Historio de Teksaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephen F. Austin, "patro" de Teksaso.

La historio de Teksaso kiel parto de Usono komencis en 1845, sed homa ĉeesto en tiu regiono datiĝas de la fino de la paleolitika periodo, ĉirkaŭ la jaro 10 000 a.K. La historio de Teksaso estis sinsekve influita de ses sendependaj ŝtatoj : Hispanio, Francio, Meksiko, la Respubliko de Teksaso, la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko kaj finfine Usono.

Komence de la 1820-aj jaroj, usonaj kaj eŭropaj elmigruloj ekalvenis al tiu areo : al ili aldoniĝis hispanaj tejanos, kiuj ribelis kontraŭ Meksiko en 1836 kaj venkis invadantan armeon. Post unu kompleta jardeko kiel sendependa ŝtato, Teksaso eniris la Unuiĝintajn Ŝtatojn de Ameriko (Usono) en 1845.

Teksaso rapide disvolviĝis en la 20-a jarcento, tiel fariĝante la dua plej multhoma ŝtato en 1994. Ĝia ekonomio cetere iĝis pli kaj pli diversa, kaj la ŝtato hodiaŭ viciĝas inter la mondaj pioniroj pri novaj teĥnologioj.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-historio