Historio de arta sketado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Historio de arta sketado atingas ĝis praepoko, pri kio atestas konservitaj arkeologiaj trovaĵoj. Ekskursante en la komencojn de tiu ĉi sporto, ni devas unue paroli pri sketado kiel tia. Tiu nur multe pli poste dividiĝis en du diversajn sportajn fakojn: arta sketado kaj rapid-sketado.

Amuzo sur glacio de Esaias Van de Velde

Komencoj de sketado[redakti | redakti fonton]

Kiam kaj kiel homo ekpensis eluzi rapidan kaj simplan moviĝon sur frostiĝinta glacia areo, ni ne scias. La arkeologiajn trovaĵojn de diversaj ostaj sketiloj, produktitaj el bestaj, plejparte el femuraj ostoj ni povas trovi en teritorioj de Rusio, Skandinavio, Granda Britio, en pereintaj valbaraĵoj de Svisio kaj eĉ en teritorio de Ĉeĥio.

La unuaj skribmencioj[redakti | redakti fonton]

La unua konkreta mencio devenas de canterburga monaĥo William Fitzstephen, kiu en sia libro pri Thomas Beckett (1174) priskribas scenon ludanta malantaŭ nordaj remparoj:

"...kiam marĉoj en Finsbury kaj Moorfields estas frostiĝintaj, kuras sur ili londona junularo. Kelkaj havas ostojn alfiksitaj al la kalkanumoj de plandoj kaj en la mano ili tenas forĝitan bastonon. Ili flugas sur la glacio kiel birdoj aŭ elpafitaj sagoj. Subite ekkuregos du junuloj kontraŭ si kun levitaj bastonoj, ili kunpuŝiĝas kun si, ke ili falas. Ofte ili vundos sin sur la kapo, kaj kiam falos unu sub la alian, ili rompos siajn manon kaj kruron..."

La ostaj sketiloj do ne havis akrajn eĝojn kaj por ekmoviĝi estis necese uzi bastonojn.

Oni provis diversajn manierojn – en Nederlando en la 13-a kaj la 14-a jarcento lignoŝuoj havis sur la suba parto feran lamenon – sed la maniero de sketado restis la sama. Helpis nur hazardo.

“Falo de Lidvina sur glacio“

Lignaĵista disĉiplo el holanda gildo por ŝipa kaj sketista ilaro ŝanĝis foje en unu tago pozicion en kaptigo de la fereto el la horizontala en vertikalan kaj jen sketilo en hodiaŭa aspekto estis en la mondo. La moviĝo fariĝis pli libera, sed precipe pli rapida kaj pli regebla kaj sketistoj povis meti flanken la bastonojn.

La vertikala kaptigo de la fereto estas dokumentita el la fino de la 15-a jarcento – holanda majstro Johannes Brugman bildigis sur entute la unua gravuraĵo kun sketista temo holandan patroninon de sketistoj, Lidvinon, dum ŝia falo sur glacio. Pli esenca ol la kuŝanta knabino estas viro en fono. Li estas sketanta kun la levita kruro, al kio li necese jam uzis sketilojn kun eĝoj.

Sketado por elituloj[redakti | redakti fonton]

"Sportaj geopoj" sur franca gravuraĵo el la 19-a jarcento

Laŭ bildoj de malnovaj majstroj la sketado estis en Nederlando popola amuzo, sed en aliaj lokoj sole eksplicita rajto de nobelaro. Imperiestro Rudolfo la 2-a mem aranĝis en sia kortego en la jaro 1610 grandan karnavalon sur glacio, kiu sendube kontribuis al disvastiĝo de tiu ĉi tempopasigo.

Dum regado de Ludoviko la 16-a oni sketis ankaŭ en Parizo. Inter historiaj staturoj, kiujn la sketado ankaŭ ravegis, apartenis Madamo de Pompadour, Napoléon Bonaparte, Napoleono la 3-aStuartidoj. Oni diras, ke angla reĝino Viktorino ekkonis sian estontan edzon princon Alberton ĝuste dum komunaj sketistaj promenoj.

Eĉ ankaŭ fama loganto Giacomo Casanova ne hezitis dum siaj amindumadoj surmeti sketilojn. Lian sencon por detalo konservis al ni ĝis hodiaŭ bildo de tiama modo. Persekutata knabino kaj ŝiaj amikinoj sketis en mallongaj jupoj (ĝis duono de femuroj), de sub kiuj estis videblaj nigraj veluraj pantalonoj.

Komencoj de moderna sketado[redakti | redakti fonton]

Pluan etapon de la evoluo de sketado komencis skota urbo Edinburgo, kie estis en la jaro 1742 fondita la unua sketista klubo kaj je kelke da jaroj pli poste aperis en Londono ankaŭ la unua libro pri instrukcioj de arta sketado.

La arta sketado jam komenciĝas dividiĝi en artan sketadon kaj rapidan sketadon.

Jackson Haines

Kiel fondinton de la moderna arta sketado ni povas konsideri usonanon Jackson Haines. Li gajnis la unuan usonan ĉampionecon en la arta sketado. Li ne venis nur kun nova stilo de sketado, sed ankaŭ kun novaj metalaj bastonoj. Li estis ofte kritikata kaj oni riproĉis al li, ke li tro koncentriĝas al la pozicioj de korpo kaj ekstremaĵoj ol al la sketado de difinitaj figuroj. Haines forveturis provi feliĉon en Eŭropon.

Sian sukcesan vojon li komencis en Stokholmo, kie li tiom ravegis svedan reĝon Karlon la 15-an, kiu ekde la jaro 1866 fondis en Stokholmo Reĝan sketistan rondeton. Li pliriĉigis sian sketadon per vico da novaj dancelementoj. Tio ne plaĉis al viktorina Anglio, kiu ekstaris kontraŭ li same kiel liaj kolegoj en Ameriko intencante toleri nenian intervenon en jam enkondukitan kaj disciplinitan stilon de la sketado. Vintre de 1868 li alveturis Vienon kaj denove li triumfis. Lia prezento estis impulso por fondo de viena lernejo, kiu baldaŭ egaligis la starton de angloj. La unua vera arta sketisto mortis en la jaro 1875 en aĝo de 31 jaroj pro pulminflamo. La lernantoj de Haines plu evoluigis la sketadon kaj tiel estiĝis la unuaj reguloj, la t.n. Regulativ, kiun poste transprenis Internacia sketista federacio (ISU).

Komenco de la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Ulrich Salchow

Komence de la 20-a jarcento sveda arta sketisto Ulrich Salchow enpremis al la arta sketado esence pli sportan karakteron. Li fariĝis 10-foja majstro (ĉampiono) de la mondo kaj li antaŭenŝovis barilon en la arta sketado multe pli alten. Salchow komencis eluzi ankaŭ sian inventon – per sketilo kun dentetoj. Tiu ĉi nova tipo de sketiloj ebligis al li sketante pli fortajn ekpuŝojn dum la sketado kaj ankaŭ memkompreneble dum saltoj. En la jaro 1908 li fariĝis la unua (bedaŭrinde neoficiala) olimpika gajninto en arta sketado. Sian karieron li kronis per nova salto, kiu estas hodiaŭ konata kiel salto de Salchow kaj ĝi apartenas inter bazajn saltojn en arta sketado.

La unua olimpika konkurso en la arta sketado okazis en Someraj olimpiaj ludoj en 1908 en Londono.

Antaŭ la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Lastaj jaroj antaŭ la unua mondmilito signifis por sporto entute kaj ankaŭ por disciplinoj en arta sketado pluan evoluon.

Kelke da talentuloj de tiu tempo elkreskis en Germanio. Apartenis al ili sendube Werner Rittberger, "inventinto" de plua el bazaj saltoj – Rittbergeron kaj ankaŭ talentema knabineto Charlotta Oelschläge, kiu jam en la aĝo de nuraj 10 jaroj prezentiĝis kiel profesia arta sketistino. Kiam ŝi estis 17-jara, ŝi forflugis ĝis Novjorko, ŝi triumfis ankaŭ tie kaj dank‘ al ŝi ascendis ŝatateco de la arta sketado en Usono.

Inter la du mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Karl Schäfer kun Sonja Henie.

Grandaj konkursoj en arta sketado post la unua mondmilito okazis nur en la jaro 1922. Artaj sketisto de tiu tempo estis norvegino Sonja Henie kaj aŭstro Karl Schäfer.

Dekfoja majstrino de la mondo alportis en la artan sketadon ne nur novan modon – mallongan jupon ĝis la genuoj, kiun ŝi unuafoje prezentis en olimpiaj ludoj en 1924 en Chamonix – sed ankaŭ elegantecon kaj ellaboritajn movojn. Ŝi estis dum tutaj dek jaroj la plej admirata virino de la mondo.

Personeco de vira arta sketado estis en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento aŭstro Karl Schäfer. En la jaroj 19291936 li fariĝis 8-foja majstro de Eŭropo kaj 7-foja majstro de la mondo.

Arta sketado post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Periodo post la dua mondmilito fariĝis la plej grava evolua etapo de la arta sketado, kiu spertis nekutiman kreskon. Konstruado de novaj glitejoj, kiuj iom post iom ŝanĝiĝis en tegmentitajn halojn ebligante pli intensivan trejnadon, kio memkompreneble influis ankaŭ sportajn rezultojn. Libera sketado akiris iom post iom signifon kontraŭ ĝis nun preferata deviga sketado, kiu ne estis por spektantoj tro alloga.

La militaj jaroj, sen ebleco konkursi, signifis por la eŭropa arta sketado malfruiĝon, kiun ne estis simple kompensi. Usonanoj plene eluzis eblecon senĝene daŭrigi en la laboro kaj dank‘ al intensa psika preparo ili enportis en la artan sketadon pli da dinamiko, rapideco kaj persistemo.

La una arta sketisto, kiu en la postmilita periodo realiĝis en la libera sketado, estis populara usonano Richard Button, kiu suverene priregis duoblajn saltojn kaj trejnante li provis trioblan Salchow-on.

Inter virinoj realiĝis simpatia kanadanino Barbara Ann Scott, Peggy Fleming kaj germanino Gabriele Seyfert.

Ekde la jaro 1952 en la internaciaj konkursoj aperis nova disciplino – dancoj sur glacio. Venkintoj estis precipe anglaj dancaj geduoj kun sia karakteriza maniero de prezentiĝo, la t. n. "angla danco-skolo".

Fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Forte okupita estis kaj estas precipe vira arta sketado. Plej multe realiĝis usonaj kaj rusaj konkursantoj, kiel ekz. Brian Orser, Brian Boitano, Alexander Fadejev, Viktor Petrenko, Elvis Stojko, Alexej Jagudin kaj Jevgenij Pluŝenko. En iliaj artoj superas triumaj kaj kvarumaj saltoj en diversaj kombinoj kaj sekvencoj, interesaj piruetoj kaj tre inspiremaj paŝ-serioj.

Inter virinoj kolektis la plej grandan gloron germana arta sketistino Katarina Witt. Ŝia stela kariero komenciĝis per olimpika venko en Sarajevo en 1984, daŭrigis per kelke da eŭropaj kaj mondaj titoloj kaj ŝi kulminis, kiam ŝi sukcesis reakiri la olimpikan titolon en Calgary en 1988.

Al pluaj sukcesaj virinoj apartenas Midori Ito, Kristi Yamaguchi, Lu Chen, Maria Butyrskaja, en hodiaŭa tempo tio estas Michelle Kwan kaj Irina Slutskaja.

En sportaj geduoj dum longaj jaroj eminentis sovetaj geduoj. Al tiuj plej sukcesaj apartenis Ludmila Bělousová kaj Oleg Propotonov, Irina Rodnina unue kun kunulo Alexej Ulanov kaj poste kun Alexander Sajcev, Jekaterina Gordeeva kaj Sergej Grinkov, Elena Bereŝnaja kaj Anton Sicharulidze. Samtempe tio estas 4 fojaj majstroj de Eŭropo kaj 2 fojaj majstroj de la mondo Tatiana Totmiania kaj Maxim Marinin. Sed aperas ankaŭ eminentaj geduoj el Usono kaj Azio, ekz. Xue Shen kaj Hongbo Zhao.

Al dancoj sur glacio, la plej juna disciplino de arta sketado, dukis dum longaj jaroj anglaj kaj poste sovetaj geopoj Ludmila Pachomova kaj Alexander Gorschkov, kiuj akiris en la jaroj 19701976 sume 6 orajn medalojn en ĉampioneco de la mondo, pliajn 6 orajn en ĉampioneco de Eŭropo kaj valoran titolon de olimpikaj majstroj en dancoj sur glacio en 1976. Iliaj sekvantoj estis Irina Mojsejeva kaj Andrej Minenko kaj Natalia Linitshuk kaj Gennadi Karponosov. Serion da venkoj de sovetaj dancistoj interrompis por kelkaj jaroj angla danca geduo Jayne Torvill kaj Christopher Dean. Kvarfoje ili gajnis ĉampionecon de la mondo kaj en la jaro 1984 oran olimpikan medalon. Denove sovetaj geduoj venis post ili, el kiuj la plej sukcesaj estis Paŝa Griĵuk kaj Jevgenij Platov, kiuj eĉ dufoje (1994, 1998) gajnis olimpikan titolon. Post ilia foriro tenantoj de la titolo de la majstroj de la mondo ŝanĝiĝas ĉiujare – Anjelika Krylova kaj Oleg Ovsjannikov, Marina Anissina kaj Gwendal Peizerat, Barbara Fusar-Poli kaj Maurizio Margaglio, Irina Lobacheva kaj Ilja Averbuch, Shae-Lynn Bourne kaj Victor Kraatz. Post longaj jaroj fine dufoje sinsekve post si fariĝis majstro de la mondo la sama geopo – rusoj Tatiana Navka kaj Roman Kostomarov.