Historio de Unuiĝinta Reĝlando
El Vikipedio
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando (angle United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland) estas okcidenteŭropa ŝtato komuniganta Anglion, Skotlandon, Kimrion, kiuj troviĝas sur la insulo Granda Britio, kaj Nordan Irlandon. Dum pli ol cent jaroj ĝi ensumigis ankaŭ tutan Irlandon.
Tiu ĉi artikolo okupiĝas pri la historio de tiu ĉi ŝtata formacio.
[redaktu] Praepoko
Tiu ĉi artikolo celas la insulon Granda Britio, pri la praepoko en Irlando vidu la historion de Irlando.
[redaktu] Paleolitiko
La unuaj pruvoj pri la vivo de homoj sur la teritorio de insulo Granda Britio estas ŝtonfajraj iloj kaj ostoj el familio de homo (laŭ aĝo eblas pliprecizigi ilin al Homo erectus aŭ Homo heidelberga). Ili estis trovitaj en marbordaj tavoloj el Pakefield en Suffolk, kaj aĝas proksimume 700 000 jarojn. Temas pri la plej malnovaj trovitaĵoj de familio homo en la propra Eŭropo norde de Alpoj, Britio estis do kunigita kun la kontinento ĉe la hodiaŭa Manika Markolo, kiu estis nur granda rivero. Plua signifa trovitaĵo estas restoj de la heidelberga homo el periodo proksimume 500 000 jaroj.
El la tempo post la interglacia epoko de Ipswich (128000 - 120000 antaŭ Kristo), kiam Granda Britio fariĝis insulo, oni havas nur malmultajn pruvojn pri la ĉeesto de homoj. Ĉirkaŭ 70000, kiam komenciĝis unu glaciepoko, Granda Britio denove fariĝis duoninsulo de Eŭropo. Post la jaro 30 000 antaŭ Kristo, ekzemple en Kimrio aperas trovitaĵoj de Aŭrinjaka kulturo (homo de hodiaŭa tipo). Dum la ekstreme malvarma stadio (22 000 - 13 000 a.K.) homoj denove ne vivis sur Granda Britio. Post 13 000 a.K. homoj revenis sur Grandan Brition (trovitaĵoj en Goughs Cave en Somerset). El periodo 12 500 - 12 000 a.K. ni jam konas la unuan tipan arkeologian kulturon el Britio - la t.n. creswellien. Tio estis kulturo de ĉasistoj de boacoj. Ekde tempoj de tiu ĉi kulturo Britio jam estis daŭre loĝata.
[redaktu] Mezolitiko
Kiam la lasta glaciepoko finiĝis (ĉirkaŭ la jaro 11 500 a.K., do 9500 antaŭ Kristo) vivis sur la teritorio de Granda Britio malgrandaj grupetoj de ĉasistoj, kolektistoj kaj fiŝkaptistoj. Plimulte ili ne havis daŭrajn loĝejojn, sed ili migris post gregoj de cervoj, ilia ĉefa fonto de vivtenado. Tiu ĉi maniero de vivtenado estis tre malfaciligita ĉirkaŭ la jaro 5000 antaŭ Kristo, kiam sekve de varmiĝo kaj arbariĝo de plimulto de la teritorio tiuj ĉi bestoj pereis. Ĉirkaŭ la jaro 8 500 a.K. Granda Britio (ĝis hodiaŭ) fariĝis denove insulo.
[redaktu] Neolitiko
Neolitiko komenciĝas en Britio ĉirkaŭ la jaro 4400 a.K., kiam la mezolitika loĝantaro de la insulo estis transprenanta la neolitikan manieron de la vivo, konata sur la eŭropa kontinento jam antaŭ longe antaŭ tio. Laŭ pli malnovaj opinioj samkiel ankaŭ laŭ kelkaj hodiaŭaj genetikaj analizoj ne temis nur pri transprenado de la nova maniero fare de la pli malnova loĝantaro, sed pri la alveno de la tute nova loĝantaro. Se tio okazis tiel, tiuj ĉi homoj venis el Pireneja duoninsulo ([1]). La loĝantoj tiam vivis precipe en la okcidenta Granda Britio kaj Irlando (tie, kie ppli poste keltoj), ili havis pli malaltajn staturojn kaj pli malhelan haŭton, ili bredis bestaron, cerealojn kaj ili dediĉis sin al farado de potoj. Pri la progresinteco de tiuj ĉi homoj parolas precipe konstruaĵoj, kiuj postulis kunlaboradon kaj bonan organizadon. Komence tio estis tumuloj kaj sepultejoj. Ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K. ili komencis konstrui rondformajn konstruaĵojn kun fosaĵoj. Tio estis religiaj, politikaj kaj ekonomiaj centrejoj. La plej konata estas Stonehenge proksime de Salisbury, sed kiu la hodiaŭan aspekton (ŝtonoj en rondo) ricevis proksimume nur ĉirkaŭ la jaro 2200 a.K.
[redaktu] Eneolitiko kaj bronzepoko
Post la jaro 2800 a.K. venis novaj ekloĝintoj el Eŭropo - kulturo de sonorilformaj pokaloj (2800 - 1700 a.K.). Ili havis pli grandajn, pli fortajn staturojn ol la neolitikaj loĝantoj. Ili havis bonajn soldatajn kaj forĝistajn kapablojn. Post ilia alveno aperas individuaj tomboj ekipitaj per argilaj potetoj. La homoj de tiu ĉi kulturo jam kapablis prilabori bronzon kaj la bronzaj ilaroj baldaŭ anstataŭigis la ŝtonajn.
Post tiu ĉi kulturo sekvis pluaj klturoj kaj post la jaro 1300 a.K. la civilizo el remparejoj komencis perdi sian gravecon kaj frunten venis kamparanoj, kiuj eklernis pliriĉigi la grundon per naturaj mineraloj, ĝi do fariĝis pli fekunda. Vilaĝoj kaj fortikigitaj lokoj sur montetoj disvastiĝis tra la pejzaĝo. Tiuj fariĝis administraj centroj de la teritorio.
[redaktu] Ferepoko (Keltoj)
Keltoj estis nacio devenanta verŝajne el teritorio de meza Eŭropo aŭ eĉ pli el sudo, el la sudaj regionoj de Rusio. Ili havis plimulte pli altajn staturojn kaj ili havis malhelajn harojn. Rilate al teknologio, ili estis pli progresintaj ol la antaŭaj loĝantoj de Britio. Ili sciis prilabori feron kaj per tio ili produktis pli firmajn armilojn kaj ilarojn ol la bronzajn. Ĉirkaŭ la jaro 700 a. K. ili komencis iom post iom, en pluraj ondoj veni sur la teritorion de Britio. Verŝajne ili forpuŝis la devenajn loĝantojn nordokcidenten ĝis Kimrio, Skotlando kaj Irlando kaj ili priloĝis la sudajn, ebenajn regionojn. Ilia alveno estas grava por la brita historio, ĉar ili estas antaŭuloj de multaj hodiaŭaj loĝantoj de Kimrio, Cornwall kaj Irlando. La keltaj lingvoj estas en unuopaj regionoj senĉese uzataj, eĉ kiam la ofica lingvo estas la angla lingvo. Ni ne scias, ĉu keltoj venis per paca vojo aŭ ĉu pro celo de milit-iro. Dekomence ĉiuj keltaj grupoj vivis sammaniere, nur ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. aperis diferencoj inter nordokcidento kaj sudoriento de la insulo. Ili diferenciĝis en plurajn tribojn, frunte kiuj staris estro el donita familio aŭ tribo. La elekto okazis aŭ per duelo inter unuopuloj aŭ voĉdonado.
Keltoj daŭrigis en la agrikulturaj tradicioj de la homoj venintaj antaŭ ili, sed dank' al fero ili plibonigis manieron de prilaborado de grundo. Tio ebligis al ili kulturi pli riĉan rikolton. Ili ankaŭ konstruis fortikaĵojn sur montetoj - centrejojn de lokaj grupoj. La triboj komercis inter si kreante tiel sociajn kaj politikajn reciprokajn rilatojn. Du la plej signifaj komercaj centrejoj estis sur lokoj de ĉefaj lokoj de la hodiaŭaj Anglio kaj Skotlando. Ili uzis ferajn stangojn kiel pagilon, ĝis kiam ili ne anstataŭigis ilin per moneroj, kiuj estis uzataj ankaŭ de Gaŭloj.
La triboj estis gviditaj far de trupo de batalantoj, tre gravan rolon estis rolantaj pastroj-druidoj. Ili havis konojn el ĉiuj terenoj gravaj por la vivo de tribo kiel ekzemple historio, juro, medicino.
Rilate al posteno de virinoj, en tiu ĉi periodo ili havis pli da libereco ol en la sekvantaj jarcentoj. Ĉe kelkaj triboj virinoj estis eĉ estrinoj. Ekzemple Boadicea stariĝis frunten de tribo post la morto de sia edzo. En la jaro 61 a.K. ŝi gvidis la tribon en batalon kontraŭ romianoj, kiuj iom post iom komencis alligi la keltajn teritoriojn al sia imperio. Per tio komenciĝis romia superregado, kiu daŭris kelke da sekvantaj jarcentoj.
[redaktu] Romia epoko
En la 1-a jarcento post Kristo romianoj komencis entrepreni ekspandiojn kaj iom post iom ili alligis al sia imperio plimulton de Eŭropo. Ili iom post iom enpenetris ankaŭ al britaj insuloj, kie vivis la keltaj triboj. Peligis ilin la sopiro al novaj teritorioj, sed ankaŭ la bone evoluinta agrikultura produktado de keltoj, en kiu la romianoj vidis facilan fonton de vivtenado por siaj soldataroj. Kiel la unua enpenetris sur la teritorion de Granda Britio Julio Cezaro ĉirkaŭ la jaro 55 a.K., sed daŭris preskaŭ cent jaroj, ĝis kaim la romianoj akiris plimulton de la teritorio sub sian kontrolon. Tio okazis ĉirkaŭ la jaro 43 post Kristo. Krom kelkaj esceptoj (kiel ekzemple ribelo gvidita de Budiko en la jaroj 60-61) ili antaŭenpaŝis proporcie facile, ĉar ili havis pli bone organizitan kaj armilekipitan armeon kaj la keltaj triboj batalis ankaŭ inter si. Al Romia imperio estis alligita teritorio situanta sude de Britio. Romianoj malgraŭ la klopodo ne sukcesis konkeri Kaledonion (la hodiaŭa Skotlando). Fine laŭlonge laŭ la norda limo imperistro Hadriano igis konstrui remparon tuŝanta riveron Humber ĝis rivero Severn. Ĝi estis finita en la jaro 122 kaj krom markigo de la limo ĝi ŝirmis antaŭ atakoj kontraŭ la triboj de norde.
Povis ŝajni, ke la romianoj estis nur kruelaj konkerantoj, sed fakte ili alportis Brition ankaŭ multon bonan. Ili fiksigis la novan kulturon kaj lernigis la devenajn keltajn loĝantojn skribi kaj legi. La legopovo disvastiĝis precipe inter pli altaj tavoloj de la socio, loĝantoj de urboj kaj proprumantoj de grundo, kiuj plie komencis lerni la latinan kaj la grekan lingvojn. Ankaŭ la romianoj fondis novajn urbojn, multajn sur lokoj de la devena loĝigo. En tiuj ĉi urboj havis sidejojn soldatajn garnizonoj, kiuj helpis reteni ordon. Oni distingis tri tipojn de urboj. Coloniale estis urboj loĝigitaj de romiaj enloĝintoj. Municipia estis urboj kun miksita loĝantaro, al kiu estis agnoskita la romia civitaneco. Civitas estis urboj kun la devenaj keltaj loĝantoj. Romianoj sume kreis ĉirkaŭ 20 pli grandajn urbojn kun ŝtona fortikigo. Kunigitaj ili estis per vojoj, kies daŭrecon dokumentas la fakto, ke multaj el ili estas fundamentoj de vojoj uzataj ĝis hodiaŭ. Londono estis jam tiam granda urbo kaj grava komerca centrejo de Norda Eŭropo, ĉar Britio produktis sufiĉan kvanton de cerealoj por eksporto. Same en la lingvo konserviĝis restaĵoj el la romiaj tempoj. Multe da vortoj precipe el tereno de komerco, hejma vivo kaj nomoj de urboj havas la romian originon. La superregado de romianoj en Britio daŭris ĝis krizo de la Romia imperio en la 4-a jarcento. La romia soldataro des pli malfacile rezistis al atakoj de la keltaj triboj el Kaledonio. Same ĝermanaj triboj de saksoj kaj frankoj signifis pluan minacon. En la jaro 409 estis lastaj restaĵoj de la romia soldataro detirigitaj el Britio. Keltoj devis konsili al si mem kun atakoj de ĝermanoj.
[redaktu] Frua mezepoko
[redaktu] Saksoj
La riĉeco kaj la bonaj agrikulturaj kondiĉoj sur la insuloj estis allogaĵo por ĝermanaj triboj, kiuj de komence de la 5-a jarcento venadis sur la teritorion de Granda Britio. Ĉirkaŭ la jaro 430 ili komencis daŭre ekloĝi. Ili devenis el norda Ĝermanio kaj Skandinavio kaj ili dividiĝis en tri la plej signifajn tribojn. Engloj (de tie la nomo Anglio) priloĝis la sudon kaj la mezon de teritorio. Jutoj priloĝis regionon ĉirkaŭ Kent kaj Saksoj la mezon de teritorio inter vilaĝoj de engloj kaj jutioj. Verŝajne ili venis pro la menciita prospereco de Britio, sed kelkaj fontoj parolas, ke invitis ilin eĉ keltoj mem, ĉar post la foriro de romianoj estis neniu por regi kaj unuigi la unuopajn, senĉese konkerantajn tribojn. Sume, la eventoj de tiu ĉi periodo estas vualitaj per sekreto, ĉar ili estis verkitaj de monaĥoj kaj kronikistoj vivantaj je kelke da jarcentoj pli poste.
Keltoj klopodis rezisti al tiuj ĉi atakoj, sed iom post iom ili estis forpuŝataj pli kaj pli okcidenten. Fine en la jaro 570 estis estis ekspatrujigitaj ĝis Kimrio, skotaj ebenejoj kaj Cornwall. La triboj, restintaj sur la saksa teritorio, falis en sklavecon. Tial supervivis nur malmulte da restaĵoj de la kelta kulturo, se influo de la saksa kulturo estas senĉese videbla, ekzemple ankaŭ en la moderna angla lingvo estas multe da vortoj de la saksa origino. Same supervivis elementoj el tereno de ŝtata administrado kaj gvidado de ŝtato. La regiono estis dividita en plurajn pli malgrandajn reĝlandojn. En la 7-a jarcento ties nombro fiksiĝis je sep: Essex, Sussex, Wessex, East Anglia, Kent, Mercia kaj Northumbria. Aperis la unuaj provoj pri ties unuigo. Las unua konata unuiganto estis reĝo Offa, reganto de Mercie en la jaroj 757 - 796. Li dokumentis sian potencon per konstruigo de ŝirma remparo laŭlonge laŭ limoj kun Kimrio por ŝirmi kontraŭ keltoj. En tiu ĉi periodo estiĝis ankaŭ la t.n. Vitenagemoto - ia konsila organo de reganto, kiu formiĝis el konsilantaro de pli maljunaj en antaŭaj periodoj. Li helpis formi leĝojn kaj difini aŭtoritaton de la reganto. Li ankaŭ havis ĉefan vorton dum detronigo kaj elekto de reganto. (En tiu ĉi periodo la reganta titolo ankoraŭ ne heredis aŭtomate el patro je filo, sed vitenagemoto difinis konvenan sekvanton de la trono.) Malgraŭ la klopodoj Offa ne sukcesis unuigi la tutan Anglion kaj post lia morto la potenco de Mercie falis.
Saksoj alportis modernigon ankaŭ en terenon de la ŝtata administrado. Li dividigis la regionon en graflandojn, frunte kiuj staris grafo, la reĝa victenanto. Ankaŭ pliboniĝis nivelo de agrikulturo per invento de pli efika plugilo, estiĝis ankaŭ nova trifojasistemo de prilaborado de grundo. Dank' al tiuj ĉi ŝanĝoj pliboniĝis kunlaborado de homoj dum laboro, ĉar peza plugilo kaj ĉiu ne povis permesi al si havi eksvirbovojn. Centrejo estis domo de regiona grandbienulo, kien vilaĝanoj iradis pagi impostojn kaj same ĝi estis ankaŭ administra kaj armea centrejo. Tiuj ĉi ŝanĝoj alportis ankaŭ negativojn, kaj nome dividado de la loĝantaro en unuopajn tavolojn. Frunte de la socio estis la reĝo, poste grafoj, grandbienuloj kaj soldataj komandantoj. Malplej alte estis kamparanoj, kiuj pro sia nesufiĉa legopovo estis ekspluataj fare de lokaj grandbienuloj.
[redaktu] Kristanismo
La doktrino de Jesuo Kristo komenciĝis en Brition entrepreni jam fine de la romia superregado, sed saksoj, konfesantaj malnovan ĝermanan religion, forpuŝis keltojn kaj tiel kristanismo disvastiĝis sole en malgranda mezuro inter la keltaj triboj. Sur la teritorio de Kimrio estas konataj unuaj monaĥejoj. En la 6-a jarcento papo Gregorio la 1-a sendis monaĥon Aŭgustenon (pli poste sankta Aŭgusteno el Canterbury), por ke li disvastigu la kristanismon ankaŭ inter saksoj. Aŭgusteno estis nomita tie, kie ĉefepiskopo en Canterbury - ĉefcentrejo de Kent - kie estis bonaj kondiĉoj, se edzino de loka reĝo estis kristanino. Sed tiu ĉi formo de kristanismo enradikiĝis sole inter pli altaj tavoloj de la socio, al la kamparanoj ĝi ne enpenetris. Tiam la keltaj monaĥoj forlasis la monaĥejojn kaj el la vilaĝo ĝis la vilaĝo ili disportis la kristanisman doktrinon inter simplan popolon, kiu akceptis ĝin pli ĝoje ol de riĉigitaj episkopoj vivantaj malantaŭ muroj de la reĝaj palacoj. Sed pro tio estiĝis du branĉoj de eklezio - la romia kaj la kelta. La krizo kulminis per kverelo je dato de Granda Nokto. En 663 estis definitive preferigita la romia eklezio kaj la kelta falis. Pli poste la kristanismo disvastiĝis ankaŭ en la ceterajn, kontinentajn partojn de Ĝermanio. Evoluon de la eklezio helpis ankaŭ la saksaj reĝoj, sed ankaŭ ilia potenco estis firmigata per subteno de ekleziaj altranguloj kaj papo, kiu havis en periodo de "mallumo" grandan aŭtoritaton ankaŭ inter la eŭropaj regantoj. Estis fonditaj pluaj monaĥejoj, ekz. Westminster, pastraj kaj klerecaj centrejoj. La monaĥoj disvastigis klerecon ankaŭ inter simplaj loĝantoj, ĉar la legopovo fariĝis grava rimedo en la socia hierarkio. La potenco venis en la manojn al tiuj, kiuj sciis legi kaj skribi kaj per tio nur pliprofundiĝis diferencoj inter la sociaj tavoloj. La evoluo de monaĥejoj helpis ankaŭ al evoluo de komerco. Tiutempe ĉefan parton de la angla eksporto kreis lanoj, fromaĝoj, potistaj kaj forĝistaj produktoj, fiŝoj kaj juveloj.
[redaktu] Vikingoj
Fine de la 8-a jarcento la prospero de Britaj insuloj komencis allogi pluajn vilaĝanojn. Tio estis vikingoj, batalantoj kaj marnavigaciistoj. Devene ili priloĝis teritorion en hodiaŭa Danlando kaj Norvegio. Ili havis proprajn reĝlandojn, el kiuj la plej forta estis la dana. Ili estis bonaj kaj kruelaj batalantoj. Ili konstruis leĝerajn ŝipojn, la t.n. langskipojn, per kiuj ili navigaciis marojn. Ĉirkaŭ la jaro 1000 ili venis ĝis teritorio de hodiaŭa Ameriko. Ili vivtenis sin per agrikulturo, fiŝkaptado kaj ĉasado de bestoj. En siaj ekspedicioj ili ĉasakiris multajn riĉaĵojn kaj sklavojn. Estas pluraj kaŭzoj, kial ili decidiĝis konkeri Brition. Unu el ili estas jam menciitaj avantaĝaj agrikulturaj kondiĉoj (certe pli favoraj ol en Skandinavio). Aliaj fontoj indikas, ke parto de la vikinga loĝantaro havis malkonkordojn kun la reganto kaj ili estis ekspatrujigitaj. Eble allogis ilin la riĉeco de la britaj monaĥejoj, kiuj estis facila predo. Aŭ ili nur volis disvastigi siajn komercajn rilatojn.
Ili aperis unuanfojon sur la angla marbordo fine de la 8-a jarcento. Ili ŝtelis kaj mortigis la loĝantaron (aŭ prenis ili en sklavecon) en vilaĝoj sur la marbordo, ilia celo estis ĉefe monaĥejoj. (Vikingoj ankoraŭ ne estis kristanoj, ili konfesis malnovan nordian religion.) Ili restadis en Anglio iom post iom pli kaj pli longan tempon, ili postulis eĉ de saksoj for-aĉeton, por ke ili ŝirmu kontraŭ pluaj atakoj. En la jaro 842 ili konkeris Londonon marŝante pluen. La anglaj reĝlandoj, senĉese konkerantaj inter si, ne kapablis unuiĝi kontraŭ la atakanto. Memstare ili ne havis ŝancon kaj danoj do okupis Northumbria-on kaj konkeris York-on (865). En tiu ĉi periodo ankaŭ ili akceptis kristanismon kaj pace ili ekloĝis sur la okupita teritorio entreprenante pluajn atakojn. La plej forta saksia reĝlando en tiu ĉi periodo estis Wessex. Ties reganto Alfredo la Granda, kiu fariĝis reganto post sia malkapabla frato Ethelredo en 871, venkis batalon kontraŭ vikingoj. Li sukcesis unuigi la retson de Anglio. La ceteraj reĝlandoj ankaŭ konsciis minacon de pereo kaj Alfredo stariĝis frunten de armeo kun celo malebligi al vikingoj priregi la reston de la lando. Sed post komencaj sukcesoj li suferis en 876 malvenkon kaj li devis pagi foraĉeton pro la paco. Sed li ne rezignis. En batalo apud Edingtono en 878 li venkis danan reĝon Guthrumon kaj en 886 li denove konkeris Londonon. Li fermis kun la malamiko interkonsenton. Vikingoj lasis al si la teritorion norde kaj oriente de Britio, nomata Danelaw - la regiono, kie validis dana rajto kaj regis la dana reĝo. Sur la restanta teritorio regis Alfredo. Dum lia regado la regiono kreskis, li apogis disvastigon de kristanismo kaj klereco. Li ankaŭ lasis konstrui reton de burgoj kaj fortikaĵoj por ŝirmado kontraŭ malamikoj. Post lia morto surtroniĝis lia filo Eduardo la pli maljuna de Anglio (899 - 924), kiu ankoraŭ alligis teritorion sude de rivero Humber kaj oriente de Kimrio. Li ankaŭ priregis Mercion. Liaj sekvantoj ŝovis la limojn ankoraŭ pli malproksimen norden, en 954 ili konkeris ankaŭ ĝis tiam la vikingan Yorkon. Tiu ĉi periodo estis relative trankvila kun klopodoj pri la akiro de la perdita teritorio.
En 955 danoj denove komencis entrepreni eksplodojn okcidenten. La angla reĝo Ethelredo la Pacama ne kapablis alfronti al ili kaj li do pagis al ili, por ke ili lasu la landon trankvila (eĉ kiam nur por certa tempo). Li donis al la loĝantoj por tiu ĉi celo apartan imposton, la t.n. Danegeld. Tio estis la komenco de la regula imposta sistemo, kiu sekurigis monon por financi armeon. Pro tiu ĉi imposto plej multe suferis simplaj kamparanoj. Post la morto de Ethelredo danoj kontrolis plimulton de la teritorio. La lando estis en malordo kaj necese ĝi bezonis reganton. Vitenagemoto decidiĝis doni la reĝan kronon al la dana reganto Knuto (konata ankaŭ kiel Canut), kiu establis ordon, eĉ kiam sub regado de vikingoj. Post li regis lia filo, sed li mortis neatendite en 1040. La vitenagemoto aljuĝis la kronon al Eduardo, filo de Etheredo la Pacama.
[redaktu] Batalo apud Hastings
Eduardo surtroniĝis kiel Eduardo la Konfesanto. Li forte interesiĝis pri eklezio, dum lia regado estis konstruitaj multe da preĝejoj kaj monaĥejoj. Kiel infano li estis edukita en Normandio, tial li alportis ankaŭ multe da elementoj de tiu ĉi kulturo. Normanoj estis idoj de vikingoj, kiuj ekloĝis norde de Francio en la antaŭaj jarcentoj. Eduardo mortis en 1066 sen heredanto. Aperis grava demando, kiu estos nova reĝo. Estis multaj proponintoj elinter la dana kaj la angla nobelaro (invitis ilin Eduardo), same dana reĝo Haraldo ne rezignis pri la ideo al la angla trono, kiu estis nur antaŭ nelonge deprenita al danoj. Elinter la nobelaro la plej grandajn pretendojn faris al si Vilhelmo (pli poste Vilhelmo la Konkerinto), duko el Normandio, al kiu Eduardo mem promesis la tronon. Plua kandidato estis Haroldo el familio de Godvinidoj, la plej forta familio de reĝlando Wessex. Plie li estis ankaŭ parenco, se fratino de Haroldo estis edzino de Eduardo. La vitenagemoto fine decidis en prosperon de Haroldo, revokante al anglaj principoj, ne normanaj, eĉ kiam estas menciata ankaŭ interkonsento, en kiu Haroldo dum sia vizito promesis al Vilhelmo, ke li ne pretendigu la tronon post la morto de Eduardo. Vilhelmo albordiĝis kun sia armeo en Anglio en la jaro 1066. Haroldo intertempe marŝis en batalon kontraŭ danoj, kiuj klopodis konkeri Yorkon. Li fine forpelis ilin, sed lia laca armeo jam ne kapablis alfronti al pli bone organizitaj normanoj. En batalo apud Hastings ĝi suferis teruregan malvenkon, Haroldo mem falis en batalo kaj Vilhelmo estis post nelonge en Westminster kronita kiel nova reĝo. Komencis la regado de normanoj.
[redaktu] Kimrio, Irlando, Skotlando
Keltoj, kiuj estis forpuŝitaj fare de saksoj, fondis proprajn reĝlandojn. Keltoj vivantaj en Kimrio, apartigita de remparo de Offa, vivis sian propran vivon. Se la regiono estas montoriĉa kaj kondiĉoj por agrikulturo estis limigitaj, ili vivtenis sin plejparte per bredado de bestoj en ebenejoj. La socion kreis familiaj grupiĝoj, ĉiu el ili proprumis plurajn vilaĝojn kaj farmojn. Plimulte la plej forta ano de la grupiĝo fariĝis reĝo. Tiuj ĉi reĝoj senĉese batalis inter si klopodante preni la teritorion de tiu alia. En la jaro 1039 Llewelyn ap Gruffydd estis la unua reĝo sufiĉe forta por tio, por ke li unuigu la tutan teritorion. Sed li pasigis la reston de sia vivo per forpeligado de malamikoj. La reĝoj, kiuj venis post li, povis regi nur nur post agnosko de superregado de Eduardo la Konfesanto, la angla reĝo.
Irlando estis neniam priregita nek fare de romianoj nek fare de saksoj. Ĝi havis sian propran kulturon, ankaŭ fondita je sistemo de familiaj grupiĝoj kun laŭleĝe elektitaj reĝoj. Forta fenomeno estis kristanismo, la ĉefa disvastiganto estis sankta Patriko, ĝis hodiaŭ patrono de Irlando. Monaĥejoj estiĝadis ĉefe laŭlonge laŭ marbordo. Tiu ĉi trankvila periodo finiĝis pro la alveno de vikingoj. Tiuj alportis novan politikan kaj ekonomian elementojn en la vivon de pacamaj keltoj. Ili fondis havenojn kaj komercajn centrejojn, kiel ekz. Dublino. Ankaŭ Irlando estis certan tempon unuigita (1002 - 1014) sub reĝo Brian Borum, senĉese konsiderata kiel unu el la plej grandaj irlandaj regintoj. Sed ankaŭ li falis en batalo kontraŭ vikingoj. Fine normanoj priregis Irlandon.
Skotlando havis dank' al sia geografia situo pli da specoj de loĝantaro. Ĝi membriĝis en du regionojn. Sur fekundaj ebenejoj vivis precipe loĝantoj de brita deveno, per maniero de la vivo simila al angloj. Norde en altaĵoj vivis triboj kunigitaj per siaj familiaj tradicioj en la t.n. klanoj. Unu el ili estis piktoj, parolantaj per la kelta lingvo. Plu tie vivis skotoj. En la jaro 843 skotoj kaj piktoj estis unuigitaj fare de la skota reĝo. Pli poste alliĝis al ili ankaŭ loĝantoj el la ebenejoj. Tiuj ĉi tri grupoj unuiĝis el pluraj kaŭzoj. Ili havis la komunajn keltan kulturon, ekonomikon kaj la agrikulturo dependis de la bredado de bestoj, ili konfesis kristanismon kaj ili havis komunajn malamikojn. Skotlando same ne evitis atakon de vivkingoj, sed pli granda minaco estis angloj, la angla reĝo ĝojis pri la skota krono. En la jaro 934 armeo de Wessex malvenkis skotojn kaj tiuj estis forpuŝitaj pli norden. Skotoj tre ne rezistis kaj tiu ĉi indiferenco de komence validiĝis al ili, angloj lasis ilin trankvilaj kaj por ia tempo ili vivis en la paco.
[redaktu] Kulmina mezepoko
[redaktu] Feŭdismo
Eĉ kiam Vilhelmo la Konkerinto estis sukcese kronita kiel reĝo, li ne havis facilan taskon, la bataloj daŭrigis. Saksoj plu organizis ribelojn, kiujn la normana armeo kruele kaj sange subpremis. Ĝi antaŭenpaŝis el vilaĝo al vilaĝo neniigante ĉiuj strategiajn lokojn, kiuj povus helpi saksojn. Ĉefe en la nordaj regionoj en ĉirkaŭaĵo de Durhamo kaj Yorko estis neniigitaj multaj vilaĝoj. Kio rilatas al nobelaro, en ilia konsisto okazis ŝanĝoj. El la devenaj saksaj grafoj kaj episkopoj reteniĝis nur tiuj, kiuj agnoskis Vilhelmon kiel reĝon. PLimulto estis anstataŭigita de normanaj nobeloj, kiujn Vilhelmo invitis en la landon. En Britio superis la t.n feŭdismo: proprumanto de ĉiu grundo en la ŝtato estis la reĝo. Li luigis parton de la grundo al nobelaro (1/2), parton al la eklezio (1/4), kies potenco iom post iom plifortiĝis kaj ekleziaj altranguloj frunte kun papo havis grandan influon al la decidoj de la reganto, kaj parton li lasis por si (1/5). Tiuj ĉi administrantoj pro la grundo devis promesi al li fidelecon kaj doni al li parton de siaj profitoj kiel imposton. Okaze de milito ili devis doni al la reĝo virojn en la soldataron. Administranto-vasalo povis same parton de sia grundo doni por luigo al malpli alta nobelaro, al kavaliroj aŭ ankaŭ al liberaj civitanoj. Kelkaj pagis la grundon per dono de armea subteno, alia per parto de rikolto. La loĝantoj devis pagi ankaŭ imposton al la eklezio. Se iu nobelo mortis, la grundon heredis la plej aĝa filo, sed unue li devis ricevi permeson de la reĝo. Memkompreneble, oni kalkulis ankaŭ kun ia pago, por ke la reganto profitu el la tuta situacio. Se la nobelo ne havis idon, la grundo estis redonita al la reganto kaj tiu plu decidiĝis, kio kun ĝi. Tiuj ĉi rilatoj inter feŭdo kaj vasalo eltenis kun malpli grandaj ŝanĝoj tre longe. Eĉ ĵuro de fideleco al feŭdo estas ĝis hodiaŭ parto de la reĝa kronado. Tiu ĉi sistemo estis grava ankaŭ por la reganto, ĉar se li ne donacu la grundon al siaj vasaloj, ili ne donus al li sian armean subtenon kaj ili povus ekribeli. Tiuokaze li povus perdi siajn posedaĵojn kaj la tronon. Vilhelmo volis precize scii la grandecon de sia posedaĵo, kiajn profitojn li povas atendi de la grundo. Li same bezonis scii la nombrojn de loĝantoj, por ke li povus ekpraktikigi la impostojn. Tial li igis en la jaro 1086 skribi ĉiujn indikojn pri la lando en Libro de lasta juĝo . Ĝi donis kompletan ekonomian bildon kaj li povis efektivigi pluan signifan reformon, kiu same eltenis ĝis hodiaŭ. Tio estis impostoj, kiujn devis pagi ĉiujn loĝantojn aŭ per mona aŭ per natura formo. La imposto al la eklezio jam estis menciita. La reĝo respondecis ankaŭ por la leĝoj kaj ordon en la ŝtato, sed plenumon de justeco li lasis je la grafoj en la unuopaj regionoj. La leĝoj en la unuopaj graflandoj diferenciĝis, tio estis ia miksado de la saksa kaj la normana juroj. El Normandio venis ankaŭ nova kulturo, montriĝanta ĉefe en arkitekturo. Oni konstruis novajn tipojn de konstruaĵoj en romana stilo. Ili havis dikajn, masivajn murojn por ŝirmado antaŭ malamikoj. Estiĝadis ĉefe kasteloj kaj katedraloj.
[redaktu] Normandio
Kiam Vilhelmo en la jaro 1087 mortis, li postlasis la normanan armeon al la plej aĝa filo Roberto kaj la reĝo de Anglio fariĝis Vilhelmo la Rufa. Roberto foriris al krucmilito kontraŭ muslimoj, kaj do Vilhelmo la Rufa administris ambaŭ partojn de la lando. Sed en la jaro 1100 li pereis dum akcidento en ĉasado nepostlasinte sekvanton (li estis eĉ ne edziĝinta). La plej malaĝa filo de Vilhelmo la Konkerinto Henriko konsciis ŝancon al la trono, sed li devis agi rapide. Li lasis sin kroni kiel reĝo en Westminster. Intertempe Roberto, reveninta el la krucmilito, estis tre koleriĝinta kaj komencis prepari armeon. La normana nobelaro devis decidiĝi, al kies flankon ili alliĝos. Fine ili elektis Henrikon la 1-an kaj Roberto cedis en Normandion. Henriko ne konsentis kun tio, ĉar li sciis, ke sekvos lin multe da nobeloj, kiuj subtenis lin kaj li povus pro tio perdi la grundon. En la jaro 1106 li invadis Normandion kaj militkaptis Roberton. Ekde tiam Normandio kaj Anglio estis unuigitaj sub unu reganto. La ĉefa celo de Henriko estis konservado de ambaŭ landoj por sia heredanto. Li persisteme rezistis al provoj de francaj nobeloj, kiuj klopodis akiri Normandion. Sed en 1120 mortis lia ununura filo kaj Henriko devis agnoski sian filinon Matildon kiel sekvantinon. Li edzinigis ŝin al signifa franca nobelo Gotfredo Plantaĝeneto. Gotfredo estis heredanto de grundo en Anjou, la teritorio sud-okcidente de Normandio kaj Henriko esperis en pluan disvastigon de la teritorio. Kiam li estis mortonta, ceteraj nobeloj ĵurante promesis al li, ke ili lasos Matildon regi, sed interkverelo de Henriko kun Geoffrey denove komplikigis la situacion. Krom Matildo kaj ŝia edzo, kiuj tiutempe vivs en Francio, aperis plua proponinto, Stefano el Blois. La nobeloj post momentoj de hezitado agnoskis lin kiel reĝon. Tio estis proporcie malforta reganto, malgraŭ siaj bonaj soldataj kapabloj. Je kvar jaroj pli poste Matildo invadis en la landon kaj la disputo je la trono superkreskis en intercivitanan militon. Fine ili interkonsentis, ke Stefano povas regi, ĝis kiam Henriko la 2-a, la filo de Matildo ne estos sufiĉe matura por regado. Stefano mortis ĝis unu jaro kaj la lando, malrapide resaniĝanta el la intercivitana milito, havis denove laŭleĝan reganton el la nova dinastio de Plantagenetoj.
[redaktu] Plantaĝenetoj
Henriko la 2-a, la dua Plantaĝeneto sur la trono post sia patrino Matildo, kiu regis, kiam li ankoraŭ ne estis plenkreska, unue seniĝis de la nobelaro, kiu subtenis Stefanon el Blois. Plu li okupiĝis per disvastigo de la teritorio. Kiel filo de Gotfredo Plantaĝeneto li alligis al Britio parcelojn en Anjou kaj per geedzeco kun Eleonora de Akvitanio li heredis ankaŭ pluajn posedaĵojn sude de Anjou. Lia imperio tuŝis de skotaj limoj ĝis Pireneoj. Eĉ en Francio li proprumis pli da grundo ol tiea reĝo, eĉ kiam li senĉese estis lia vasalo. Li enkondukis novan, unuecan juran sistemon, kiu anstataŭigis la saksian kutimecan rajton. En tiu ĉi periodo kulminis batalo je la potenco inter la reganto kaj la eklezio. Jam ekde la regado de Vilhelmo la Rufa daŭris disputojn. La reĝo volis akiri la eklezion sub sian kontrolon kaj nomumi episkopojn. La ĉefepiskopo memkompreneble ne konsentis argumentante, ke la reĝo estas subigita al dio kaj tial la eklezio devus decidi pri la ekleziaj kaj mondaj aferoj. La situacio ŝanĝiĝis, kiam Henriko la 2-a en la jaro 1162 nomumis sian amikon Thomas Becket-on kiel ĉefepiskopo en Canterbury. Tiu unue akceptis liajn reformojn, sed kiam Henriko eldonis konstitucion, kiu permesis juĝi ekleziajn altrangulojn per monda juĝejo, li fuĝis Francion. En 1170 li revenis kaj ekkontraŭstariĝis kontraŭ la reĝo defendante la rajtojn de eklezio. Henriko ekkoleriĝis kaj en ekkoleriĝinte li deziris, ke Becket estu morta. Liaj kavaliroj ekkomprenis tion malbone kaj murdis la Becketon rekte en katedralo. Tiu ĉi evento ŝokis la tutan kristanisman Eŭropon. Thomas Becket estis konsekrigita kaj el Canterbury fariĝis pilgrima loko. Henriko devis peti la papon pri pardono kaj rezigni pri kelkaj privilegioj. La potenco de eklezio venis por certa tempo en frunton. Henriko ankaŭ venis en disputon kun siaj filoj, kiuj defendis la interesojn de sia feŭda senjoro - franca reĝo. Henriko mortis trompita pro siaj infanoj en 1189 kaj lia filo Rikardo fariĝis la reĝo. Rikardo la 1-a estis populara reĝo, malgraŭ tio, ke li pasigis en Britio nur malmulte da tempo. Pli poste li partoprenis en krucmilito en Sanktan landon, pli poste li estis militkaptita fare de aŭstra duko kaj daŭris preskaŭ du jaroj antaŭ ol angloj pagis foraĉeton. Post lia morto en la jaro 1199 ekregis lia frato Johano.
[redaktu] La granda dokumento de liberecoj - Magna Carta
Johano sen Tero estis malforta reganto, plie tre avara. Li limigis leĝpovojn de regionaj juĝejoj kaj plimulton de la kazoj li solvis mem en la reĝa kortego pro profito. Li ankaŭ plialtigis pagojn pro la grundo por heredantoj post la morto de antaŭulo. Kun la eklezia kaj ŝtata grundo li manupulis por sia prospero. Lia populareco ankoraŭ sinkis en la jaro 1204, kiam la franca reĝo ekatakis Normandion kaj Johano malgraŭ la pretendoj de la nobeloj ne kapablis defendi ilian grundon antaŭ preno - tial "sen Tero" aŭ "sengrunda". La nobeloj memkompreneble ribelis kaj la reĝo perdis sian aŭtoritaton. Li ankaŭ havis disputon kun la papo pro la nomumo de ĉefepiskopo en Canterbury. En 1215 li provis reakiri Normandion, sed la nobelaro rifuzis obeemon kaj ili ne sendis virojn en la reĝa armeo. Ili amasiĝis en Londono, kie alliĝis al ili ankaŭ urbanoj kaj Johano estis devigita subskribi interkonsenton. Li eldonis La grandan dokumenton de liberecoj (1215) - la simbolon de la civitana libereco. Ĝi plibonigis la rajtojn de liberaj civitanoj kaj ĝi donis al la nobelaro novajn privilegiojn. Tiuj krom alia malpermesis al la reĝo senkaŭze plialtigi la impostojn. Ekde tiam la feŭda sistemo falis kaj la reĝo jam ne havis senliman potencon, ĉar la nobeloj povis argumenti per la dokumento. Plie, tiuj komencis kunlabori kun tavolo de riĉaj urbanoj. Ĉiu reĝo devis agnoski la dokumenton ĝis la 16-a jarcento.
[redaktu] Parlamento
Johano ne obeis la dokumenton konsekvence kaj la intercivitanan militon malhelpis nur lia morto en la jaro 1216. Lia filo Henriko la 3-a havis nur 9 jarojn kaj tiel li estis de komence sub kontrolo de nobeloj avantigitaj per La granda dokumento de liberecoj. Kiam li fine kapablis memstare regi, li memkompreneble evitis al la entrudiĝema nobelaro kaj kiel konsilantojn li elektis siajn eksterlandajn amikojn. Li gvidis multekostan militon por subteni la papon sur Sicilio kaj en Francio, kio memkompreneble ne plaĉis al la nobelaro. Eksplodis la intercivitana milito, gvidanto de la nobeloj Simon de Montfort transprenis en la jaro 1258 regadon elektinte konsilantaron de nobeloj - li nomigis ĝin parlamento. La parlamento administris la reĝan financadon kaj Henriko devis rezigni de siaj konsilantoj. La nobelaro kaj la urbanoj konsentis kun la nova sistemo, ĉar ĝi liberigis ilin de la pezaj impostoj, kiujn Henriko ŝargis por la financado de la milito. Sed kelkaj nobeloj restis fidelaj al Henriko. En 1165 li malvenkis Montforton, sed li konservis certa ekvilibron inter la reĝo kaj la nobelaro. Post li surtroniĝis lia filo Eduardo la 1-a. Li perfektigis parlamenton de Montfort, kiu ja povis eldoni leĝojn kaj politikajn decidojn, sed la nobeloj ne kapablis sekurigi en ĝi sufiĉon da mono. Tio eblis sole per plialtigo de impostoj, sed por tio estis bezonata konsento de tiuj, al kiuj rilatis tio. Tial Eduardo establis la duan kameron de la parlamento - asembleon de reprezentantoj. Estis en ĝi reprezentita malpli alta nobelaro, kavaliroj kaj ankaŭ urbanoj. Ĉiu graflando havis du reprezentantojn, kiuj estis devigitaj akcepti plialtigon de impostoj. Similaj parlamentoj funkciis ankaŭ en aliaj landoj, sed la angla estis escepta, ĉar estis reprezentitaj en ĝi ĉiuj tavoloj de la socio. la kunlaborado inter ili estis grava por plua funkciado de la monarkio.
[redaktu] Ribelo
Vidu ankaŭ : William Wallace
Eduardo ne okupiĝis per la perditaj teritorioj en Francio, sed li klopodis akiri sub kontrolo ankaŭ la reston de Britio. Li permesis al normanaj nobeloj fari intervenojn sur la teritorio de Kimrio. Tiuj iom post iom akiris la teritoriojn laŭlonge laŭ la limo, intermiksante kun la devena loĝantaro kaj kreis novan socian tavolon de kimrianoj kaj normanoj, kiuj estis vasaloj de la angla reĝo. La kimrianoj, kiuj ne estis sub la kontrolo de Anglio vivis okcidente de la lando en montoriĉa regiono gviditaj de Llewelyn Gruffydd, princo el Gwyned, kiu klopodis akiri sendependecon de Anglio. Eduardo malvenkis lin en la jaro 1282 kaj akiris la tutan okcidentan Kimrion en la jaro 1284. En la regionojn priregataj de normanoj li ne intervenis, ĉar li ne volis havi konfliktojn kun sia nobelaro.
Li solene nomumis sian filon kiel princo el Kimrio. Ekde tiam tiu ĉi titolo apartenas al la plej aĝa reĝa filo. Irlando estis priregita fare de normanoj en 1169. Henriko la 2-a timis, ke ili fariĝos sendependaj kaj li mem ekiris Irlandon. Li persvadis la irlandajn gvidantojn kaj normanojn, por ke ili agnosku lian superregadon. Li ankaŭ persistis al la papo, por ke li ebligu al li transpreni la keltan eklezion sub sian kontrolon. Eduardo elspezis multe da financoj por akiri Kimrion kaj Skotlandon, pro tio ne restis mono por atakoj kontraŭ Irlando. Angloj kontrolis nur malgrandan parton ĉirkaŭ Dublino. La situacio en Skotlando estis alia. La skota reĝo havis stabilan pozicion kaj normanoj ne sukcesis priregi la regionon kiel Irlandon kaj Kimrion. Eduardo provis tion. Skotlando havis proksimajn rilatojn kun Anglio. La skota reĝo havis multe da vasaloj inter la normanaj nobeloj. La sudaj regionoj konstruis feŭdon kiel plimulto de landoj diference de homoj en altaĵoj, kiuj vivis sian klanan sistemon. En la jaro 1290 okazis disputo pri la skota trono. Du la plej grandaj kandidatoj estis normanaj kavaliroj John de Balliol kaj Robert Bruce. Por ke oni malebligu al la intercivitana milito, Eduardo estis invitita, por ke li solvu la disputon. Li konsentis kun kondiĉo, ke ili agnoskos la anglan superregadon. Li decidis en prosperon de John, sed kiu ne regis feliĉe. Angloj postulis monon kaj armean subtenon kaj skotoj ribelis. Eksplodis ribelo kontraŭ angloj, frunte de la ribelantoj staris William Wallace, la normana kavaliro. Sed post komencaj venkoj li estis en la jaro 1297 malvenkita kaj sekve ekzekutita. Lia kapo estis ekspoziciita sur londona ponto. Kelkaj skotaj nobeloj agnoskis Eduardon, sed plimulto de homoj daŭrigis en rezistado, kiu post la morto de Wallace ankoraŭ ekkreskis. Eduardo volis rompi Skotlandon, fine li nur plifortigis ties naciismon. Nova gvidanto fariĝis Robert Bruce, kiu elpelis la anglan armeon. Eduardo la 1-a preparis kontraŭatakon, sed li mortis en la jaro 1307. Lia filo Eduardo la 2-a surtroniĝis. Bruce intertempe likvidis siajn malamikojn en Skotlando kaj li fariĝis la reĝo. En 1314 li donis al angloj neniigan malvenkon en batalo apud Bannockburne. Skotlando restis memstara.
[redaktu] Malfrua mezepoko
[redaktu] Centjara milito
La 14-a jarcento signifis por Anglio multe da katastrofoj aŭ jam en aspekto de militoj aŭ epidemioj de pesto. Ankaŭ en tiu ĉi periodo ekkreskis la potenco de urbanoj kaj nobelaro, ĉar la reganto konfidis en ili, se temas pri la financoj por la multekostaj militoj. La kunlaborado inter la nobelaro kaj la urbanoj fariĝis bazo por plua politika evoluo, ĉefe ĝi plifortikigis la potencon de parlamento kaj la popolo. Post la malvenko fare de la skotoj apud Bannockburn Eduardo senĉese klopodis priregi ilin, sed post ilia persistema rezisto li rezignis pri tiu ĉi ideo. Pro la kreskantaj disputoj inter li kaj la nobelaro li estis en la jaro 1327 detronigita kaj murdita. Lia filo, Eduardo la 3-a ja punis la kulpintojn, sed eĉ tiel tiu ĉi evento lasis makulon sur la reĝa potenco. Sed post nelonge angloj denove estis en milita stato kontraŭ skotoj, kiuj ankoraŭ en la jaro 1295 subskribis kun francoj interkonsenton pri la reciproka helpo kaj la armea subteno kontraŭ angloj. Tiu ĉi alianco daŭris ĝis la 16-a jarcento. La franca reĝo Filipo la 6-a de Valois faris senĉese pli kaj pli grandajn pretendojn por la anglaj teritorioj en Francio, sed ties vasaloj ribelis jam longajn jarcentojn rifuzante agnoski lian superregadon. Unu el tiuj vasaloj estis senĉese ankoraŭ ankaŭ la angla reĝo. Por ke li plifortigu sian pozicion, la franca reĝo komencis interveni en la komercajn rilatojn de angloj. En la jaro 1324 li okupis Gaskonion, kiu liveris vinon pro ŝanĝo por la angla lano kaj cerealoj. Li ankaŭ apelis al la burgonja duko, por ke li ĉesu importi la lanon el Anglio. Tiuj ĉi du teritorioj sekurigis por la angla ekonomiko la plej grandan profiton, tial estas klare, ke angloj ne konsentis kun la restriktoj kaj tio estis unu el la kauzxoj de la centjara milito, kiu kun paŭzoj daŭris pli ol 100 jaroj. Tiun ĉi militon aprobis ankaŭ la urbanoj kaj la ceteraj tavoloj de la socio, ĉar diference de la konfliktoj kun Skotlando kaj Kimrio tiu ĉi milito povis alporti grandegan profiton. La burgonja duko estis devigita fermi aliancon kun angloj kontraŭ francoj.
Eduardo la 3-a kiel vasalo pretendis por si la francan tronon kaj en 1337 li proklamis militon. De komence estis dukcesaj angloj, dank' al militaj spertoj kontraŭ keltoj. Ja eĉ la plej grava konsistero de ilia armeo estis kimriaj arkpafistoj. Ili estis rapidaj kaj precizaj, iliaj sagoj trapenetris eĉ tra kiraso. Naskiĝis la unuaj anglaj venkoj apud Crécy en la jaro 1346 kaj apud Poitiers en 1356. Eĉ ankaŭ la franca reĝo Johano la Bona (li surtroniĝis post la morto de Filipo la 4-a) estis militkaptita kaj francoj devis transdoni anstataŭ li grandan foraĉeton. Angloj same militakiris multe da riĉaĵo. En 1360 estis fermita armistico kaj Eduardo rezignis pri la pretendoj al la franca trono, ĉar li kontentiĝis kun la nove akiritaj teritorioj en Francio. Li alligis Akvitanion, parton de Normandio kaj havenon Calais. Sed la milito ne finiĝis kaj la franca reĝo iom post iom akiris plimulton de la teritorio reen. Ankaŭ skotoj, plifortigitaj pro la alianco, ekatakis anglojn en 1346, sed ili estis malvenkita kaj reĝo Davido fariĝis militkaptito. Francoj devis lin foraĉeti. Eduardo kontentigita kun pro la militaj akiroj rezignis eĉ pri ideo priregi Skotlandon kaj inter la landoj ekregis armistico.
[redaktu] Kavalireco
En tiu ĉi periodo la kavalireco atingis sian kulminon. La angla reĝo Eduardo la 3-a eĉ kun sia filo Eduardo la Nigra Princo estis konsiderataj kiel modelo de la moderna kavaliro kaj oni estinis ilin por ilia kuraĝo, sed ankaŭ kavalira konduto. Laŭ idealoj, la bona kavaliro deĵoris al dio kaj reĝo kaj okaze de bezono li defendis honoron de damo. Eduardo inspiris sin per legendo pri reĝo Arturo kaj li organizis sian kortegon laŭ maniero de fama Camelot. Li ankaŭ elektis siajn kavalirojn de ronda tablo, kiun kiuj li renkotiĝadis unufoje dum la jaro en la tago de sankta Georgo (patrono de Anglio) en kastelo Windsor. Koncize, la kavaliraferoj estis brila maniero por viroj en la lando, por ke ili aliĝu al la armeo, ĉar ili povis sekurigi por si profiton, gloron kaj respekton. La Nigran Princon timis eĉ ankaŭ francoj.
[redaktu] Nigra morto
Vidu ankaŭ : Nigra morto La tuta 14-a jarcento estis markita per sinko de populacio sekve de krizo en agrikulturo kaj malsanoj. La plej granda estis epidemio de pesto, markata ankaŭ kiel nigra morto, ĝi trafis Brition en la jaro 1348 - 1349. Ĝi disvastiĝis rapide, dank' al nesufiĉa higieno kaj ratoj. Ĝi mortigis pli ol 1/3 da populacio, la tutaj vilaĝoj kaj urboj estis senhomigitaj. Daŭris preskaŭ tri jarcentoj, ol la nombro de loĝantoj atingis numeron el la jaro 1300 (4.000.000 loĝantoj). Ankoraŭ fine de la 13-a jarcento pro kaŭzo de kresko de prezoj grandbienuloj ĉesis pagi al kamparanoj por ilia laboro kaj ili revenis al servuteco. La vilaĝanoj ricevis la grundon kiel donaco kaj ili devis pagi imposton. Sed post la epidemio sinkis la nombro de loĝantoj tiom, ke estis neniu por labori. La parlamento kaj la reĝo klopodis plialtigi salajrojn. Ankaŭ kamparanoj konsciis, ke la mono apartenas al ili por la laboro kaj tio signifis la finon de servuteco. La grandbienuloj estis devigitaj luigi la grundon al malpli altaj bienuloj kaj tiel ĉi estiĝis nova socia tavolo, la t.n. "yeomens". Ili fariĝis grava parto de la ŝtata ekonomiko. Ankaŭ la vivo de kamparanoj pliboniĝis, ili havis sufiĉe da mono, por ke ili konstruu ŝtonajn domojn, pli firmajn ol tiuj lignaj. En la ekonomiko okazis ankaŭ pluaj ŝanĝoj, la ĉefa eksporta materialo - lano estis anstataŭigita per pretaj vestoj. La urbanoj prilaboris la krudan lanon en novaj teksfabrikoj kaj ili vendis ĝin kun profito. Tiuj ĉi fabrikoj estis precipe en okcidento de la lando en Yorkshire kaj Kimrio. Okazis disaj kamparanj ribeloj ekde 1356 ĝis la eksplodo de 1381; en ili partoprenis la pastro John Ball.
Sed Eduardo la 3-a tenis la popularecon inter homoj eĉ malgraŭ la malsanoj kaj la malbona financa situacio en la lando. Pli malbone tio estis kun lia nepo Rikardo la 2-a, kiu surtroniĝis en la jaro 1377. Lia patro Eduardo la Nigra Princo mortis mallogtempe antaŭ tio. Rikardo havis tiam nur 11 jarojn, do regis anstataŭ li liaj konsilantoj, kiuj enpraktikigis imposton por ĉiu loĝanto super 15 jaroj. Pli poste ili plialtigis la imposton kaj la loĝantoj devis pagi. Sed en la jaro 1381, kiam la imposto estis plialtigita denove kaj sufiĉe rapide, la loĝantoj komenciĝis ribeli. La ribelo disvastiĝis precipe el pli riĉaj regionoj, Kent kaj East Anglio, post kiuj kuraĝis ankaŭ malpli riĉaj regionoj. Pluan motivon por la ribelo donis la grandbienuloj, kiuj laŭvorte el la kamparanoj farigis denove servutulojn, ĉar tio estis pli malmultekosta. La ribelintojn gvidis Watt Tyler, kiu proklamis, ke antaŭ dio ĉiuj estas egalrajtaj, do kial la loĝantoj devus esti dividitaj en tavolojn. Tiu ĉi ribelo de kamparanoj nur kelke da semajnoj. Dum tiu tempo la kamparanoj okupis plimulton de Londono, kie alligis al ili ankaŭ la urbanoj. Tyler estis mortigita kaj Rikardo promesis, ke li plenumos postulojn kaj nuligos la servutecon, nur ke la servutuloj disiru. Sed li ne konservis sian promeson kaj li igis pendumi la gvidantojn. Sed la revolucio eĉ tiel signifis averton por la reganto kaj la nobelaron. Rikardo havis problemojn eĉ kun siaj nobeloj kaj li eluzis siajn leĝpovojn kontraŭ ili. Li igis malliberigi John Gaunt-on - sian onklon kaj unu el la plej fortaj viroj en la lando. Sed lia filo Henriko el Lancester ne pardonis lin. En la jaro 1399, kiam Rikardo estis okupita pro situacio en Irlando, li venis kun armeo kaj detronigis Rikardon. Tiu ne havis idon kaj do denove eksplodis batalo inter filo de Eduardo la 3-a kaj Henriko. Tiu fine akiris subtenon de nobeloj kaj surtroniĝis kiel Henriko la 4-a. La reston de vivo li pasigis pro renovigado de la reĝa aŭtoritato kaj pro sekurigado de la trono por sia filo. Sed li sentis minacon de plua milito. La ribelo de kamparanoj ekestis pro malkonkordo inter la homoj kaj la ŝtato, sed en la lando ankaŭ kreskis malkonkordoj kun la eklezio. La ekleziaj altranguloj antaŭ longe ne konservis la kristanismajn idealojn, al multaj temis nur pri profito kaj riĉeco. Ili traktis kun la subuloj kruele, nemirinde ke oni rifuzis pagi la eklezian imposton. Al la situacio ankoraŭ aldonis la fakto, ke ekde la jaro 1309 la sidejo de papo estis Avignon en Francio, kontraŭ kiu angloj gvidis la militon. Homoj pensis, ke per la pagado de imposto al la papo ili helpas francojn. Kun tio konsentis ankaŭ la reĝo kaj li malaltigis la eklezian imposton. La eklezio ne protestis, ĉar ĝi estis en unu flanko kun la reganta tavolo. Multaj altranguloj devenis el nobelaj familioj kaj la reĝo mem nomumis ilin. Kiam la kamparanoj okupis en la jaro 1381 Londonon, ili ekzekutis ĉefepiskopon el Canterbury, kiu estis samtempe la reĝa kanceliero. La kristanoj jam ne estis referitaj al doktrino de pastroj, ĉar komencis aperi religiaj libroj en la angla lingvo, kiuj donis al ili sufiĉajn konojn. La aŭtoritato de eklezio sinkis. Eĉ estiĝis ties branĉo la t.n. "lolardo", gvidita de John Wyclif, la oksforda profesoro. Temis al ili pri la pureco de eklezio, sen profana riĉeco. Ili havis subtenon ankaŭ en vicoj de nobelaro, sed la sekvanta reĝo Henriko la 4-a estis fidela al la tradicia eklezio. Li malpermesis la "lolardanojn", li eĉ lasis ilin ekzekutadi.
[redaktu] La centjara milito daŭrigas
En la ajro 1413 Henriko la 4-a mortis kaj surtroniĝis lia filo Henriko la 5-a. Tio estis kuraĝa kaj saĝa viro kaj li eniris la historion kiel unu el la plej anglaj regantoj. Simile kiel Eduardo la 3-a li pretendis la francan tronon kaj en 1415 li renovigis batalojn kontraŭ francoj. Dekomence li havis avantaĝon, ĉar la francaj nobeloj interkverelis inter si kaj tiea reĝo Karolo la 4-a estis malforta. Li ankaŭ povis fidi al subteno de Burgundio. La pli bone armilekipitaj angloj malvenkis francojn en batalo apud Azincourt. Inter la jaroj 1417 ĝis 1420 Henriko sukcesis akiri Normandion kaj la ĉirkaŭajn teritoriojn. Li edziĝis kun Katerino el Valois, la filino de la franca reĝo, kaj li estis agnoskita kiel heredonto de la franca trono. Sed li neniam fariĝis tie la reĝo, ĉar li mortis pli baldaŭ ol Karolo la 4-a, post li estis heredonta. Lia filo Henriko la 4-a kiel naŭjara fariĝis la reĝo de ambaŭ landoj. Tiam konfirmiĝis, ke ankoraŭ pli malfacile ol akiri la trono estas reteni ĝin. Francoj plifortigitaj per la nacia sento akiris la superforton. Frunte de ili staris Johana de Arko, la kamparana junulino, profunde kredanta, kiu donis al angloj kelke da malvenkoj. Sed ŝi falis en burgundan militkaptitecon kaj ŝi estis eldonita al angloj. Tiuj en la jaro 1431 ŝtiparumis ŝin pro herezo. Pli poste ili kanonizis ŝin. Angloj eĉ tiel malrapide malvenkis tiun ĉi multekostan por ili pli ol cent jaroj daŭrantan militon. Iliaj aliancanoj perdis fidindecon kaj eksiĝis. Pro la perdo de Gaskonio en la jaro 1453 la centjara milito finiĝis. Anglio perdis ĉiujn teritoriojn en Francio krom haveno en Calais.
[redaktu] Milito de rozoj
Henriko la 6-a estis tre inteligenta, li sopiregis je klereco. Li eĉ igis fondi reĝan fakultaton en universitato en Cambridge kaj prestiĝan lernejon en Eton. Sed li ne konsentis kun batalavidaj nobeloj, li estis pacama, prefere li pasigis tempon en studejoj. Koncize, la nekonvena reĝo por tiu ĉi ŝtorma periodo. Pli li tre malbone elektis siajn konsilantojn. La nobelaro nature grumblis, ĉu la trono de ambaŭ landoj estas en la ĝustaj manoj. Ili bone memoris, kiel Henriko la 4-a akiris la tronon post la detronigo de Rikardo la 2-a. En tiu ĉi periodo estis en Anglio proksimume 60 fortaj nobelaj familioj. Multaj el ili proprumis privatajn armeojn. Fine la nobelaro apartiĝis en du tendarojn, tiuj, kiuj restis fidelaj al Henriko la 6-a - Lankasteroj kaj tiuj, kiuj subtenis dukon el York - Jorkoj. Pli poste tiu ĉi konflikto estis nomata milito de rozoj, ĉar simbolo de Lankasteroj estis la ruĝa kaj de Jorkoj la blanka rozo. Post la bataloj en la jaro 1461 akiris la tronon Eduardo, la filo de falinta duko el York.
Eduardo la 4-a malliberigis Henrikon la 6-an en Tower. Sed je 9 jaroj pli poste liberigis lin armeo de Lankasteroj kaj ili ellandigis Eduardon. Sed tiu eluzis subtenon de sudanglaj urbanoj, ĉar Jorkoj havis kun ili fortajn komercajn rilatojn kaj en 1471 li denove malvenkis Lankasterojn. Henriko mortis en Tower mallongtempe post tio, verŝajne li estis murdita. Sed la bataloj daŭrigis. Eduardo mortis en la jaro 1483 postlasante du malgrandajn filojn. Lia ambicia frato Rikardo el Gloucester lasis malliberigi ilin kaj li fariĝis reĝo Rikardo la 3-a. Pli poste estis ambaŭ princoj murditaj. Ilia morto estas koneksigata kun Rikardo dank' al ludo de Shakespeare - Rikardo la 3-a. Nenie en la historio estas menciate, ke lasus murdi ilin Rikardo, eĉ kiam li havis motivon por tio. Kiel reĝo li estis populara nek inter Lankasteroj nek inter Jorkoj. En la jaro 1485 ĉe bordoj de Anglio albordiĝis Henriko Tudoro, la ido de John Gaunt, duone de la kimria deveno. Ambaŭ flankoj komencis subteni lin. Li renkontiĝis kun Rikardo en batalo apud Bosworth. Li malvenkis lian armeon kaj Rikardo mem falis en la batalo. Henriko estis kronita rekte sur la batalkampo. La milito de rozoj preskaŭ neniigis la anglan monarkion. La nova dinastio de Tudoroj devis montri grandan klopodon por ties renovigo. En tiuj ĉi bataloj formortis ankaŭ multaj nobelaj familioj.
[redaktu] Mezepoka socio
La malfrua mezepoko alportis plurajn ŝanĝojn en la evoluon de socio. La plej altajn postenojn en la hierarkio jam tradicie okupis la nobelaro, la dukoj kaj la grafoj, eĉ kiam sekve de la militoj ilia nombro sinkis. La kavaliroj estis sub ili. La devenaj armitaj batalintoj iom post iom ŝanĝiĝis en civilizitajn ĝentilulojn kaj farmistojn. Dum la regado de Eduardo la 1-a ilia nombro rapide ekkreskis. Apud ili estis liberaj civitanoj el la lando. Al fino de la mezepoko eĉ servutulo povis fariĝi post laborigo de certa nombro de jaroj. La liberaj civitanoj gvidis funkciadon de urboj. Aperas komencoj de komerca unio, kiam malpli signifaj metiistoj komencis unuiĝi kaj kunlabori, por ke ili ŝirmu siajn interesojn antaŭ konkurenco. La komercistoj komencis tra Eŭropo fondi komercajn staciojn. La kompanioj respondecaj por ties funkciado akiris gravecon fariĝante la plej fortaj institutoj en la urboj. Kio rilatas al salajroj, la situacio estis pli bona, se sekve de disvastiĝo de bredado de ŝafoj estis en la lando sufiĉo da viando kaj la prezoj de cerealoj sinkis. En la urboj frunton venadis nova socia tavolo. La urbanoj dank' al la fondo de novaj lernejoj povis akiri pli bonan klerecon kaj ili komencis konsideri sin kiel egalrajtaj kun la kavaliroj kaj la kamparana malpli alta nobelaro. Plinombriĝis precipe kvanto de novaj juristoj. Fine de la 15-a jarcento tiuj ĉi sukcesaj juristoj, urbanoj, produktantoj de vestoj kaj komercistoj kreis la t.n. la mezan tavolon de socio. Ankaŭ venis multe da almigrintoj el Kimrio pro celo de komerco aŭ studado. Kun la kresko de legopovo koneksis ankaŭ multipliko de eklezia literaturo en la angla lingvo. La menciita branĉo de eklezio de Wyclif akiris subtenon precipe de la novestiĝinta meza tavolo. Ankaŭ la parlamento trairis tra certaj ŝanĝoj, ĉefe rilate al ties konsisto. Eduardo la 1-a invitis en la parlamenton la kavalirojn kaj la urbanojn, ĉar ilia potenco kreskis kaj ili povis sekurigi al li bezonatan monon. Sed dum la regado de Eduardo la 3-a la parlamento komencis kontroli la reĝajn elspezojn, ĝi akiris kontrolon super la mono en la ŝtato. En tiu ĉi periodo en la parlamento firmiĝis dukamera sistemo: la Asembleo de lordoj - kie estis reprezentitaj la nobelaro kaj la eklezio, kaj la Asembleo de reprezentantoj - kie estis reprezentita plejparte la meza tavolo de loĝantaro. Sed la malriĉuloj senĉese ne havis reprezenton kaj do unusola maniero kiel reprezenti siajn postulojn estis ribeloj.
En la jura sistemo daŭris ordo el la 12-a jarcento. Plimulton de kazoj solvis la reĝa juĝejo kaj la regionaj juĝejoj malrapide pereis. Sed la reĝo jam en la 14-a jarcento ne sciis solvi mem ĉiujn disputojn kaj do Eduardo la 3-a en la jaro 1363 nomumis grupon da juĝisto, kiuj migris inter la urboj zorgante pri pli malgrandaj kazoj. Ili devenis plimulte el malpli altaj nobelaj familioj.
La mezepokaj virinoj havis neenviindan pozicion. La eklezio predikis, ke la virino devas esti humila kaj obeema, subigita al viro. Almenaŭ tiel tiea mondo komprenis la bibliajn idealojn. Pri la geedzecoj decidis la gepatroj, ne la gefianĉoj mem, ĉar la avantaĝa geedzeco povis sekurigi la monon kaj la potencon. Iam eĉ ankaŭ la reĝan kronon. Ferminte la geedzecon, la virino devis akcepti la aŭtoritaton de sia edzo, pro malobeo ŝi estadis ofte batita. Ŝia unuvica devo estis sekurigi la idojn, plej bone la filojn. Tio estis sufiĉe danĝera tasko, ĉar la naskoj okazis en nekonvenaj kondiĉoj kaj multe da infanoj mortis mallongtempe post la naskiĝo. La virino plu devis zorgi pri la bieno, sekurigi provizojn al vintro kaj gvidi la tutan senjorejon dum neĉeesto de la edzo. La virinoj el pli altaj tavoloj devis havi ankaŭ konojn el herbokuracado por kuraci malsanulojn. La edzinoj de kamparanoj denove helpis kun laboro sur kampo. La pozicio de virino pliboniĝis post la morto de edzo, kiam ŝi mem transprenis kontrolon super la posedaĵo. Sed multaj el tiuj ĉi virinoj denove edziniĝis, ĉar ili mem ne sufiĉis por ĉio.
[redaktu] Kimrio kaj Skotlando
Eduardo la 1-a priregis Skotlandon fine de la 13-a jarcento. Li alkondukis anglajn civitanojn, por ke ili pliriĉigu la populacion de tieaj lokoj. La angloj forpuŝis la devenajn loĝantojn okcidenten en montarojn kaj ekprenis ilian grundon. La kimrianoj same devis militservi en la angla armeo. Ili famiĝis en la militoj precipe kiel brilaj arkpafistoj. Fine de la 14-a jarcento aperis viro preparita rezisti kontraŭ la angloj. Owain Glyndŵr, la ununura kimria princo, kiun obeis kaj sekvis la tuta nacio. Unue li alliĝis al ribelo sur la normana-kimria limo, kie la lokaj nobeloj klopodis liberiĝi el la angla kontrolo. Post 10 jaroj la ribelo superkreskis en la intercivitanan militon kaj en
