la orienta batalfronto multiĝis dizertadoj de la slovakaj soldatoj al Ruĝa Armeo. Unu el la plej grandaj transiroj estas okazanta la 30-an de oktobro 1943 apud Melitopolo, kie transkuris al la soveta flanko 2000 slovakaj soldatoj. Multe da soldatoj jam antaŭ longe komprenis, ke ili staras je malĝusta flanko, kreskis ankaŭ kunsento kun simplaj loĝantoj de Sovetunio, kiuj en la kruelaj militaj tempoj troviĝis sub la germana superregado. La soldatoj ĝenerale kondamnis la kruelan konduton de la germanaj okupaciaj taĉmentoj sur tiuj ĉi teritorioj. La kreskantaj malsukcesoj de la germanaj soldataroj, precipe en batalo ĉe Stalingrado kaj ĉe Kursko konfirmis multajn slovakajn oficiroj, ke Germanio estos foje malvenkita. Kiam en la jaro 1944 la batalfronto komencis alproksimiĝis al la slovakaj limoj, konspirantoj jam gvidis intensivajn preparojn por transiro de la slovaka armeo al flanko de Aliancanoj kaj ankaŭ por helpi Ruĝan Armeon dum trairo tra la slovaka teritorio.

Kiel komandanto de la preparoj por la ribelo estis elektita subkolonelo Ján Golian, kiu koncentris ĉirkaŭ si antifaŝisme priprensantajn oficirojn. Tiel li komune kun kontraŭleĝa rezistmovado preparis planon, en kiu taĉmentoj kun forto de du divizioj tenantaj regionojn de karpataj trapasejoj nordoriente en la lando, interkontaktiĝinte kun la sovetaj soldataroj, estis transkurontaj al la flanko de Ruĝa Armeo. Sed en Slovakio kun la proksimiĝanta batalfronto komenciĝis pligrandiĝi aktivecoj de partizanaj trupoj. Partoj el ili estis sovetaj partizanaj trupoj moviĝantaj malantaŭ la germana batalfronto, kiuj transpaŝis la slovakan teritorion el Ukrainio kaj Pollando. Aliaj estis organizitaj far de slovakaj antifaŝistoj aŭ oficiroj, kiuj dizertis el la Slovaka armeo, en aŭgusto de 1944 estis aktivigitaj en la meza Slovakio ankaŭ organizintoj de la partizana batalo el Ĉefstabo de la partizanaj trupoj el Kievo. Tiuj ĉi grupoj komencis jam en aŭgusto gvidi batalojn kontraŭ popola reĝimo samkiel kontraŭ germanaj soldataroj, kiuj troviĝis en la teritorio de Slovakio. Ili ekprovokis tiel intervenon de la germanaj fortoj.

Slovaka nacia ribelo

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Slovaka nacia ribelo kaj Karpata-dukla operaco.
Ján Golian, organizinto kaj signifa reprezentanto de Slovaka nacia ribelo

La 29-an de aŭgusto 1944 granda parto de la slovaka armeo stariĝis kontraŭ la eniro de germanaj taĉmentoj sur la teritorion de Slovakio kaj komencis anticipe preparitan krizan varianton de la ribelo. Ties organizintoj mem taksis, ke dum tiaj ĉi cirkonstancoj ili sukcesos en la kompakta batalfronto defendi sin maksimume 14 tagojn. Oni ne sukcesis sufiĉe ĝustatempe informi Ruĝan Armeon pri la planoj de la ribeluloj kaj tiel do ne estis harmoniigita ilia reciproka kunlaboro. Rilate al la nefinitaj preparoj, precipe en la orienta Slovakio, eksplodis ĥaoso. Viliam Talský, kiu estis transprenonta komandadon de tiuj ĉi du divizioj kaj certigonta tiel la plej principan parton de la ribelo, ne priregis la situacion. La taĉmentoj estis du tagojn lasitaj en neagado kaj sekve ties komandanto foriris kun slovakaj pilotoj al pola teritorio. La taĉmentojn sen komandado germanoj sukcesis malarmigi.

Sed la ribelula armeo efike formiĝis en la meza Slovakio. La centro de la ribelo fariĝis Banská Bystrica. La ribeluloj provis defendi gravajn alireblajn direktojn en la valo de riveroj Váh kaj Hron, sed iom post iom ili estis forpuŝataj. Mankis al ili precipe peza armilekipaĵaro kaj kontraŭtankaj armiloj, per kiuj ili povus starigi kontraŭ la germanaj soldataroj subtenataj per kirasita tekniko. Sekve de la manko de armiloj ne eblis krei rezervistarojn kaj rezervojn, kiuj alternigus pro bataloj elĉerpintajn taĉmentojn, kies sekvo okazis falo de moralo kaj elĉerpiĝo de la soldatoj en la batalfronto. Sed la 1-a ĉeĥoslovaka armeo en Slovakio defendis sin en koneksaj batalfrontoj plenajn du monatojn, kiam la germanaj taĉmentoj sukcesis forŝovi ĝin en montarojn. La 28-an de oktobro 1944 generalo Rudolf Viest eldonis en Donovaly ordonon por transiro de la armeo je partizana maniero de batalo. Sed la armeo troviĝis en disfalo, ne plu estis kuniĝo kun pluraj taĉmentoj kaj do en la montarojn kvazaŭ partizanoj foriris proksimume duono de la soldataro. Multe da soldatoj ekkredis al mensogaj proklamoj de prezidento Tiso, ke okaze, ke la soldatoj kapitulacos en la manojn de germanoj, ili estos bone traktataj. Sed multaj estis internigitaj aŭ malliberigitaj. Kaj la partizana batalo daŭrigis ĝis liberigo far de Ruĝa Armeo.

Ruĝa Armeo por subteni la ribelulojn komencis Karpata-duklan operacon, unu el la plej grandaj montaraj operacoj de la milito. Ĝi kontribuis ankaŭ parton de la ĉeĥoslovaka soldataro en Sovetunio, precipe la persekutigan regimenton kaj la 2-an paraŝutistan brigadon, kiuj operacis el la ribelula teritorio. Sed ilia agado kaj transŝovoj estis malfaciligita pro malbona aŭtuna vetero. Kaj ili jam ne povis malebligi la plenan malsukceson de la ribelo.

Liberigo de Slovakio

Slovakion liberigis: la 2-a ukrainia batalfronto de generalo Malinovskij, la 4-a ukrainia batalfronto de generalo Jeremenko, la 1-a kaj la 4-a rumana armeo samkiel ankaŭ la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso en Sovetunio. Senpardonaj bataloj okazis precipe en Dukla trapasejo, ĉe Liptovský Mikuláš, sude de Slovakio ĉe Šahy, Levice kaj Štúrovo. La unua liberigita vilaĝo en la orienta Slovakio estis Kalinov (la 21-an de septembro 1944). La 19-an de januaro 1945 estis liberigita Košice, Bratislava estis liberigita la 4-an de aprilo 1945. La saman tagon estis proklamita Košica registara programo. Lastaj germanaj taĉmentoj sur la teritorio de Slovakio estis likviditaj antaŭ la 1-a de majo 1945. Dum la liberigado de Ĉeĥoslovakio falis proksimume 170 000 sovetaj soldatoj.

La postmilita Ĉeĥoslovakio

Ŝanĝoj de teritorio de Slovakio post la dua mondmilito

Post la liberigo far de Ruĝa Armeo (sudokcidentan Bohemion liberigis usonaj soldatoj) kaj fino de la dua mondmilito la renovigita Ĉeĥoslovakio estis en siaj antaŭmilitaj limoj kun tio, ke Sovetunio ekokupis (oficiale ricevis) Karpatan Rutenion kaj hungaraj vilaĝoj Jarovce, Rusovce kaj Čunovo falis al Ĉeĥoslovakio. Signifan parton en batalo kontraŭ faŝismo havis ankaŭ komunista partio, kies prestiĝo karakterize kreskis. Granda nombro de loĝantaro ankaŭ komencis simpatii kun Sovetunio. La lando tiel venis por longaj jaroj (1945 - 1989) en sferon de soveta influo.

El Ĉeĥio estis surbaze de Postupima konferenco deportita germana loĝantaro, germanoj el Slovakio estis pligrande ofte evakuitaj jam antaŭ la fino de la milito kaj nur malgranda parto deportita post la milito. Germanoj, kiuj kunlaboris kun la rezistmovado aŭ kun la partizanoj, plimulte ne estis deportitaj. Se la grandpotencoj ne permesis similan procedon kiel okaze de germanoj ankaŭ por hungaroj, okazis en la jaro 1946 interkonsento inter Hungario kaj Slovakio je interŝanĝo de loĝantaro kaj solvo de minoritata demando. La landoj reciproke interŝanĝis proksimume 50 000 loĝantojn.

Veno de komunismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Edvard Beneš kaj Klement Gottwald.

En la jaro 1946 okazis la unuaj postmilitaj demokratiaj balotoj. En Slovakio ricevis plej multe da voĉoj 2 partioj - Demokrata partio, kiu en Slovakio gajnis kaj Komunista partio, kiu havis malpli multe da voĉoj. En la jaro 1947 estis, sekve de granda malseka vetero, malbona rikolto, kio kaŭzis ondon de malkontenteco. La komunistoj kaj demokratoj reciproke kulpigis sin pro problemoj dum solvado de la situacio. Ĉeĥoslovakio tiutempe, je insistado de Sovetunio, rifuzis planon Marshall. Sovetunio devligis sin pro tio helpi Ĉeĥoslovakion liverante grenon je konto de propra loĝantaro.

En februaro de 1948 okazis registara krizo. La 20-an de februaro demisiis ministroj de socialisma, popola kaj demokrata partioj, kiam komunistoj onidire rompis ĉiujn interkonsentojn. Sed tiuj ĉi ministroj supozis, ke Edvard Beneš ne akceptos iliajn demisiojn. Komunistoj tiutempe organizis en Prago prem-manifestaciojn de laboristoj, kaj Beneš tiel subpreme akceptis la demisiojn. La 25-an de februaro 1948 li sekve nomis novan registaron, en kiu superis komunistoj. La 9-an de majo 1948 estis akceptita nova konstitucio kaj baldaŭ, post la morto de Beneš, la nova prezidento fariĝis Klement Gottwald. Ekde la jaro 1948 Ĉeĥoslovakio fariĝis komunisma totalisma ŝtato, karakteriza pro subpremado de demokratio, pro relativa ekonomia malfruiĝo rilate al nekomunismaj landoj, pro subtenado de ateismo kaj pro forta influo de Sovetunio en la ŝtato. Venis periodo de politikaj procesoj (ekzemple kontraŭ Rudolf Slánský, Vladimír Clementis, Heliodor Píka), sed ankaŭ persekutado de eklezioj kaj malfermado de monaĥejoj. (Monaĥinoj estis transveturigitaj en tiun lokon, tiam ĉeĥoslovaka.) Post morto de Stalin kaj ankaŭ de Klement Gottwald la persekutado de nekonvenaj personoj por la reĝimo moderiĝis, sed ĝi ne ĉesis. La 11-an de julio 1960 estis aprobita nova konstitucio, kiu enkankris, ke en Ĉeĥoslovakio venkos socialismo. Oni deklaris ankaŭ ŝanĝon de nomo el Ĉeĥoslovaka respubliko (ĈSR) je Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko (ĈSSR).

Praga printempo

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Praga printempo 1968 kaj Ludvík Svoboda.

En la 60-aj jaroj en la tuta Eŭropo kaj ankaŭ en la mondo okazis kulturaj kaj politikaj ŝanĝoj. Tiu ĉi periodo procezis en signo de liberigado de streĉo. Tiuj ĉi influoj montriĝis ankaŭ en la socialismaj landoj post la morto de Stalin fine de la 50-aj jaroj. En la komunismaj landoj tiu ĉi procezo ekstartis verŝajne subpremo de ribelo en Hungario. Sed prezidento de ĈSSR kaj samtempe la unua sekretario de la centra komitato de komunista partio estis jam ekde la jaro 1957 Antonín Novotný, kiu akre defendis sin kontraŭ klopodoj pri liberigo de la socio. Fine de la jaro 1967 kunvenis la Centra komitato de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio (CK KPĈ), pli granda parto de membroj prezentiĝis kun kritiko de labormetodoj kaj manieroj de gvidado de Novotný. Sub tiu ĉi premo, Novotný decidis cedi sian partian funkcion, je dispono. En januaro 1968 la plena kunsido de CK KPĈ decidis pri apartigo de la plej superaj funkcioj. Kiel la unua sekretario estis elektita Alexander Dubček kaj en marto de la sama jaro la Nacia Asembleo elektis laŭ propono de Dubček kiel prezidenton de la respubliko Ludvík-on Svoboda-on. Per tio finiĝis la preskaŭ dekjara erao de la regado de Antonín Novotný.

Periodo de decembro de 1967 ĝis aŭgusto de 1968 montriĝis en signo de demokratiaj ŝanĝoj. Estis realigitaj postulatoj, ke Laboristaj rezistmovadoj ne devas esti fama "rapidumilo" de la partio, sed ili devas reprezenti kaj defendi interesojn de laboristoj. Oni pripensis pri demando de rehabilitado de viktimoj de politikaj procesoj el la 50-aj jaroj. En aprilo de 1968 estis unuanime akceptita la t.n. Akcia programo de KPĈ, kiu devis elvoki socialismon kun homa vizaĝo. Ĝi enhavis ŝanĝojn, kiuj en la sekvantaj du jaroj la komunista partio volis (senĉese kiel gvidanta politika forto, "leĝigita" per la konstitucio) efektigi en la politika tereno (precipe en tereno de civitanaj rajtoj kaj la politika sistemo), la ekonomika (ekonomia reformacio enkadre de la socialismo), la kultura kaj eksterlanda politikoj. Parto de la ŝanĝoj devis esti la t.n. demokratiigo. La programo promesis principajn ekonomiajn kaj politikajn reformaciojn, sed la nomo mem signis unu principan cirkonstancon - KPĈ volis reveni al sia devena programo, kiun ĝi havis post la dua mondmilito, antaŭ februaro de 1948.

En majo estis en la Nacia Asembleo aprobita programa proklamo de la registaro; kiel unu el la ĉefaj taskoj la registaro konsideris preparon de federacio. Sed samtempe en Moskvo okazis ĉeĥoslovaka-soveta intertraktadoj sur la plej supera nivelo; la ĉeĥoslovaka delegitaro aŭskultis de Breĵnev tre akran kritikon de politikaj rilatoj en ĈSSR. Tiu postulis energiajn disponojn kontraŭ antisocialismaj kaj dekstrulaj fortoj, kiuj laŭ ilia opinio karakterize aktiviĝas. En kunveno en Varsovio en julio de 1968 aprobis reprezentantoj de Bulgario, Hungario, GDR, Pollando kaj Sovetunio koncepton de malfermita letero de Breĵnev adresita al KPĈ. Laŭ opinio de la "kvino" en Ĉeĥoslovakio prepariĝis kontraŭrevolucio. La enhavo de la letero estis miksaĵo de tre grava averto kun videblaj elementoj de minaco. Je du tagoj la prezidantaro de CK KPĈ aprobis respondon al la varsovia letero, en kiu ili kontraŭdiris al la neesencaj kulpigoj kaj nerajtigita kritiko; ili rifuzis ideon pri internacia helpo de la "kvino" defendi socialismon en alia lando. Ĉe publikigo de la varsovia letero kaj la respondo al ĝi eksplodis lavango de konsentaj rezolucioj, telegramoj kaj leteroj de publiko. Tio gvidis al unuiĝo de la civitanoj, al plifortiĝo de fido al la gvidantaro de KPĈ (78 % da civitanoj) kaj al rajto je propra, ĉeĥoslovaka vojo.

Sed la provo pri "socialismo kun homa vizaĝo" de Alexander Dubček estis frustrita. Surbaze de antaŭaj interkonsentoj de unuopaj socialismaj landoj kaj de doktrino de Breĵnev estis preparita okupacio de la lando. La 20-an de aŭgusto 1968 estis ordonite al anticipe preparitaj soldataroj de Varsovia Pakto, ke ili ekokupu la teritorion de Ĉeĥoslovakio. Nokte el la 20-a je la 21-an de aŭgusto 1968 la soldataroj de Varsovia pakto transpaŝis la limojn. Pro la okupacio de Ĉeĥoslovakio en la fakto finiĝis la procezo, kiun oni komencis nomi Praga printempo. Dubček, Smrkovský, Černík kaj Svoboda estis far de la intervenaj soldataroj arestitaj kaj senditaj en Sovetunion. La gvidantaro de KPĈ subpreme fine en Moskvo subskribis interkonsenton pri konsolidigo de la situacio en la respubliko. Sekvis periodo, en kiu sinsekve venis al potenco politikistoj, kiuj komencis la t.n. normaligon. El KPĈ ili sinsekve eliminis proksimume 400 000 membrojn. La 26-an de januaro 1969 sur Venceslaa Placo en Prago brulmortigis sin Jan Palach. Kiajn ajn provoj por ŝanĝi la politikan sistemon en la respubliko estis por longa tempo de 20 jaroj subpremataj.

Periodo de "normaligo"

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gustáv Husák.

En la jaro 1968 Bratislava fariĝis unuafoje ĉefurbo de Slovakio. La 1-an de januaro 1969 ekvalidis leĝo pri federacio. Ekde tiu momento ĈSSR konsistis el du socialismaj respublikoj - ĈSR kaj SSR. En aprilo de 1969 la unua sekretario de Centra komitato de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio fariĝis Gustáv Husák, kiu aliĝis al normaligantoj. Ekde la jaro 1975 li faris samtempe la funkcion de prezidento. En januaro 1977 grupo de ĉeĥoslovakaj civitanoj eldonis dokumenton Ĉarto 77, en kiu ili defendis homajn kaj civitanajn rajtojn.

De "tenera revolucio" ĝis apartiĝo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Václav Havel.
Václav Havel, unu el ĉefaj personecoj de la "tenera revolucio" kaj lasta prezidento de ĉeĥoslovakio

Dum la ekzistado de ĈSSR okazis granda izolado de okcidentaj landoj ĝis novembro de 1989, kiam "tenera revolucio" finigis komunisman reĝimon kaj Ĉeĥoslovakio fariĝis denove demokratia ŝtato. En la jaro 1990 foriris sovetaj soldataroj el la lando, kiuj sur la teritorio de la lando troviĝis ekde la jaro 1968.

Post novembro de 1989 okazis pluraj reformoj renovigantaj demokration kaj finigantaj komunismon. La vorto socialisma estis forigita el la nomoj de la respublikoj (Ĉeĥa respubliko kaj Slovaka respubliko) kaj printempe en 1990 estis akceptita konstitucia leĝo enhavanta ankaŭ ŝanĝon de la nomo de la tuta ŝtato je ĈSFR. En junio de 1990 en la lando okazis la unua libera baloto en Federacian Asembleon, ĈNK kaj SNK. Venkintoj de la dua libera baloto en junio de 1992 intense intertraktis pri rilatoj inter de slovakaj kaj ĉeĥaj organoj. Mallongtempe post la 17-a de julio 1992, kiam estis eldonita dokumento Deklaro pri suvereneco de Slovaka respubliko, ili interkonsentis en Bratislava je apartigo de la ŝtato.

La 1-an de septembro 1992 estis akceptita kaj la 3-an de septembro 1992 subskribita Konstitucio de Slovakio. La 1-an de januaro 1993 sekvis trankvila pereo de ĈSFR, apartigo en la hodiaŭa Slovakio kaj Ĉeĥio.

Slovakio

La 1-an de januaro 1993 estiĝis Slovaka respubliko, unu el la sekvantulaj ŝtatoj de Ĉeĥoslovakio. La unua prezidento de Slovaka respubliko fariĝis Michal Kováč kaj prezidanto de la registaro Vladimír Mečiar. Sed la registaron, kreita post parlamenta baloto en 1994, kiam premiero denove fariĝis Mečiar, karakterizis aŭtoritataj manieroj kaj nacionalisma retoriko. Precipe en la jaroj 1994 - 1998 Slovakio frunte kun Vladimír Mečiar venis en senĉese pli profundan internacie-politikan izoladon, el kiu oni sukcesis elkonduki la landon nur post parlamenta baloto en 1998, kiam venis al la potenco ĝisnuna opozicio gvidita far de Mikuláš Dzurinda. Slovakio en la sekvantaj jaroj sukcesis ĝiskuri la politikan evoluon en la ĉirkaŭaj landoj kaj ekde la 29-an de marto 2004 Slovakio estas membro de NATO kaj ekde la 1-a de majo 2004 membro de Eŭropa Unio. La parlamenta baloto en 2006 finigis okjaran periodon, dum kiu gvidis la landon Mikuláš Dzurinda kaj la 4-an de julio 2006 prezidanto de la registaro fariĝis Róbert Fico.

Vidu ankaŭ


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.